La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FUNDAMENTAJ REGULOJ
DE LA VORT-TEORIO
EN ESPERANTO

Aŭtoro: René de Saussure

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

II. VORTSINTEZO

La vortsintezo estas la konstruo de la vorto, kiu elvokas donitan ideon. Nu, por ‹doni ideon›, oni devas uzi vortojn, kaj tiuj vortoj formas frazon. Vortsintezo estas do simple: kunpremo de tuta frazo en unu vorton. Ĝi estas procedo inversa je la vortanalizo, kiu estas: klarigo de unu vorto per tuta frazo da vortoj.

§29. (Simplaj vortoj)

La ideojn reprezentatajn per simplaj vortoj de la U. V. oni ne bezonas sintezi, ĉar tiujn vortojn la vortaro liveras tute pretaj por la uzo.

Ekzemple, la ideo ‹en la nuna tago› estas sintezita en la U. V. per la simpla kaj tute preta vorto: hodiaŭ.

Tamen, se la simpla vorto havas gramatikan karakteron, t. e. se ĝi entenas en si mem ideon aŭ substantivan, aŭ adjektivan, aŭ verban, oni aldonas al ĝi la taŭgan finaĵon gramatikan (o, a, i).

Ekzemple, se oni volas uzi memstare la simplajn vortojn frat, fort, ind, skrib, ktp., oni devas uzi la formojn: frat'o, fort'a, ind'a, skrib'i, ktp. – Tion oni faras ne pro logiko, sed, kiel klarigis Zamenhof en Fund. Krest (p. 248), pro tio, ke en Esperanto ‹ĉiuj substantivoj en nominativo finiĝas per o, ĉiuj adjektivoj per a, ĉiuj verboj en modo sendifina per i›. Alivorte, finaĵo o estas necesa por montri la nominativon, kiel finaĵo i por montri la modon sendifinan. Krom tiu motivo oni povus citi aliajn: en la ĉi supraj ekzemploj, la finaĵoj o, a, i, konservas al la akcento ĝian kutiman lokon kaj ebligas la uzon de la formoj akuzativa kaj multnombra (frat'o'n, frat'o'j). Cetere tiuj pleonasmaj finaĵoj alportas en la vorton nenian malutilon, ĉar pleonasmo ne ŝanĝas la signifon de vorto (reg. 4-a).

§30. (Kunmetitaj vortoj)

  1. Sintezi la ideon: ‹iri supren›.
    Laŭ regulo inversa je reg. 10-a oni havas: ‹iri supren› = supreniri.
  2. Sintezi la ideon: ‹iĝi bela›.
    Laŭ la sama regulo: ‹iĝi bela› = bela'iĝi. Nu, laŭ reg. 15-a (principo de sufiĉo) oni devas forigi la neutilan pleonasman finaĵon a, ĉar la radiko bel jam en si mem entenas la ideon adjektivan. Restas do simple: ‹iĝi bela› = beliĝi.
  3. Sintezi la ideon: ‹objekto, kiu portas kandelon›.
    La ideo ‹objekto, kiu portas› estas sintezita en la U. V. per la sufiksa vorto ing (= ing'o); aliflanke, kandel'o = kandel; restas do: ‹ingo kandel›, kiu laŭ reg. 10-a sinteziĝas en kandelingo.
  4. Sintezi la ideon: ‹kiu rilatas al homo›.
    La ideo ‹kiu rilatas al› estas sintezita en la U. V. per la simpla finaĵa vorto a; aliflanke hom'o = hom. Do: (kiu rilatas al) (homo) = ‹a hom› = homa.

§31. (Sekvo)

Sintezi la ideon: ‹virino matron'a›, aŭ ‹virino el speco matron›.

La ideon adjektivan ‹a›, aŭ la ideon ‹el speco› oni ne bezonas sintezi, ĉar laŭ reg. 12-a tiu ideo sin nature kaŝas inter la du partoj de la konstruota vorto: ‹virino matron'a› = matron'(a)'virino = matron'virino. Nu, la ideo ‹virin› tie ĉi estas pleonasma[25], do forĵetinda, ĉar tiu ideo jam ekzistas en vorto matron. Do, resume: ‹virino (el speco) matrona = matrono.

§32. (Sekvo)

  1. Sintezi la ideon: ‹arbo kverk'a›, ‹arbo el speco kverk›.
    Kiel ĉi supre, oni havas: ‹arbo kverk'a› = kverk'(a)'arbo = kverk'arbo. Sed la vorto arb tie ĉi estas pleonasma, do forĵetinda, ĉar la ideo ‹arb› jam estas entenata en radiko kverk. Resume: ‹arbo el speco kverk› = kverko.
  2. Sintezi la ideon: ‹arbo karakterizata per frukto pomo›.
    Oni povas unue sintezi la ideon ‹frukto pomo› per reg. 10-a en: pomofrukto, aŭ pomfrukto, ĉar pom'o = pom. La ideon ‹karakterizata per› oni ne bezonas konservi, ĉar tiu ideo sin kaŝas inter la du partoj de la sintezota vorto. Restas do simple la duelementa ideo ‹arbo pomfrukto›, kiu laŭ reg. 10-a sinteziĝas en pomfrukto'arbo. Sed la ideo ‹frukto› tie ĉi estas pleonasma, ĉar ĝi jam estas entenata en vorto pom. Restas do simple, post forĵeto de la neutilaj pleonasmoj: pomarbo (aŭ pomujo, ĉar sufikso uj post ideo de ‹frukto› estas sinonimo de radiko arb).
  3. Sintezi la ideon: ‹fruktarbo karakterizata per frukto pomo›.
    La ideo ‹fruktarbo› estas jam sintezita; la ideon ‹karakterizata per› oni flankelasas; fine, la ideo ‹frukto pomo› sintezi ĝas en pomo, ĉar la ĝenerala ideo ‹frukt› estas entenata en la pli speciala ideo ‹pom›; restas do: pom'fruktarbo, kaj tiu vorto estas nereduktebla, ĉar la ideoj ‹arbo›, ‹fruktarbo›, ‹pom-fruktarbo› estas ideoj pli kaj pli specialaj; sed oni rimarku, ke ‹pom-fruktarbo› ne estas la sama ideo kiel ‹pomfrukt-arbo› (= ‹pom-arbo›).

§33. (Sekvo)

Sintezi la ideon: ‹koloro blu›.

Laŭ reg. 10-a: ‹koloro blu› = blu'koloro; nu, blu'koloro reduktigas je blu'o, ĉar la ideo ‹kolor› jam estas entenata en radiko blu.


Rimarko 1. Radiko blu entenas, krom la ideo ‹kolor›, ankaŭ la ĝeneralan ideon adjektivan de ‹ec'o›. Do, blu'o signifas ankaŭ blu(ec)'o, t. e. ‹eco blu›. Tamen, la du signifoj ‹koloro blu› kaj ‹eco blu› ne estas malsamaj (unu estas nur pli ĝenerala ol la alia) ĉar la ideo ‹kolor› ankaŭ enhavas ideon de ‹ec'o›. Alivorte, se oni kompare analizas la vortojn blu'o kaj pom'o, oni trovas, ke radiko blu entenas la ideojn blu-(kolor)(ec)(a) same, kiel radiko pom entenas la ideojn pom(frukt)(aĵ)(o); oni rajtas do skribi: blu'o = ‹koloro blu› aŭ ‹eco blu› same, kiel: pom'o = ‹frukto pom› aŭ ‹aĵo pom›.

Oni povas skribi ankaŭ: blu'o = ‹abstrakto blu›, ĉar oni jam vidis (§14), ke ĉiuj ecoj estas abstraktoj. La diversaj sencoj de blu'o: ‹koloro blu›, ‹eco blu›, ‹abstrakto blu› (kaj eĉ ‹o blu›) estas entenataj unu en la aliaj. Tiuj sencoj estas pli kaj pli ĝeneralaj, ĉar la ideoj ‹blu›, ‹kolor›, ‹ec›, ‹abstrakt› estas pli kaj pli ĝeneralaj.

Rimarko 2. La vorto blu'koloro estas reduktebla je blu'o, sed roz'koloro estas nereduktebla, ĉar roz'o estas ne ‹koloro› sed ‹floro› (ekz.: ‹Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman ĉapelon›).

§34. (Sekvo)

  1. Sintezi la ideon: ‹kvalito feliĉ›.
    Laŭ reg. 10-a: ‹kvalito feliĉ› = feliĉ'kvalito. Sed la ideo ‹kvalit› jam estas entenata en radiko feliĉ; sekve: ‹kvalito feliĉ› = feliĉo.
  2. Sintezi la ideon: ‹kvalito de reĝo›.
    La vorto reĝo = reĝ. La vorteto genitiva de estas sinonimo de la ideo adjektiva a, do: ‹de reĝ› = ‹a reĝ› = reĝ'a. Resume: ‹kvalito de reĝo = reĝa'kvalito. Nu, la ideo adjektiva ‹a› estas ankaŭ sinonimo de la ideo ‹kvalit›; do, el la vorto reĝa'kvalito oni povas forĵeti aŭ finaĵon a, aŭ radikon kvalit, kiel neutilan pleonasmon; sed, oni ne povas forĵeti ambaŭ, ĉar tiu ideo adjektiva ne ekzistas en la aliaj elementoj de la vorto (reĝ kaj o). Oni do alvenas al du eblaj formoj de la sintezota vorto: reĝ'a'o aŭ reĝ'kvalit'o. La unua formo estas neakceptebla, ĉar vorto ne povas havi du finaĵojn; la dua formo ankaŭ ne estas bona, ĉar en ĝi la radiko kvalit okupas lokon de sufikso; pli bone do estas anstataŭigi radikon kvalit per la sinonima sufikso ec, kaj oni tiel ricevas: ‹kvalito de reĝo› = reĝeco.

Rimarko. En Esperanto, montras ‹kvaliton› nur tiuj substantivoj, kies antaŭlasta elemento estas adjektiva. Ekzemple: feliĉ'o, reĝ'ec'o, trink'em'o, ĉar la elementoj feliĉ, ec, em, entenas ideon adjektivan, do kvalitan.

§35. (Sekvo)

  1. Sintezi la ideon: ‹ago skribi›.
    Laŭ reg. 10-a: ‹ago skribi = skribi'ago. Nu, la verba ideo ‹i› estas sinonimo de ideo ‹ag›. Cetere ambaŭ vortetojn i kaj ag oni povas forĵeti kiel neutilajn pleonasmojn, ĉar la verba ideo de ‹ag'o› jam estas entenata en radiko skrib. Do, fine: ‹ago skribi› = skribo.
  2. Sintezi la ideon: ‹ago reĝi›.
    Laŭ reg. 10-a: ‹ago reĝi› = reĝi'ago. Tie ĉi ankaŭ troviĝas pleonasmo (i = ag); oni do povas el vorto reĝi'ago forĵeti aŭ finaĵon i, aŭ radikon ag, sed ne ambaŭ, ĉar la ideo verba de ‹ag'o› ne ekzistas en la aliaj elementoj de la vorto (reĝ kaj o). Oni do alvenas al du eblaj formoj: reĝ'i'o kaj reĝ'ag'o. La unua formo estas neakceptebla, ĉar vorto ne povas havi du finaĵojn; la dua formo ankaŭ ne estas bona, ĉar en ĝi la radiko ag okupas lokon de sufikso; pli bone do estas anstataŭigi tiun radikon per la sinonima sufikso ad, kaj oni tiel ricevas: ‹ago reĝi› = reĝado.

Rimarko 1. En Esperanto, montras ‹agon› aŭ ‹staton› nur tiuj substantivoj, kies antaŭlasta elemento estas verba. Ekzemple: ag'o, skrib'o, reĝ'ad'o, bel'ig'o, ktp› ĉar la elementoj, ag, skrib, ad, ig, ktp., entenas ideon verban, do agan aŭ statan.

Rimarko 2. El la antaŭaj paragrafoj oni povas konstati la jenan principon: sufikson oni devas uzi nur, se ĝi alportas en la vorton ideon novan, ne ankoraŭ (aŭ ne sufiĉe) esprimitan per la aliaj partoj de la vorto.

§36. (Sekvo)

Sintezi la ideon: ‹fari la agon karakterizatan per objekto krono›.

La ĉi supran ideon oni povas dividi en 3 partojn: ‹(fari agon) (karakterizatan per) (objekto krono)›, kaj ĉiun el tiuj 3 partoj oni devas aparte sintezi: ‹fari agon› = agi, ĉar la ideo ‹far› estas sinonima de ‹ag›; ‹objekto krono› redukti ĝas je krono, ĉar la ideo de ‹objekto› jam ekzistas en vorto krono; cetere kron'o = kron, ĉar ‹kron› estas ideo substantiva.

La donita ideo estas do kunpremebla en la pli simplan formon: ‹(agi) (karakterizata per) (kron), kiu sintezi ĝas en la vorton: kron'agi, ĉar la ideo ‹karakterizata per› sin nature kaŝas inter la du partoj de la vorto.

Nu, la ideo verba ‹i› estas sinonimo de la ideo ‹ag›; oni povas do el vorto kron'agi forĵeti, kiel pleonasman, aŭ la radikon ag, aŭ la finaĵon i, sed ne ambaŭ. Se oni deziras vorton en formo verba, oni konservos finaĵon i kaj forĵetos ag; la fina rezulto de la sintezo estas do: kroni. Kontraŭe, se oni deziras vorton en formo substantiva, oni devas anstataŭigi finaĵon i per finaĵo substantiva o; tiam oni jam ne povas forĵeti la radikon ag (ĉar vortetoj ag kaj i devas ne ambaŭ malaperi). Oni do havos la jenan sintezon: ‹ago karakterizata per objekto krono› = kron'ag'o, aŭ pli bone kron'ad'o, ĉar la ideo ‹ag› okupas tie ĉi lokon de sufikso, kaj ad estas la sola sufikso sinonima de la verba ideo ‹ag›.

Cetere, la vortfamilio kron, kron'i, kron'ad'o estas tute simila al la familio: reĝ, reĝ'i, reĝ'ad'o (vidu §15).


Rimarko 1. En verboj kun radiko neverba, kiel kron'i, najl'i, sang'i, flor'i, ktp., la naturo de la ago ne estas esprimita, kaj sekve la logika signifo de tiaj verboj estas pli-malpli duba; oni povas diri, ke tiuj vortoj iom pekas kontraŭ la principo de neceso. Aliflanke, se oni provus esprimi per sufiksoj la naturon de la ago, oni ne povus trovi sufiksojn tute taŭgajn, eĉ se oni akceptus la sufiksojn uzatajn en la teknika lingvo (iz, if, ktp.). Se oni dirus ekzemple kron'iz'i, sang'if'i, ktp., anstataŭ kron'i, sang'i, ktp., tiuj formoj ne estus pli bonaj, ĉar ili pekus kontraŭ la principo de sufiĉo, kiu estas tiel grava kiel la principo de neceso. Efektive, per uzo de sufiksoj tro precizaj, oni ne povas eviti la enkondukon de fremdaj ideoj, ne entenataj en la ideo esprimota, ĉar ne ekzistas kaj ne povas ekzisti aparta sufikso por ĉiu speciala ideo. Ekzemple, sufikso iz signifas ‹ŝmiri per›, ‹ornami per›; nu, oni povas ‹kronizi (ornami per kronoj) tombon, ĉerkon›, aŭ ‹kronizi (ornami per krono) la pordon de luksa veturilo›, sed tiuj ideoj estas tute aliaj ol la ideo esprimita per la vorto kroni.

Resume, kiam la apliko de la du principoj de neceso kaj de sufiĉo alkondukas al du eblaj formoj de la vorto konstruata, unu formo minimuma, malpreciza, kaj unu formo maksimuma, tro preciza, oni prefere devas elekti la formon minimuman, ĉar ĝi estas la pli simpla, la pli malpeza kaj la pli konforma al la naturaj lingvoj kaj al principo de minimuma peno. Tamen, la formon minimuman oni devas akcepti nur, se la kunteksto klarigas la signifon de la vorto. En mala okazo la formo maksimuma estas konsilinda; sed, ĉar la nombro de sufiksoj ne estas sufiĉa por esprimi ĉiujn ideojn, oni povas uzi ankaŭ radikvortojn. Ekzemple la tro elastan signifon de la verbo ŝtoni oni povas precizigi per la formoj maksimumaj: ŝtonfrapi, ŝtontrafi, ŝtonpafi, ŝtonmortigi, ktp.

Tiu elekto estas afero, tiom de stilo, kiom de logiko, ĉar en Esperanto la stilo sin montras ne nur en frazkonstruo, sed ankaŭ en vortkonstruo.

Rimarko 2. Oni ne devas fari konfuzon inter ‹verbo› kaj ‹radiko verba›. Ekzemple: kron'i estas verbo, kvankam radiko kron estas neverba, kaj restas neverba eĉ en la vorto kron'i pro tio, ke simplaj vortoj estas elementoj nevarieblaj. En Esperanto la finaĵoj estas memstaraj vortoj, do kron'i estas ne simpla vorto sed vorto kunmetita el du simplaj vortoj: substantivo kron kaj verbo i, same kiel maŝin'skribi estas vorto kunmetita el substantivo maŝin kaj verbo skribi.[26]

Do, por ke vorto estu verbo, estas nenecese, ke ĉiuj elementoj de la vorto estu verbaj; sufiĉas, ke ĝia finaĵo estu verba (ekz.: ĉirkaŭ'i); por ke vorto estu substantivo, sufiĉas, ke ĝia finaĵo estu substantiva (ekz.: ĉirkaŭ'o); por ke vorto estu adjektivo, sufiĉas, ke ĝia finaĵo estu adjektiva (ekz.: ĉirkaŭ'a).

§37. (Influo de la kunteksto)

Sintezi la ideojn: ‹aĵo konstruita›, ‹aĵo konstruata›, ‹aĵo konstruota›.

Laŭ reg. 10-a tiuj ideoj sinteziĝas en konstruit'aĵo, konstruat'aĵo kaj konstruot'aĵo, sed tiuj formoj estas iom pezaj, kaj se la kunteksto permesas, oni devas ilin mallongigi: se la ideo de ‹aĵo› estas jam elvokata de la kunteksto, oni povas forĵeti sufikson aĵ, kiel neutilan pleonasmon, kaj uzi la simplajn participo-substantivojn konstruit'o, konstruat'o, konstruot'o; se la ideo ‹tempa› kaj la ideo ‹pasiva› estas memevidentaj pro la kunteksto, oni povas forĵeti la participajn sufiksojn kaj uzi la formon konstru'aĵo, aŭ eĉ simple konstru'o kiel en la ekzemplo de §22.

Tamen, se la ‹konstruaĵo› estas io materia, preferinde estas konservi la konkretigan sufikson aĵ, ĉar objekto materia estas la plej alta grado de konkreto, kaj la formo konstru'o (‹ago konstrui›) estas tro abstrakta. Kontraŭe, se oni parolas pri io konkreta sed ne materia, ekzemple ‹vortkonstruaĵo›, la formo vortkonstruo estas sufiĉe taŭga, ĉar ĝi signifas ne nur ‹ago konstrui› sed ankaŭ ‹rezulto de la ago konstrui›.

§38. (Komparo kun la naturaj lingvoj)

Sintezi, en Franca lingvo, la ideon: ‹Franĉais de Lyon›.

La vorteton de oni povas flankelasi, ĉar ĝi esprimas simple la rilaton inter la du partoj de la kunmetota vorto. Do, laŭ reg. 10-a: ‹Franĉais (de) Lyon› = Lyon'Franĉais; sed la ideo ‹Franĉ› jam estas entenata en la nomo de la urbo ‹Lyon›, do post forigo de la neutila pleonasmo, la vorto Lyon'Franĉais reduktiĝas je Lyon'ais, kiel pom'frukto reduktiĝas je pom'o, aŭ skrib'ago je skrib'o, kaj oni havas la sintezon: ‹Franĉais de Lyon› = Lyonn'ais.

De tio oni konkludas, ke la vortteorio de la lingvo Esperanto estas la sama, kiel tiu de la naturaj lingvoj.

Tion ankaŭ montras[27] la similo inter la vortfamilioj: E. hom, hom'a, hom'ec'o; F. homme, hum'ain, hum'an'ité; G. Mensch, mensch'lich, Mensch'lich'keit; A. man, man'ly, man'li'ness.

Tiuj vortfamilioj montras, ke de ideo konkreta (kiel ekzemple: reĝ) oni povas per adjektivigo aŭ verbigo ricevi la kunrespondan ideon abstraktan (reĝeco aŭ reĝado). ‘En la naturaj lingvoj ekzistas eĉ vortĉenoj ankoraŭ pli longaj; ekzemple en Franca lingvo: homme, hum'ain, hum'an'ité, hum'an'it'aire, hum'an'it'ar'isme; règle, régl'er, règl'e'ment, règl'e'ment'er, règl'e'ment'a'tion.

Sed oni tuj vidas, ke tiaj vortĉenoj estas eblaj nur pro tio, ke oni prenis la saman vorton jen en senco abstrakta, jen en senco konkreta: de la konkreta ideo ‹homme› (homo) oni naskis per adjektivigo la abstraktan ideon ‹humanité› (homeco); iom post iom oni donis al la abstrakta ideo ‹humanité› sencon konkretan (homaro); tiam, de la konkreta ideo ‹humanité› (homaro) oni povis denove eltiri per adjektivigo novan ideon abstraktan: ‹humanitarisme› (homareco).

Sed en Esperanto ne ekzistas konfuzo inter homeco kaj homaro, sekve anstataŭ unu longa vortĉeno oni havas pli logike du apartajn ĉenojn: hom(o), hom'a, hom'ec'o; homar(o), homar'a, homar'ec'o; simile: regul(o), regul'i, regul'ad'o; regular(o), regular'i, regular'ad'o.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.