La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
obrazek

Materialoj por geliceanoj

  Eliro       Enhavo       Reen       Antaŭen  

Aŭtoro: d-ro Benson

©2026 Geo

La Enhavo

Leciono 9: parto dua

PARTICIPOJ.

ESTONTA TEMPO EN ESTANTA.

obrazek ESTAS
ONTA
OTA


Por esprimi agon,
kiu baldaŭ okazos,
sed ankoraŭ
ne komenciĝis.

ESTANTA TEMPO EN ESTANTA.

obrazek ESTAS
ANTA
ATA


Por esprimi agon,
kiu okazas nun,
kaj ankoraŭ
ne finiĝis.

ESTINTA TEMPO EN ESTANTA.

obrazek ESTAS
INTA
ITA


Por esprimi agon,
kiu jam ne okazas,
kiu jam
antaŭ nun
finiĝis.


ESTONTA TEMPO EN ESTINTA.

obrazek AKTIVA.
Hieraŭ, kiam mi alvenis
la barbirejon, la barbiro
estis razonta
sinjoron Brunon.
PASIVA.
Hieraŭ, kiam mi alvenis
la barbirejon, sinjoro
Bruno estis razota
de la barbiro.

ESTANTA TEMPO EN ESTINTA.

obrazek AKTIVA.
Hieraŭ, kiam mi alvenis
la barbirejon, la barbiro
estis razanta
Sinjoron Brunon.
PASIVA.
Hieraŭ, kiam mi alvenis
la barbirejon, Sinjoro
Bruno estis razata
de la barbiro.

ESTINTA TEMPO EN ESTINTA.

obrazek AKTIVA.
Hieraŭ, kiam mi alvenis
la barbirejon, la barbiro
estis razinta
Sinjoron Brunon.
PASIVA.
Hieraŭ, kiam mi alvenis
la barbirejon, Sinjoro
Bruno estis razita
de la barbiro.

ESTONTA TEMPO EN ESTONTA.

obrazek AKTIVA.
Ne venu al la barbirejo,
morgaŭ je la tria horo,
ĉar je tiu horo, la barbiro
estos razonta min.
PASIVA.
Ne venu al la barbirejo,
morgaŭ je la tria horo,
ĉar je la tria horo mi estos
razota de la barbiro.

ESTANTA TEMPO EN ESTONTA.

obrazek AKTIVA.
Ne venu al la barbirejo,
morgaŭ je kvin minutoj post la
tria, ĉar je tiu horo la barbiro
estos razanta min.
PASIVA.
Ne venu al la barbirejo,
morgaŭ je kvin minutoj post la
tria, ĉar je tiu horo mi
estos razata de la barbiro.

ESTINTA TEMPO EN ESTONTA.

obrazek AKTIVA.
Sed, se vi venos al la barbirejo,
morgaŭ je dek minutoj
post la tria, la barbiro jam
estos razinta min.
PASIVA.
Sed, se vi venos al la barbirejo,
morgaŭ je dek minutoj
post la tria, mi jam estos
razita de la barbiro.
ESTUS -ONTA  -ANTA  -INTA
-OTA   -ATA   -ITA

ESTONTA KONDIĈA MODO.

obrazek

ESTANTA KONDIĈA MODO.

obrazek

ESTINTA KONDIĈA MODO.

obrazek

REVUO.

AKTIVAJ.
Mi estas skribonta leteron.
Mi estos skribonta leteron.
Mi estis skribonta leteron.
Mi estus skribonta leteron.

PASIVAJ.
La letero estas skribota.
La letero estos skribota.
La letero estis skribota.
La letero estus skribota.
SKRIBONTA.
obrazek
SKRIBOTA.
AKTIVAJ.
Mi estas skribanta leteron.
Mi estos skribanta leteron.
Mi estis skribanta leteron.
Mi estus skribanta leteron.

PASIVAJ.
La letero estas skribata.
La letero estos skribata.
La letero estis skribata.
La letero estus skribata.
SKRIBANTA.
obrazek
SKRIBATA.
AKTIVAJ.
Mi estas skribinta leteron.
Mi estos skribinta leteron.
Mi estis skribinta leteron.
Mi estus skribinta leteron.

PASIVAJ.
La letero estas skribita.
La letero estos skribita.
La letero estis skribita.
La letero estus skribita.
SKRIBINTA.
obrazek
SKRIBITA.

ĈI
TIO

obrazek

OKAZIS
HIERAŬ.


Hieraŭ, kiam la barbiro estis
razONTA Sinjoron Brunon,
li jam estis trinkINTA unu
glason da vino kaj la dua
estis trinkATA.

 

obrazek

 

Dum li estis razANTA Sinjoron
Brunon, du glasoj da vino JAM
estis trinkITAJ kaj li estis
trinkONTA la trian.

 

obrazek

 

Kaj kiam li estis razINTA
Sinjoron Brunon, tri glasoj
da vino jam estis trinkITAJ;
li estis trinkANTA la kvaran,
KAJ LA KVINA ESTIS
TRINK
OTA TUJ POST
LA KVARA
.

obrazek
obrazek
obrazek

Al lecionoparto: [1] [3]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.