La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ELEKTITAJ RAKONTOJ DE STANISŁAW LEM

Aŭtoro: Stanisław Lem

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Tri elektroherooj

El pola tradukis Geo


Vivis unufoje certa grandkonstruanto kaj eltrovanto, kiu senĉese elpensadis eksterordinarajn maŝinojn kaj kreadis la plej strangajn aparatojn. Iam li konstruis la maŝinon-pecetulon, kiu kantis belege kaj li nomis ĝin birdaĉo. Li kutimis sinsubskribi per la brava koro kaj ĉiu atomo de li kreita portis tiun ĉi signon, kaj poste miregadis la scienculoj trovante en la atomaj spektroj la briletantajn koretojn. Li konstruadis multajn utilajn maŝinojn, la grandajn kaj malgrandajn, ĝis fine li ekhavis koncepton kunligi en unuo morton kaj vivon kaj tiamaniere atingi la maleblecon. Li decidis konstrui inteligentajn estaĵojn el akvo, sed ne per tiu ĉi manieraĉo, pri kiu vi tuj ekpensos. Ne, la penso pri la molaj kaj malsekaj korpoj estis por li tute fremda, li malamegis ĝin same kiel ĉiuj el ni. Li intencis konstrui el akvo la estaĵojn vere belajn kaj saĝajn, sekve do kristalajn. Pro tio li elektis la planedon tre distancan de ĉiuj sunoj, el ĝia glaciiĝinta oceano li ekrompis glaciajn montojn kaj el ili, kiel el la kristalo, li ektranĉis Krionidojn. Ili estis tiel nomitaj, ĉar nur en terura malvarmego kaj en sensuna vakuo ili povis vivi. En mallonga tempo ili enurbiĝis kaj konstruis glaciajn palacojn, kaj ĉar ĉiu varmo por ili minacis morton, ili kaptadis en transparentaj potegoj la polarajn aŭrorojn, per kiuj ili lumigis siajn loĝejojn. Kiu ju pli riĉa inter ili estis, des pli multe da polaraj aŭroroj li posedis – la citronkolorajn kaj arĝentajn, kaj ili vivis feliĉe, kaj ĉar ili amegis ne nur lumon, sed ankaŭ multekostajn juvelojn, ili estis konataj de siaj juvelojn. Kaj iliaj juveloj estis de malvarmegiĝintaj gasoj eltranĉitaj kaj glatigitaj. Por Krionidoj ili kolorigis la eternan nokton, en kiu, kiel malliberigitaj fantomoj, bruladis graciaj polaraj aŭroroj, similaj al la sorĉigitaj nubularoj fermitaj en la kristalkestoj. Multe da kosmaj venantoj volis ekposedi tiujn ĉi riĉaĵojn, ĉar la tuta Krionujo estis el maksimaj distancoj bone videbla, brilanta flanke kiel la juvelo malrapide turniĝanta sur la nigra veluro. Do alvenadis la aventuruloj al la Krionujo por ekzameni sian militkapablon. Alflugis tien la Bronzelektroheroo, kiu paŝadis kun sonorilsono, sed ĵus li sur la glacio starigis sian piedon, la glacio fluidiĝis pro varmego kaj li enfalis la abismon de glacia oceano, kaj la akvo fermiĝis super li, kaj kiel insekto kaptita en ambro, en glacimonto sur la krionida marfundo ĝis la lasta tago li kuŝas.

La fato de la Bronzulo ne ektimigis la aliajn bravulojn. Sekve alflugis la Feroheroo, antaŭe ebriiĝinte per la fluida heliumo ĝis estis aŭdata la bobelado en lia fera interno, kaj la prujno aperanta sur lia kiraso similigis lin al la neĝhomo. Sed glisante la planedan supraĵon li varmiĝis per la atmosfera frotado, la fluida heliumo elvaporiĝis el li kun fajfado, kaj li mem, lumante ruĝe, sur la glaciajn rokojn falis, kiuj tuj malfermiĝis. Li elkaviĝis, elŝprucante la vaporon, simila al la bolanta gejsero, sed ĉio, kion li tuŝis, fulme ŝanĝiĝis en la blanka nubo, el kiu falis la neĝo. Do li eksidis kaj atendis ĝis li malvarmiĝos, kaj kiam jam la neĝaj steletoj ĉesis fandiĝi sur liaj kirasaj epoletoj, li volis ekstari kaj iri la batalon, sed la lubrikaĵo solidiĝis en liaj artikoj kaj li ne povis rektigi eĉ sian dorson. Ĝis hodiaŭ li taimaniere sidas kaj la falanta neĝo formis sur li blankan monton, el kiu nur la klingo de lia helmo elstaras. Oni nomas tiun ĉi monton la "Fera", kaj en ĝiaj orbitoj briletas la frostiĝita rigardo.

Sciiĝis pri la fato de antaŭuloj la tria elektroheroo, la Kvarculo, kiun dumtage oni ne povis vidi alie nur per la polurita lenso, kaj dumnokte nur per la reflekto de steloj. Li ne timis, nek ke la oleo en siaj membroj eksolidiĝos, ĉar li ĝin ne posedis, kaj nek ke la glacio kreviĝos sub liaj piedoj, ĉar li povis malvarmiĝi laŭvole. Nur unu aĵon li devis eviti – la persistan pensadon, per kiu estis varmigata lian kvarcan cerbon kaj tio ĉi povis lin perdigi. Sed li decidis, ke per senpensado li savos sian vivon kaj venkos la Krionidojn. Li alflugis la planedon, kaj per la longa vojaĝo tra la eterna galaksia nokto li estis tiel malvarmigita, ke la feraj meteoroj, kiuj tanĝis dumfluge je lia brusto, krevis je pecetoj sonorante kiel la vitro. Li surteriĝis sur la blankaj neĝoj de Krionujo, sub ĝia ĉielo nigra kiel la poto plena da steloj kaj, simila al la transparenta spegulo, li ekvolis pensi, kion li devos plue fari, sed la neĝo jam nigriĝis ĉirkaŭ kaj komencis vaporiĝi.

– Ho, ho! – ekdiris al si la Kvarculo – malbone! Mi nur ne pensos, kaj mi certe sukcesos!

Kaj li decidis ripeti al si tiun ĉi frazon, kio ajn okazos, ĉar ĝi ne postulis la mensan fortostreĉon, kaj dank' al tio ĝi lin entute ne varmigis. Do ekmoviĝis tra la neĝa deserto la Kvarculo, senpense kaj iel ajn, por gardi la malvarmon. Li iris kaj ĝis glaciaj muroj de la Krionida ĉefurbo, Frigido. Li plirapidiĝis, per kapo li bategis la krenelon ĝis aperis la fajreroj, sed li nenion sukcesis.

– Mi penu alie! – li diris al si mem kaj konsideris, kiom estus du oble du. Kaj dum li pensis pri tio, lia kapo iomete varmiĝis, do li duafoje ramis la murojn, sed li nur malgrandetan kavon faris.

– Malmulte mi pensis! – li diris al si. – Mi penu ion pli malfacilan. Kiom estos tri oble kvin?

Nun lian kapon jam ĉirkaŭigis la kraketanta nubo, ĉar la neĝo kuntuŝante kun tia intensa pensado tuj vaporiĝis, do posteniĝis la Kvarculo, ekplirapidiĝis, ekbategis kaj trairis la muron kaj post ĝi ankoraŭ du palacojn kaj tri domojn de pli etaj Frostaj Grafoj, fine enfalinte sur la grandan ŝtuparon li ekkaptis la balustradon de stalaktitoj, sed la ŝtupoj estis kiel glitejo. Li rapide ekstaris, ĉar jam ĉion ĉirkaŭ li komencis vaporiĝi kaj tiamaniere li povis trakuradi la tutan urbon internen, en la glacian abismon, kie eterne li estus frostiĝonta.

– Mia bono! Mi nur ĉesu pensi! – li diris al si kaj efektive li tuj malvarmiĝis.

Do li eliris el la glacia tunelo, kiun li mem elfandigis, kaj li aperis sur granda placo lumigita el ĉiuj flankoj de polaraj aŭroroj, kiuj bruletis per smeralda kaj arĝenta lumo el kristalaj kolonoj.

Kaj kontraŭ li ekiris stelbriliĝanta grandega kavaliro, la estro de Krionidoj, Borealo. Ekpreparis sin la elektroheroo Kvarculo kaj fulme atakis, kaj la alia lin kontraŭstaris kun tia krakbruo, kiam du glacimontoj karambolas meze de la Norda Oceano. Forfalis la brilanta dekstra manego de Borealo, forrompita ĉe la bazo, tamen li ne konsterniĝis, la bravulo, sed li turnis por antaŭmeti al la malamiko sian bruston larĝan kiel glaciejo, kio ja li estis. Kaj la alia duafoje ekrapidiĝis kaj ekramis lin terure. La kvarco estis pli dura kaj pli tenaca ol la glacio, ekkrevis do Borealo kun bruego, kvazaŭ la lavango falis sur la rokajn deklivojn, kaj li kuŝis ŝprucita en la lumo de polaraj aŭroroj, kiuj rigardis lian malvenkon.

– Mia bono! Mi faru tiel plue! – diris la Kvarculo kaj ekŝiris de la venkito la juvelojn de mirakla beleco: la ringojn ornamentigitajn de la hidrogeno, brodaĵojn kaj butonegojn brilegantajn, similajn al la diamantoj, sed eltranĉitajn de la triuno de noblaj gasoj – argono, kriptono kaj ksenono. Sed kiam li ilin admiris, li ekvarmiĝis per la kortuŝo, kaj tial tiuj brilantoj kaj safiroj siblante ekvaporiĝis per lia tuŝo, do li tenis jam nenion – krom kelkaj gutoj da roso, kiu ankaŭ tuj malaperis.

– Ho! Do mi ne povu ankaŭ ravi! Nenio! Mi nur ne pensu! – li diris al si kaj denove ekiris internen en la akiratan urbon. En malproksimo li ekvidis la alvenantan grandegan figuron. Jen estis Albucido Blanka, la Generalo-Mineralo, kies vastobranĉan bruston ornamis la vicoj de ordenaj pendoglacioj kune kun la granda stelo de Prujno sur la glacia rubando; tiu gardisto de la reĝaj trezoroj kontraŭstaris la Kvarculon, kiu atakis lin kiel la fulmotondro kaj disrompis lin kun glacia bruego.

Por helpi al Albucido alkuris la princo Atrouho, de nigraj glacioj farita; lin ne povis venki la elektroheroo, ĉar la princo sur si havis la multekostan kirason de azoto, en heliumo hardita. Tia frosto emanis de ĝi, ke la impeto de Kvarculo kaj liaj movoj malfortiĝis, kaj la polaraj aŭroroj ekpaliĝis, ĉar la blovo de Absoluta Nulo ĉirkaŭiĝis. Ekstaris la Kvarculo pensante:

– Ve! Kio okazas? – kaj per la granda mirkonsterno lia cerbo ekvarmiĝis, la Absoluta Nulo fariĝis varmeta kaj samtempe la Astrouho mem komencis diskreviĝi kun tondregoj, kiuj akompanis lian agonion, ĝis nur la stako de nigra glacio restis en la flako sur la batalkampo.

– Mia bono! – diris al si la Kvarculo – mi nur ne pensu, sed en bezono mi pensu! Tiel aŭ alie – mi venki devas! Kaj li ekkuris antaŭen, kaj liaj paŝoj sonoris kvazaŭ iu pistus la kristalojn permartele; kaj li hufofrapis kurante sur la stratoj de Frigido, kaj ĝiaj urbanoj el sub la blankaj tegmentoj rigardis lin kun malespero en iliaj koroj. Tiamaniere li kuregis kiel la furioza meteoro laŭ la Lakta Vojo, kiam li ekvidis malproksime figuron solan kaj malgrandan. Ĝi estis Barion mem, nomata Glacibuŝo, la plej granda saĝulo de Krionidoj. Plirapidiĝis la Kvarculo por ke per unu blovo lin frakasi, tiu tamen lin preterlasis kaj montris du fingrojn al li streĉitajn; ne sciis la Kvarculo la signifon de tiu ĉi gesto, sed li turnis sin, kaj atakis la kontraŭulon denove, sed Barion ankoraŭfoje je unu paŝo lin preterlasis kaj rapide montris al li unu fingron. Miris iomete la Kvarculo kaj malrapidiĝetis sian kuron, kvankam li jam turnis kaj ĵus estis plirapidiĝonta. Li enpensiĝis kaj la akvo komencis elflui el la apudaj domoj, sed li tion ĉi ne vidis, ĉar Bariono montris al li la cirklon de fingroj faritan kaj tra ĝi per la dikfingro Bariono komencis movi antaŭen kaj malantaŭen. La Kvarculo pensis kaj pensis, kion tiuj mutaj gestoj signifus kaj malfermis sub liaj piedoj la neniaĵo, el kiu ekŝprucis la nigra akvo, kaj li mem falis profunden kiel la ŝtono kaj antaŭ ol li kapablis ankoraŭ al si diri: – Nenio! Mi nur ne pensu! – jam li pereis. Poste demandis la savitaj Krionidoj, dankemaj al Bariono por ilia savo, kion li volis montri per la signoj, kiujn li prezentis al la terura elektroheroo-vagabondo.

– Ĝi estas tute simpla afero – respondis la saĝulo. – Du fingroj signifis, ke ni du estas, mi kaj li. Unu fingro, ke en momento mi mem nur restos. Poste mi montris al li la cirklon por signifi, ke ĉirkaŭ li malfermos la glacio kaj la nigra abismo de oceano absorbos lin por eterneco. Li ne povis kompreni la unuan, duan kaj same la trian signon.

– Granda saĝulo! – ekkriis miriĝintaj Krionidoj. – Kiel vi povis montri tiajn signojn al la terura kontraŭulo?! Pripensu, sinjoro, se li vin komprenus kaj ĉesus miri?! Ja li ne ekvarmiĝus per sia pripenso kaj ne ekfalus en la senfundan abismon...

– Tion mi tute ne timis – diris kun la malvarma rideto Barion la Glacibuŝo – ĉar mi antaŭsciis, ke li nenion estis komprenonta. Se li estus iomete saĝeta, li ne alvenus al ni. Ĉar kion povas profiti la estaĵo vivanta subsune je la gazaj juveloj kaj arĝentaj steloj de glacio?

Kaj siavice ili ekmiris je la saĝeco de la saĝulo kaj disiris, trankviligitaj, al siaj hejmoj, kie ilin atendis la plezura frosto. De tiu ĉi tempo jam neniu provis invadi la Krionujon, ĉar mankis la malsaĝuloj en la tuta Kosmoso, kvankam oni diras, ke estas multe da ili, nur ili la vojon ne scias.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.