La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


FUNDAMENTAJ REGULOJ
DE LA VORT-TEORIO
EN ESPERANTO

Aŭtoro: René de Saussure

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

RAPORTO

de D-ro René de Saussure
prezidanto de la Komisiono pri Vortfarado
al Prof. Boirac,
prezidanto de la Esperantista Akademio

Bern, la 1-an de julio 1915.

Tre estimata prezidanto,

En 1907 Prof. L. Couturat el Parizo eldonis verketon pri La dérivation en Esperanto, en kiu li faris diversajn kritikojn al la Esperanta sistemo de vortformado. Tiuj kritikoj ŝajnis al mi netrafaj; sed ĉar en tiu epoko ekzistis nenia oficiala sistemo de Vortformado en Esperanto (krom la reg. 11-a de la Fundamenta Gramatiko kaj la §27 de la Ekzercaro), mi opiniis, ke oni devus rebati la argumentojn de sinjoro Couturat kaj montri, ke ili estas bazitaj sur neĝusta kompreno de la vortstrukturo en Esperanto.

Sekve, en 1910, okaze la Sesa Universala Kongreso en Washington, mi publikigis sub pseŭdonimo Antido broŝureton titolitan La logika bazo de Vortfarado en Esperanto[1]. Tiu broŝuro enhavis proponojn faritajn al la Akademio Esperantista por starigi ĝeneralan teorion pri la vortformado.

La Akademio elektis specialan komisionon por ekzameni la proponojn de Antido kaj esplori la tutan demandon pri la vortteorio en Esperanto. Tiu komisiono konsistis el sinjoro de Saussure, prezidanto, sinjoroj Hoveler (Ĉefeĉ) kaj Grabowsky. En majo 1913, konforme al la raporto de la komisiono, la Akademio oficiale akceptis la du unuajn proponojn de Antido, kiuj vortiĝis jene:

1-e La Akademio opinias, ke la vortformado en Esperanto estas fondita sur la logika kaj senpera konstruo de ĉiu aparta vorto kaj ne sur tiel nomitaj ‹reguloj de derivado›; ke reguloj de derivado malutilus al la lingvo, agante kontraŭ ĝia normala funkciado, ke tiaj reguloj alportus arbitrajn elementojn, ĝenantajn por la skriba lingvo kaj tre malutilajn por la parola lingvo.

2-e La Akademio opinias, ke multaj aŭtoroj trouzas sufiksojn; tio estas preskaŭ neevitebla en la parolado, sed tio estigas la skriban lingvon nenecese peza. La kaŭzo de tiu trouzo kuŝas en la fakto, ke nevole oni ofte tro insistas sur ĉiu esprimota ideo por ĝin penetrigi pli forte en la spiriton de l’ aŭskultanto aŭ de l’ leganto. Ĉar aliflanke oni devas ne tiel ŝparegi la sufiksojn, ke la vortoj fariĝos nekompreneblaj, estas konsilinde difini la du limojn, inter kiuj oni devas resti, tiamaniere, ke oni lasos al arbitro kaj al personaj preferoj rolon kiel eble plej malgrandan.

La Akademio do rekomendas al la aŭtoroj Esperantistaj, ke ili observu la du principojn de neceso kaj de sufiĉo (vidu p. 12), kiuj kontraŭstaras unu la alian kaj formas la logikan bazon de vortkonstruo en Esperanto.

La aliajn proponojn de Antido la Akademio ne akceptis en ilia origina formo, kiu ŝajnis iom tro rigida kaj teoria por la praktika uzado de la lingvo. Mi do dediĉis la jaron 1914 kaj parton de 1915 al reorganizo de la komisiono[2], reesploro de la tuta temo, komparo kun aliaj sistemoj kaj studo de la kritikoj intertempe faritaj de diversaj akademianoj kaj aŭtoroj Esperantistaj; kaj la rezulto estas la nuna raporto, titolita Fundamentaj reguloj de la Vort-teorio, en kiu la tuta teorio estas esprimita per 16 reguloj, klarigataj per aro da ekzemploj, kiuj montras, kiamaniere oni devas apliki la regulojn en la praktiko.

Tiun raporton mi havas nun la honoron submeti al la aprobo de la Akademio kiel definitivan formon de la vortteorio en Esperanto.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.