|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA SKANDALO PRO JOZEFOAŭtoro: Valda Vinař |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
...post kelka tempo la edzino de lia sinjoro rigardis Jozefon kaj diris: kuŝiĝu kun mi...
Genezo, XXXIX, 7
Ne, ne - neniu al mi parolu pri Jozefo! Eĉ lian nomon mi ne volas aŭdi. Li tiom ofendis min, kiel kuraĝus neniu en la vasta faraona regno. Kaj li, tiu barbara elmigrinto, mizera nurnura sklavo, tia malnobla neniulo - li kuraĝis!... Belege li rekompencis mian favoron! Li kraĉmakulis mian virinecon, miajn feminan dignon kaj homan memfidon, kvankam eĉ kisi miajn maleolojn li ne indas. Estis ja mi, kiu foje persvadis Potifaron, ke li aĉetu Jozefon de tiuj sklavovendistoj.
Por diri veron, hodiaŭ mi mem eĉ ne plu scias, pro kio mi tiam faris, mi stultulino - verŝajne nur pro troa kompatemo. Laŭ lia febla, senforta staturo ja unuavide evidentis, ke por pena laboro li absolute ne taŭgas. Tia povruleto li aspektis, malgrasa, senpova, etmuskola; liaj nlgraj okuloj plenaj de tristeco - kiom frape ili kontrastis tiun palan helhaŭtan vizaĝon...
Li mem versimile jam forgesis, mi tamen bone rememoras. Potifar jam volis forpeli kaj lin kaj la tutan nomadan vagabondaron - sed en tiu momento mi subite iel ekkompatis la hebrean junulon, do mi diris al la edzo, atendu ja, ĉu ekzistas nur penlaboro, eble ni povus lin tamen iamaniere utiligi, ĉu li hazarde ne kapablas ion alian?
Jes, jes, nepre li kapablas, fervore asertis la negocistoj, tiu ĉi judo scias perfekte klarigi signifon de sonĝoj! Provu nur, sinjorina moŝto, kaj certe vi bonspertos! - Ĥa, friponoj sagacaj, ili tre bone sciis, ke la sonĝprofetado estas nia tradicia ŝatokupo, ia - mi diru - tutnacia manio, tial ili jesis tiom trorapide.
Kompreneble, tiu malsprita dupo, mia sinjoro edzo, ne eltenis plu kontraŭstari, ĉar posedi lertan sonĝaguriston estas ja prestiĝa afero en nia monduma socio. Sekve li finfine tamen aĉetis, ne malzorginte marĉandi pri la prezo kiel eble plej multe.
Tiu malsagaca Potifar! Nun li ĉie fanfaronis, kiel bonprofite li akiris elstaran fremdlandan specialiston en la sonĝprofeta fako. Li alkutimiĝis preskaŭ ĉiutage venigi Jozefon, por infanece ĝoji pri lia lerteco improvize elokventi laŭ malsamaj abstraktaĵoj. Estas dubinde, ĉu Potifar fakte tiom abunde sonĝis - pli eble li volus, avarulo maldeca, riĉe al si kompensi la monsumon elspezitan, ja mi konas lin tre bone!
Vere ridinda vidaĵo, kiam tiuj du konfidence kunsidis kaj grave mienis, laŭdire analizante la sonĝenhavojn. Mi kutimis sidi iom proksime kaj observi ilin, sed apenaŭ mi povis aŭdi ilian babiladon. Cetere tio neniom interesis min, ĉar la fato de mia edza sinjoro por mi absolute ne gravas - kaj krome, je sonĝoj mi ne kredas. Al sonĝoj mi nepre preferas revojn...
Jes, revi ml ege ŝatas!... Nenio estas pli agrabla ol dum postmanĝa siesto senmove pigri sur molaj kusenoj kaj maldormi kun okuloj fermitaj. Sklavino milde priventumas vin - kaj vi povas liberlasi la pensojn, ke ili vagu sencele tra malreala neniejo kvazaŭ kamelidoj petolantaj sub kokosarboj de ombrodona oazo - ĝis fine ĉio koncentriĝas je imago pri ajna neekzistanta iulo, kun kiu vi povas amindume lirli, intime babilzumi kaj dolĉavoĉe flustri bagatelajn flataĵojn, sensencajn, malprudentajn... Kia bonŝanco, la ravaj rendevuetoj kun fiktiva amanto elrevita!
Domaĝe, ke ion tian oni povas nurnure revi - la reala vivo aspektas ja tute aliel! Neniam oni tiom liberas, kiam revante. Ĉu mi entute dum ĝisnuna vivado estis iam ajn libera? Neniam, neniam!
Dum mia infanaĝo gardis min sklavaj vartistinoj, ĉar panjo laŭdire estis tiom subtila, ke tujsekve post mia naskiĝo ŝi forpasis en la regnon de mortintoj. Kaj mi asertu, ke la vartistinoj gardis min vere tre zorgeme. Memkomprene, ĉar se mi, la solinfano de renoma personkuracisto de la plej serena faraona moŝto, iel kontuziĝus, la sklavinoj povus tion repagi eble per propra vivo.
Sed kiu plej multe malprofitis pro tio, estis ĝuste mi! Neniam mi darfis petoli kun aliaj infanoj, bani min mi devis nur en malprofunda baseno interne de la domo sub severa inspekto de la sklavinaro, sunumadon mi povis ĝui sole po difinitaj porcioj, eĉ unu kamaradinon mi neniam havis. Vere teda infanaĝo: ludiloj ĉiaspecaj abundis, sed iesajna amo aŭ almenaŭ inklino absolute mankis. Eĉ plej etan simptomon de simpatio mi malhavis. Ĉio ĉirkaŭe estis iel fremdeca, rigida, indiferenta kaj senimpresa, kvazaŭŝajna...
Cetere, samtia estis ankaŭ mia patro mem: maldika, altstatura, severmiena grandsinjoro. Nur malofte mi trafis lin en nia vastespaca domo, kiun mi hezitas nomi hejmo, ĉar hejmo estaa ja ejo, kie oni amas unuj aliajn, ĉu ne - kaj ĝuste tion mi me havis.
Sed - ke mi estu justa - unu estaĵo tamen ŝatis min: mia granda lonĝara nlgra virkato, kiu ofte venadis por kuŝripozi sur miaj genuoj; ml karesis ĝin kaj ĝi kontente, obtuze ronronis ĝuante varmon de mia korpo. Mi konfesu, ke tiukaze ĝi ŝajnis al mi multe pli amikeca, pli ŝatinda, ja mi diru eĉ pli homeca, ol mia neglektema patro, kiu apenaŭ alparolis min kaj kies manplato - se li hazarde glitumis min - estis humideta kaj preskaŭ senvama. Ĉe lia ĉeesto mi neniam sentis min bone, ne sciante pri kio paroli. Feliĉe, plimulton da tempo li pasigadis ĉe la faraona kortego - kaj mi neniom bedaŭris lian foreston.
Nemalfrue post mia viriniĝo oni edzinigis min sen demandi pri mia konsento. Cetere, estro de la faraona korpogvardio estas ja tiom aŭtoritata altrangulo, ke stulteta junulino ne rajtas eĉ ekhavi ideon pri eventuala rezisto kontraŭ tia bonŝanco, ĉu ne vere? Verdire mi indiferentis, ĉar mian eminentan flanĉon mi renkontis unuafoje nur ĉe la nupto - kaj tiam ja estis malfrue por spiti. Li estis dika, preskaŭ senhara, stultmlena kaj proksimume trioble pli aĝa ol mi.
La nupta ceremonio estis luksega, terure longdaŭra kaj solene rigida. Kontraŭe, la malvirgiga procedo maldaŭris, ŝoke min eknaŭzis kaj tute seniluziigis. Ĉu tion oni nomas amo?! Oni simple venas, lascive alkuŝas kaj malkompleze uzaĉas vin kvazaŭ ian senvaloran ilon... ho, kia abomenaĵo! Femina karno kaj bruta viando, ĉio jen egalas: kaj tion kaj jenon oni senĝene konsumprenas, satiĝinte deruliĝas for, ekdormaĉas kaj kontente ronkegas kvazaŭ tromanĝinta porko. Tio do estas geedzeco - ho fi!..
Ĉu mirinde, ke mi malamas mian edzon ekde la unua tago? Jes, mi tutanime abomenas lin, terure naŭzas min lia grasa ventrego, liaj ŝvitozaj manoj, lia raŭka voĉo, lia daŭra nazkataro kun ripetataj ekternoj kaj ĉiamaj mungetado kaj naztrumpetado - al tia kretena mis-homo mi estas dumvive devoligita - kaj al tiu aĉa senila debilulo mi eble devus naski idon?! Ne, ne, ne - centmilfoje ne, neniam! Prefere ml senvivigus ĝin tuje en mia sino...
Tamen dioj gardu - jen kiaj fipensoj povas enkapiĝi, se oni sentas sin tiel soleca... Vidu, eĉ la nigraharan katon mi ne plu havas. Ja post la nupto mi kunprenis ĝin, sed Potifar tuj ordonis dronigi ĝin sub stulta preteksto, ke la katoj laŭdire disigas malsanojn. Tia stupida superstiĉo! - Do, mi ne havis plu eĉ ian ajn vivaĵon nek inklinan vivulon en la tuta mondo. Kia miro, ke mi ekmalsanis pro tristeco kaĵ enuo...
Jes, la enuo estas grava, insida malsano, ĉu vi ne kredas? Ĝi ekestas tute kaŝite, preskaŭ nerimarkeble, sed poiome intensiĝas pli kaj pli ĝis fine ĝi venenas tutan vian animon, uzurpante vian memon ĝis la fingropintoj. Ho, mi tiom enuis, ŝancelvagante sencele tra senhomaj spacoj de l' superba ŝtonpalaco; el ĉiuj anguloj de la pompe meblitaj ĉambregoj faŭkis nenieco, senkialeco.
Treege mi enviis al la sklavinoj, ke ili povas interbabiladi, klaĉi kaj ridi, ŝerci, kvereli, senĝene flirti kaj amoreti, dormi are en komuna ejo, laŭdezire geiĝi, lulkanti al siaj beboj kaj mamnutri ilin - kiom liberaj, kiom riĉaj estis la sklavinoj kompare al mi!
Sed ne nur tiuj, ankaŭ ĉiu alia ŝajnis al mi enviinda; ja eĉ Potifaron mi enviis pro la rilato al Jozefo. Ĉu estis envio, ĉu ĵaluzo - mi mem ne scias. La multspeca talento de tiu hebreo estis nome tiel okulfrapa, ke eĉ Potifar malgraŭ sia malspriteco baldaŭ komprenis, ke Jozefo krom la signifoklarigado de sonĝoj estas utiligebla ankaŭ por aliaj, pli gravaj aferoj. Iam-tiam mi eĉ miris vidante, ke la trokredema domsinjoro invitas la sklavon por konsulti lin pri aferoj de l' familia havaĵo kaj hejma mastrumado - tio ne decas ja! Sed jen ĝuste Potifar: malzorgema pigrulo, ĉiam preta ŝarĝi iun alian per siaj propraj tedaĵoj, por ke li mem povu laŭvole tordiĝi ĉe la kortego, ĝuadi delikatajn bongustaĵojn de la faraona kuirejo kaj senfine babilaĉi kun aliaj altfunkciuloj pri etsignlfaj gatelaĵoj.
Fakto estas, ke Jozefo estiĝis lia nepra favorato kaj konfidato, plenrajtigita prizorgadi ĉiujn farotaĵojn de nia luksa dommastrumado kaj familiaj negocoj. Sekve de tio li ĝuis eksternorman privilegion enveni nian loĝdomon kiam ajn sen antaŭanonco kaj aparta permeso. Kaj li venadis ofte - mi ne hezitu diri, eĉ tro ofte...
Ja kiam mi verdire ekkonis, ke mi enamiĝis al Jozefo?... Jes, bone vi aŭdas - mi fakte enamlĝis; naive, spontane, senpripense kaj senkondiĉe. Ĉu mirinde? Neniel! Jozefo ja ĉiarilate kontrastis Potifaron. Li estis inteligenta, malsamspece inĝenia, kaj sciis mildavoĉe tamen atentoveke paroli pri interesaj aferoj, ekzemple pri bezono harmonie kunvivadi - certe tio estis nuraj fantaziaĵoj, sed ege plaĉaj kaj iel strange feliĉigaj. Estis balzamo por mia malsana animo: fine mi sukcesis forigi la netolereblan enuon!
Mire mi konstatis, ke jen homo vere homeca, kiu emas kompreni ies animon... Tio ĉi ŝajnis al mi subite kiel miraklo, ia donaco de l' ĉielo, ia fatala sugesto: jen reala, vivanta viro, kiu frape similas al tiu mia elrevito - certe ne povas esti nura hazardo, ke li fakte, sangokorpe ekzistas. Probable li venis de lontane sole pro mi, por efektivigi miajn revojn, transformi ilin je difinita, fiksa personaĵo. Tutcerte estis tiel - ĉar plenkore mi deziris, ke tiel estu.
Firme mi tion kredis kaj feliĉis. Kvankam matura virino, nur nun mi komencis vivi primaveron de mia femineco, spertante mian tardan unuan amon. Unuan kaj kredeble porĉiaman.
Ekde tiu konscilĝo mi komencis intence serĉi la ĉeeston de Jozefo. Neniun okazon mi maluzis. Senpacience mi ĝojatendadis lin, kaj ĉiu lia alveno pliintensigis mian korbatadon. Vane mi fervoris kaŝi mian vango-ruĝiĝon pro lia alrigardo - mian nefruan aman ekardon mi trovis hontinda, kaj tamen mi ĉiam beatis, aŭskultante lian decan parolon. Lia obtuza voĉo sonis al mi kvazaŭ delikata flutmuziko en templa sanktejo; ĝi denove reaŭdiĝis eĉ post lia foriro, mia memo resonancis per ĝi, mia estaĵo agorditis je belsona, dominanta melodio de superba amkanto...
Kaj dioj tiom favoris min, ke ili eĉ sonĝigis min pri Jozefo! La nereala, iluzia imagito de iamaj revoj modifiĝis en miaj nunaj sonĝoj je amato tute reala kun difina korpoformo kaj konkreta konduto. Nur ĉi-tempe mi lernis aprezi la veran valoron de sonĝoj, kvankam tiuj miaj ne bezonis ja klarigon. Ilia enhavo estis tute senkomplika kaj absolute unusignifa - tamen tiom rava kaj intensa, ke nemalofte ml eĉ vekiĝis...
Malgraŭ tio - ŝajnis al mi, ke en ĉiuj ĉi sonĝoj restas ankoraŭ lo enĉifrita, neesprimita, io grandioza eĉ fatala - kaj subite frapis min ekpenso: rigardu, jen la ĝusta patro por via ido! Jozefo ja!
Estis kiel fulmo el sennuba ĉielo. Kia ideo! Certe la dioj mem entrudis ĝin al mi. Jes, mi havigos idon far Jozefo! Ĝi estos patrodevene saĝa, belaspekta kaj bonmora, ringobuklan hararon ĝi havos, malhelajn okuletojn rosinaspektajn, la karakterizan buŝtrajton kun milda rideto simila al tiu de lia paĉjo - etulo mia plej ĉarma, aminda, bebeto kun fajna haŭto rozkolora, panjo vin dorlotos kaj lulos kaj abunde mamnutros, por ke vi povu kontente ekdormi kaj dolĉe baji kvazaŭ birdido en nesteto molmola - baju, ho baju, mia amegata, elsopirita, rozvanga Jozefideto...
Freneze feliĉa mi estis pro jena bonŝanca imago. Neniam plu mi sentos min soleca; eĉ se Jozefo pro ia ajn kialo foje forirus, li tamen restos porĉiame kun mi per sia, per nia, nia infano! Mi sentis min jam kvazaŭgraveda pro la mema penso, kiun mi kaŝe portis plej profunde en mia animo.
Nur urĝe necesas ĉion-ĉi reteni kiel gravan sekreton kaj protekti kontraŭ ĉiuj, precipe kontraŭ Potifar. Li estas ja tre ĵaluzema kaj kapablus eĉ eble mortigi kaj min kaj la infaneton.
Do, ekde tiam mi embuskis konvenan okazon por kaŝe kunveni kun Jozefo, kaj senpacience ĝojatendis la ontan rendevuon.
Daŭris nelonge. Nome kelkajn tagojn post la decidiĝo mi hazarde eksciis, ke la juna faraono estas okazigonta luksan festenon, kiun devas partopreni ĉiuj altrangaj funkciuloj, por kune pritrakti organizajn preparlaborojn koncerne novan piramidon, kiun la superulo intencas siaomaĝe konstruigi. La kunveno okazu je la ekvinoksa festo.
Mi bone sciis, ke tiaj kunsidoj estas ĉiam ceremonioplenaj kaj pro abundo da enuigaj apoteozaj paroladoj kutime prokrastiĝas ĝis malfrua nokto. Estis por mi bonŝanca garantio, ke Potifar sufiĉe longan tempon forestos eksterhejme.
Nun, fine venis la avide atendita tago. Ties plimulton mi pasigis belaapektigante min - kaj en tarda posttagmezo ml ordonis al sklavino, ke ŝi venigu Jozefon, kun kiu mi priparolu la samtempan staton de nia dommastrumado. Kompreneble, tio estis nura preteksto, ĉar pri tiaj aferoj mi neniam eĉ iomete interesiĝis.
Precize mi rememoras la tiaman, al mi multpromesan antaŭvesperon:
Vi surprizitis, trovinte min sola, ĉu? Kaj post kiam mi sugestis al vi eksidi apude de mi, vi vangoruĝiĝis pro embaraso - ho, pudorema fraŭlo, tiom aminda! Kvankam alifoje tiom elokventa, nun vi komencis balbuteme kaj malflue paroli pri iaj bagatelajoj, kies temon mi ne plu memoras. Verdire eĉ tiame mi ne aŭskultis la vortenhavon, sole via voĉsono min forte impresis. Viaj manoj malkvietis pro mensa konfuzo - ml bone rimarkis kaj ekĝojis pri tio, ĉar mi same ja malpaciencis, avida je vi...
Plenanime mi celis vin, tutkorpe mi apertis min por vi, virgece pura kvazaŭ junulinjo unuafoje akceptonta sopiratan amanton, per ĉiuj inaĵoj mi ekburĝonis, konvinke mi sentis, ke nur ĉi tiam mi plenmaturiĝas - rigardu, karulo, kiel superbe mi floras, venu jam, venu kaj prenu - papilieto subtila, tenere min tuŝu kaj igu min fekunda arbo eldononta miraklan frukton de vivo novenaskita... Ja ne hezitu, vidu kiel ml ardas, tutpretas, la amsoifo jam troiĝas, lasu vin karesi, ja brakumu min, brakumu ripete, plejforte, min kovru per kisoj kaj ardigu ĝis plena gea satiĝo...!
Sed vi ne faris. Nenion vi faris. Vi nur sidaĉis kvazaŭ lignaĵo kaj gapis kun buŝo duone malfermita. Kaj kiam mi flate tuŝis vian vangon - ĉu mi ne eraras? - vi skuiĝis kaj naŭze retiris vin, kvazaŭ mi estus abomeninda leprulino, kaj en viaj okuloj vidiĝis sindefenda, malamikeca rezisto.
Kaj tiumomente ĉio en mi ruiniĝis. Jen mi ekkonis vian fikarakteron! Plej ravan ĝardenon de pasia, sindona amo mi volis al vi aperti, nur manon etendi sufiĉis kaj ĉiom, entute ĉiom vi estus ricevinta - sed vi malkuraĝis! Pro kia kialo? Ĉu pro timo, ke Potifar ne eksigu vin de tiu dubinda oficaĉo? Ja kiel nur, kiel vi kapablis perfide forŝakri mian dignon, min tutan, pro la mizera posteno?! Ni povintus ja paradize feliĉi, almenaŭ tiuvespere - kaj tiamaniere vi ĉion fuŝis; vi traktis min kiel favan publikulinon, kaj mi subite ŝajnis ĉefroli en obscena farso!
Tian humiligon mi ne povis ja toleri, mi devis, devis vangofrapi vin kaj bati kaj bati kapo-nekapo, eble mi eĉ mortigintus vin - kaj vi tamen ne provis defendi vin, nur fuĝi kapablis, jen ununura faro, kiun vi scipovis! Kaj kiam mi volis ankoraŭ reteni vin, vi prefere lasis en miaj manoj vian mantelon kaj kuregis kiel fteneza negliĝulo sur la terason.
Kaj - malbena fatalhoro! - tiumomente mi ekrimarkis, ke ĝuste preterpasas mia plej honorinda edza moŝto, tro frue rehejmiĝanta kaj pompe akompanata de aro da siaj elstaraj policanoj avertaspektaj kaj krudmienaj. Ili ĉiuj haltis kaj stupide gapis embarasite, ne povante kompreni la skandalozan spaktaklon.
Skurĝigu lin, Potifar! kriis mi en furioza kolero. Skurĝigu Jozefon, li volis malĉaste perforti min! Rigardu la senhontulon! Ja skurĝigu lin!
Kion alian mi povis fari?
Memkomprene, mia malsprita edzo unue bovrigardis kvazaŭ falinte desur la ĉielo, ĉar la senvesta neniomtaŭgulo malvoĉis, timtremante kiel kano en vento. Sed kiam mi persiste postulis gravan punon por Jozefo, Potifar venigis unu brutalan murdamulon for de gvardia posteno kaj ordonis vipregali sian perfidan eksfavoriton.
Ho, kiom ĝojis mi pro ĉiu skurĝbato! Bone al vi, ni pensis, - bone tiel! Vi mortigis en mi amon - jen la plej grava krimo, kiun oni ne pardonas!..
Ĉu oni opiniu min kruela? Neniel, nur malfeliĉa mi estas, senlime malfeliĉa. Ĉioman amon ml disipis por Jozefo, kaj neniom restis por iu ajn alia, eĉ ne por mi mem. La koro rigidas kaj korpo velkas - por kiu mi floru?... Neniam elfontos lakto el mia mamo por satigi etulon - tombo vivanta mi estas, vulkano senerupcia...
Aĥ, vi malbeninda obstinulo - sufokiĝu per via orgojla troĉasteco, putru ĝismorte en la malliberejo, kie vin arestigis tiu grasventra idioto - neniam plu mi volas vidi vin, neniam pri vi aŭdi! Jen, kion vi faris el mi - ĉu vi ne bedaŭras?..
Ĉiuj iru for! For de mi - neniu al mi parolu pri Jozefo! Eĉ aŭdi lian nomon mi ne povas... Jozefo, Jozefo - kial vi miskomprenis min, stulteto naiva, senruza, sopirato mia - Joĉjo!.. Venu, ho venu, mi petegas - venu ĉi-nokte por preni min - almenaŭ en sonĝo...
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.