La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FUNDAMENTAJ REGULOJ
DE LA VORT-TEORIO
EN ESPERANTO

Aŭtoro: René de Saussure

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Fundamentaj reguloj de la VORT-TEORIO

A. Difinoj.

  1. Vorto estas simbolo de ideo. Trovi la ideon, kiun esprimas donita vorto, estas vortanalizo. Konstrui la vorton, kiu elvokas donitan ideon, estas vortsintezo.[3]
  2. Vorto simpla estas vorto unuelementa (ekz.: ekster). Vorto kunmetita estas vorto kreata per kunigo de vortoj simplaj (ekz.: mal'bon'ul'o).
  3. Ekzistas kvar specoj de vortoj simplaj: la vortoj radikaj, aŭ radikoj (ekz.: hom); la vortoj prefiksaj, aŭ prefiksoj, kutime uzataj antaŭ radikoj (ekz.: re en ‹re'veni›); la vortoj sufiksaj, aŭ sufiksoj, kutime uzataj post radikoj (ekz.: ul en ‹bon'ul'o›); la vortoj finaĵaj, aŭ finaĵoj, kutime uzataj ĉe fino de vortoj (ekz.: i en ‹ĉirkaŭ'i›). – Ĉiuj vortoj simplaj, eĉ la finaĵoj, estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.[4]
  4. Pleonasmo oni nomas la ripeton de la sama ideo. Pleonasmoj plifortigas la ideon esprimatan (ekz.: jes, jes! estas pli forta, ol simpla jes!); pleonasmoj tamen ne ŝanĝas la signifon de la vorto aŭ de la frazo (ekz.: virhomo = viro).
  5. Sinonimoj oni nomas la vortojn, kiuj havas plej ofte saman signifon, kvankam malsaman formon (ekz.: egalpezo kaj ekvilibro).
  6. Ĉiu vorto povas esti uzata en senco propra aŭ en senco figura. Ideo per si mem konkreta povas esti prenata en senco abstrakta, kaj reciproke.

B. Vortanalizo.

  1. Vorto simpla estas elemento memstara kaj nevariebla, kies signifon oni trovas en la Universala Vortaro aŭ unu el ĝiaj Oficialaj Aldonoj.
  2. Radikvorto kutime esprimas ideon specialan (ekz.: elefant); prefikso aŭ sufikso esprimas ideon pli ĝeneralan (ekz.: mal, em), kaj finaĵo esprimas ideon plej ĝeneralan: o (ideo substantiva); a (ideo adjektiva); i, as, is, ktp., (ideoj verbaj); e (ideo adverba). – Tamen, vortoj el tiuj diversaj kategorioj povas esti sinonimaj (ekz.: sufikso ec estas sinonimo de radiko kvalit). – Multaj vortoj ankaŭ, kvankam ne sinonimaj, estas dependaj unu de la alia pro sia signifo mem. Ekzemple, radiko pom estas dependa de radiko frukt, ĉar la pli speciala ideo ‹pom› entenas en si mem la pli ĝeneralan ideon ‹frukt›; siavice la ideo ‹frukt› entenas la pli ĝeneralan ideon de ‹aĵ'o› konkreta, kiu fine entenas la ĝeneralan ideon substantivan ‹o›. Resume, en vorto pom sin kaŝas la diversaj ideoj: pom(frukt)(aj)(o).
  3. Antaŭ ol analizi vorton, oni povas forigi la neutilajn por la analizo pleonasmojn.
    Ekzemple, en vorto frat'o la finaĵo o estas pleonasma, ĉar radiko frat jam en si mem enhavas la ideon substantivan.
    Do, kiel klarigis ankaŭ Zamenhof en Fund. Krest. (p. 248): frat'o = frat.
  4. Leĝo de renverso. Por analizi vorton duelementan, oni disigas la du elementojn kaj renversas ilian ordon.
    Ekzemple, supreniri (formo sinteza) signifas ‹iri supren› (formo analiza).
  5. Se tiu analizo ne sufiĉas, oni elvokas la ideojn kaŝitajn en ĉiu elemento.
    Ekzemple, en radiko ĉeval sin kaŝas la pli ĝenerala ideo ‹best›; do ĉeval'o = ĉeval(best)'o = ‹besto ĉeval›, ‹besto (el speco) ĉeval›.
  6. Se tia analizo ankoraŭ ne sufiĉas, oni elvokas la ideon kaŝitan inter la du partoj de la kunmetita vorto.
    Tiun kaŝitan ideon oni povas ĝenerale esprimi per la vortoj ‹karakterizata per›.
    Ekzemple, skribtablo = ‹tablo (karakterizata per) skrib(i)›.
  7. Fine, se tia analizo eĉ ne sufiĉas, oni elvokas la ideojn kaŝitajn en la kunteksto (precipe en poezio).
    Ekzemple, en la frazo:[5] ‹Kiel sigelis vi la skribon?›, la vorto skribo estas uzata en senco de skribaĵo, kaj la konkreta ideo ‹aĵ› estas elvokata nur per la kunteksta vorto ‹sigelis›.
  8. Por analizi kunmetitan vorton multelementan, oni disigas ĝin en vortojn duelementajn.
    Ekzemple: ĉeffalkgardisto = ĉef'falkgardisto; siavice: falkgardisto = falk'gardisto; fine: gardisto = gard'isto, kaj isto = ist'o = ist (laŭ reg. 9-a).

C. Vortsintezo.

  1. La sintezo, aŭ konstruo, de vortoj estas fondita sur la principo de minimuma peno, esprimebla jene:
    Principo de neceso. Por konstrui vorton kunmetitan, oni kunigas ĉiujn vortojn simplajn, kiuj estas necesaj por klare elvoki la ideon esprimotan de tiu kunmetita vorto (sen aŭ kun helpo de kunteksto).
    Principo de sufiĉo. En la vorto konstruata oni devas eviti la neutilajn pleonasmojn kaj la ideojn fremdajn je la ideo esprimota.
  2. Por konstrui vorton konforme al la du ĉi supraj principoj, oni uzas procedojn precize inversajn je tiuj uzataj por la vortanalizo.

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.