LA DOMO DE ĴAK'.
|
Jen
estas
Ĵak'. |
|
Jen estas
la domo,
kiun Ĵak'
konstruis. |
|
Jen estas
la greno,
kiu kuŝis en la domo,
kiun Ĵak' konstruis. |
|
Jen estas
la rato,
kiu manĝis la grenon,
kiu kuŝis en la domo,
kiun Ĵak' konstruis. |
|
Jen estas
la kato,
kiu mortigis la raton,
kiu manĝis la grenon,
kiu kuŝis en la domo,
kiun Ĵak' konstruis. |
|
Jen estas
la hundo,
kiu mordis la katon,
kiu mortigis la raton,
kiu manĝis la grenon,
kiu kuŝis en la domo,
kiun Ĵak' konstruis. |
|
Jen estas la bovino, kiu
suprenĵetis la hundon, kiu
mordis la katon, kiu mortigis
la raton, kiu manĝis la grenon,
kiu kuŝis en la domo, kiun
Ĵak' konstruis. |
|
Jen estas la knabino,
kiu melkis la bovinon,
kiu suprenĵetis la hundon, kiu mordis la katon,
kiu mortigis la raton, kiu manĝis la grenon,
kiu kuŝis en la domo, kiun Ĵak' konstruis. |
|
Jen estas la viro, kiu
kisis la knabinon,
kiu melkis la bovinon, kiu suprenĵetis la hundon,
kiu mordis la katon, kiu mortigis la raton,
kiu manĝis la grenon, kiu kuŝis en la domo,
kiun Ĵak' konstruis. |
|
Jen estas la pastro, kiu
edzigis la viron,
kiu kisis la knabinon, kiu melkis la bovinon,
kiu suprenĵetis la hundon, kiu mordis la katon,
kiu mortigis la raton, kiu manĝis la grenon,
kiu kuŝis en la domo, kiun Ĵak' konstruis. |
|
Jen estas la koko, kiu
vekis la pastron,
kiu edzigis la viron, kiu kisis la knabinon,
kiu melkis la bovinon, kiu suprenĵetis la hundon,
kiu mordis la katon, kiu mortigis la raton,
kiu manĝis la grenon, kiu kuŝis en la domo,
kiun Ĵak' konstruis. |
|
Jen estas la farmisto,
kiu posedis la kokon,
kiu vekis la pastron, kiu edzigis la viron,
kiu kisis la knabinon, kiu melkis la bovinon,
kiu suprenĵetis la hundon, kiu mordis la katon,
kiu mortigis la raton, kiu manĝis la grenon,
kiu kuŝis en la domo, kiun Ĵak' konstruis. |
|