La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
FUNDAMENTAJ REGULOJ
|
©2024 Geo |
La Enhavo |
Jen estas pomo. – Sur la tero kuŝas ŝtono. – Mi havas cent pomojn. – Venu al mi hodiaŭ vespere.
Vortojn simplajn kiel jen, sur, cent, hodiaŭ, ktp., oni ne bezonas analizi, ĉar ilian signifon oni trovas en la Universala Vortaro.
Mi ne amas obstinajn homojn. – Papero estas blanka. – Iru for!
La formojn gramatikajn, t. e. la akuzativon, la multnombron, la tempojn verbajn, ktp., oni ankaŭ ne bezonas analizi, ĉar ilian signifon oni trovas en la Fundamenta Gramatiko.
En la vortanalizo oni povas konsideri ĉiujn substantivojn kaj adjektivojn sub formo nominativa kaj ununombra (homo, obstina, ktp.) kaj ĉiujn verbojn sub modo sendifina (esti, iri, ktp.). Tamen aparte analizindaj estas la formoj participaj, ĉar ili naskas adjektivojn, adverbojn kaj substantivojn (Vidu §21-an).
Patro kaj frato. – Leono estas besto. – La patro estas sana. – Leono estas forta. – Kiu kuraĝas rajdi sur leono? – Ŝi volas skribi.
La finaĵo o en vorto frat'o estas neutila por la analizo, ĉar radiko frat entenas en si mem ideon de ‹persono› (‹ulo›), do ankaŭ la ideon substantivan ‹o›: frat = frat(o). Simile, radiko fort entenas ideon ‹ec'an›, do adjektivan: fort = fort(a). Fine, radiko skrib entenas ideon ‹ag'an›, do verban: skrib = skrib(i). Do, laŭ reg. 9-a la vortoj duelementaj frat'o, fort'a, skrib'i, estas redukteblaj je unu elemento: frat, fort, skrib.
Nu, la vortojn frat, fort, skrib, oni ne bezonas analizi plu, ĉar ili estas simplaj vortoj, kies signifon oni trovas en la Univ. Vort. Tamen, tiujn vortojn oni povas ankaŭ analizi per reg. 11-a kaj 10-a: frat = frat(ul)(o) = ‹ulo frat›; skrib = skrib(ag)(i) = ‹agi skrib›, ‹fari agon skrib›; fort = fort(ec)(a) = ‹kiu havas econ fort›.
La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno. –
Mi havas centon da pomoj. – Januaro estas la unua monato de la jaro. – Venu kune kun la patro.
La vortoj duelementaj ekster'o, unu'a, kun'e, ktp., estas neredukteblaj je unu elemento, ĉar radikoj kiel ekster, unu, kun, ktp., enhavas ideon nek substantivan, nek adjektivan, nek verban, nek eĉ adverban. Tiuj vortoj estas vere kunmetitaj vortoj, konsistantaj el du simplaj vortoj (ekster kaj o).
Kiel tipan ekzemplon de tiaj vortoj, oni povas elekti la vortfamilion: ĉirkaŭ'o, ĉirkaŭ'a, ĉirkaŭ'i, ĉirkaŭ'e.
Nu, la ideon substantivan ‹o› Zamenhof difinis[7] per la vortoj ‹kio estas, ekzistas›. Do, laŭ regulo 10-a: ĉirkaŭ'o = ‹o ĉirkaŭ› = ‹kio estas, ekzistas ĉirkaŭ›. – Oni povus ankaŭ difini la ideon substantivan ‹o›, kiel ĝeneralan ideon de ‹aĵ'o› (konkreta aŭ abstrakta). Sekve, laŭ reg. 11-a: ĉirkaŭ'o = ĉirkaŭ'(aĵ)o = ‹aĵo (konkreta aŭ abstrakta) ĉirkaŭ›.
La ideon adjektivan ‹a› oni povas difini per la vortoj ‹kiu estas›. Do laŭ reg. 10-a: ĉirkaŭ'a = ‹a ĉirkaŭ› = ‹kiu estas ĉirkaŭ›. – La ideon adjektivan oni povas ankaŭ konsideri kiel ideon ‹ec'an› aŭ ‹rilat'an›. Sekve, laŭ reg. 11-a: ĉirkaŭ'a = ĉirkaŭ'(ec)a aŭ ĉirkaŭ'(rilat)a = ‹rilata al ĉirkaŭ›.
La ideo verba ‹i› estas ideo de ‹ag'o› aŭ de ‹stat'o›. Do, laŭ reg. 11-a kaj 10-a: ĉirkaŭ'i = ĉirkaŭ'(ag)i = ‹agi ĉirkaŭ›.
Fine, la ideo adverba ‹e› estas ideo de ‹manier'o›, kaj laŭ reg. 11-a kaj 10-a: ĉirkaŭ'e = ĉirkaŭ'(manier)e = ‹laŭ maniero ĉirkaŭ›.
Petro, Anno kaj Elizabeto estas gefratoj. – Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto.
Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. – Mia onklino estas bona virino. – Mi havas bovon kaj bovinon.
En la radikoj, Bert, Elizabet, matron, ktp., sin kaŝas la ideo virinseksa ‹in›. Do, laŭ reg. 11-a kaj 10-a: Bert'o = Bert(in)'o = ‹ino Bert›; matron'o = matron(in)'o = ‹ino matron›, ‹ino (el speco) matron›, tute same kiel ĉeval'o = ĉeval(best)'o = ‹besto (el speco) ĉeval›.
Kontraŭe, en la radikoj knab, onkl, Paŭl, ktp., sin kaŝas nenia ideo virinseksa, sed ideo de ‹ul'o› (homa aŭ besta).
Sekve: knab'ino = knab(ul)'ino = ‹ino (de) ulo knab›.
Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, forko, ktp. – Mia skribilaro konsistas el plumoj, krajono, ktp. – Tial mi prenis broson kaj purigis la veston.
Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, ktp.
Radikoj fork, kuler, krajon, martel, ktp., entenas en si mem la pli ĝeneralan ideon de ‹il'o›; do, laŭ reg. 11-a kaj 10-a: fork'o = fork(il)'o = ‹ilo (el speco) fork›.
Kontraŭe, radikoj hak, seg, fos, ktp., entenas ideon, ne de ‹il'o›, sed de ‹ag'o›, ĉar hak = hak(i) laŭ la U. V. Sekve, hak'ilo = hak(i)'ilo = ‹ilo (por) hak'i›, aŭ ‹ilo (karakterizata per) ago hak›.
La patro estas en la ĉambro. – Ili estas en la ĝardeno. – Jam estas tempo iri domen. – Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo.
La edziĝa soleno estos en la nova preĝejo. – La domo en kiu oni lernis, estas lernejo. – Ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo.
La radikoj ĉambr, ĝarden, dom, ekster, Amerik, ktp., entenas en si ideon de ‹lok'o›, de ‹ej'o›, sekve: ĝarden'o = ĝarden(lok)'o, Amerik'o = Amerik(ej)'o = ‹ejo, kontinento Amerik›; simile dom'en = dom(lok)'en, ekster'e = ekster(lok)'e, ktp.
Kontraŭe la radikoj preĝ, lern, cigar, ktp., entenas en si ideon, ne de ‹lok'o›, sed de ‹ag'o›, de ‹aro›, ktp. Kun tiaj radikoj la sufikso ej ne estas pleonasma, kaj lern'ejo = lern(ag)'ejo = ‹ejo (karakterizata per) ago lern›, cigar'ejo = cigar(aĵ)'ejo = ‹ejo (karakterizata per) aĵo cigar›, ktp.
Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono. – En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj.
Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo … – Morti por la patrujo estas agrable. – La Rusoj loĝas en Rusujo kaj la Germanoj en Germanujo.
En la radikoj pot, kaldron, kest, ktp., sin kaŝas la ideo de ‹uj'o›, sekve: pot'o = pot(uj)'o = ‹ujo (el speco) pot›. La ideo ‹uj› sin kaŝas ankaŭ en ĉiuj nomoj de ‹landoj› aŭ ‹kontinentoj›, (konsiderataj kiel ‹ujo› de siaj loĝantoj). Ekzemple: Amerik'o = Amerik(uj)'o = ‹ujo, kontinento ,Amerik›.
Kontraŭe, en la radikoj ink, sabl, patr, Rus, German, ktp., sin kaŝas ideo ne de ‹uj'o› sed de ‹aĵ'o›, de ‹ul'o›, de ‹an'o› (gentano), ktp. Kun tiaj radikoj la sufikso uj ne estas pleonasma, kaj oni havas: sabl'ujo = sabl(aĵ)'ujo = ‹ujo (por) aĵo sabl›, Rus'ujo = Rus(gentan)'ujo = ‹ujo, lando (karakterizata per la) gentanoj Rus›.
Francoj, kiuj loĝas en Rusujo estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas Rusoj.
La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. – Luteranoj kaj Kalvinanoj estas Kristanoj. – La Parizanoj estas gajaj homoj.
En la radikoj Angl, Franc, German, Hebre, ktp., sin kaŝas la ĝenerala ideo de ‹person'o› (ul aŭ an), kaj ankaŭ la speciala ideo de ‹gent'o›, aŭ de ‹regn'o›, sekve: Franc'o = Franc(gentan)'o aŭ Franc(regnan)'o = ‹ano (de la) gento aŭ (de la) regno Franc›.
Kontraŭe, en la radikoj ŝip, Krist, Pariz, ktp., sin kaŝas ideo ne de ‹an'o› sed de ‹aro›, de ‹estr'o› (religiestro), de ‹ej'o› (urbo), ktp. Ankaŭ en la nomoj de landoj aŭ kontinentoj, kiel Afrik, Amerik, Aŭstrali, Azi, Ekvator, Eŭrop, Uson, ktp., sin kaŝas ideo ne de ‹(gent)ano› sed de ‹ej'o› (regiono). Kun tiaj radikoj la sufikso an ne estas pleonasma, kaj oni havas: ŝip'ano = ŝip(aĵ)'ano = ‹ano (de la) aĵo ŝip›, Eŭrop'ano = Eŭrop(ej)'ano = ‹ano (loĝanto) de la ejo Eŭrop›.[8]
La filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj.
La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. – Nia provincestro estas severa, sed justa. – Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro.
Sufikso estr entenas en si du ideojn: ĝeneralan ideon de ‹persono› (ul) kaj specialan ideon de ‹ĉefeco›, ‹komandeco›; sekve: estr'o = ‹ĉef'o›, ‹komand'ul'o›. La radikoj reĝ, kolonel, kapitan, ktp., entenas en si mem la ideon de ‹estr'o›; ekzemple reĝ'o = reĝ(estr)'o = ‹estro (el speco) reĝ›.
Kontraŭe, radikoj ŝip, provinc, regiment, ktp., entenas en si ideon, ne de ‹estro›, sed de ‹objekto›, de ‹loko›, de ‹aro›, ktp., kaj provinc'estro = provinc(lok)'estro = ‹estro (de) loko provinc›.
La patro estas tajloro. – Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj.
Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto. – Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato. – Tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero.
Sufikso ist entenas en si du ideojn: la ĝeneralan ideon de ‹persono› (ul) kaj la specialan ideon de ‹profesio› (aŭ ‹karakteriza okupo›). Sekve: ist'o = ‹profesi'ul'o› = ‹persono, kies profesio estas›.
Nu, en la radikoj tajlor, inĝenier, diplomat, ktp., sin kaŝas la ideo de ‹ist'o›. Do, diplomat'o = diplomat(ist)'o = ‹isto (el speco) diplomat›, ‹profesiulo (el speco) diplomat›.
Kontraŭe, en la radikoj ĥemi, diplomati, komerc, ktp., sin kaŝas nenia ideo de ‹ist'o›, sed ideo de ‹scienc'o›, de ‹art'o›, de ‹ag'o›, ktp. Ekzemple: diplomati'isto = diplomati( art)'isto = ‹persono, kies okupo (estas la) arto diplomati›; komerc'isto = komerc(ag)'isto = ‹persono, kies okupo (estas la) ago komerc›.
Infano ne estas matura homo. – La filo staras apud la patro. – Mi konas Johanon. – La birdoj flugas.
La riĉulo havas multe da mono. – Malsaĝulon ĉiu batas. – Timulo timas eĉ sian propran ombron.
Radikoj hom, infan, Johan, bird, ktp., entenas en si mem ideon de ‹persono› aŭ de ‹viva estaĵo›, esprimeblan per sufikso ul, Do: hom'o = hom(ul)'o = ‹ulo (el speco) hom›.
Kontraŭe radikoj riĉ, grand, ktp., entenas, ne la substantivan ideon de ‹persono›, sed la adjektivan ideon de ‹ec'o›. Sekve: grand'ulo = grand(ec)'ulo = ‹ulo (karakterizata per) eco grand›. Simile: tim'ulo = ‹ulo (karakterizata per) stato tim›, ĉar radiko tim entenas la verban ideon de ‹stat'o›.
Rimarko. Se oni havas dubon pri la naturo de la ideo entenata en iu radiko, oni ĝin trovas en la U. V., kiu liveras la tradukon de ĉiu simpla vorto en diversajn naciajn lingvojn. Per tiuj tradukoj oni konstatas ekzemple, ke radiko nobel entenas ideon de ‹persono› (nobelaro estas kategorio da personoj), do nobel'o = nobel(ul)'o = ‹ulo (el speco, el kategorio) nobel›. Kontraŭe, radiko nobl esprimas ‹ec'on›, do nobl'o = nobl(ec)'o, sekve nobl'ulo = nobl(ec)'ulo = ‹ulo (karakterizata per) eco nobl›.
Rozo estas floro. – La suno brilas. – Jen estas pomo. – Antaŭ la domo staras arbo. – Papero estas blanka.
Akvo estas fluidaĵo. – Tiu ĉi granda altaĵo ne estas natura monto. – Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. – Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo.
Ĉiuj vortoj substantivaj (roz, pom, dom, ing, er, ar, ktp.) entenas en si mem la ĝeneralan ideon de ‹aĵ'o› (konkreta aŭ abstrakta). Ekzemple: pom'o = pom(aĵ)'o = ‹aĵo (konkreta) pom›, ‹konkretaĵo pom›.
Kontraŭe radikoj nesubstantivaj, kiel fluid, alt, pak, ktp., entenas nenian ideon de ‹aĵ'o›, sed aliajn ideojn (‹ec'an›, ‹ag'an›, ktp.). Ekzemple: fluid'aĵo = fluid(ec)'aĵo = ‹aĵo (karakterizata per) eco fluid›; pak'aĵo = pak(ag)'aĵo = ‹aĵo (karakterizata per) ago pak›.
Rimarko. Kvankam radikoj substantivaj entenas en si mem ideon de ‹aĵ'o›, oni tamen povas uzi sufikson aĵ post radiko substantiva, ĉar pleonasmoj ĉiam estas permesataj por plifortigi la ideon (reg. 4-a). La ripeto de la ideo aldonas al la vorto sencon pli konkretan, pli individuan ol antaŭe.
Ekzemple: vorto glaci'aĵo esprimas objekton pli konkretan, pli individuan ol vorto glaci'o, kiu montras nur ĝeneralan ‹aĵon materian›, ‹materion›, dum glaciaĵo montras ‹individuan pecon› eltiritan aŭ faritan ĉefe el tiu materio.
Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. – Mi sopiras je mia perdita feliĉo. – Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo. – La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon …
Lia heroeco tre plaĉis al mi. – Mi vivas kun li en granda amikeco. – Se la bonsoneco postulas …
La vortoj ver, feliĉ, ind, ktp., entenas en si mem ideon ‹adjektivan›, do ‹ec'an›. Sekve: ver'o = ver(ec)'o = ‹eco ver›; ind'o = ind(ec)'o = ‹eco ind›.
Kontraŭe la vortoj hero, amik, hom, ktp., entenas ideon, ne de ‹ec'o›, sed de ‹ul'o›. Do: hero'eco = hero(ul)'eco = ‹eco (karakterizata per) ulo hero›.
Rimarko 1. La fakto, ke la ideo ‹adjektiva› estas ideo ‹ec'a›, ‹kvalit'a›, montras, ke la finaĵo a estas sinonimo de sufikso ec, aŭ de radiko kvalit; kaj efektive: hom'eca, hom'kvalita, estas nur pleonasmaj formoj de hom'a. Per interŝanĝo de sufikso ec kun finaĵo a, oni povas do teorie skribi: hom'ec'o = hom'a'o, kaj tiu egalaĵo montras, ke la vorto homeco estas simpla substantivigo de la adjektivo homa, same kiel bel'o estas substantivigo de adjektivo bel.[9]
Rimarko 2. Kvankam ĉiuj radikoj adjektivaj entenas ideon ‹ec'an› en si mem, oni tamen povas uzi sufikson ec post radiko adjektiva, ĉar pleonasmoj ĉiam estas permesataj por plifortigi la ideon (reg. 4-a) (ekz.: ‹Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco›). La diferenco inter bel'o kaj bel'eco estas tute simila je la diferenco inter pom'o kaj pom'frukto, ĉar la ideo ‹ec› estas entenata en bel, kiel la ideo ‹frukt› estas entenata en pom. – Oni povas ankaŭ diri, ke en la ideo de ‹ec'o› sin kaŝas la pli ĝenerala ideo de ‹abstrakt'o›, same kiel en la ideo de ‹frukt'o› sin kaŝas la pli ĝenerala ideo de ‹aĵ'o› (ĉiuj ‹fruktoj› estas ‹aĵoj›, sed ne ĉiuj aĵoj estas fruktoj; simile, ĉiuj ‹ecoj› estas ‹abstraktoj›, sed ne ĉiuj abstraktoj estas ecoj). Do: bel'o = bel(ec)(abstrakt)'o, same kiel pom'o = pom(frukt)(aĵ)(o), kaj sekve: bel'o = ‹abstrakto bel› aŭ ‹eco bel›, same kiel pom'o = ‹aĵo pom› aŭ ‹frukto pom›. Oni povas do akcepti la du formojn: belo = ‹abstrakto bel› kaj beleco = ‹eco bel›, sed tiuj du signifoj ne estas malsamaj; la unua havas nur sencon pli ĝeneralan, ol la dua. – Tamen estas konsilinde ne uzi sennecese la sufikson ec post radiko adjektiva (principo de sufiĉo). En la Fund. Krest. Zamenhof uzas konstante la simplajn formojn: utilo, kapablo, indo, eblo, emo, ktp., kaj preskaŭ neniam la pli pezajn formojn: utileco, kapableco, indeco, ktp.
La kanto de la birdoj estas agrabla. – Ĝojan feston! – ”Vi tute ne estas ĝentila,” diris la feino sen kolero. – Li estas de meza kresko. – Mi malbonigis mian tutan laboron. – Mi aŭdis du pafojn. – Lia hieraŭa parolo estis tre bela.
Por ĝia absoluta reĝado unuanime staris ĉiuj registaroj …[10] – La pazigrafio, kiu ankaŭ estas fondita sur la numerado de la vortoj …[11] – La lingvo internacia ne povas malfortigi la lingvojn naciajn, sed kontraŭe devas konduki al ilia plena ekflorado.[12]
La vortoj kant, paf, koler, ktp., entenas en si mem ideon ‹verban› do ‹ag'an› aŭ ‹stat'an›. Sekve: kant'o = kant(ag)'o = ‹ago kant›; koler'o = koler(stat)'o = ‹stato koler›.
Kontraŭe la vortoj reĝ, numer, flor, ktp., entenas ideon, ne de ‹ag'o› aŭ ‹stat'o›, sed de ‹ul'o›, de ‹aĵ'o›, ktp. Do, en vorto reĝ'ad'o, ekzemple, la ideo ‹ag'a› estas esprimata per sufikso ad, kaj nur per sufikso ad, ĉar, se oni forigas tiun sufikson, restas la vorto reĝ'o, kiu entenas en si nenian ideon ‹ag'an›. Sufikso ad estas do sinonima de la verba ideo ‹ag› (fari agon), aŭ ‹stat› (esti, iĝi en stato), kaj sekve: reĝ'ado = ‹ago (karakteriza de) reĝ(o)›; flor'ado = ‹stato (karakterizata per) flor(oj)›.
Rimarko 1. La verba ideo estas ankaŭ esprimebla per finaĵo i. Sekve, sufikso ad ankaŭ estas sinonimo de finaĵo i. Oni povas do teorie skribi: reĝ'ad'o = reĝ'i'o, kaj tiu egalaĵo montras, ke la vorto reĝado estas simpla substantivigo de la verbo reĝi, same kiel skrib'o estas substantivigo de la verbo skrib[13].
Rimarko 2. Kvankam ĉiuj radikoj verbaj entenas en si mem ideon de ‹ad'o›, oni tamen povas uzi sufikson ad post radiko verba, ĉar pleonasmoj ĉiam estas permesataj por plifortigi la ideon (reg. 4-a), aŭ por montri nuancojn de senco (ekz.: ‹Li kantas tre belan kanton. – La kantado estas agrabla okupo›). Efektive, en radiko kant sin kaŝas ideo ‹ag'a›, ideo ‹verba›, sed ne ‹tempa›; do, kanto povas rilati tiel bone al ago pasinta (rezulto de ago) kiel al ago nuna. Kiam do oni volas diferencigi la agon mem de ĝia rezulto, oni plifortigas la ideon de ‹ago daŭranta› per ripeto de la ideo ‹ad›. Ekzemple: fend'o = ‹rezulto de ago fend›, t. e. ‹la aro da impresoj, kiuj rezultas de la ago fend› dum fend'ad'o montras la agon mem konsideratan dum ĝia daŭro. Tamen, oni ne devas sennecese uzi sufikson ad post radiko verba (principo de sufiĉo), ĉar plej ofte la ago ne estas distingebla de ĝia rezulto. Oni povas tie ĉi ankaŭ rimarki, ke ideo de ‹ag'o› estas ideo ‹abstrakt'a›, do en radiko verba kiel skrib sin kaŝas la ideoj skrib(ag)(abstrakt); kaj sekve oni havas: skrib'o = ‹ago skrib› aŭ ‹abstrakto skrib›, kiel oni havas pom'o = ‹frukto pom› aŭ ‹aĵo pom›.
Rimarko 3. La lastaj du paragrafoj montras, ke la adjektiva ideo (a, ec) kaj la verba ideo (i, ad) estas simetriaj rilate al la substantiva (o, aj, ul). Ekzemple, de la substantivo reĝ(o) oni formas per adjektivigo la vortfamilion: reĝ, reĝ'a, reĝ'a'o = reĝ'ec'o, kaj per verbigo la familion: reĝ, reĝ'i, reĝ'i'o = reĝ'ad'o.
Lakto estas pli nutra ol vino. – El via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono. – Post infekta malsano oni bruligas la vestojn de la malsanulo. – Kia ĝoja festo! – Li estas hodiaŭ en kolera humoro. – Ligno estas bona brula materialo.
Verbo-adjektivo, kiel nutr'a konsistas el du partoj: la parto verba (nutr), kiu entenas ideon ‹i›, kaj la parto adjektiva (a), kiu entenas ideon ‹ec'an› aŭ ‹rilat'an›. Sekve, nutr'a = nutr(i)'(ec)a = ‹kiu havas econ nutri›. Se la verbo estas neŭtra, ĝi entenas ideon de ‹stat'o›: koler'a = koler(stat)'a = ‹kiu estas en stato koler›.
Oni vidas, ke ne ekzistas granda diferenco inter nutr'a kaj nutr'ant'a, koler'a kaj koler'ant'a, ktp. Tamen oni povas fari du rimarkojn: en la formoj nutranta, koleranta, ktp., la ĉefa ideo estas la ideo de ago, aŭ stato (ideo ‹tempa› alportita de sufikso ant), dum en la formoj nutra, kolera, la ĉefa ideo estas la adjektiva ideo de ‹ec'o› (ideo netempa); ekzemple, oni povas diri: ‹tiun ĉi jaron nia aga komitato estis tute ne aganta›. Oni devas ankaŭ atenti, ke en verbo-adjektivoj, la verbo povas esti prenata en senco aktiva, aŭ en senco pasiva; ekzemple: suspekt'a signifas suspekt'at'a, kaj ne suspekt'ant'a.
Do, verbo-adjektivon oni povas uzi nur se la aktiveco aŭ pasiveco de la verbo estas jam evidenta per si mem (aŭ per la kunteksto).
Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema. – Li estas homo nekredinda.
– Via ago estas tre laŭdinda. – Ŝtalo estas fleksebla.
– Vitro estas rompebla kaj travidebla.
La signifo de la verbo-adjektivoj estas iom malpreciza, sed ekzistas en Esperanto tri adjektivaj sufiksoj (em, ind, ebl), kiuj estas uzataj speciale kun verbaj radikoj, kaj tiuj sufiksoj povas, kiam necese, precizigi la signifon de la verboadjektivoj.
Ekzemple, anstataŭ diri: ‹Lia edzino estas tre ŝpara, Zamenhof uzis la pli precizan formon ‹ŝparema›, kaj laŭ reg. 10-a oni havas: ŝpar'ema = ŝpar(i)'ema = ‹ema ŝpar(i)›.
La sufiksoj ind kaj ebl havas similan celon, sed ili donas al la verba radiko sencon pasivan. Do: kred'inda = ‹inda esti kredata› (kaj ne: ‹inda kredi›); fleks'ebla = ‹ebla esti fleksata›, aŭ ‹kiu povas esti fleksata›. Tiujn sufiksojn oni povas uzi nur kun verboj aktivaj, ĉar verboj neŭtraj ne posedas formon pasivan. Do, oni ne diru brul'ebla sed brulig'ebla.
Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj. Ekzemploj: skribtablo, aŭ skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu daŭras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporŝipo (= ŝipo, kiu sin movas per vaporo); matenman ĝi, tagmanĝi, vespermanĝi; abonpago (= pago por la abono).
Oni vidas, ke la ideoj kaŝitaj inter la du partoj de vorto kunmetita estas tre diversaj; tamen, laŭ reg. 12-a oni povas traduki ilin per la ĝenerala esprimo ‹karakterizata per›.
Ekzemple, en radiko skrib ekzistas la verba ideo de ‹ag'o›, do: skrib'tablo = skrib(ag)'tablo = ‹tablo (karakterizata per) ago skrib›.
Oni povas ankaŭ uzi, anstataŭ la esprimo ‹karakterizata per›, la prepozicion ‹je›, ĉar tiu vorteto esprimas nur ĝeneralan ideon de rilato. Ekzemple: herbo'riĉa = ‹riĉa (je) herbo›.
Fine, oni rimarku, ke en kunmetita vorto la unua parto de la vorto kvalitigas, specigas la ideon esprimitan de la dua parto. Do, oni povas ankaŭ diri, ke inter la du partoj de la analizata vorto sin kaŝas ideo ‹adjektiva› aŭ ‹adverba›. Ekzemple: maten'manĝo = maten'(a)'manĝo = ‹manĝo maten'a›, aŭ ‹matentemp'a› (ĉar la ideo ‹temp› ekzistas en radiko maten). Simile: maten'manĝi = maten'(e)'manĝi = ‹manĝi maten'e, matentemp'e›.
Malfeliĉo ofte kunigas la homojn. – Mi ĝin tuj redonis al li. – Kie estas la tranĉiloj? – La angla reĝo vidinte ĝibulon …[14] – Por kroni tiujn ĉi dek ok jarojn …[15]
La reg. 12-a estas aplikebla ne nur al radikoj, sed ankaŭ al prefiksoj, sufiksoj, kaj eĉ al finaĵoj, ĉar tiuj ĉi ankaŭ estas memstaraj vortoj (reg. 3-a). Ekzemple: re'dono = re'(a)'dono = ‹dono re'a›; re'doni = re'(e)'doni = ‹doni re'e›; tranĉ'ilo = tranĉ'(a)'ilo = ‹ilo tranĉ'a›, aŭ per la alia metodo: ‹ilo (karakterizata per) ago tranĉ›; simile: ĝib'ulo = ‹ulo ĝib'a›, aŭ ‹ulo (karakterizata per) aĵo ĝib›. Fine kron'i = ‹i kron›, nu: i = (ag)i = ‹fari agon›, kaj kron = kron(aĵ)(o) = ‹aĵo kron›; do: kron'i = ‹fari agon (karakterizatan per) aĵo kron›.
Rimarko. Oni vidas, ke la ofte kritikitaj vortoj flank'iĝi, kun'meti, bon'voli, el'paroli, estas tute bonaj, ĉar ili signifas, ne ‹iĝi flank(o)›, ‹meti kun›, ‹voli bon(a)›, ‹paroli el›, sed: ‹iĝi flank'e›, ‹meti kun'e›, ‹voli bon'e›, ‹paroli el'e›, t. e.: ‹paroli laŭ maniero el (la buŝo)›.[16]
Kontraŭe, la vorto el'rigardi (G. aus'sehen) estas malbona. La regula formo estus el'vidiĝi, sed preferinde estas uzi la vorton aspekti, kiu estas nun oficialigita (vidu Oficiala Aldono'n al U. V.).
Mil jaroj faras miljaron. – Li estas nur unufoja mensoginto. – La animo estas senmorta.
Kiam en kunmetata vorto unu elemento estas la komplemento de prepozicio, de adjektivo aŭ de nombro, oni devas ne apliki la reg. 10-an pri renverso de la vortordo; kaj tio estas komprenebla, ĉar elementon kun ĝia komplemento oni devas rigardi kiel unu tutaĵon. Ekzemple: submar'a = ‹a sub mar› = ‹kiu estas sub mar (sub maro)›, miljar'o[17] = ‹o miljar› = ‹kio estas miljar (mil jaroj)›, enam'iĝi = ‹iĝi enam (en amo)›, ĉiutag'e = ‹e ĉiutag› = ‹laŭ maniero ĉiutag (ĉiu tago)›, siavic'e =›e siavic› = laŭ maniero siavic (sia vico)›, grandanim'eco = ‹eco grandanim (granda animo)›.
Kontraŭe, la vorto kun'igo sekvas la leĝon de renverso kaj signifas laŭ reg. 10': ‹igo kun(a)›, ĉar tie ĉi la substantivo igo ne estas komplemento de la prepozicio kun.
Rimarko. El tio sekvas, ke vorton kunmetitan oni ĉiam povas dividi en du partojn (reg. 14-a), sed ne arbitre. Ekzemple, la vorton internacia oni devas legi: internaci'a (kaj ne inter'nacia). Oni havas do per reg. 10-a: internaci'a = ‹a internaci› = ‹kiu estas inter naci(oj)›; tutmond'a = ‹a tutmond› = ‹kiu rilatas al tut(a) mond(o)›; unutag'a = unutag(daŭr)'a = ‹daŭra, aŭ daŭranta unu tag(on)›.
Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. – Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto. – Argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo da citatoj …[18]
La participaj sufiksoj entenas, krom la ideo participa, la ĝeneralan ideon verban de ‹ag'o› aŭ ‹stat'o›. Ekzemple, – en la vorto kron'ant'o la ideo ‹ag'a› estas entenata en sufikso ant, kaj nur en tiu sufikso, ĉar, se oni ĝin forigas, restas nur la vorto kron'o, kiu entenas nenian ideon ‹ag'an›.
Oni do havas: ant'o = (ag)ant'o kaj at'o = (ag)at'o.
Nu, la finaĵo o signifas ‹aĵon› konkretan aŭ abstraktan.
Do, ant'o povas signifi ant'(ul)o aŭ ant'(aĵ)o kaj kelkafoje eĉ ant'(ec)o[19]. Kutime: (ag)antoj estas ul'oj, kaj (ag)atoj estas aĵ'oj. Ekzemple: bat'ant'o = bat'ant'(ul)o = ‹ulo batant( a)›; cit'at'o = cit'at'(aĵ)o = ‹aĵo citat(a)›. Tamen, tiu ĉi regulo estas nefirma, kaj la precizan sencon de participosubstantivo oni povas fiksi nur per la kunteksto, aŭ per aldono de klariga sufikso: kon'at'ul'o, est'ont'aĵ'o (principo de neceso).
La korpo estas morta, la animo estas senmorta. – Kelkaj (termitoj) konstruas tureton el tero, tiel ke la konstruo estas tre simila je fungo.[20] – Mia kara, mia belo, estis brava juna dano.[21]
La signifon de vorto fiksas la vorto mem, sed ĝian sencon fiksas la kunteksto, ĉar per la kunteksto ideo per si mem konkreta povas esti prenata en senco abstrakta, aŭ reciproke (reg. 6-a). Ekzemple, en la frazoj cititaj ĉi supre, la konkretaj ideoj ‹korpo›kaj ‹animo› estas prenataj en senco abstrakta, ĝenerala. Reciproke, la abstraktaj ideoj konstruo (‹ago konstru›) kaj belo (‹eco bel›) estas prenataj en senco konkreta konstru(aĵ)o, bel(ul)o. Oni povas diri, ke la neesprimitaj ideoj konkretaj aĵ kaj ul estas kaŝitaj en la kunteksto (reg. 13-a).
Rimarko. Tiuj ŝanĝoj de senco pere de la kunteksto estas kompreneblaj en poezio, sed en prozo oni devas ne trouzi ilin. Tamen, eĉ en prozo, la multnombra formo ofte sufiĉas por konkretigi ideon abstraktan; ekzemple, la senco de la vorto malfeliĉo per si mem estas abstrakta (‹eco malfeliĉ›), sed tiu de la multnombro (malfeliĉoj) povas esti nur konkreta, (‹malfeliĉaĵoj›), ĉar multnombro povas rilati nur al individuaĵoj, do al konkretaĵoj.
La kunteksto ankaŭ decidas, ĉu la vorto devas esti prenata en senco propra aŭ en senco figura. Ekzemple, en la frazo: ‹La ŝiparo konsistis el dek trimastuloj›, la sufikso ul estas prenata en senco figura, ĉar en senco propra tiu sufikso rilatas nur al ‹vivaj› estaĵoj.
En tiuj ĉi boteloj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj.
La esprimo ‹kunteksto› rilatas ne nur al la frazo, kiu ĉirkaŭas la vorton analizotan, sed ankaŭ al ĉiuj aliaj cirkonstancoj, en kiu tiu vorto troviĝas. Ekzemple, en ĉiu fako de la scienco, la senco de iu vorto povas esti influata de la cirkonstanco, ke ĝi estas speciale uzata en tiu fako; alivorte, multaj vortoj povas esti prenataj, ne nur en senco komuna, sed ankaŭ en senco teknika.
Ekzemple, laŭ la U. V. radiko acid entenas en si ideon adjektivan (ec'an), do la komuna senco de la vorto acid'o estas abstrakta: acid'o = acid(ec)'o = ‹eco acid›, kiel oni povas konstati en la frazo: ‹Kion vi preferas: la dolĉon aŭ la acidon?›.
Tamen, en ĥemio la vorto acido alprenas sencon konkretan (‹aĵo acid›), por eviti en tiu scicnco la konstantan ripeton de la sufikso aĵ; cetere, la teknika senco de la vorto acido estas ideo pli speciala, pli preciza ol acidaĵo.
Simile, laŭ la U. V. la radikoj rekt, eben, ktp., entenas ideon adjektivan (ec'an), do la komuna senco de la vortoj rekto, ebeno estas abstrakta (‹eco rekt›, ‹eco eben›); tamen en geometrio, la teknika senco de tiuj vortoj estas konkreta (‹aĵo rekt›, ‹aĵo eben›). Tiaj modifoj de senco havas praktikan utilon kaj nenian malutilon, ĉar por esprimi la ideon ‹eco acid›, ‹eco rekt›, ktp., oni povas uzi la formojn pleonasmajn: acideco, rekteco.
Kaj ni restos sensaĝaj kaj senhelpaj bestoj.[22] – Eĉ la plej malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj.[23]
Per la esprimo ‹kunteksto› oni devas kompreni la diversajn cirkonstancojn, en kiuj troviĝas ne nur la analizota vorto mem, sed ankaŭ ĝiaj diversaj partoj. Ekzemple, en la vortoj sensaĝa, senklera, ktp., la radikoj saĝ, kler, kvankam adjektivaj, estas prenataj en senco substantiva, ĉar ili estas tie ĉi komplemento de la prepozicio sen. Do: sensaĝ'a = ‹a sensaĝ› = ‹kiu estas sen sag(o)›, tute same kiel senfrukt'a = ‹kiu estas sen frukt(o)›.
Simile, en la vorto ekzercaro, la radiko ekzerc, kvankam verba, estas prenata en senco substantiva, ĉar gi estas tie ĉi komplemento de la vorto aro. Ekzerc'aro = ‹aro (da) ekzerc(oj)›, kiel ŝaf'aro = ‹aro (da) ŝaf(oj)›.
La bona virino trankviligis sian soifon. – Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.
Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto. – En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas.
La sufiksoj ig kaj iĝ ambaŭ estas verbaj sufiksoj, ĉar ambaŭ esprimas verban ideon: sufikso ig signifas ‹doni econ›, kaj sufikso iĝ, ‹akiri econ›. Tiuj sufiksoj estas do plej nature uzataj post radikoj ‹ec'aj›, ‹adjektivaj›: trankvil'igi = ‹igi trankvil›; pal'iĝi = ‹iĝi pal›.
Mi aĉetis por la infanoj tableton. – Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton. – Kun bruo oni malfermis la pordegon.
Post infekta malsano oni bruligas la vestojn. – Li venigis el Berlino multajn librojn. – Mia onklo ne mortigis sin mem. – Sidigu vin, sinjoro!
La verbaj radikoj aĉet, vid, ferm, ktp., enhavas en si mem ideon aktivan. Kontraŭe, la radikoj brul, ven, mort, pend, sid, ktp., havas (laŭ la U. V.) sencon neŭtran, sed per sufikso ig oni donas al ili sencon aktivan. Efektive: brul'igi = brul'(a)'igi = ‹igi brul'a ‹aŭ ‹brul(ant)'a›; pend'igi = ‹igi pend(ant)'a›, ktp.
Sufikso ig estas ankaŭ uzata post verbo aktiva, ekzemple:
‹Mi aĉetigis libron› signifas ‹Mi igis (iun) aĉet(anta)- libron›, aŭ: ‹Mi igis libron aĉet(ata) (de iu)›.
La kuraĝa maristo dronis en la maro. – Li sidas apud la tablo kaj dormetas. – Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj.
La juna vidvino fariĝis denove fianĉino. – Baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis. – Li ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo.
La verbaj radikoj dron, sid, dorm, star, ktp., enhavas en si mem ideon neŭtran. Kontraŭe, la radikoj far, tromp, ekscit, ktp., havas (laŭ la U. V.) sencon aktivan, sed per sufikso iĝ oni donas al ili sencon neŭtran. Efektive: far'iĝi = far'(a)'iĝi = ‹iĝi far'a› aŭ ‹far'(it)a›; ekscit'iĝi = ‹iĝi ekscit'(at)a›.
Sufikso iĝ estas ankaŭ uzata post verbo neŭtra. Tia verbo montras ‹staton› (ekz.: sidi, stari, pendi); do pendi signifas ‹esti (en stato) pend(anta), kaj pend'iĝi = ‹iĝi (en stato) pend(anta)›.
Rimarko. La neŭtrigo de verbo aktiva per sufikso iĝ estas ekvivalenta je verbo refleksa: ekscit'iĝi = ‹eksciti sin›, trov'iĝi = ‹trovi sin›, ktp.
En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj. –
La forno estis varmega; post du horoj ĝi estis nur iom varmeta. – Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton.
La sufiksoj eg, et, aĉ, um, estas senkarakteraj, gramatike indiferentaj, ĉar en si mem ili entenas nenian ideon ĝeneralan: ili estas sufiksoj nek substantivaj, nek adjektivaj, nek verbaj: ankaŭ, nek konkretaj, nek abstraktaj. La sufiksoj eg kaj et respektive pliigas kaj malpliigas la ideon esprimatan de la vorto. Ekzemple: mont'o, mont'et'o, mont'eg'o; varm'a, varm'et'a, varm'eg'a; rid'i, rid'et'i, rid'eg'i. La sufikso aĉ aldonas al vorto sencon malestiman. Ekzemple: ĉeval'aĉ'o, bel'aĉ'a, rid'aĉ'i. La sufikso um ne havas difinitan signifon. Ĝi estas uzata nur por diferencigi du eblajn sencojn de la sama vorto. Ekzemple: kalkan'o, kalkan'um'o; kruc'i, kruc'um'i.[24]
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.