La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ELEKTITAJ RAKONTOJ DE STANISŁAW LEMAŭtoro: Stanisław Lem |
©2024 Geo |
La Enhavo |
El pola tradukis Geo
Unufoje vivis certa inĝeniero-kosmogoniisto, kiu pliheligadis stelojn por akiri venkon kontraŭ la malheleco. Trafis, ke li alvenis la nebularon de Andromedo kiam ĝi ankoraŭ estis plena da nigraj nuboj. Tuj li faris grandan kirlon, kaj postkiam ĝi komencis turniĝi, la Kosmogoniisto prenis en manoj siajn radiojn. Tri da ili li posedis: la ruĝan, la violkoloran kaj la malvideblan. Per la unua li traktis stelan sferon kaj ĝi tuj fariĝis ruĝan grandegulon, sed la nebularo ne eklumiĝis plue pro tio. Do li pikis la stelon per la dua radio ĝis ĝi blankiĝis. Li ordonis al sia lernanto: – Gardu ĝin bone! – kaj li forflugis por bruligadi aliajn stelojn. La lernanto atendis du milojn da jaroj, sed la inĝeniero ne estis revenanta. Tial la atentado lin enuigis. Li intensigis la stelon kaj ĝi turnis el la blanka al la lazura. Tio ĉi ekplaĉis al li kaj li tuj ekpensis, ke jam li ĉion scipovas. Li volis plue intensigi la stelon, sed ĉe tiu ĉi agado li brulvundiĝis. Do li prenis en manoj kaj malfermis la skatoleton, kiun lasis al li la Kosmogoniisto, sed interne estis nenio, eĉ tro multe da nenio; li enrigardadis la skatoleton ne povante ekvidi ĝian fundon. Tiam li divenis, ke ĝia enhavo sendube estas la malvidebla radio. Li volis piketi la stelon per ĝi, sed li ne sciis kiel. Do li prenis la skatoleton kaj enĵetis ĝin tutan en la fajro. En tiu ĉi momento ĉiuj nuboj de Andromedo plilumiĝis, kvazaŭ samtempe cent miloj da steloj kune eklumis kaj en la tuta nebularo fariĝis taghelege. Ekĝojiĝis la lernanto, sed tre mallonga estis lia ĝojo, ĉar la stelo fine kreviĝis. Pro tiu ĉi afero revenis la Kosmogoniisto, vidante la malutilon kaj volante nenion perdi, li komencis kaptadi la flamojn kaj turnadi ilin en planedoj. La unuan li kreis kiel gasa, la duan kiel karba, kaj por la tria restis al li nur la plej pezaj metaloj, do li formis el ili la aktinian globon. La Kosmogoniisto premis ĝin kaj movigis ke ĝi flugu en spaco kaj ekdiris al si: – En cent milionoj da jaroj mi revenos kaj vidos tiam, kio rezultos el ĉi tio. – Kaj li forflugis por serĉi sian lernanton, kiu pro timo rapide malaperis.
Kaj sur la planedo, nomita Aktinurio, naskiĝis granda stato de Palatinidoj. Ili ĉiuj estis tiel pezaj, ke nur sur Aktinurio ili povis movi, ĉar sur aliaj planedoj grundo krevadis sub iliaj piedoj, kaj kiam ili kriis, la sono faligis montojn. Sed hejme ili iradis nur delikate kaj malkuraĝis paroli tro laŭde, ĉar ilia suvereno, Arkitorio, estis kruelega. Li loĝis en la palaco ĉarpentita el la platena monto, en kiu troviĝis sescent grandegaj ĉambregoj, kaj en ĉiu de tiuj ĉambregoj kuŝis unu de liaj multaj manoj, tiel kolosega li estis. Li ne povis forlasi la palacon, sed ĉie li havis siajn spionojn, tiel suspektema li estis, kaj li turmentis la subuloj per sia avareco.
Nokte la Palatinidoj ne necesis nek lampojn nek fajron, ĉar la montoj de ilia planedo estis radioaktivaj kaj lumis sufiĉe hele. Tage, kiam la suno estis tre varma, ili dormadis en la subteraĵoj de siaj montoj kaj nur nokte ili amasiĝis en metalaj valoj. En kaldronegoj, en kiuj oni fandadis paladion kun plateno, ordonis la kruela Arkitorio ĵetadi pecegojn de uranio kaj tion ĉi li anoncis en la tuta stato. Ĉiu Palatinido devis alveni la reĝan palacon, kie oni lin mezuris por fari novan kirason kaj oni instalis sur li brakkirason, gantojn kaj tibiŝtrumpojn, vizieron kaj helmon, kaj ĉion memlumanta, ĉar ĉi tiu vesto estis farita el urania lado, kaj plej forte lumis oreloj.
Plue ne povis la Palatinidoj amasiĝi por komuna konsilo, ĉar kiam la amasiĝo fariĝis tro multenombra, ĝi simple eksplodis. Ili do devis vivi sole, evitante sin reciproke, timante la ĉenreakcion, kontraŭe Arkitrorio ĝuis ilian malfeliĉon kaj pezigis ilin per novaj kaj novaj tributoj. Monfarejoj, kaŝitaj en la koro de montoj, stampadis plumbajn dukatojn, ĉar plumbo estis tre rara sur la Aktinurio kaj tiamaniere la plej valora.
Iuj deziris kontraŭstari la Arkitorion kaj pro tio interkomunikiĝis geste, sed la metodo ofte malsukcesis, ĉar ĉiam troviĝis unu malpli komprenema, kiu proksimiĝis la reston da grupo por demandi, kion signifas la gestoj, kaj pro lia malsaĝeco komploto tuj eksplodis.
Vivis sur Aktinurio juna eltrovanto, nomiĝanta Pirono, kiu scipovis etendi la platenajn fadenojn tiel maldikaj, ke oni povas konstrui per ili la retojn por kapti nebulojn. Eltrovis juna Pirono la fadenan telegrafon, kaj plue li etendis tiel maldikan fadenon, ke ĝi ĉesis ekzisti, kaj tiamaniere aperis la senfadena telegrafo. Esperis la loĝantoj de Aktinurio, ke nun ili sukcesos konspiri. Sed ruza Arkitorio subaŭskultadis ĉiujn interparolojn per platena kondukilo, kiun li tenis en ĉiuj de liaj sescent manoj, kaj pro tio li sciis, kion diras liaj subuloj, kaj tuj kiam li ekaŭdis la vorton "ribelo" aŭ "kontraŭreĝa ribelo", li subite ĵetis globformajn fulmojn, kiuj per fajro mortigis la konspirantojn.
Pirono decidis trompi la malbonan suverenon. Kiam li parolis kun siaj amikoj, anstataŭ "ribelo" li diris "boto", anstataŭ "konspiri" – "fandi", kaj tiamaniere li preparadis la ribelon. Miregis Arkitorio, pro kio liaj regatoj tiel subite komencis okupi botistan metion, ĉar li ne sciis, ke kiam ili diris "meti sur la modelon", ili komprenis per tio "enpiki sur la fajran palison", kaj tro malvastaj botoj signifis lian tiranecon. Sed aŭskultantoj de Pirono ne ĉiam komprenis lin bone, ĉar li povis klarigi siajn planojn al ili nur uzante la botistan lingvon. Li klaradis al ili ĉiamaniere, sed kiam ili ne tute komprenis lin, pro nesingardeco li unufoje telegrafis: "el plutonio ŝiri rimenojn", ŝajne por plandoj. Sed la reĝo ektimiĝis, ĉar la plutonio estas la plej parenca al uranio, kaj uranio estas la plej parenca al torio, kaj li nomiĝis Arkitorio. Do li tuj eksendis kirasajn gardistojn, kiuj kaptis Pironon kaj ĵetis lin sur la plumban pargeton antaŭ la reĝa vizaĝo. Pirono kulpatestis nenion, sed la reĝo malliberigis lin en paladia turo.
Ĉia espero abandonis Palatinidojn, sed ĉitempe revenis tie la Kosmogoniisto, la kreanto de tri planedoj.
Li pririgardis demalproksime la rilatojn ĉeestantajn sur Aktinurio, kaj li diris al si: – Tiel ne povas esti! – Post tio li ŝpinis la plej maldikan kaj duran radiadon, kaj kiel en kokono, li metis en ĝi sian korpon, por ĝi atendu lian revenon, kaj li mem transformiĝis en la korpo de malriĉa tendarservisto kaj malsupreniris la planedon.
Kiam ekfalis la nokto kaj nur malproksimaj montoj per malvarma ringo lumigis la palatenan valon, Kosmogoniisto volis proksimiĝi al la regatoj de la reĝo Arkitorio, sed ili evitis lin kun la plej granda angoro, ĉar ili timegis pro la urania eksplodo, kaj li vane postkuris ilin, ĉar li ne komprenis, pro kio ili lin tiamaniere evitas. Do li ĉirkaŭiradis la montetojn, similaj al kavaliraj ŝildoj, per paŝo sonoranta, ĝis li atingis la bazon de la turo, en kiu Arkitorio malfermis katenigitan Pironon. Ekvidis lin Pirono tra krado kaj la Kosmogoniisto ŝajnis al li, kvankam en figuro de modesta roboto, tute alia el ĉiuj Palatinidoj, ĉar li neniom lumis en mallumo kaj li estis malhela kiel mortinto. Estis tiel, ĉar lian kirason enhavis neniom da uranio. Al li volis krii Pirono, sed lia buŝo estis ŝraŭbita, do li nur faris fajrerojn batante per sia kapo al la muroj de malliberejo, kaj Kosmogoniisto ekvidante la brilon proksimiĝis la turon kaj enrigardis tra la kradigita fenestro. Pirono ne povis paroli, sed li povis sonori per katenoj, kaj tiamaniere li sonoris la tutan veron al Kosmogoniisto.
– Suferu kaj atendu – diris tiu al li – kaj vi ĝisvivos la liberigon. Kosmogoniisto aliris al la plej kruda montaro de Aktinurio kaj tri tagojn li serĉis kristalojn de kadmio, kaj kiam li ilin trovis, li ebenigis ilin je lado frapante per paladiaj ŝtonegoj. El la kadmia lado li eltranĉis oreltegiloj kaj li metis ilin ĉe pordoj de ĉiuj domoj. Kaj Palatinidoj, trovinte la oreltegilojn, tuj surmetis ilin, ĉar estis vintro.
Dumnokte aperis inter ili la Kosmogoniisto kaj movigis la ardigitan vergeton tiel rapide, ke ĝi formis fajrajn liniojn. Tiel li skribis al ili en la mallumo: "Vi jam povas proksimiĝi unu la alian sendanĝere, kadmio protektos vin kontraŭ la atoma pereo". Tamen ili pensis, ke li estas la reĝa spiono kaj ili ne fidis liajn konsilojn. Koleriĝis la Kosmogoniisto, ke ili ne kredas lin, do li iris montaron kaj tie kolektadis la uranian ercon, el kiu li fandis arĝentsimilan metalon kaj stampis el ĝi brilantajn dukatojn, sur la unua flanko estis la lumanta profilo de Arkitoro, kaj sur la dua – la bildo de liaj sescent manoj.
Ŝarĝita per la uraniaj dukatoj revenis Kosmogoniisto la valon kaj montris al Palatinidoj ĉi tian miraklon: li ĵetis dukatojn malproksimen de si, unu sur la alian, ke fariĝis de ili la sonoranta stako, kaj kiam li almetis unu dukaton pli supermezure, la areo tremegis, el la dukatoj fulmis la blindiganta heleco kaj ili turniĝis en la sfero de blanka fajro, kaj postkiam la vento ĉion disblovis, nur kratero restis elfandita en la roko.
Duafoje komencis la Kosmogoniisto ĵeti la dukatojn el sako, sed nun alimaniere, ĉar ĉiun ĵetitan dukaton li envolvis per kadmia lado, kaj malgraŭ ke formiĝis la stako sesoble pli granda ol la antaŭa, nenio okazis. Tiam ekkredis lin la Palatinidoj kaj, amasiĝinte, kun la plej granda plezuro tuj komencis konspiri kontraŭ la Arkitrorio. Ili celis forigi la reĝon, sed ne sciis kiel, ĉar la palaco estis ĉirkaŭigita per radia muro, kaj sur la levponto staris la ekzekutistomaŝino, kiu ĉiujn ne sciantajn la pasvorton tuj distranĉadis je eroj.
Ĵus alproksimiĝis la pago de nova tributo, kiun oficialigis la avara Arkitorio. Disdonis la Kosmogoniisto al reĝaj subuloj la uraniajn dukatojn kaj per ili li konsilis pagi la tributon. Tiel ili faris.
Ĝojis la reĝo, ke tiom da brilantaj dukatoj enfalas lian trezorejon, ĉar li ne sciis, ke ili ne estas plumbaj, sed uraniaj. Nokte la Kosmogoniisto fandis malliberejajn kradojn kaj liberigis Pironon, kaj kiam ili ambaŭ iris tra la valo en la lumo de radioaktivaj montoj, kvazaŭ la ringo de Lunoj falis kaj ĉirkaŭigis la horizonton, tuj eksplodis terura lumeco, ĉar la stako de la uraniaj dukatoj en la reĝa trezorejo fariĝis tro granda kaj komencis en ĝi ĉenreakcio. La ĉielalta eksplodo disŝiris la palacon kaj la metalan korpaĉon de Arkitorio, kaj ĝia forto estis tiel granda, ke sescent disŝiritaj manoj de la tirano forflugis interstelan vakuon. Sur Aktinurio regis ĝojo, Pirono iĝis justan suverenon, kaj Kosmogoniisto, reveninte al mallumo, sian korpon prenis el la radianta kokono kaj foriris por lumigi stelojn. Kaj sescent platenaj manoj de Arkitoro ĝishodiaŭ cirkulas la planedon, kiel la ringo, saturnsimila, lumante per mirinda brilo, centoble pli forta ol la lumo de radioaktivaj montoj, kaj diras ĝojantaj Palatinidoj: – Rigardu, kiel bone lumas la Torio al ni. – Kaj ĉar kelkaj nomigas lin la ekzekutisto, tiu ĉi diro fariĝis kutiman diron, kaj post longa vojaĝo inter galaksiaj insuloj ĝi alvenis nin kaj tial ni diradas: "La ekzekutisto lumas al li."
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.