La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Aŭtoro: d-ro Benson |
©2024 Geo |
La Enhavo |
CINDRULINO. Estis foje tre bela knabino, kiu havis tre malbonan duonpatrinon kaj du fierajn duonfratinojn. La duonpatrino devigis la knabinon labori en la kuirejo, purigi la ŝtuparojn, hejti la kamenon kaj ceterajn humilajn laborojn. Ŝia ripozloko estis en angulo de la kameno apud la cindroj, kaj pro tio oni nomis ŝin CINDRULINO. Okazis, ke la princo donis tritagan balon, kaj la du duonfratinoj de cindrulino estis invititaj. Memkompreneble, ke tio tre okupis ilin. Sed tio ankaŭ plimultigis la laborojn de cindrulino, ĉar ŝi devis lavi kaj gladi ilian tolaĵon, kombi kaj frizi iliajn harojn, kaj helpi ilin plibeligi iliajn vizaĝojn. Fine, kiam la du fratinoj foriris, cindrulino sidiĝis apud la kameno kaj ekploris. Subite ŝi ekaŭdis dolĉan voĉon, kiu demandis: "Kial vi ploras, cindrulino? Ĉu vi volas iri al la balo?" La knabino turnis la kapon, kaj jen ŝi ekvidis maljunan virineton kun pinta ĉapeto sur la kapo kaj vergo en la mano. La virineto estis feino. "Jes." la knabino respondis, "Sed mi ne havas belajn vestojn." "Bone," diris la feino, "vi iros, sed antaŭe, iru kaj alportu al mi kukurbon." Cindrulino obeis kaj tuj kuris en la ĝardenon, kaj trovis la plej grandan kukurbon kaj alportis ĝin al la feino. La feino tuŝis la kukurbon per sia vergo kaj ĝi tuj transformiĝis en belan oran kaleŝon. "Nun," la feino diris, "vi trovos sub la ŝtuparo muskaptilon kun ses musoj, alportu ilin al mi." La knabino rapide kuris... ... kaj kaptis la musojn. Ŝi alportis ilin al la feino kaj la feino tuj... ... aliformigis ilin en ses belajn, blankajn ĉevalojn. "Nun, cindrulino, ni bezonas koĉeron, ĉu ne? Iru do en la kelon, eble vi trovos raton en la ratkaptilo." Cindrulino ne hezitis momenton kaj tuj trovis la raton. La feino nur tuŝis la raton per la vergo kaj ĝi fariĝis koĉero. "Nun," daŭrigis la feino, "iru en la ĝardenon kaj rigardu sub la ŝprucigilo. Vi trovos tie ses lacertojn. Alportu ilin al mi." Cindrulino tuj kuris tien kaj trovis la lacertojn. Ŝi alportis ilin al la feino. La feino nur tuŝis ilin per la vergo kaj ili tuj transformiĝis kaj fariĝis lakeoj. "Nu, ĉu vi estas kontenta?" la feino demandis. "Jes," cindrulino respondis malgaje, "sed mi ne havas belajn vestojn." Sed en tiu momento... ... la feino tuŝis la knabinon per la vergo, kaj samtempe ŝiaj malbelaj vestoj ŝanĝiĝis en la plej mirindajn silkajn vestojn plektitajn per oraj kaj arĝentaj fadenoj kaj ornamitajn per multvaloraj diamantoj. Kaj sur ŝiaj piedoj troviĝis la plej belegaj vitraj ŝuetoj, kiujn iu iam vidis. "Nu eniru!" la feino diris, "sed memoru, filineto, ke vi nepre devas forlasi la balon antaŭ noktomezo, alie la kaleŝo denove fariĝos kukurbo, la ĉevaloj fariĝos musoj, la lakeoj ree turniĝos en lacertojn, tiu bela koĉero iĝos rato, kaj viaj silkaj vestoj – nur cifonoj." Cindrulino promesis obei, eniris la kaleŝon kaj forveturis, kiel vera princino. Kiam ŝi alvenis al la balo ĉiuj kredis, ke ŝi estas granda princino. La princo mem kuris ŝin akcepti. Li dancis nur kun ŝi la tutan vesperon kaj ĉiuj admiris ŝian belecon kaj ŝiajn belajn silkajn vestojn. Sed subite cindrulino ekaŭdis la sonon de la horloĝo. Jam estis tri kvaronoj de la dekdua. Kaj ŝi rapide eliris kaj forveturis. Kiam ŝi venis hejmen, ŝi rakontis al la feino ĉion, kio okazis kaj ŝi esprimis la deziron iri al la balo la sekvontan vesperon. La feino promesis al ŝi tion. La duan vesperon cindrulino estis vestita pli bele ol la unuan fojon, kaj la princo restis kun ŝi la tutan vesperon, kaj same, kiel antaŭe, ŝi rapide forkuris antaŭ ol la horloĝo sonoris la meznokton. Je la tria tago de la balo cindrulino estis vestita la plej bele. La princo ne forlasis ŝin eĉ momenton, kaj kiam ili dancis, ĉiuj ĉesis kaj nur admiris la belan paron. Cindrulino estis tiel ravita, ke ŝi tute forgesis sian promeson al la feino. Ŝi ekmemoris tion nur tiam, kiam ŝi ekaŭdis la sonoron de la noktomezo. Ŝi rapide forkuris, sed... ... en ŝia rapidiĝo ŝi perdis unu el siaj vitraj ŝuetoj. La princo ŝin post-sekvis kaj levis la perditan ŝueton. Sed subite la bela princino malaperis. La princo nur trovis grandan kukurbon, kelkajn musojn, lacertojn kaj knabinon ĉifone vestitan. La sekvantan matenon la princo publikigis per grandaj afiŝoj, ke li edziĝos kun tiu, kies piedo almezuros la vitran ŝueton. La senditoj de la princo provis ĝin sur la piedoj de princinoj kaj ĉiuj fraŭlinoj de la korto, sed vane. La senditoj tiam iris de domo al domo por provi la piedojn de ĉiu fraŭlino. Kaj jen la sendito eniris la domon de cindrulino. La du duonfratinoj provis, sed sen sukceso. Cindrulino tiam petis, ke la sendito lasu ŝin provi. La duonfratinoj ekridis kaj mokis ŝin. Tamen la sendito sidigis ŝin, kaj al ilia surprizo la piedo de cindrulino facile englitis en la ŝueton. Cindrulino ekridis kaj eltiris el sia poŝo la duan ŝueton kaj metis ĝin sur la dua piedo. Ŝiaj duonfratinoj preskaŭ svenis de surprizo, kiam ili rekonis en ŝi la belan princinon de la balo. Ili sin ĵetis al ŝiaj piedoj kaj petis ŝian pardonon. En tiu ĉi momento aperis la virineto kun la pinta ĉapeto kaj tuŝis cindrulinon per sia vergeto, kaj tuj ŝiaj ŝifonoj iĝis la plej belaj vestoj. La sendito de la princo tiam forkondukis cindrulinon al la korto kaj la princo edziĝis kun ŝi en la granda kortega pompo. |
Aktoro. Teatro. Destini. Ĉefa. Rolo.
|
Voĉo. Ŝati. Teda. Oscedi.
|
Verki.
|
Zorgi.
|
Bari.
|
Sendi.
|
La Hundeto "Bimbi". Posedi. Propra.
Najbaro. Pagi. Komuna. Interna. Kaŭzo.
Egale.
|
Almenaŭ. Gajni.
|
|
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.