La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
obrazek

Materialoj por geliceanoj

  Eliro       Enhavo       Reen       Antaŭen  

Aŭtoro: d-ro Benson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Leciono 11: parto dua

Edziĝo.  Ceremonio.  Funebro.

obrazek
Edziĝa ceremonio.
obrazek
Funebra ceremonio.

Mizero.  Ĉagreni.  Feliĉa.

obrazek
Post la edziĝo ĉiuj estas
FELIĈAJ (ĝojegaj).
obrazek
Post la funebro ĉiuj estas
MIZERAJ kaj ĈAGRENITAJ.

Petro EDZIĜAS kun Mario, kaj li fariĝas EDZO. Mario EDZINIĜAS kun Petro, kaj ŝi fariĝas EDZINO. Antaŭ la EDZIĜA CEREMONIO Petro estis la FIANĈO de Mario, kaj Mario estis la FIANĈINO de Petro. Petro fianciĝis kun Mario, kaj Mario FIANCINIĜIS kun Petro. Ili ambaŭ estis GEFIANĈOJ; dum ĉe la EDZIĜO ili fariĝis GEEDZOJ.

Scienco.  Fakto.

SCIENCO estas la tutaĵo, kiun la homa INTELEKTO scias pri NATURO. SCIENCO estas tio en NATURO, kio estis PRUVITA, kaj pri kio ni scias ke ĝi estas FAKTO aŭ vero. KREDO neniam estas FAKTO ĝis ni scias, sed tiam tio ne plu estas KREDO, ĉar ĝi fariĝas SCIENCO.

obrazek

Interesi.  Najbaro.

Petro estas tiel forte INTERESATA pri sia libro, ke li tute ne vidas, ke la NAJBARA domo brulas. La homoj en la strato kriadas, sed li eĉ ne aŭdas.

obrazek

Posedi.

Ĉi tiu homo estas tiel malriĉa, ke li eĉ ne POSEDAS ŝuojn aŭ ĉapelon. Lia tuta POSEDAĴO estas la peco da pano, kiun li nun manĝas.

obrazek

Spaco.  Temperaturo.  Naturo.  Mistero.  Intelekto.

obrazek

POR MEZURI TEMPON ONI UZAS HORLOĜON (1).

POR MEZURI SPACON ONI UZAS METRON (2).

POR MEZURI PEZECON ONI UZAS PESILON (3).

POR MEZURI TEMPERATURON ONI UZAS TERMOMETRON (4).

NATURO estas la tutaĵo de tio, kio ekzistas en la mondo.

MISTERO – Tio, kio ne estas komprenita de la homa INTELEKTO.

INTELEKTO – Tio en la homo, kio pensas.

Servi.

La viro ĉe la tablo MENDIS por sia matenmanĝo du ovojn kaj glason da teo, kaj jen ni vidas, ke la SERVISTO SERVAS tiujn al li, sed ho ve! La glaso turniĝas kaj la tuta teo elversiĝas sur la kapon de la malfeliĉa viro.

obrazek

Turni.  Momento.

Karlo legas tiel rapide, ke li TURNAS novan paĝon en ĉiu minuto.

Ĉiu MINUTO havas sesdek SEKUNDOJN, kaj ĉiu SEKUNDO konsistas el senfina nombro da MOMENTOJ.

obrazek

Medalo.  Usono.  Honori.  Ornami.
Heroo.  Prezidanto.  Fama.

Pro sia HEROECO la nun FAMA Lindbergh, kiu transflugis la maron, estas HONORATA de la USONA PREZIDANTO Coolidge (Kuliĝ). La PREZIDANTO nun estas ORNAMANTA lin per MEDALO.

Edison estas FAMA persono pro siaj eltrovaĵoj. Li eltrovis la fonografon. Aliaj FAMAJ personoj estas – Napoleon, Bethoven, Zamenhof, Markoni kaj aliaj.

obrazek

Kvankam.  Tamen.

KVANKAM Ludoviko jam formanĝis dekon da pomoj TAMEN li diras, ke li estas malsata, kaj ke li estas preta formanĝi DUAN dekon.

obrazek

Paro.

obrazek
Ganto.
obrazek
Paro da gantoj.
     obrazek
Boto.
obrazek
Paro da botoj.

Bieno.  Profiti.  Mediti.  Disponi.  Sendi.  Maniero.
Konsideri.  Penetri.  Inviti.  Decidi.  Afero.  Subite.
Kvazaux.  Ideo.  Plano. Rilati.  Impresi.  Kompleta.

Ĉar la BIENO ne alportadas iajn PROFITOJN al sia posedanto, Petro, li ĉiam sidas kun fingro ĉe la frunto kaj meditas (profunde pensas) laŭ kia MANIERO li DISPONU la BIENON.

obrazek

Post longa KONSIDERO li DECIDAS sendi leteron al sia frato, kaj INVITI lin al sia BIENO.

Li tuj sidiĝas kaj skribas leteron, kaj kelkajn minutojn poste li forsendas ĝin.

obrazek

Kelkajn tagojn poste ni vidas la fraton de Petro, kiam li ricevas la leteron.

obrazek

Ni vidas lin traleganta la leteron kaj meditanta pri la AFERO. Subite li ekstaras, KVAZAŬ nova IDEO PENETRIS lian kapon. "Jes", li diras al si, "Tio estas bona PLANO. Mi ĝuste BEZONAS tian BIENON, kaj mi povas ĝin aĉeti tute MALKARE."

obrazek

Poste kelkaj minutoj li jam estas sur la vojo al sia frato.

obrazek

Kaj jen la du fratoj jam sidadas ĉe la tablo kaj priparoladas ĉion RILATE (koncerne) la AFERON de la BIENO. La PLANO IMPRESAS Petron, kaj post mallonga KONSIDERO la tuta AFERO estas KOMPLETIGITA, ĉar ni vidas Petron KALKULANTA la monon, kiun li ricevis de sia frato por la bieno.

obrazek

Turni.  Preskaŭ.  Momento.

Tiu malbona knabo ĵetis ŝtonon, kiu PRESKAŬ trafis min en mia kapo. Sed mi ekvidis la flugantan ŝtonon kaj TURNIS mian kapon SAMMOMENTE (en la sama momento).

obrazek

Kompleta.  Manki.

"Ĉu via domo jam estas KOMPLETIGITA?"

"Ne, ĉu vi ne vidas, ke la fenestroj ankoraŭ MANKAS? Sed ĝi estos tute finita post kelkaj tagoj."

obrazek

Funkcii. Bedaŭri. Mediti. Maŝino.

Johano eltrovis strangan MAŜINON. Sed kiam ĝi estis KOMPLETIGITA, li BEDAŬRINDE ekvidis, ke ĝi ne FUNKCIAS. Vane li serĉis pri la kaŭzo. Li tiun ne povis trovi. Kaj jen ni vidas lin en PROFUNDA MEDITADO. Subite do, li eksaltas ĝojege, ĉar li pripensis novan IDEON. Li elprovadas tiun, kaj, Ho... la MAŜINO EKFUNKCIIS.

obrazek

Ordinara.

La grandeco de la unua pomo estas ORDINARA, sed la grandeco de la dua pomo ja estas EKSTERORDINARA. Ĉar ankoraŭ neniu iam vidis tian grandan pomon.

obrazek

Suferi.  Dolori.

La patrino de Karlo ĉiam SUFERAS kapdolorojn. Jen ŝi portas malsekan tukon sur sia frunto, sed la DOLORO ne ĉesiĝas.

obrazek

Inviti.  Akcepti.  Danki.  Aŭtomobilo.

Petro invitas fraŭlinon X, ke ŝi faru promenadon kun li en lia nova AŬTOMOBILO. Fraŭlino X AKCEPTAS la INVITON kaj DANKAS ĝojege.

obrazek

Rilati.  Afero.

Kiam Karlo venis al la lernejo, li rakontis al ĉiuj knaboj kaj knabinoj RILATE la kvin cendojn, kiujn li ricevis de sia onklo, kiu estas tre riĉa Amerika AFERISTO.

obrazek

Pardoni.  Dolori.

La fraŭlo surpaŝis la piedon de fraŭlino X, kaj nun li petas ŝian PARDONON. La fraŭlino X ridetas, sed la piedo tiel DOLORAS, ke larmoj aperas en ŝiaj okuloj.

obrazek

Disponi.  Plaĉi.  Danki.

Jen, Karlo, estas kvin cendoj, kiujn vi povas DISPONI laŭ via PLAĈO.

KARLO: – Grandan DANKON, onklo. Mi DANKAS al vi.

obrazek

Memori.  Forgesi.  Mem.

obrazek

Junulino: – "Jen venas Doktoro ee.. Mi FORGESIS lian nomon. Ĉu vi scias?"

Junulo: – "Mi sciis, sed mi ankaŭ FORGESIS."

Junulino: – "Mi MEMORAS, ke lia nomo komenciĝas per la litero B."

Junulo: – "Ĉu ne Bruno?"

Junulino: – "Jes, jes, Bruno. Tio ja estas lia nomo. Mi nun MEMORAS bone. Ĉu vi MEMORAS la nomon de mia hundo?"

Junulo: – "Certe mi MEMORAS. Ĉu vi FORGESIS, ke mi mem nomis lin Hektor?"

Prava.  Deziri.

obrazek

KARLO: – Kiu estas PRAVA, mi aŭ Johano? Mi diras, ke tri kaj kvar estas sep, kaj Johano diras, ke tri kaj kvar estas ok.

INSTRUANTO: - Vi, Karlo, estas PRAVA, kaj Johano estas MALPRAVA.

obrazek
Mi DEZIRAS al vi
bonan nokton.

Popolo.  Lando.  Limo.

Ĉiuj Rusoj entute estas la RUSA POPOLO. Ĉiuj Francoj entute estas la FRANCA POPOLO.  La loko, kie vivas la RUSA POPOLO, estas ilia LANDO, kaj estas nomata RUSUJO, RUSIORUSLANDO. La loko, en kiu vivas la FRANCA POPOLO, estas ilia LANDO, kaj estas nomata FRANCUJO, FRANCIOFRANCLANDO.

Se ĉi tio
estas Ruslando,
obrazek kaj ĉi tio
estas Franclando,
obrazek
La linio en la mezo estas la LIMO, kiu dividas la du LANDOJN.
obrazek
Ne enpuŝu vian nazon.
Ni pensas per la cerbo.
obrazek
obrazek
Li ne povas stari,
ĉar li estas ebria.

Al lecionoparto: [1] [3]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.