La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ELEKTITAJ RAKONTOJ DE STANISŁAW LEM

Aŭtoro: Stanisław Lem

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Trezoroj de reĝo Biskalaro

El pola tradukis Geo


La reĝo Biskalaro el Ciprozio estis fama pro trezoroj nemezuritaj, kiujn li amasigis en sia palaco. Li posedis en la trezorejo ĉion, kion oni povas fari el oro blanka kaj flava, el uranio kaj plateno, el amfibolio, el rubenoj, el oniksoj kaj ametistaj kristaloj. Ĝisgenue li ŝatis vadadi en juveloj kaj altvaloraĵoj kaj li kutimis diri, ke ne ekzistas luksaĵo, kiun li mem ne posedis.

La famo de tiu ĉi reĝa fanfaronado alvenis ĝis certa admirinda konstruanto, kiu iun tempon estis la granda kunmetisto kaj altranĉisto de Vismodaro, la suvereno de Diadoj kaj Triadoj, la stelaj globformaj grupoj. Do alvenis la konstruanto al la kortego de Biskalaro kaj tie li ordonis sin antaŭ reĝa vizaĝo gvidi, kaj ekvidinte sin en la trona ĉambrego, kie la reĝo sidis sur gnomo el du grandegaj brilantoj eltranĉita, eĉ ne rigardante la orajn platojn de pargeto, de nigraj agatoj ornamitajn, li diris direkte al la reĝo, ke post kiam la reĝo montros al li la indekson de sia juvelaro, li, la konstruanto Kreacjuso, tuj montros returne tian juvelon, kiun la reĝa trezorejo ne enhavas.

– Bone – diris Biskalaro – sed se vi ne sukcesos, per magnetoj sur la arĝenta korto mi vin ĉirkaŭtiros, per oraj najlegoj mi vin vinktos, kaj poste vian kranion, de iridio tegitan, mi ekpendigos en la suna pordego por timigi la aliajn memlaŭdantojn!

Tuj oni alportis la indekson de reĝaj riĉaĵoj, kiun cent kvardek elektronaj skribistoj ses jarojn en la plej granda rapido skribis.

Kreacjuso ordonis alporti la foliojn al la nigra turo, kiun al li donis la reĝo por loĝi, tie li fermiĝis, kaj sekvintan tagon li ekstaris antaŭ Biskalaro. Por lia alveno la reĝo ĉirkaŭigis sin per tiaj trezoroj, ke blindigetis la okulojn la oroblanka aŭroro; sed Kreacjuso, tute ne atentante tion ĉi, ekpetis, ke oni portu al li unu korbeton da ordinara sablo, grundo aŭ rubo.

Post kiam oni tion ĉi plenumis, li elŝutis grizbrunan amaseton sur la oro de pargeto kaj enmetis en ĝi aĵon, kiun li tenis per du fingroj, tiel etan, ke ĝi estis al neestingiĝanta sparketo simila. La sparketo tuj eniĝis la grizan piramideton kaj, je mirego de Biskalaro, ĝi ŝanĝigis ĝin al movanta juvelo, kiu plikreskis, lumpulsante, sonorante, fariĝante pli kaj pli bela, ĝis ĝi superis la mortan belecon de juveloj, kaj ĉiuj ĉeestantoj devis fermi siajn okulojn, blindigitajn de la beleco, kies troecon ili ne povis plu elteni, ĉar ĝi konstante pligrandiĝis. La reĝo mem ŝirmis sian vizaĝon kaj ekkriis: – Sufiĉe! – kaj Kreacjuso-konstruanto kliniĝis kaj la duan, nigran sparketon metis sur la elflorintan memludilon, kaj jena en unu palpebrumo denove fariĝis nur grizbruna bulo de ordinara grundo.

Granda kolero kaj envio ekmordis ĉimomente la reĝon Biskalaron.

– Pro tio, ke vi min senhonorigis, mi minacas al vi je batejo – li diris. – Sed por oni ne parolu, ke mi inside vin malliberigis kaj kontraŭe al mia reĝa vorto vin ĉirkaŭtiri kaj kvaronigi ordonis, mi donos al vi tri provojn. Se vi en unu peco el ili vivanta eliros, mi redonos vivon kaj liberecon al vi. Sed se vi malsukcesos ilin transiri, timegu, fremda alvenanto! Kreacjuso nenion respondis starante trankvile kaj Biskalaro plue parolis:

– Jen estas la unua provo: se, kiel vi trolaŭdiĝis, ke vi ĉion fari kapablas, do ankoraŭ hodiaŭnokte eniru mian subteran trezorejon. Por ke vi atestu, ke vi ĝisiris ĝian koron, mi sciigas vin, ke ĝi estas kvaretaĝa. La lasta etaĝo estas neĝblanka kaj malplena; nur brilanta ovo kuŝas tie, kavigita, kaj en ĝia interno metala globeto troviĝas. Morgaŭ, precize meztage, vi devos alveni la palacon kaj montri la globeton al mi. Kaj nun vi povas jam foriri. Kliniĝis Kreacjuso kaj foriris. Kaj Biskalaro, la kruelulo, preparis embuskon por li, ĉar eĉ se la konstruanto kapablus iamaniere la trezorejon perforte eniri, estis tute neebla por li forporti la metalan globeton, ĉar ĝi estis farita el la pura radiumo kaj per terurega radiado ĝi bruligis la murojn kaj ĉian menson malkrarigis en radiuso da mil paŝoj.

Kiam noktiĝis Kreacjuso forlasis sian turon, aliris al la palaco kaj malproksime de la ĉeno de gardistoj, kiuj kriis unu al la alia el krenelo, li atingis la ĉebruston kaj eltiris malgrandan ingon, sur malfermita manplato li kuŝigis tri laktokolorajn sparketojn kaj spirblovis. Ili disbloviĝis en helperla blankeco, ĉirkaŭigis per nubaĵo la gardistojn kaj fariĝis tia nebulo, ke paŝlonge nenion estis videbla.

Preteriris Kreacjuso inter la gardistoj kaj sekvis malsupren laŭ la ŝtuparo ĝis la ĉambrego, kies plafono estis el kalcedono, la muroj el krizoberilio, kaj la planko el smeraldoj, pro kio ĝi aspektis kiel la blueta lago inter noblaj rokoj; li ekvidis la pordegon de la trezorejo, kaj antaŭ ĝi staris blanka multepieda maŝino, kaj la aero kurbiĝis super ĝia dorso kiel la plato de varmigita vitro.

– Diru al mi – eksonis la maŝino – kiu loko ĝi estas havanta nek murojn, nek kradojn, kaj el kiu nenio kaj neniu iam eskapis kaj eskapos?

– La loko nomas Kosmoso – simple respondis la konstruanto.

Ekbalancis sur ok piedoj la maŝino kaj falis sur la smeraldajn platojn kun grandega bruo kvazaŭ io distranĉis la pezilkatenojn de horloĝo kaj ĝiaj peziloj rulis sur la kristalo. Kreacjuso superpaŝis ĝin, eltiris la fulmeron kaj iris al la trezoreja pordo, de unu titana bloko farita. Tie ĉi li ellasis la fulmeron, kiu lumante ekĉirkaŭis kaj eniris la ŝlosiltruon. Post unu momento eliris de tie blanka ĝermo. Kreacjuso kaptis ĝin delikate, ektiris kaj eltiris kvazaŭ faskon de tremantaj trunketoj aŭ kordoj, kiu disvolviĝis el la fumero. Li ekrigardis ĝin kaj eklegis en ĝi entenatan noticon.

– Tre admirinda metiisto devis servadi ĉe Biskalaro – li ekpensis – se li povis sekurigi la palacan trezorejon per atoma seruro.

Efektive la trezorejo ne havis alian ŝlosilon ol la atoma nubeto; tiun ĉi gasan ŝlosilon oni devis enblovi en la truon, kaj la atomoj de la plej raraj elementoj, kiel hafnio, teknecio, niobio kaj zirkonio, turnigis en difinita sekvo la kamojn, por la riglilegoj movu en siaj lagroj, de elektra kurento puŝitaj.

En mallumo eliris la konstruanto el la trezorenirejo, forlasis la urbon kaj en la planeda montaro sub steloj komencis kolekti la atomojn bezonatajn por la verko.

– Jen mi havas sesdek milionojn da niobiaj – li diris al si mem unu horon antaŭ la tagiĝo – jen miliardon kaj sep da zirkoniaj, kaj tie ĉi cent dekses da hafniaj, sed kie mi povas trovi la tekneciaj, se neniom da ili estas sur ĉi tiu planedo?

Li ekrigardis la ĉielon, kie eklumiĝis la unuaj aŭroroj de tagiĝo, anoncante la sunleviĝon, kaj subite ekridetis la konstruanto, ĉar li ekkomprenis, ke jenaj atomoj troviĝas sur la suno. La ruza Biskalaro kaŝis la ŝlosilon al sia trezorejo en la sunan stelon! Kreacjuso ektiris el la apudflanka skatoleto la malvideblan sparkon (el la plej dura radiado ĝi estis farita) kaj ellasis ĝin el la malfermita mano al la blanke leviĝanta suno. Ĝi eksiblis kaj malaperis. Post dekkvin minutoj ektremis la aero en la ĉielo, ĉar la tekneciaj atomoj, alportitaj el la suno, enhavis en si la sunan varmegon. Ekkaptis ilin la konstruanto kiel zumantaj insektoj kaj enmetis kun la aliaj en la skatoleton kaj ekmarŝis la palacon, ĉar jam estis la tempo.

La nubo ankoraŭ ĉeestis, do lin ne vidis la gardistoj kiam li kuris al la subteraĵoj kaj la gasan ŝlosilon al seruro enblovis. Kurbiĝante li aŭdis la klakojn de sekvaj kamoj, sed la pordo eĉ ne ekmovetis.

– Ĉu eble eraris vi, la sparketo? Mi per kapo povas pro tio ĉi pagi! – diris Kreacjuso kaj kolere pugnobatis la pordon, kaj tiam ĉi la lasta atomo de teknecio, el la suno alportita, kiu ankoraŭ ne tute malvarmiĝis kaj pro tio konfizis sian vojon, turnigis la obstinan kamon kaj la trezoreja pordo, same dika kiel larĝa, silente malfermiĝis.

Kreacjuso enkuris internen, pasis la smeraldverdan ĉambregon, similan al sala oceano, kaj la duan, safirebluan, kaj la trian, kiu pikis la okulojn per ĉielarkaj dornoj, brilantan, ĝis li haltis en la neĝblanka ĉambrego kaj diamantan ovon ekvidis , sed la forto de radiado tuj konfizis lian menson, do li ekgenuis kaj kurbiĝis apud la enirejo, nun divenante la reĝan ruzaĵon. Blinde li ekŝutis el la skatoleto sparketojn grizajn kaj noktonigrajn, kaj tiuj disvolviĝis en lanuga barilo kaj lin ĉirkaŭigis, kaj tiamaniere li iris al la diamanta ovo. Poste li revenis, kvazaŭ per haraĵa nubo ĉirkaŭigita, portante la radiuman globon, li fermis la trezorejan pordon kaj ekmarŝis palacon, ĉar la urba grandhorloĝo ĵus komencis sonori la dekduan horon kaj ĝojegis Biskalaro je la penso pri la ĉirkaŭtirado de la konstruanto-fanfaronulo per magnetoj.

Eksonis la sonora paŝo kaj eksplodis la heleco, ĉar Kreacjuso eniris la ĉambregon kaj puŝis la radiuman globon sur la plankon, ke ĝi al la trono rulante atingu, kaj ekstere de ĝia vojo ekmortis brilegoj de la juveloj kaj blindiĝis la muroj pro la silenta radiado. Ektremis la reĝo, tuj ekstariĝis kaj kaŝis sin malantaŭ la trona seĝego. Kvardek plej fortaj elektroherooj, kovriĝante per plumbaj ŝirmoj, kvarpiede, devis malrapide proksimiĝi al la globo, terure radianta, kaj per pikiloj ĝin puŝi antaŭen, ĝis ĝi forruliĝis el la ĉambrego.

Devis rekoni la reĝo Biskalaro, ke Kreacjuso la unuan taskon plenumis, kaj la kolero, naskita en lia koro, estis komparebla al nenio alia.

– Ni ekvidos, ĉu vi kapablos plenumi la duan taskon – li diris. Tuj li ordonis porti Kreacjuson al vakuoflugmaŝino, kiu veturis al la Luno, la dezerta loko, la nuda kranio, de krudaj rokoj kovrita. Tie ĉi la komandanto de la vakuoflugmaŝino ĵetis Kreacjuson sur la rokojn kaj al li diris:

– Eskapu de tie, se vi kapablas kaj venu antaŭ la reĝa vizaĝo morgaŭ tagmeze! Se vi ne sukcesos, vi mortos!

Ĉar se eĉ neniu estus venonta al Kreacjuso, por puni lin per torturoj, li ne povus supervivi sur la dezerto tiel terura. Kiam li estis sola, li komencis esplori la malbonan lokon, sur kiu li estis abandonita. Li penis atingi la provitajn sparkojn, sed neniun li trovis. Ŝajnis, ke kiam li estis dormanta, je la reĝa ordono oni traserĉis lian vestaĵon kaj forŝtelis la savantan skatoleton.

– Ne estas bone – li diris al si mem – sed tute malbone ankaŭ ne estas. Ĉar mi sendube malvenkus nur tiamaniere, se oni mian menson forŝtelus!

Estis sur la Luno oceano, tuta glaciiĝinta. La Konstruanto per silika ŝtonego, kiun li akrigis, elhakis el glacioj multe da blokoj kaj konstruis el ili suprenetendiĝantan bastionon, poste li formigis unu blokon je la lenso, kaj per ĝi li koncentrigis la sunajn radiojn, por ili falu sur la supraĵon de la glaciiĝinta oceano, kaj kiam baldaŭ aperis la akvo en la fokuso, prenis ĝin Kreacjuŝo en la manoj kaj ŝprucis sur la glacian bastionon. Defluanta akvo glaciiĝis, kunigante la glaciajn blokojn, formante el ili la brilantan kaj glatan kovrilon; ĝis ekstaris la konstruanto apud la kristala raketo el blanka glacio farita.

– La veturilon ni jam havas – li diris – nur movigon ni bezonas... – Li traserĉis la Lunon, sed li trovis neniom da nek uranio nek aliaj fortaj elementoj.

– Malbone – li diris – bedaŭrinde mi devos mian propran menson uzi...

Kaj li malfermis sian kapon. Lia cerbo ne estis el materio farita, sed el antimaterio kaj ĝi ekzistis nur danke al la plej maldika tavolo de magneta malatraktado inter la kraniaj facetoj kaj la pensantaj duongloboj. Eltranĉis Kreacjuso truon en la glacia muro, eniris la raketon, la truon malantaŭ si li fermis, per akvo surŝprucigis por ĉi tiu pordo glaciiĝu, eksidis sur la glacia fundo kaj la eron etan kiel la sablero el la kapo batrompinte ĵetis sur la glacion antaŭ si.

Tuj la terura brilego eklumigis lian glacian malliberejon, la tuta raketo ektremis, tra la batrompita truo en ĝia fundo ekkuregis fajroj – kaj la raketo ekfugis al la spaco. Sed ne por longe sufiĉis tiu kurforto. Devis Kreacjuso ankoraŭfoje uzi sian menson, kaj eĉ trifoje kaj je la kvara fojo li ektimetis, ĉar li eksentis, ke lia menso malgrandiĝas kaj pro tio iomete li perdas sian pensoforton.

Sed ĵus en tiu ĉi momento la raketo atingis la planedan atmosferon kaj komencis malleviĝi, kaj la aera frotado fluidigis ĝin, tiel ke ĝi fariĝis pli kaj pli malgranda, sed samtempe ĝia rapideco de la malleviĝo malpliiĝis, kaj fine restis el ĝi nur fumigita glacipinto, sed ĉimomente ekstariĝis Kreacjuso plensurpiede sur la firma grundo, li malfermis sian kapon, pliĝustigis ĝin kaj rapide marŝis al la palaco, ĉar la tempo estis ĝusta kaj dekduan horon komencis sonori la horloĝoj.

Konsterniĝis la reĝo, ekfajreriĝis liaj vangoj kaj okuloj, kaj malheliĝis lia frunto, de superbolanta kolero malharditaj, ĉar li estis jam tutcerta, ke Kreacjuso neniam revenos, post kiam li ordonis forŝteli liajn sparkhelpantojn. Li mem ordonis malfermi ilin en la trezorejon.

– Bone! – li diris. – Estu tiel! Jen estas la tria provo kaj sufiĉe malfacila, kiel mi opinias... Mi malfermos la urbajn pordegojn, por ke vi elkuru, kaj laŭ viaj postsignoj mi ellasos ĉasrobotaron, por ke ili vin kaptu kaj pecetigu per ilia ŝtalo. Se vi kapablos eskapi de ili kaj stariĝos antaŭ mi morgaŭ je la sama horo, vi liberiĝos!

– Bone – respondis la konstruanto – sed antaŭe mi petos ricevi pinglon...

Ekridetis la reĝo.

– Estu tiel, ke vi ne diru, ke mi al vi favoron rifuzis. Tuj doni al li la oran pinglon!

– Ne, Via Bonvola Reĝa Moŝto! – respondis Kreacjuso. – Mi petas je la ordinara, la fera...

Kiam li ĝin ricevis, li forkuris el la urbo tiel rapide, ke eĉ la vento fajfis ĉirkaŭ lia kapo. Malice ridis la reĝo rigardante de sur la defenda muro lian grandan rapidon, ĉar li estis certa, ke nenio helpos al la konstruanto. Kaj jena kuregis, per piedoj forĵetante sablon kaj dum la tuta tempo rapidante okcidenten. Tiumaniere li trakuradis la magnetajn liniojn de la planedo, kaj baldaŭ lia pinglo magnetiĝis kaj kiam li pendigis ĝin per la fadeno el la vesto elŝirita, ĝi turniĝis kaj montris norden.

– Ni havas jam kompason, ne malbone estas – diris la konstruanto kaj komencis aŭskulti, ĉar la jam vento alportis la bruon de piedbatado.

Cent feraj robotoj elfalis tra la pordegoj kun granda impeto, lin postkurante, do li ekvidis sur la horizonto leviĝantan polvonubon.

– Se mi havus ĉe mi miajn sparketojn – diris Kreacjuso – postnelonge mi vin venkus, miaj rapidaj najletoj, sed alimaniere mi vin subigos – dank' al vi, mia pingleto!

Kaj li plue kuris, plej rapide kiel li kapablis, diligente observante ĝiajn movojn.

La reĝaj instigistoj direktigis la robotaron je lia postsignoj tiel precize, ke la ĉasrobotaro pelis rekte, kvazaŭ iu ĵetis la meteoron; rigardante malantaŭen sciis la konstruanto, ke baldaŭ ili lin kurante atingos, ĉar ili estis la alttensiaj kaj rapidpaŝadaj ĉasrobotoj, intence al la sekvado de postsignoj alkutimigitaj. Trarigardis ruĝe la suno tra la sabla nubo, per ilia piedbatado levigita, kaj oni nur aŭdis kiel senĉese ili per iliaj dentradoj knaris.

– La lando estas iomete dezerta – diris al si mem la konstruanto – sed ŝajnas al mi, ke malproksime de tie ĉi devas troviĝi fereca minejo...

Tion ĉi montris al li la pingleto, iomete deklinante de la norda azimuto, kiun ĝi ĝis nun montris.

Do li kuris laŭ jena direkto kaj baldaŭ li ekvidis la ŝakton de la minejo abandonita antaŭ tre longa tempo. La ŝtono ne rulas sur la monta krutejo tiel rapide, kiel li eksaltis en la malhelan abismon, nur kapon per rando de la vestaĵo envolvinte, por ĝi kristala ne frakasu. La robotoj alkuris al la vaka ŝakto, ekkriegis per unu fera voĉo sentante liajn postsignojn, kaj falegis lin sekvante.

Kaj la konstruanto ekstaris kaj kuregis antaŭen tra la tunelo elfosita en la magnetita roko, sed strange li kuregis, ĉar foje li ektrotetis, foje li eksaltis kvazaŭ li estis tre ĝojigita, kaj li piedfrapis kiel dumdance, kaj li elfrotis fajron, kaj per disvolvita tuko li batis la rokon – ĝis formiĝis rusta polvo kaj per unu nubo plenumigis la rokan galerion. La robotoj enkuris tiun ĉi nubon kaj tuj la plej etaj fereroj eniĝis al iliaj membroj, eĉ iliaj artikoj ekknaris, eniĝis al iliaj pezaj cerbujoj, eĉ iliaj okuloj komencis sparki, disfalis iliaj kolektoroj, kontaktoj kaj relajsoj pro la fera polvo, kaj balancante pro kurtaj cirkvitoj kiel pro singluto, ili kuris malpli kaj malpli rapide, kaj kelkaj, tute malsaĝigitaj, kapobatis la muroj ĝis el iliaj frakasitaj kaskoj elfalis dratoj. Kaj kiam unu ekfalis teren, la aliaj lin piedpremis por ili mem tuj renversiĝu. La restantoj plue postkuris Kreacjuson, kiu senĉese faris la feran polvonubon. Post unu mejlo nur tri kriplaj feruloj estis lin postkurantaj, sed eĉ ili balancis flanken kiel ebriaj kaj karambolis unu la alian kun tia bruo, kvazaŭ iu sin batis per vakaj feraj bareloj.

Ekhaltis la konstruanto en mallumo kaj ekvidis, ke du robotoj lin postkuris, evidente iliaj kapoj estis pli hermetikaj ol la aliaj.

– Malbone konstruita estas jena robotaro – ekdiris li al si – nur du el ili ne timas la polvon! Sed ankaŭ ili devas esti subigotaj...

Li ekfalis teren, tuta rulis en fera polvo, kaj ekkuris antaŭ la postkurantoj kaj ekkriegis:

– Haltu je la ordono de la reĝo Biskalaro!!

– Kiu estas vi? – demandis la unua roboto kaj snufis la aeron en sian ŝtalan nazegon, sed nur feron li flaris, tial nenion okazis.

– Mi estas hardita roboto, de kurento teledirektata, ĉiuflanke vinktita, martelita, rulaĵigita, starigu vinkto apud la vinkto, kaj vi tuj ekvidos per viaj kvar gisferaj okuloj, kia armita bravulo mi estas, kiel brilas mia fera animo antaŭ vi du, streĉu la kanulojn, ĉar ĝi estas serioza afero, kaj se vi ne obeos, viajn elektrajn vivojn vi tuj perdos!

– Do kion ni devas fari? – demandis la robotoj, ĉar la vortoj de la konstruanto tute ilin konfuzigis.

– Vi devas ekgenui! – klarigis al ili la konstruanto. Ekgenuis do ili teren, kaj li, klinante super ili, tuj enigis al la unua kaj la dua la pinglon en la kapojn, ĝis la violkolora brilo de vibrantaj sparkoj eklumigis rokajn murojn. Ambaŭ robotoj brue falis, ĉar li faris kurtan cirkviton al ili.

– Sendube kalkulas Biskalaro, ke se mi supervivos, tiam mi sole revenos – diris Kreacjuso kaj iris de unu roboto al la alia.

Li malfermis kapon de ĉiu kaj la ŝtalaj dratoj kombine ligis, kaj kiam ili ĉiuj ekvekiĝis, jam nur lin ili obeis. Do li ekstaris antaŭ ilia taĉmento kaj kune ili ekmarŝis la ĉefurbon. Tie li ordonis siajn feraj sklavoj kapti la reĝon en la palaco, senigis lin de trono, malfermis la trezorejon por ĉiuj subuloj de tiu ĉi kruelulo, kaj tiamaniere ilin ekĝojiginte, li konsilis al ili, ke ili elektu inter ili la pli estimindan por estu la reĝo. Kaj li sole, nur la skatolon kun sparketoj-helpantoj preninte, forflugis al la nigra vojo, de ŝteloj makulita, kaj ĝis nun li flugas tiun ĉi vojon, do baldaŭ eĉ al vi li alveni povas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.