La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
obrazek

Materialoj por geliceanoj

  Eliro       Enhavo       Reen       Antaŭen  

Aŭtoro: d-ro Benson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Leciono 9: parto tria

obrazek LA FEINO obrazek
obrazek

Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povas trovi.

obrazek

Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj labori sen-ĉese. Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko kaj alporti domen plenan grandan kruĉon.

obrazek

En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki. "Tre volonte, mia bona," diris la bela knabino. Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam sub-tenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino:

obrazek

"Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon" (ĉar tio estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino). "Mi faros al vi donacon," daŭrigis la feino, "ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono."

obrazek

Kiam tiu ĉi bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto. "Pardonu al mi, patrino," diris la malfeliĉa knabino, "ke mi restis tiel longe".

obrazek

Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj. "Kion mi vidas!" diris ŝia patrino kun granda miro. "Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj! De kio tio ĉi venas, mia filino?" (Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino.) La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi, kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj. "Se estas tiel," diris la patrino, "mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino, kiam ŝi parolas; ĉu ne estu al vi agrable havi tian saman kapablon? Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon; kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile."

"Estus tre bele," respondis la filino malĝentile, "ke mi iru al la fonto!" – "Mi volas ke vi tien iru," diris la patrino, "kaj iru tuj!" La filino iris, sed ĉiam murmurante. Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo.

obrazek

Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki (tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino). "Ĉu mi venis tien ĉi," diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, "por doni al vi trinki? Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino! Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki." – "Vi tute ne estas ĝentila," diris la feino sen kolero. "Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano."

obrazek

Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi: "Nu, mia filino?" – "Jes, patrino", respondis al ŝi la malĝentulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon. - "Ho, ĉielo!" ekkriis la patrino, "kion mi vidas? Ŝia fratino en ĉio estas kulpa; mi pagos al ŝi por tio ĉi!"

obrazek

Kaj ŝi tuj kuris bati ŝin. La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro.

obrazek

La filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela,

obrazek

li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras. – "Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo". – La reĝido, kiu vidis, ke el ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas. – Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron. – La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi.

obrazek

Sed pri ŝia fratino ni povas diri, ke ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si; kaj la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro. (Fino.)

obrazek

obrazekobrazekobrazek
PLENA GRAMATIKO DE ESPERANTO

1) Artikolo nedefinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (LA), egala por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj.

Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiu la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi.

obrazek

2) La substantivoj havas la finiĝon O. Por la formado de la multenombro oni aldonas la finiĝon J. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finiĝo N. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per DE, la dativo per AL, la ablativo per PER aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).

obrazek

3) La adjektivo finiĝas per A. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo. La komparativo estas farata per la vorto PLI, la superlativo per PLEJ; ĉe la komparativo oni uzas la konjunkcion OL.

obrazek

4) La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo; por la multoblaj – la sufikson OBL, por la nombronaj – ON, por la kolektaj – OP, por la disdividaj – PO. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.

obrazek

5) Pronomoj personaj: mi, vi, li, ŝi, ĝi (pri objekto, infano aŭ besto), si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finiĝo adjektiva. La deklinacio estas kiel ĉe la substantivoj.

obrazek

6) La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj. Formoj de la verbo: la tempo estanta akceptas la finiĝon -AS; la tempo estinta -IS; la tempo estonta -OS; la modo kondiĉa -US; la modo ordona -U; la modo sendifina -I. Participoj (kun senco adjektiva aŭ adverba): aktiva estanta -ANT; aktiva estinta -INT; aktiva estonta -ONT; pasiva estanta -AT; pasiva estinta -IT; pasiva estonta -OT. Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo ESTI kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio ĉe la pasivo estas DE.

obrazek

7) La adverboj finiĝas per E; gradoj de komparado kiel ĉe la adjektivoj.

obrazek

8) Ĉiuj prepozicioj postulas la nominativon.

obrazek

9) Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita.

obrazek

10) La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.

obrazek

11) Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.

obrazek

12) Ĉe alia nea vorto la vorto NE estas forlasata.

obrazek

13) Por montri direkton, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo.

obrazek

14) Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni deziras uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion JE, kiu memstaran signifon ne havas. Anstataŭ la prepozicio JE, oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.

obrazek

15) La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.

obrazek

16) La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo.

obrazekobrazekobrazek

FROMAĜO.   KREDI.

FROMAĜO estas manĝaĵo farita el lakto.

Se mi diras, ke mi havas dolaron en mia poŝo, vi tion povas aŭ KREDI aŭ ne, ĉar tio povas esti vero; sed se mi diras al vi, ke la luno estas farita el verda FROMAĜO, vi tion certe ne povas KREDI, ĉar vi bone scias, ke tio ne estas vero.

obrazek
Fromaĝo.

KREI.  DIO.  MONDO.  EKZISTI.

DIO estas tiu, kiu KREIS la tutan MONDON.

La vorto "KREI" signifas – fari ion el nenio, fari ion, kio ankoraŭ ne EKZISTIS antaŭe.

obrazek
Dio estas kreanta Adamon.

MONDO.  UNIVERSO.  EKZISTI.

La MONDO aŭ la UNIVERSO estas la tutaĵo de tio, kio EKZISTAS.

Ekzemple: – la SUNO, LUNO, STELOJ, TERO, HOMOJ, BESTOJ, BIRDOJ, FIŜOJ, kaj tiel plu.

obrazek

TEMPLO.

TEMPLO estas loko aŭ konstruaĵo en kiu homoj, kiuj KREDAS en la EKZISTO de DIO, preĝas kaj OFERDONAS al li.

obrazek

OFERI.  DONACI.

OFERIDONACI signifas – doni ion al iu sen mono. Jen Abrahamo volas OFERI sian filon, Izaakon, al DIO.

obrazek

ALTARO.  ANĜELO.  DIABLO.

obrazek
  • ALTARO estas tablo aŭ konstruaĵo en la templo, sur kiu estas faritaj la religiaj oferoj, la diservo, ktp.
  • ANĜELO estas bona ĉiela spirito.
  • DIABLO estas malbona spirito de la infero.
obrazek
obrazek
Ne vidu
malbonon.
           obrazek
Ne aŭdu
malbonon.
           obrazek
Ne parolu
malbonon.
obrazek

La kanto de PASERO estas nur unu TONO – pip, pip, pip, sed la kanto de NAJTINGALO estas tuta MELODIO konsistanta el multaj DIVERSAJ TONOJ.

obrazek

obrazek

Al lecionoparto: [1] [2]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.