La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
FUNDAMENTAJ REGULOJ
|
©2024 Geo |
La Enhavo |
[1] Respondon al la kritikoj de sinjoro Couturat mi faris ankaŭ en aliaj broŝuroj: La construction logique des mots en Esperanto (1910) kaj La Vortteorio en Esperanto (1914).
[2] Sinjoro Grabowsky pro aliaj okupoj eksiĝis el la komisiono, kaj Prof. Cart lin anstataŭis.
[3] Sekve, sintezi estas tasko de skribanto aŭ de parolanto, dum analizi estas tasko de leganto aŭ de aŭskultanto.
[4] Vidu regulon 11-an de la Fundamenta Gramatiko.
[5] El Hamleto, trad. de Zamenhof (p. 158).
[6] La ekzemploj estas eltiritaj el la Fundamento de Esperanto.
[7] Fund. Krest., p. 248.
[8] Se ekzistas dubo, ĉu la ideo kaŝita en tia radiko estas ideo de ”land'o” aŭ de ”landan'o”, la dubo povas esti forigita nur per la Oficiala Vortaro. Vidu ankaŭ la rimarkon ĉe fino de §12.
[9] Komparu la vortfamiliojn; bel, bel'o (Fr. beau, beau-té) kaj hom, hom'a, ham'a'o (Fr. homme, hum-ain, hum-an-ité).
[10] Fund. Krest., p. 299-a.
[11] Fund. Krest., p. 260-a.
[12] Fund. Krest., p. 276-a.
[13] Komparu la vortfamiliojn: skrib, skrib'o (Fr. écrire, écri-ture) kaj flor, flor'i, flor'i'o (Fr. fleur, fleur'ir, flor'ai'son).
[14] Fund. Krest., p. 83.
[15] Fund. Krest., p. 105.
[16] Cetere, en Germana lingvo oni ankaŭ diras: aus'sprechen, kaj en Franca aŭ en Angla: e'locution (de la Latina loqui, ”paroli”).
[17] La sola diferenco inter miljaro kaj mil jaroj estas, ke ”miljaro” formas unu tutaĵon; la diferenco aperas pli klare en la vortoj: triangulo kaj tri anguloj. Kelkaj aŭtoroj uzas la formojn jarmilo, jarcento, spesmilo, spesdeko; tamen pli ĝuste estas trakti la nombrojn kiel la prepoziciojn kaj diri: centjar'o, milspes'o, dekspes'o, ktp.
[18] Fund. Krest., p. 274.
[19] Ekzemple: est'ont'o = est'ont(temp)'o (= tempo estonta).
[20] Fund. Krest., p. 222-a.
[21] Hamleto, p. 123, trad. de Zamenhof.
[22] Fund. Krest., p. 277.
[23] Fund. Krest., p. 300.
[24] Vortoj kiel orumi, butonumi estas nebonaj, ĉar tiuj vortoj havas la saman signifon kiel ori, butoni.
[25] Kiel ekzemplon de neutila pleonasmo en naturaj lingvoj, oni povas citi la Germanan vorton: Prinzessin, en kiu la ideo virinseksa estas esprimita dufoje; unuafoje per la Franca aŭ Angla sufikso esse, kaj duafoje per la Germana sufikso in. La ĝusta formo estus: Prinz'ess aŭ Prinz'in, sed ne Prinz'ess'in.
[26] Ankaŭ en Franca lingvo la vorto couronn'er estas vorto kunmetita el substantivo couronn(e) kaj verbo er. En Angla lingvo oni esprimas la verban ideon i per vorteto to; oni havas do laŭ reg. 10-a., (Fr.) couronn'er = kron'i = i kron = (A.) to crown.
[28] Estas vere, ke la adjektivo konstru'a ekzistas (vidu §16), sed tian adjektivon oni povas uzi nur, se la ideo de aktiveco aŭ de pasiveco estas memevidenta aŭ sufiĉe elvokata de la kunteksto.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.