La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
obrazek

Materialoj por geliceanoj

  Eliro       Enhavo       Reen       Antaŭen  

Aŭtoro: d-ro Benson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Leciono 8: parto unua

La Uzado De La Sufikso "EBL".

obrazek
Ŝtalo estas fleksebla.
obrazek
Vitro estas travidebla
kaj rompebla.
obrazek
Ne ĉiu kreskaĵo
estas manĝebla.
obrazek
Gaso aŭ aero
ne estas palpebla.
obrazek
Nekredebla historio.
obrazek
Enirebla loko,
sed ne elirebla.
obrazek
Sukero estas solvebla
en akvo, sed kupro ne.
obrazek
Akvo ne estas bruligebla
fluido, sed alkoholo jes.
obrazek
Ĉu vi amas vian patron?
Kompreneble, mi lin amas.

La Uzado De La Sufikso "EM".

obrazek
Timema knabo.
obrazek
Batalema knabo.
obrazek
Bonfarema viro.
obrazek
Manĝema viro.
obrazek
Spionema virino.
obrazek
Kaŝema viro.
obrazek
Avarema viro.
obrazek
Babilema birdo.

La Uzado De La Sufikso "IND".

obrazek
Laŭdinda ago.
obrazek
Admirinda konstruaĵo.
obrazek
Kompatinda birdo.
obrazek
Ridinda situacio.
obrazek
Timinda drako.
obrazek
Aminda infano.
obrazek
Mirinda fosilio.
obrazek
Forĵetinda verkaĵo.

La Uzado De La Prepozicio "DA".

obrazek
Pomo.
obrazek

Multe da pomoj.

        obrazek
Akvo.
obrazek
Glaso da akvo.
obrazek
Pano.
obrazek
Peco da pano.
  obrazek
Sukero.
obrazek
Kilogramo da sukero.
obrazek
Libro.
obrazek
Nombro da libroj.
  obrazek
Forko.
obrazek
Dekduo da forkoj.
obrazek
Drapo.
obrazek
Metro da drapo.
  obrazek
Birdo.
obrazek
Kelke da birdoj.

LA RUZA VULPO.

obrazek obrazek obrazek

Malsata vulpo serĉas manĝaĵon. Ĝi eniras kokidkorton, sed la kokidoj estas en la kaĝo. Ĝi penas trarampi, sed la malfermaĵoj estas tro malgrandaj.

obrazek obrazek obrazek

Subite la vulpo ekflaras fromaĝon. Ĝi sekvas la odoron per sia nazo, kaj jen ĝi vidas, ke granda nigra korvo enflugas la korton kaj ekkaptas per sia beko grandan pecon da fromaĝo el la ratkaptilo, kiu staras apud la kaĝo.

obrazek obrazek obrazek

La korvo tiam rapide forflugas kaj sidiĝas sur la branĉon de apuda arbo. La vulpo alproksimiĝas la arbon kaj diras: "Ho, kiaj belaj plumoj vin ornamas, kaj viaj okuloj kiel steloj brilas."

obrazek obrazek obrazek

La korvo estas tre kontenta kaj fiere elmontras siajn plumojn, sed firme tenas la fromaĝon. La vulpo daŭrigas: "Vi estas la plej bela birdo, kiun mi iam vidis. Mi aŭdis, ke vi ankaŭ kantas tre bele. Ekkantu do por mi kanteton." La vanta korvo malfermis la bekon por ekkanti kaj la fromaĝo elfalis el ĝia beko kaj falis en la buŝon de la vulpo.

Al lecionoparto: [2] [3]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.