La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Aŭtoro: d-ro Benson |
©2024 Geo |
La Enhavo |
LA HUFOFERO. Vilaĝano kun sia filo iras al la bazaro, por vendi grenon. Survoje la vilaĝano rimarkas hufoferon. "Eklevu ĝin!" li diras al sia filo. "Hm", la malĝentila knabo respondas. "Tiu bagatelo ne valoras la penon". La vilaĝano mem kliniĝas kaj levas la hufoferon. "Nu atendu," li diras al si, kaj metas la hufoferon en sian poŝon. Li tiam prenas la bridon kaj daŭrigas la marŝadon. Jen ili venas en la bazaron, kaj la vilaĝano vendas la hufoferon al la urba forĝisto por kelkaj cendoj. Li tiam aĉetas per la mono saketon da ĉerizoj, kaj metas ĝin en la poŝon. La vilaĝano tiam vendas sian grenon kaj ordonas la filon pretigi la ĉevalon por iri hejmen. La filo forprenas la saketon kun manĝaĵo de la ĉevalo. Kaj jen ni vidas ilin sur la vojo al la vilaĝo. La suno brilas kaj estas tre varme. La knabo preskaŭ ne povas paŝi pro soifo. Li deprenas sian ĉapon kaj viŝas la ŝviton de la frunto. Jen jam la jaketon deprenis. La suno bakas kiel forno, kaj nenie eĉ dometo aŭ arbeto estas videbla. La vilaĝano rimarkas la suferojn de la knabo kaj elpoŝigas la saketon kun ĉerizoj. Li faligas unu ĉerizon sur la vojon. La knabo ekvidas la ĉerizon. Li levas ĝin kaj avide metas ĝin en la buŝon. Li tiam daŭrigas la marŝadon. La vilaĝano lasas fali alian ĉerizon, kaj la filo, kiel antaŭe kliniĝas kaj levas ĝin. Ili daŭrigas la marŝadon, kaj la vilaĝano faligas alian ĉerizon, post kelkaj paŝoj alian kaj alian. Kaj la filo ĉiam kliniĝas por levi ĉiun ĉerizon. Kiam la knabo estas preta eklevi la lastan ĉerizon, lia patro turnas sin al li kaj diras: "Jen pripensu, pro tio, ke vi ne volis vin klini unu fojon por eklevi la hufoferon, vi devis klini multajn fojojn." |
UNUIĜO ESTAS
FORTO. Maljuna farmisto treege ĉagreniĝas pro la ĉiamaj disputoj kaj interbataloj de siaj kvin filoj. Foje li alvokas la kvin filojn kaj diras al la plej juna: "Iru kaj alportu al mi kvin bastonojn." La knabo obeas kaj trovas la bastonojn en la korto. Jen ni vidas lin veni kun la bastonoj, kiujn li donas al la patro. La patro donas la kvin bastonojn al sia plej aĝa filo kaj diras: "Rompu ilin!" Jen Petro, la plej aĝa filo penas kaj penas, sed rompi ilin ne povas. Nun lia frato – Jozefo, provas kaj kiel Petro ne povas rompi la bastonojn. La tri aliaj fratoj sekvas unu post la alia, sed neniu el ili sukcesas. Tiam la patro donas al ĉiu knabo nur unu bastonon, kaj diras: "Nun provu!" Kaj jen ĉiu el la knaboj rompas la bastonon senpene. La patro tiam diras: "Se vi ĉiuj vivos kune en amikeco, vi ĉiam estos fortaj kaj nenia forto povas vin rompi; sed se vi interbatalos, ĉiu vin rompos tiel facile, kiel vi rompis la bastonojn!" La filoj promesas neniam plu interbatali. |
SILENTI. VEKI.
|
|
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.