|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA SKANDALO PRO JOZEFOAŭtoro: Valda Vinař |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Valda Vinař naskiĝis la 31-an de majo 1918 en la hungara urbo Kaposvár. Liaj gepatroj estis ĉeĥoj kaj nur dumvojaĝa hazardo kaŭzis, ke li enspiris la unuan aergluton en tiu ĉi loko. Post baldaŭa morto de lia patro, la patrino de la juna Vladimir nur malfacile vivtenis sin kaj sian filon, sed tamen li povis frekventi gimnazion en Praha, kiun li finis per abiturienta ekzameno en la j. 1937.
Jam ekde studentaj jaroj datiĝas liaj unuaj provoj aŭtoraj kaj teatraj. Li grupigis kelkajn gejunulojn, kiuj sub la nomo ”La tago” komencis ludi sur la ”malgranda scenejo” en la strato Smeâky en Praha. V. Vinař mem skribis por la aktora grupo teatrajn tekstojn, sprite kritikajn unuaktajn aktualaĵojn kaj ŝercajn versaĵojn. Li mem ankaŭ aktoris kaj sub lia kapabla reĝisorado komencis tiam kelkaj el la nuntempe konataj ĉeĥaj geaktoroj.
V. Vinař poste fariĝis redaktoro kaj kunlaboranto de la ĉeĥa radioelsendado. Post la dua mondmilito li dediĉis sin plene al teatra laboro. Li estis aktoro, poste reĝisoro en teatroj en Liberec, Plzeñ kaj laste en Ĉeb. Dum siaj laborjaroj, jam kiel reĝisoro, li sukcese elstudis Filmartan Akademion en Praha (FAMU) kaj verkis kelkajn ĉeĥlingvajn faklibrojn pri filmaj kaj filozofiaj temoj.
V. Vinař esperantistiĝis en la j. 1949. Post eĉ ne unu jaro studado li sukcesis ĉe la ekzamenoj de Ĉe-instruisto kaj ĉe la ekzamenoj de tiama EAĈSR pri kapablo instrui Esperanton. Li tuj komencis tradukadi el la ĉeĥa literaturo kaj ankaŭ reverki literaturaĵojn laŭ fremdlingvaj motivoj. En postaj jaroj maturiĝis ankaŭ lia origina Esperanta verkado, kion pruvis gajnitaj premioj en diversaj literaturaj konkursoj. Krom prozaĵoj kaj poeziaĵoj li verkis kelkajn unupersonajn dramojn, kiuj estis sukcese prezentitaj far ĉeĥa aktorino Eva Seemannová. La plej sukcesa el tiuj estas ”Ĉerande de l’abismo”, kiun E. Seemanová elstudis sub la reĝisora gvido de la aŭtoro kaj multfoje ĝin prezentis en Ĉeĥoslovakio, GDR kaj Nederlando en Esperanto kaj ankaŭ ĉeĥlingve en Ĉeĥoslovakio.
La dramo estis tradukita ankaŭ en la nederlandan lingvon far René Kok.
Ĉefaj sukcesoj de V. Vinař:
Ĉeĥaj fabeloj — libro aperinta en Japanio en 1962
Voĉoj el mallumo — parafrazoj el poeziaĵoj de naturaj gentoj (manuskripto)
La insulo de neresanigeblaj — dua premio de Belartaj Konkursoj, Stockholm, 1980
La astronomia horloĝo en Prago — dua premio en Literatura Konkurso, Zaragoza, Hispanio
Premioj en la Literaturaj Konkursoj en Bydgoszcz kaj en Internaciaj Floraj Ludoj en Barcelona
Valda Vinař kiel verkisto batalis por la plej noblaj homaj ideoj, por toleremo, komprenemo kaj por paca kunvivado. Li estis ne nur bona esperantisto, verkisto kaj reĝisoro, sed antaŭ ĉio bona homo kaj fervora batalanto por paco. Tial la esperantistoj en Ĉeĥoslovakio estis profunde kortuŝitaj, kiam estis anoncita lia neatendita forpaso la 1-an de decembro 1981 en la urbo Ĉeb.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.