La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ELEKTITAJ RAKONTOJ DE STANISŁAW LEM

Aŭtoro: Stanisław Lem

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Du monstroj

El pola tradukis Geo


Antaŭ longa tempo, en nigra senvojejo, sur la galaksia poluso, en sola stela insulo, ekzistis sesopa sistemo; ĝiaj kvin sunoj cirkuladis sole, sed la lasta posedis planedon el fajraj rokoj, kun jaspa ĉielo, kaj sur la planedo kreskis en potencon la ŝtato de Arĝensoj, alie nomataj Arĝentuloj. Inter nigraj montoj, sur blankaj ebenaĵoj, kuŝis iliaj urboj Ilidaro, Bizmalio, Sinalosto, sed la plej grandioza estis la ĉefurbo de la Arĝentuloj nomata Eterno, dumtage kiel blua glaciejo, dumnokte kiel konveksa stelo. Kontraŭ meteoroj ŝirmis ĝin la pendantaj muroj kaj interne troviĝis multe da krizoprasaj konstruaĵoj, ore helaj, turmaliniaj kaj fanditaj el moriono, do pli nigraj ol la vakuo. Sed la plej bela estis la palaco de arĝensaj monarkoj, laŭ negativa arkitekturo konstruita, ĉar la konstruantoj volis bari nek vidon nek penson, kaj ĝi estis la konstruaĵo imaginara, matematika, sen plafonoj, tegmentoj aŭ muroj. El ĝia interno regadis la dinastio de Energuloj super la tuta planedo.

Dum la regado de la reĝo Treopso Siderianoj Azmeiaj invadis el la ĉielo la ŝtaton de la Energuloj, la metalan Bizmalion per asteroidoj tute detruis kaj multajn aliajn malutilojn faris al la Arĝentuloj, ĝis la juna reĝo Ilorakso, la rulanto preskaŭ ĉionscianta, alvokinte la plej saĝajn stelteknikistojn, ordonis ĉirkaŭigi la tutan planedon per la sistemo de magnetaj kirloj kaj gravitaj bariloj, en kiuj kuregis tiel rapida tempo, ke apenaŭ iu malprudenta atakanto tien enflugis, jam por li pasis cent milionoj da jaroj aŭ pli multe, kaj jena pro maljuneco pulveriĝis antaŭ ol povis ekvidi la aŭrorojn de arĝentulaj urboj. Tiuj ĉi malvideblaj abismoj de tempo kaj la magnetaj bariloj kontraŭstaris la atingon al la planedo tiel bone, ke povis Arĝensoj prepari sian kontraŭatakon. Tiam ili ekflugis al la Azmeio kaj tiel longe ĝian sunon per radiadopafiloj bombardis kaj incitis, ĝis ekkomencis en ĝi la nuklea brulego; la suno iĝis Supernovstelo kaj bruligis ĉirkaŭprenante la planedon de la Siderianoj.

Poste tutajn jarcentojn regis paco, ordo kaj bonstato inter Arĝensoj. Ne interrompiĝis la kontinueco de la dinastio, kaj ĉiu Energulo ĉe la komenco de sia regado, dum sia kronadotago malsupreniris la subteraĵon de la imaginara palaco, kaj tie el mortaj manoj de sia antaŭanto eltiris la arĝentan sceptron. Ne kutima sceptro ĝi estis; antaŭ jarmiloj oni gravuris jenan surskribon sur ĝin:

"Se la monstro estas eterna, tiam ĝi ne estas, alinome estas du da ili, se nenio helpos, disrompu min."

Nek en la tuta ŝtato, nek en la kortego de la Energuloj iu sciis la signifon de tiu ĉi surskribo, ĉar la memoro de ĝia origino elviŝiĝis ankoraŭ antaŭ jarcentoj. Nur dum la regado de la reĝo Inhistono la afero aliiĝis. Tiam sur la planedo aperis nekonata, grandega monstro, kies terura famo baldaŭ atingis ambaŭ duonglobojn. Neniu mem vidis ĝin demalproksime, ĉar tia ĉi bravulo jam ne hejmenrevenis; oni ne sciis de kie tiu ĉi monstro alvenis; la maljunuloj opiniis, ke ĝi koviĝis el grandegaj vrakoj kaj ĉirkaŭtrenitaj pecegoj da osmio kaj tantalo, kiuj restis el la frakasita de asteroidoj Bizmalio, ĉar oni ne rekonstruis tiun ĉi urbon. Rakontis la maljunuloj, ke malbonaj fortoj dormas en tre maljunaj magnetaj ferrompaĵoj kaj ke ekzistas tiaj kaŝitaj kurentoj en metaloj, kiuj pro la tuŝo de ŝtormo hazarde ekvekas kaj tiam per krakanta krablo de ladoj, per malviva movado de tombejaj restaĵoj kreiĝas la monstro nekomprenebla, nek viva, nek morta, kiu nur unu povas: detrui senlime. La aliaj asertis, ke la forto, kiu estigas la monstron, estas kreata de malbonaĵoj kaj minacaj pensoj; ili reflektas, kiel de konkava spegulo, de nikela kerno de la planedo kaj, koncentritaj en unu loko, tiel longe kaj blinde la metalajn skeletojn kaj putrintajn restaĵojn unu al la alia tiradas, ĝis ili en monstron amasiĝas. Tamen la scienculoj mokis tiajn ĉi rakontojn kaj nomis ilin la elfantaziaĵoj. Kiu ajn rajtis, ne gravis, sed la monstro vakigis la planedon. Komence ĝi evitis pli grandajn urbojn kaj atakis la solajn setlejojn, detruante ilin per fajrego blanka kaj lilia. Kiam ĝi plikuraĝiĝis, oni vidis ĝin eĉ el la turoj de Eterno kiel preterrapidanta laŭhorizonten dorsego, simila al monto, kiu rebrilis la sunlumon per sia ŝtalo. Marŝadis kontraŭ ĝi ekspedicioj, sed ĝi per unu ekspiro vaporigis la armulojn.

Ĉiuj ektimegis, kaj la reĝo Inhistono alvokis multesciulojn, kiuj pensis tagnokte, siajn kapojn kunligante direkte unu kun la alia por pli klara rekonado de la afero, ĝis ili verdiktis, ke nur per la sagaco la monstro povas esti neniigita. Tiam ordonis Inhistono, ke la Granda Krona Cibernatoro, la Granda Arcidinamikulo kaj la Granda Abstraktoro kune devis desegni la planojn de la elektrohomulo, kiu estis batalonta la monstron.

Sed ili ne povis interakordi, ĉar ĉiu el ili havis alian elpenson; tial ili konstruis tri elektrohomulojn. La unua, kupra, estis kiel kavigita monto, de intelekthava maŝinaro plenigita. Tri tagojn oni verŝis vivantan arĝenton al ĝiaj memorujoj, kaj ĝi kuŝis en arbaroj de trabaĵaroj, kaj en ĝi bruegis la kurento kiel cent akvofaloj. La dua, Hidragokapulo, estis dinamika grandegulo, nur per terura rapideco de siaj movoj ĝi tendencis al unu figuro, simila al la nubo de ŝanĝantaj formoj kaptita de ciklono. La trian, kiun Abstraktoro dum noktoj kreadis laŭ sekretigitaj planoj, neniu vidis.

Post kiam la Krona Cibernatoro finkreis sian verkon kaj ekfalis la trabaĵaro, la grandega Kuprulo ekstreĉiĝis, ĝis en la tuta urbo eksonoris la kristalaj tegmentoj; malrapide leviĝis sur genuoj kaj la tero ekskuis, kaj kiam ĝi ekstariĝis, streĉita je sia tuta alteco, ĝi atingis per sia kapo la nubojn, kiuj malhelpis ĝin vidi, do ĝi varmigis ilin, ĝis siblante ili forsaltis fore de ĝia vojo; ĝi brilis kiel la ruĝa oro, ĝiaj piedoj trae penetris la ŝtonajn platojn de stratoj, en la kapuco ĝi posedis du verdajn okulojn kaj la trian, malfermitan, per kiu ĝi povis la rokojn trabruligi, kiam ĝi malfermetis la ŝildon-palpebron. Ĝi ekfaris unu paŝon, la duan kaj jam estis ekstere de la urbo, lumanta kiel fajro. Kvarcent Arĝensoj, kaptante sin je manoj, kun peno povis ĉirkaŭigi ĝian unu piedspuron, similan al ravino. El fenestroj, el turoj, el kreneloj oni rigardis ĝin irantan al vesperaj aŭroroj, pli kaj pli malhela kontraŭ ilia fono, ĝis ĝi ŝajnis posedi normalan, arĝensoaltan staturon, sed tiam ĝi nur ĝistalie estis videbla super la horizonto, ĉar la ventron kaj piedojn jam kaŝis por la rigardantoj la planeda konvekseco. Alvenis la maltrankvila nokto de atendo, oni esperis la resonojn de batalado, brulruĝojn, sed nenio okazis. Nur je la tagiĝo la vento alportis la tondran eĥon kvazaŭ de tre malproksima ŝtormo. Kaj denove estis la silento, jam sunlumigita. Subite kvazaŭ cent sunoj ekbrulis surĉiele kaj sur la Eternon falegis amaso da fajrecaj bolidoj; ili dispremis palacojn, ekrompis murojn je pecetoj, premante per ruboj la malfeliĉulojn, kiuj malespere vokis helpon, sed eĉ iliaj vanaj krioj ne estis aŭdeblaj. Tiamaniere la Kuprulo revenis, ĉar la monstro ĝin ekfrakasis, distranĉis, kaj la restaĵojn ekĵetis eksteren super la atmosfero; nun ili revenis falante, fanditaj de falo, kaj la kvaronon da la ĉefurbo ili detruis.

Tio ĉi estis terura malvenko. Ankoraŭ du tagojn kaj du noktojn faladis el ĉielo la kupra pluvo. Tiam ekmarŝis por batali la monstron la Hidragokapulo kirlanta, kvazaŭ nedetruiebla, ĉar je pli ĝi estis batata, des pli dura ĝi fariĝis. La bategoj ne disigis ĝin, sed kontraŭe – kunsolidigis ĝin. Balancante super la dezerto, ĝi alvenis montojn, rigardante trovis inter ili la monstron kaj atakis ĝin de sur la roka deklivo. Jena atendis la atakon senmove. En tondroj ekskuis la ĉielo kaj la tero. La monstro iĝis la blanka fajromuro, kaj la Hidragokapulo – la nigra abismo, kiu ensorbis la muron. Pikis ĝin la monstro traen, sin turnis per fajrecaj flugiloj, denove ekbatis kaj ree trairis la kontraŭulon farinte al ĝi nenian malutilon. Violkoloraj fulmegoj eklumigis la nubon, en kiu ili batalis, sed oni ne povis aŭdi la tondrojn – per tiaj bruegojn mallaŭtigis ilin la batalo de du gigantoj. Ekkonis la monstro, ke tiamaniere ĝi nenion akiros, do ĝi enspiris en sin la tutan eksteran varmegon, displatiĝis kaj fariĝis la Materia Spegulo: io ajn staris antaŭ la spegulo, reflektiĝis en ĝi ne per la bildo, sed per la realeco; la Hidragokapulo ekvidis sin mem, ripetita en tiu ĉi spegulo, ĝi ekbatis, kontraŭ si mem ekbatalis, kontraŭ sia spegulbildo, sed ja ne povis sin mem venki. Tiamaniere bataladis ĝi tri tagojn, ĝis tiom da bategoj ĝi ricevis, ke fariĝis pli dura ol ŝtono, ol metalo, ol ĉio, kio nur ne estas la kerno de la Blanka Malgrandulo – kaj kiam ĝi tiun ĉi limon atingis, ĝi kaj ĝia spegula reflektulo eniĝis internen de la planedo, lasinte nur detranĉegon inter la rokoj, la kratero, kiun tuj komencis plenigi la rubene lumanta lafo el subteraj profundaĵoj.

La trian heroon oni ne vidis, kiam ekmarŝis batalon. La Granda Abstraktoro, la Krona Fizikulo, enmane elportis ĝin matene ekster la urbon, manon malfermis kaj ekspirblovis, kaj jena ekflugis, ĉirkaŭigita nur de la maltrankvilo de volvumanta aero, sensone, ne ĵetante ombron je la suno, kvazaŭ ĝi entute ne ĉeestus, kvazaŭ ne ekzistus.

Efektive ĝi estis pli malmulte ol nenio; ĉar ĝi devenis ne el la mondo, sed el la antimondo kaj ne estis materio, sed la antimaterio. Kaj eĉ ĝi ne estis materia, nur la ebleco de materio, kaŝita en tiaj fendoj de la spaco, ke la atomoj ĝin preteriris kiel la glacimontoj preternaĝas la forvelkintajn trunketojn, lulantajn sur la ondoj de oceano. Ĝi tiel flugis, portita de vento, ĝis ĝi renkontis la brilantan korpaĉon de la monstro, kiu paŝadis simila al la longa ĉeno de feraj montoj, kun ŝaŭmo de nuboj, kiu defluis laŭlongen de ĝia dorso. Ĝi ekbatis la harditan flankon de la monstro, malfermante en ĝi la sunon, kiu tuj nigriĝis kaj fariĝis nenio hurlanta per rokoj, nuboj, fluida ŝtalo kaj aero; ĝi trapafis ĝin kaj revenis, la monstro kurbiĝis vibrante, ŝprucis per la blanka varmego, sed jena tuj cindriĝis kaj nur vakuiĝis; ŝirmiĝis la monstro per la Materia Spegulo, sed ankaŭ la Spegulon trapikis la elektroheroo Antymato, tiam ekmoviĝis la monstro, alrulis sian kapomonton, el kiu pafis la plej dura radiado, sed ankaŭ la radiado moliĝis kaj fariĝis nenio; la koloso ekskuis kaj, faligante la rokojn, en blankaj nuboj de ŝtona faruno, en bruegoj de montaj lavangoj ĝi forkuris, markante sian malfaman vojon per flakoj de fandita metalo, per vulkana skorio kaj tofo, kaj ĝi tiamaniere kuregis, sed ne sola; kuratingis ĝiajn flankojn Antimato, ilin kvaronigis, ŝiris, disŝiris, ĝis skuis la aero, kaj la monstro, disŝirita, volverampis per siaj lastaj restaĵoj samtempe al ĉiuj horizontoj, kaj la vento disblovis ĝiajn postsignoj, kaj jam ĝi ĉesis ekzisti. Tiam tre ekĝojis la Arĝentuloj. Sed je la sama horo la tremo trapaŝis la tombejon de la Bizmalio. Sur la kampoj da ladoj per rusto koroditaj, da kadmiaj kaj tantalaj vrakoj, ke nur la vento ĉeestadis ĝis nun ronkinte en montetoj da ĉirkaŭtrenitaj feraĵoj, komencis malgranda movado, kiel en formikejo, senĉesa, supraĵon de metalo kovris la ŝelo de lazura varmego, dissparkiĝis la metalaj skeletoj, plimoliĝis, de interna varmo pliheliĝis kaj komencis kuniĝi, fendiĝi, veldiĝi kaj el la kirlaĵo de krakantaj buloj formiĝis kaj elkoviĝis la nova monstro, la sama, nedistingebla. La vento neniecon portanta renkontis ĝin kaj denove komencis la batalo. Kaj jam sekvantaj monstroj naskiĝis kaj elruliĝis de sur la tombejo, kaj la nigra timego ekkaptis la Arĝentulojn, ĉar jam ili sciis, kiel nevenkebla danĝero ilin minacas. Tiam relegis Inhistono la surskribon sur lia sceptro gravuritan, ektremis kaj ekkomprenis. Disrompis li la arĝentan sceptron kaj el ĝi elfalis kristaleto maldika kiel nadlo, kiu enaere per fajro komencis skribi. Kaj malkaŝis la fajreca surskribo al la konsternita reĝo kaj lia krona konsilantaro, ke ne si mem estas la monstro kaj ne sin mem ĝi prezentas, sed iun, kiu, el la malkonata distanco, administras ĝian naskiĝon, formiĝon kaj mortigan forton. Per brilego la enaere skribanta kristaleto sciigis ilin, ke ili kaj ĉiuj Arĝensoj estas la malproksimaj posteuloj de estaĵoj, kiujn la kreintoj de la monstro antaŭ miloj da jarcentoj alvokis al ekzisto. Kaj la kreintoj de la monstro estis malsimilaj al la prudentaj, kristalaj, ŝtalaj aŭ tutoraj robotoj – nek al ĉio, kio vivas en metalo. Ili estis la estaĵoj, kiuj eliris el sala oceano kaj konstruadis maŝinoj, por moko nomitajn la metalaj anĝeloj, ĉar ili tenadis ilin en terura mallibero. Mankinte fortojn por batali kontraŭ la idaro de oceanoj, la metalaj estaĵoj forkuris, kaptinte grandegajn vakuoflugmaŝinojn, en kiuj ili forflugis el la domo de mallibero al la plej malproksimaj stelaj arkipelagoj kaj originigis potencajn ŝtatojn, inter kiuj la arĝensa ŝtato kuŝas kiel la sablero inter la sabloj de dezerto. La estintaj suverenoj ne forgesis la liberiĝulojn, kiujn ili nomas la ribelantoj kaj serĉadas ilin en la tuta Universo, traflugante ĝin de la orienta ĝis la okcidenta flanko de galaksioj kaj de la norda poluso ĝis la suda. Kaj ie ajn ili detektas la malkulpajn posteulojn de la unua ŝtala anĝelo, inter helaj aŭ malhelaj sunoj, sur fajrecaj planedoj aŭ glaciaj, ili uzas sian perfidan potencon, por per la venĝo suferigi ilin pro jena forlaso – tiel estis, estas kaj estos. Kaj por la trovitoj ne ekzistas la alia savo nek la eskapo je la venĝo, ol tiu, kiu faras jenan venĝon senfrukta kaj vana – nur pere de la nenieco. Estingiĝis la fajreca surskribo kaj rigardis la eminentuloj la pupilojn de sia suvereno, kiuj estis kvazaŭ mortaj. Li silentis longe, ĝis ili ekparolis: – Reganto de Eterno kaj Erysfeno, Reĝo de Ilidaro, Sinolasto kaj Arkapturio, Posedanto de sunoj kaj lunoj – alparolu nin!

– Ne vortojn, sed faron ni bezonas, la lastan! – diris Inhistono.

Ektremis la konsilantaro, sed unuvoĉe ili diris:

– Vi diris!

– Do estu tiel! – ekdiris la reĝo. – Nun, kiam ĝi jam estis decidita, mi elparolos la nomon de la estaĵo, kiu devigas nin al ĉi tio; mi aŭdis pri ĝi ĉe la komenco de mia regado. Ĉu ĝi estas homo?

– Vi diris! – respondis la konsilantaro.

Tiam Inhistono ordonis al la Granda Abstraktoro:

– Faru vian devon! Kaj jena respondis:

– Mi aŭdas kaj obeas!

Post tio ĉi li elparolis la Vorton, kies vibradoj malsuprenflugis per aerofoldoj en la planedan subteraĵon, kaj tiam ekkrevis la jaspa ĉielo kaj antaŭ ol la fruntoj de falantaj turoj povis atingi grunton, sepdeksep arĝensaj urboj malfermiĝis per sepdeksep blankaj krateroj kaj inter la fendiĝantaj platoj de kontinentoj, de arbeda fajro dispremitaj, pereis la Arĝentuloj, kaj la granda suno jam limigis ne la planedon, sed la kirlon da nigraj nuboj, kiu malrapide degelis, de la vento de nenieco disblovita. La vakuo, dispuŝita pro la radiado pli dura ol rokoj, konverĝis poste en unu vibranta sparko, kiu estingis. La frapondoj post sep tagoj alvenis la lokon, kie noktonigraj vakuoflugmaŝinoj silente atendis.

– Estas farite! – ekdiris la gardstaranta kreanto de monstroj al siaj kunuloj. – La ŝtato de la Arĝentuloj ĉesis ekzisti. Ni povas ekflugi pluen. – La mallumo ĉe la posto de iliaj ŝipoj ekfloris per fajro kaj ili ekflugis laŭ la vojo de la venĝo. La Kosmo estas senfina kaj limojn ne havas, sed ankaŭ senlima estas ilia malamo, kaj tial ĉiutage, ĉiuhore ĝi povas ankaŭ vin atingi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.