La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
obrazek

Materialoj por geliceanoj

  Eliro       Enhavo       Reen       Antaŭen  

Aŭtoro: d-ro Benson

©2026 Geo

La Enhavo

Leciono 6: parto dua

obrazek

obrazek

HORLOĜO
TEMPO.

Sesdek sekundoj faras unu minuton.
Sesdek minutoj faras unu horon.
Dudek kvar horoj faras unu tagon.
Sep tagoj faras unu semajnon.
Kvar semajnoj faras unu monaton.
Dek du monatoj faras unu jaron.
Dek jaroj faras jardekon.
Dek jardekoj faras unu jarcenton.
Dek jarcentoj faras unu jarmilon.

KIOMA HORO ESTAS?
obrazek La tria.      obrazek Kvin minutoj
post la tria.
obrazek Kvarono
post la tria.
  obrazek Duono
post la tria.
obrazek Kvarono
antaŭ
la kvara.
  obrazek Dek minutoj
antaŭ
la kvara.
EN LA LERNEJO.

obrazek

obrazek
Kajero.
obrazek
Liniilo.
obrazek

Skribtabulo.
obrazek

Gumskrapilo.

Kia, Kial, Kie, Kies,
Kio, Kiom, Kiu, Do

Demando: KIO estas ĉi tio?
Respondo: Tio estas ĉapelo.
Demando: KIE estas la ĉapelo?
Respondo: Ĝi estas en via mano.
Demando: KIU havas la ĉapelon?
Respondo: Vi havas ĝin.
Demando: KIES ĉapelo estac ĉi tio?
Respondo: Ĝi estas via.
Demando: KIA ĉapelo estas ĉi tio?
Respondo: Ĝi estas mola kaj nigra.
Demando: KIOM estas unu ĉapelo kaj du ĉapeloj?
Respondo: Unu ĉapelo kaj du ĉapeloj estas tri ĉapeloj.
Demando: Tre bone, sed, se unu ĉapelo kaj du ĉapeloj estas tri ĉapeloj, kiom estas tri ĉapeloj kaj sep libroj?
Respondo: E-e?.. me-e?.. be-e?..
Demando: KIAL vi ne respondas?
Respondo: Dek.
Demando: Dek kio, ĉapeloj?
Respondo: Ne.
Demando: KIO do, dek libroj?
Respondo: Ne.
Demando: KIO do?
Respondo: KIA demando! – Tri ĉapeloj kaj sep libroj estas - sep libroj kaj tri ĉapeloj.

HISTORIO. – SAĜA.

obrazek

La reĝo Salomono estis tre SAĜA homo. Ĉu vi aŭdis la HISTORION pri Salomono kaj la infano? Li ordonis tratranĉi ĝin, kaj doni la duonojn al la du patrinoj.

FIDELA.
obrazek obrazek
Hundo estas la plej FIDELA besto.
LA MUELISTO KAJ LIA AZENO.
obrazek

Muelisto kaj lia filo iras al la bazaro
por vendi sian azenon.

obrazek

Preteriras viro kaj diras:
"Ĉu ne estus pli bone, se unu el vi
rajdus la azenon
?"

obrazek

"Tio ja estus pli bone", respondas
la muelisto, kaj li sidigas sian filon
sur la dorson de la azeno.

obrazek

Jen la filo de la muelisto rajdas
la azenon, kaj la muelisto postsekvas.

obrazek

Sed jen alia viro preteriras kaj diras:
"Tio ne estas ĝusta, bubo, ke vi rajdas
kaj lasas vian patron piediri
."

obrazek

"Vi estas prava", diras la muelisto,
kaj deazenigas la filon.

obrazek

Li mem sidiĝas kaj rajdas la azenon,
dum la filo piediras.

obrazek

Kaj jen ili renkontas du virinojn.
"Ĉu vi ne hontas rajdi la azenon
dum via bubo lame piediras!!
"
ili diras.

obrazek

La muelisto ruĝiĝas de honto.
Li desaltas kaj sidigas la filon
sur la dorson de la azeno.

obrazek

Li mem surgrimpas la dorson.

obrazek

Kaj jen ili ambaŭ rajdas la azenon.

obrazek

La azeno nur faras kelkajn paŝojn,
kiam alia viro diras:
"Ĉu vi ne kompatas la malfeliĉan beston?
Ĝi jam ne povas marŝi.
"

obrazek

La muelisto pripensas kaj diras:
"Eble vi estas prava."
Li desaltas mem,

obrazek

kaj tiam li helpas sian filon deazeniĝi.

obrazek

La patro nun kunligas la antaŭajn
kaj postajn krurojn de la azeno.

obrazek

La knabo alportas fortan stangon,
kiun li trovis sur la vojo.

obrazek

Ili pendigas la azenon sur la stangon.

obrazek

Kaj jen la muelisto kaj lia filo portas
la azenon sur siaj ŝultroj.

obrazek

Sed ĉiu, kiu ekvidis la strangan
spektaklon, ridis je ilia naiveco.

obrazek

La muelisto fine ekkomprenis, ke oni ne
povas kontentigi ĉiujn homojn kaj li
ĵetis la azenon en la riveron.

FINO.

Al lecionoparto: [1] [3] [4]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.