La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Aŭtoro: d-ro Benson |
©2024 Geo |
La Enhavo |
LA ROMPITA BASTONO. Karlo montras al Johano la bastonon de sia patro kaj demandas: "Ĉu vi povas fari du bastonojn el unu?" Johano respondas: "Ne. Ĉu vi?" Karlo diras: "Certe, rigardu! Jen estas la bastono de mia patro. Nun mi prenas ĝin per miaj du manoj, ..." "... kaj metas mian genuon ĉe la mezo. Nun mi rompas ĝin en du pecoj. Ĉiu peco nun estas bastono." Sed jen montriĝas la patro de Karlo ĉe la pordo. Li vidas, kion Karlo faris kun lia bastono, kaj li diras al Karlo: "Ĉu vi povas fari brunan koloron el blanka?" Karlo respondas: "Ne. Ĉu vi?" La patro diras: "Certe. Rigardu! Jen mi prenas, per unu mano, pecon el la bastono, kiun vi rompis, kaj per la dua, ..." "... mi prenas vin je la nuko. Nun mi sidiĝas sur la seĝon. Mi metas vin sur mian genuon, kaj mi bastonadas vian postaĵon ĝis ĝi fariĝos bruna." |
VOKAS.
|
ORDONI – ŜOVI – OBSTINA – OBEI.
|
RAKONTI – AŬSKULTI - ATENTE.
|
VENI – VERO – MENSOGI PATRO
- Diru la VERON, kiu rompis la spegulon? |
NOMO.
|
La uzado de la sufikso "ER"
|
La uzado de la sufikso "AR"
|
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.