La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
obrazek

Materialoj por geliceanoj

  Eliro       Enhavo       Reen       Antaŭen  

Aŭtoro: d-ro Benson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Leciono 11: parto unua

Densa.  Maldensa.

obrazek
La ĉielo estas kovrita per densaj nuboj.
obrazek
obrazek

Lasi.  Marŝi.

obrazek
Forlasita infaneto.
obrazek
Soldatoj marŝadas tra la strato.

Plezuro.  Ŝati.

obrazek obrazek obrazek obrazek

La PLEZURO de la unua viro estas MANĜI. Li ŜATAS manĝi. La PLEZURO de la dua viro estas LUDI KARTOJN. Li ŜATAS ludi kartojn. La PLEZURO de la tria viro estas MUZIKO. Li ŜATAS muzikon. La PLEZURO de la kvara viro estas MONO. Li ŜATAS monon.

Kvanto.  Kubo.  Centimetro.  Gramo.

obrazek

En la glaso sin trovas KVANTO da akvo. Se ni mezurus tiun KVANTON, ni trovus, ke la glaso enhavas ĝuste kvindek KUBAJN CENTRIMETROJN.

obrazek

En la sukerujo sin trovas KVANTO da sukero. Se ni mezurus tiun KVANTON, ni trovus, ke tie estas ĝuste kvindek gramoj.

obrazek

En la sako sin trovas KVANTO da pomoj. Se ni nombrus la KVANTON, ni trovus, ke la sako enhavas ĝuste kvindek pomojn.

Metodo.

La libro, kiun Karlo legas kun tia intereso, ne estas ia historio. Tio estas la plej nova METODO por lerni la Esperantan lingvon sen instruisto.

obrazek

Skulpti.  Modelo.  Figuro.

Petro estas SKULPTISTO kaj Mario estas lia MODELO. En la bildo ni vidas, ke Petro estas SKULPTANTA la FIGURON de sia MODELO, Mario.

obrazek

Pagi.  Vendi.  Profiti.

Se Petro PAGIS por sia horloĝeto du dolarojn, kaj li VENDIS ĝin al Johano por tri dolaroj, li havas PROFITON de unu dolaro.

obrazek

Haltas. Magazeno. Vendi. Speco. Aĉeti. Sufiĉa.
Bezoni. Necesa. Opinio. Perfekta. Ordo. Kvalito.
Kosti. Tro. Ekzameni. Valori. Pagi. Kara.
Prezo. Kvita.

Promenante la straton, Petro kaj Johano HALTAS ĉe la fenestro de VENDEJO (magazeno), kie oni VENDAS ĈIUSPECAJN horloĝojn kaj horloĝetojn.

"Mi AĈETUS horloĝeton se mi havus SUFIĈE da mono", diras Petro.

"Por kio vi BEZONAS horloĝeton?" Johano demandas.

obrazek

"Por kio? – Horloĝeto estas NECESAĴO, kiun ĉiu persono BEZONAS en la nuna tempo", Petro respondas.

"Se vi tiel OPINIAS, mi VENDOS al vi mian horloĝeton. Ĉu vi ĝin volas AĈETI?"

"Jes. Se ĝi estas en PERFEKTA ordo, el bona KVALITO, kaj ne KOSTOS TRO multe."

obrazek

"Jen, EKZAMENU ĝin", diras Johano, eltirante horloĝeton el sia poŝo, kaj montrante ĝin al Petro. "La VALORO de ĉi tiu horloĝeto" li daŭrigas "estas ne malpli ol dek dolaroj. Mi PAGIS por ĝi kvin dolaroj, sed ĉar vi estas mia amiko, mi ĝin VENDOS al vi tute MALKARE - nur tri dolarojn."

obrazek

"Bone, via PREZO tute PLAĈAS al mi", diras Petro, "sed ĉar vi ŝuldas al mi du dolarojn, mi donos al vi unu dolaron, kaj ni estos KVITAJ".

obrazek

Streĉi.  Ŝnuro.

obrazek
Malstreĉita ŝnuro.
obrazek
Streĉita ŝnuro.
obrazek
Streĉas la horloĝon.

Miro.  Plaĉi.

TAJLORO: – Ĉi tiu surtuto ĴUS estis finita. Ĉu ĝi PLAĈAS al vi?

SINJORO: – Jes, la surtuto treege PLAĈAS al mi. Ne estas MIRINDE; vi ja estas la plej bona tajloro en la urbo.

obrazek

Butono.  Simpla.  Ornami.

La unua BUTONO estas SIMPLA (ordinara), sed la dua BUTONO jam ne estas SIMPLA, ĉar ĝi estas ORNAMITA per figuroj.

obrazek

Kvieta.  Surprizi.  Terura.  Vulkano.
Sputi.  Vane.  Perei.

Dum meznokta KVIETO, la popolo de la malgranda urbeto X estis SURPRIZITA de TERURA TERTREMO. La Vulkano komencis fumi kaj SPUTI fajron kaj ŝtonojn. Ĉiuj elkuris el siaj dometoj, kaj pro teruro rapidis forkuri de la falintaj ŝtonoj, sed VANE, ĉar post kelkaj minutoj la tuta urbeto jam estis ENGLUTITA de flamoj. Eĉ ne unu persono savis sian vivon, kaj la tuta popolo PEREIS.

 

obrazek

Stranga.  Speco.

Jen estas STRANGA besteto. Ĝi apartenas al tute eksterordinara SPECO da bestoj, ĉar unue, ĝi havas nur unu okulon en la mezo de la frunto, kaj due, ĝi nek manĝas nek trinkas, sed vivas SOLE per aero.

obrazek

Beni.

La pastro BENAS la preĝantojn. La maljunulo BENAS sian filon antaŭ sia morto.

obrazek

Supra.  Sumo.  Alta.  Je.  Ŝuldi.  Prunti.  Akiri.

"KVANKAM ĉi tiu DIAMANTO KOSTAS al mi nur kvincent dolarojn ĝia valoro estas pli granda ol la SUPRE donita SUMO. Unue, ĉar ĝi POSEDAS la KVALITOJN de la plej perfektaj kaj MULTEKOSTAJ ŝtonoj, kaj due, ĉar ĝi vere KOSTAS al ĝia antaŭa POSEDANTO sepcent dolarojn."

obrazek

"Kiel do, vi SUKCESIS AĈETI la ŝtonon JE tia MALALTA PREZO?" (tiel malkare).

"Kiel?  Jen kiel. – La persono, de kiu mi AĈETIS la DIAMANTON, estis devigita ĝin VENDI pro NECESECO. Li BEZONIS monon por PAGI siajn ŜULDOJN, kaj ĉar li ne povis PRUNTE PRENI la NECESAN SUMON, li VENDIS kelkajn el siaj MULTEKOSTAJ ŝtonoj, kaj per la mono tiel AKIRITA li PAGIS ĉiujn siajn ŜULDOJN."

obrazek

Instigi.  Impresi.  Kvazaŭ.

INSTIGITE de la LERTA parolanto, ĉiuj KVAZAŬ frenezaj komencis ĵeti ŝtonojn en la fenestrojn de la maljuna sinjoro X, sed kiam la nobla vizaĝo de la maljunulo aperis en unu el la rompitaj fenestroj, ĉiuj estis tiel IMPRESITAJ, ke ili foriris KVIETE.

obrazek

Viziti.  Stranga.  Rimarki.  Prezenti.  Ĉagreno.

Dum tiu tempo mi VIZITIS Egiptujon. Egiptujo estis por mi tute STRANGA loko. La lingvon de la popolo mi ne komprenis. Nu, PREZENTU al vi mian ĈAGRENON, kiam mi subite RIMARKIS (ekvidis), ke mia monujo kun mia tuta posedaĵo estis ŝtelita for de mi.

obrazek

Inviti.  Festo.

Hodiaŭ estas la naskotago de Karlo, kaj lia patrino INVITIS kelkajn el liaj amikoj al la FESTO.

obrazek

Al lecionoparto: [2] [3]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.