La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SKANDALO PRO JOZEFO

Aŭtoro: Valda Vinař

©2026 Geo

La Enhavo

Korpogvardia veterano

...kaj la faraono diris al Jozefo: mi estas faraono, sed sen via ordono neniu levos sian manon aŭ sian piedon en la tuta Egipta lando.
Kaj la faraono donis al Jozefo la nomon Cafnatpanaeh, kaj kiel edzinon li donis al li Asnaton, filinon de pastro en On.
Kaj Jozefo komencis veturadon tra la Egipta lando.
Genezo, XII, 44-45


Kanajla misordo! Jam denove la tagmanĝo ne pretas ĝustatempe! Denove ni atendu ĝis oni bonvolos eldoni la mizeran vorpecon. Kiom da prokrastoj! Ree kaj ree tio ripetiĝas, de tago al tago. Miamemore, neniam estadis tia malordo en distribuado de soldatmanĝaĵoj, kiel lastatempe - kaj multe mi memoras, tion kredu...

Ja kelkdek jarojn mi jam deĵoras en la korpogvardio de nia Plej Serena Faraona Moŝto, mi mem ee ne plu kalkulas. Simple de mia junaĝo - ĝustadire ekde tiu tago, kiam la patrino alkondukis min al la serĝento kaj diris, jen tiun knabaĉon faris al mi unu el viaj uloj, kiun mi depost tiam ne sukcesis retrovi, do prenu la bubon kaj vivtenu, mi ne plu kapablas, sed ankaŭ ne volas, ke li laboregu kiel mizera sklavaĉo! - Jes, tiel diris mia afabla panjo...

La gvardio do edukis min kaj trejnis. Jes, bone edukis kaj harde trejnis. Kiom da jaroj forpasis depost tiu tempo! Hodiaŭ mi estas jam ververa veterano, meritoriĉa kaj de ĉiuj konuloj respektata. Tamen nur malmultaj el mia taĉmento ankoraŭ memoras, ke estis mi, kiu tiame antaŭ jaroj vipopunis Jozefon la Hebreon. Ĉu vi ne kredas - fakte! Memkomprene, estis por mi aparta honorigo, multaj kamaradoj enviis min pro tio. Sciu, mi tiam estis la plej fortstatura knabego el la tuta gvardio - do, kiam ekestis tiu tumulto ĉirkaŭ Jozefo, la ĉefa gvardiestro Potifar alvenigis min kaj ordonis, ke mi vipregalu la malĉastan judon.

Nu, mi plenumis la taskon perfekte, kun ekstra emfazo. La estro tre kontentis kaj rekompencis min tiam per duobla kromporcio da viando je vespermanĝo; miaj kolegoj furiozis de envio, kompreneble... Ho, jes, memorinda, feliĉa tago por mi. Apenaŭ ja por Jozefo - sed kiom koncernis min Jozefo, kiom koncernis min lia kulpiĝo kaj samtiel la obskuraj negocaĉoj en la familio de Potifar entute?

Cetere, mi povas certigi vin, ke la judaĉo estis tiukaze senkulpa kiel ŝafo, tion mi ekkonis unuavide. Min neniu kapablas trompi, sufiĉis nur rigardeti la mienon de tiu fripona paro kaj tuj mi sciis kiel statas la afero. Potifarino estas ja deĉiame famkonata malĉastulino, kiu neniam evitis okazon por provoki virseksulojn per sia incita sinteno - kaj certe estis ŝi, kiu kaŭzis la tutan skandalon. Tio estis mia unua ekpenso kaj certe mi ne eraris.

Sed mi estas profesiulo, ĉu ne vere? En la gvardio oni vivtenas nin ne por pensi, sed por bati. Se sinjoro ordonas vipi, tiam oni vipu plenforte, sen demandi pri la kialoj. Pensi licas al estruloj, nia tasko estas deĵori. Pri ĉio respondecas la estroj, kaj tiuj ĉiam pravas, ĉar por pravi oni ja fariĝas estro, ĉu ne?

Cetere batregalon la hebreo tamen meritis, ĉar li kondutis kiel stultulo. Ĉu decas rifuzi amorproponon de tia virino? Se estintus mi, kiun Potifarino incite provokis, mi jam scius kiamaniere pritrakti ŝin: senhezite mi seksumus ŝin kaj finfarite. Tute mi malzorgus, ĉu ŝi estas nobelulino, ĉu ordinara ĉiesulino. Ino kiel ino, pri seksaĵoj ĉiuj ili egalas. Kaj viro, kiu tion ne komprenas, estas aŭ nepra stultulo aŭ neniomkapabla impotentulo. Miaflanke, neniam ml evitis okazon kunkuŝigi iun ajn virinon, se mi trovis ŝin seksplezurinda.

Sciu, mi ĝenerale malŝatas la tiel nomatajn virtulojn. Okulfrape ili manifestas siajn ĉastecon, animpurecon, malpretendemon kaj martiremon - ĉu mi scias kion arikoraŭ! Sed ĉio ĉi estas ja kontraŭnatura, ĉu? La vulgara popolaĉo devas eviti tiajn rafinaĵojn. Jes ja, la nobeluloj bonŝancas daŭrigi sian vivadon ankoraŭ postmorte en luksaj sarkofagoj kaj pompe meblitaj tomboĉambroj, kie iliaj mumioj kuŝas balzamitaj kaj provizitaj de ĉiaspecaj vivbezonaĵoj, ili ĉiam ekzistos plu - sed niulo? Niulo finos sian mizerplenan vivaĉon ie en sterkejo, kie oni senceremonie enterigos lin kvazaŭ favan hundokadavron aŭ simple forlasos en dezerto kiel vorotaĵon por sovaĝbestoj. Do kia asketemo dumvive? Kiaj fastoj? Ĉion eblan mi devas elĝui nur nun, ĉi-tempe, antaŭmorte, ĉu vi komprenas? Mi surkraĉas iajn idealojn, moralon, bonmorojn, tio estas nur malrealaj ecoj elpensitaj por trompi trokredemajn malsaĝulojn. Realan fakton mi bezonas, nepron, pruvatestan, palpeblan fakton! Kaj ĉu vi scias, kio estas? Plena manĝujo, sciu - jen tiu plej reala, nedisputebla fakto, kiun mi agnoskas! Nenion alian mi bezonas, je ĉio alia mi fajfas.

Nun, dank' al nia Plej Saĝa Superulo, ni ĉiam havas plenan manĝujon, eĉ kiam ĉie alilande oni laŭdire tre suferas, ja eble eĉ amase mortadas de malsatego. Nu jes, kaŭzas tion la malfekundeco, kiu jam depost kelkaj senpluvaj jaroj trafis la tutan mondon laŭdire. Ja por mi malgravas, se iuj barbaraj gentoj elmortaĉos - precipe, ke ni egiptoj, ne malsatas.

Kaj vidu, ĉion oni miaŭzas por trompe propagandi! Troviĝis nome malsprituloj asertantaj, ke pri nia nuna bonfarto meritas ĝuste tiu hebrea ulo Jozefo, laŭdire, ĉar li konstruigis la grandegajn grenejojn kaj ordonis amasigi nutraĵojn dum la antaŭaj jaroj, kiam ĉio abundis - ba, kia stulta parolo! Se nia Dieca Faraono ne sonĝintus pri tiuj bovinoj grasaj kaj malgrasaj, ĉu Jozefo povus antaŭscii la okazontaĵojn? Nu vidu, kiu do meritas pri nia bonfarto? Klarigi signifon de tia lumevidenta sonĝo scipovas ja kiu ajn, sed profete sonĝi povas nur elektitoj de dioj, ĉu mi ne pravas?

Cetere oni devas konstati, ke la sagaca judo tre lerte eluzis tiun faraonan sonĝon por fondi sian enviindan, abruptan karieron. Nuntempe li estas, krom la reĝo, la plej potenca funkciulo, kvazaŭa vicfaraono, kiu estras la tutan Egiptian regnon kaj mastrumas ĉiujn ŝtatnegocojn. Diru mem: ĉu indas, ke tia sklavdevena barbaro igu veturigadi sin en reĝa ĉaro tra la lando? Kaj imagu, oni eĉ freneze jubilas al li renkonte, tapiŝumas lian vojon per floroj kaj laŭrobranĉetoj kaj oracias kiel savinton! Ba, stultuloj - ĉu ili opinias, ke li agas senprofite?

Vidu, unusola vipregalo sufiĉis por elkapigi al li ĉiujn modestecon, oferemon kaj idealojn. Eĉ sian hebrean devenon li neis, akceptinte novan nomon egiptlingvan, kiun egale neniu memortenas. Ankaŭ sian pudoron li venkis, edzinigis pastran filinon kaj naskigis du bubojn. Ba, sklavo nobeliĝis - nekredebla aĵo!

Memkomprene, la alsimiligo de lia vimaniero al egiptaj moroj estis nur ruza, profitcela krazaŭo. Proprakonscie li ĉiam restas barbara fremdlandano, kiu ne povas venki sian sklavecan inklinon al la primitiva gento. Ĉu vi ne kredas? Kial do li kelkfoje sendis pere de sia vagabonda frataro tian amasegon da nutraĵoj el ŝtata provizejo en la Kanaanan landon, ja eĉ senpage! Ĉu tio ne estis evidenta misuzo de oficpovo?

Sed tio ŝajnis al li ankoraŭ nesufiĉe! Por li ne sufiĉis, ke li mem bonfartas kvazaŭ porko en sekalejo - li devis eĉ almigrigi sian tutan familion! Kaj ĉu vi scias, kiomnombra estas tia juda grandfamilio? Estis ne nur lia patro kaj la dek unu fratoj, sed aldone ankaŭ bofratinoj, gekuzoj, bofilinoj, genevoj kaj nekalkulebla geneparo. Kiam ĉiuj-ĉi en siaj bizaraj kostumoj enmarŝis nian urbon kun kelkaj veturiloj ŝarĝitaj per ĉiaspeca fatraso, ili aspektis kiel trupo de histrionoj kaj ridindaj ŝercafektuloj. Tia tumulto ekestis, ke ni devis duobligi patrolojn por teni ordon. Kaj nun ili ĉiuj restadas ĉi tie, en nia regiono, tiuj fiaj elmigrintoj, kiuj senbride naskproduktiĝas kvazaŭ ratoj. Kaj tiun ĉi homamason ni nutru je ŝtataj elspesoj. Nur atendu, post kelkaj jaroj ili formanĝegos ĉion kvazaŭ lokustoj kaj fine englutos eĉ nin mem. Malbena kahajlaro!

Kaj ĉion ĉi kulpas tiu damnita Jozefo. Oficiale ja oni sciigis, ke lian parencaron invitis la Superulo mem, sed kiu ankoraŭ kredas oficialajn sciigojn? Ĉiam la aferoj statas aliel, ol estruloj asertas. Certe estis rezulto de intrigoj far Jozefo. Ho, mi malŝategas lin! Se mi ĉion ĉi antaŭsciintus, tiam la batmemorigo estus ankoraŭ multe pli efika...

Ĉu li eble ankoraŭ memoras, kiel li muĝis kaj ĝemblekis tiam batate? Verdire, tiun eventon li devus miafavore forgesi - alie li povus min ne tre agrable rekompenci... Tamen, ĉu mi estas riproĉinda? Mi nur obeis ordonon. Ja ĉiam mi deĵoris konscience, servante al kia ajn reĝimo. Respondecas mia ĉefestro, mi nur praktikas mian profesion. Certe, tiel estas prave; estas Potifar, kiu respondecas! Kaj se Jozefo eble ordonus, ke mi skurĝu Potifaron, volonte mi farus, kial ne? Harda disciplino estas ja firma bazo de homa kunvivado, ĉu ne?

Jes, jes - tiel statas la aferoj, tiel pasas la vivado. Potenculoj alternas, unu malaperas kaj alia supreniĝas, pli-malpli fia ol tiu antaŭa. Tronoj detruiĝas, superbaj urbegoj iĝas ruinoj, formortas tutaj homgentoj, vastaj regionoj kun flororiĉaj ĝardenoj ŝanĝiĝas je dezertoj... Tamen ununuraĵo ĉiam postrestas: estas ni, gvardianoj, policanoj, soldatoj, militistoj, armitoj, solduloj, profesie ekzercitaj amasmurdistoj. Ĉio alia pereos posttempe, ĉio estos forgesita, ĉio ajn: la stulta, spritmanka ĉasteco de Jozefo samkiel lia posta honorigo, la venĝema malfavoro de Potifar kaj avideca voluptemo de lia edzino, kies nomon oni eĉ ne plu rememoros - la grandegaj piramidoj de ĉiopotencaj faraonoj dispeciĝos, luksajn palacojn kaj belegajn templojn kaj kolosajn statuojn ŝutkovros sabloamasoj alpelataj de orienta vento - ĉio, ĉio ajn estos foje pasinta, sole ni, batalpretaj militontoj, ni ĉion postdaŭros.

Foriĝu de la vojo, mizeraj civiluloj, jen ni eminentularo de l' mondo marŝas per firma, samritma paŝo, unu du, unu du - aŭdu la tertremadon - paŝas ni, la plej konvinka potenco, ni, la poreterna armeo mortiprete fidela al ia-ajna makabra ideo! Ni, ni ĉion superas,la tutan Teron ni estras, vi ĉiuj aliaj estas nur sklavoj, kiuj devas vivtenadi nin. Kliniĝu antaŭ ni, penege laboru kaj se necese eĉ mortaĉu pro malsato por nin satigi, oferdonacu viajn filojn - ĉar sciu: la dioj eternaj, ĉiopovaj, senkompataj kaj sangavidaj - estas ni!...

Jes, homidoj, tiel estas. Ĉu vi jam komprenas, kion signifas esti brava gvardiano? La soldateco estas la plej privilegia metio kun garantiitaj bonfarto, honoro kaj gloro, ĉiam kaj ĉie. Eĉ nian funebron oni aranĝos je ŝtata elspezo... Kiom bagatela estas tiu banala aventuro de ia Jozefo kompare al nia historia predestino!

Ho, bone, tre bone decidis mia povra patrino... Ekde tiu tago mi ne revidis ŝin. Eĉ ŝian vizaĝon mi jam apenaŭ kapablas rememori. Eble afabla ŝi estis. Certe ŝi ne plu vivas hodiaŭ. Dioj scias, kiam kaj kiel ŝi mortis...

Sed miltondre - oni jam ekis distribui la manĝaĵojn! Kaj mi idioto jen senutile meditaĉas...

He, kamaradoj, lasu min trapasi, ne kubutumu! Vakigu por mi spacon, kanajloj - meritohava veterano estas preferenda, ĉu vi ne scias tion?! Damne, mi rajtas ja ricevi mian manĝaĵon - he, vi tie, tuje eldonu al mi mian tagmanĝon, alie mi plendos rekte ĉe Jozefo la Hebreo! Ne ridaĉu, stupiduloj - ĉu vi ne scias, ke li estas mia intima konato?! ...

Do ĉesu jam - jen kion vi faras, idiotoj, vi faligis min!! Ne piedbatu min, kamaradoj - ĉu vi ne vidas, jen ja bomo kuŝas surtere - ĉu vi eble tretmortigos min pro maĉpeco da aĉa voraĵo?! Kvazaŭ aro de furioziĝintaj ĉevaloj vi kuregas transe - merde, kondutu ja kiel homoj, bastardoj misgeneritaj - aaaŭ! mia torako krevas - helpu min stariĝi, pro ĉiuj dioj - mizerikordu, ne lasu min ĉi tie mortaĉi - ĉu vi frene... hooo!! ...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.