La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SKANDALO PRO JOZEFO

Aŭtoro: Valda Vinař

©2026 Geo

La Enhavo

Plendoj de Jozefo arestita

...kaj la sinjoro de Jozefo fordonis lin en malliberejon, kie la arestitoj de la reĝo estis tenataj, kaj li restadis tie en la malliberejo...
Genezo, XXXIX, 20


Plago kaj pesto! Kiom longe oni ankoraŭ tenos min, damne, en jena sordida, ŝimfetora tenebrejo?

Ho, mi povrulo, en belega kaĉo mi sidas! Panjo mia plej kara, bone estas, ke vi ne ĝisvivis mian ĉi-tempan malhonorigon. Kiom vi suferus, vidante min kaŭri post la krado kvazaŭ rabobeston - vi, kiu ĉiam antaŭdiradis mian bonsancon, asertante, ke vi naskis min en la sepa tago, en tiu laŭdira ripoztago de l' Kreinto. En efektivo - fatala malsukcesulo mi estas jam ekde mla koncipiĝo.

Ja kial, damne, ĝuste mi devis naskiĝi en la familio kun tiel malsimplaj parencrilatoj? El inter dek miaj pli aĝaj fratoj tiujn ses la patro generis dum sia unua edzeco kun mia onklino, sekve de kio mi neniam certis, ĉu ili estas miaj fratoj, ĉu kuzoj - kaj la ceteraj kvar estis naskitoj de du sklavinoj, kiujn la praonklo Laban donis al mia patro kune kun siaj ambaŭ filinoj. Komplikita afero, kiu malserenigis mian tutan infanaĝon.

Jes, ja, paĉjo Jakobo vere favoris min, sed eĉ tro okulfrape - ĉar ĝuste lia inklino vekis fortan malŝaton de miaj fratoj. Ili antaŭtimis probable, ke mi ne estiĝu ĉefheredonto de l' patra havaĵo malgraŭ tio, ke mi estis la plej juna inter ili ĉiuj, tiam. Cetere, tia praktiko estis jam elprovita en nia familio; laŭdire mia paĉjo malprave arogis al si la rajtojn de unuenaskito por malutilo de sia pli aĝa ĝemelfrato Ezaŭ, per ruza artifiko elloginte patran benon de avo Izaak, kiu pro blindeco maldistingis siajn filojn... Vere tikla historiaĵo, kiun oni ĉiam prialudis nur duonbuŝe kaj flustravoĉe en nia familio.

Tamen mi almenaŭ komprenis, kial paĉjo Jakobo estas tia morozulo, daŭre nubmiena kaj vortŝparema. Versimile memriproĉoj turmentis lin kaj pentigis pro tiu fia peko. Probable ĝuste tial li alkutimiĝis ĉiuokaze emfazi la severecon de Eternulo kaj nepran devon de ni ĉiuj senescepte obeadi Liajn ordonojn.

Aĥ, paĉjo, kiomfoje ni knaboj devis reaŭskulti vian rakontadon pri praavo Abraham, kiu - obea al la ordono de Eternulo - volontis ofermortigi sian propran fileton Izaak! Laŭdire nur lastastomente aŭdiĝis laŭtvoĉa malpermeso de Disinjoro: Ne faru!.. Kia turmenta ekzameno! Damne, ĉu la Eternulo fakte estas tiel kruelega, tiel malica? Ja kian animtorturon la praavo devis sperti, kondukante sian knabeton al la oferaltaro por buĉi lin kvazaŭ brutaĉon - kaj kia angoro kredeble atakis la povran etulon, postkiam la patro kateninte lin prenis tranĉilegon, preta finfari la ferocan fiagon!...

Plurfoje revidiĝis al mi la horora spektaklo en sonĝo - sed tiuokaze mi mem aktoradis la rolon de l' oferota knabo. Kutime mi vekiĝis ŝvitkovrita pro teruro kriante: Ne faru, patro! Ne faru!... Bone mi memoras, panĵo, viajn kvietigajn vortojn, kiam vi konsoladis min dirante: Ĉu denove inkubo premas vin? Nu trankviliĝu jam, ne ploru plu, ĉio malbona forpasos ja... Kaj karese vi dorlotis min ĝis mi ĉesis plorsingulti kaj ree ekdormis en via mola brakumo.

Jes - mia afabla, bonkora panjo! La ununura aminda estaĵo en la misa familio. Mia ĉiama protektantino, mia zorgema gardanĝelo!

Verdire ĉiam mi sentis min fremdulo inter la pli aĝaj fratoj. Se mi volis partopreni en iliaj knabaj ludoj, ĉiufoje ili forpelis min, kontraŭĵetante ŝtonojn kaj moke kriante; Malaperu, ĉemizpisulo! Cicemaj idaĉoj ne allasitas! Postkuru vian fipanjon, ke ŝi elkakigu vin! - Kio do restis al mi? Izoli min kaj nur de ioma distanco priobservadi la knabecan petoladon de mia netolerema frataro. Sole Ruben, tiu plej aĝa inter ili, traktadis min iom dece kaj iam-tiam eĉ defendetis min kontraŭ atakoj de tiuj ceteraj.

Jes, en etoso de ĝenerala malakordiĝo kaj nebonaj interrilatoj mi elkreskadis. Verdira solinfano mi sentis min inter multnombra frataro. Kvazaŭ kukolido en fremda nesto, kies hejmloĝantoj ĉiel al mi malsimilis. Ilian sintenon mi ofte konsideris stranga, eĉ nekomprenebla.

Foje mi nevidata gvate spektis fraton Isaĥar, dum li kaŭris en vepro masturbante. Tiutempe mi ankoraŭ ne komprenis la sencon de lia konduto, kiu ŝajnis al mi ridinda kaj laŭtkrie mokis lin. Isaĥar furioziĝis, kaptis min kaj ege batpunis. Veplorante mi kuris al la patro por plende al li sciigi la okazintaĵon. Paĉjo ekkoleris, venigis Isaĥaron, akre riproĉis lin kaj plej severe al li malpermesis masturbadon, asertante ke lia pisilo ĉesos funkcii kaj defalos, se li traktos ĝin tiel malĉaste. Mi tiam ĝojis pro la satisfakcio - sed poste mi ekkonis, ke la malsimpatio de l' frataro kontraŭ ml ankoraŭ pli profundiĝis ekde tiu evento.

Memkomprene, mi malkaŝis la aferon al panjo kaj konfidence demandis ŝin pri la signifo de la "malĉasta konduto". Iom embarase ŝi ekridetia, perfingre ordigis mian taŭzitan hararon kaj apudsidiginte min komencis rakonti pri du superbaj urboj, kiuj ne plu ekzistas. Laŭ ŝia diro, ties enloĝantoj trovi plaĉon en tre diboĉa vivmaniero, traktadis malbonmore kaj maldece, dediĉis sin al senbrida voluptamo - ĝis la Eternulo ege ekkoleris, per incendio kaj sulfurpluvo detruis ambaŭ urbojn kun ĉiaĵoj, savinte ununuran familion de ia Lot, kiu laŭdire estis nia samdevenulo, eble frato de la praavo Abraham. Senspire mi aŭskultis la impresan rakontadon pri la ĝisfunda ruinigo de Sodomo kaj Gomoro. Imaginte la teruraĵojn, mi sentis vibron ĉe la nuko kaj emis larmi pro la kompatinda sorto de la virino, kiu pro scivolemo iĝis salkolono. Ekde tiam mi plore rifuzadis manĝi platkukojn; vidante kiel panjo salas paston, mi antaŭtimis, ke mi hazarde ne formanĝu eron de la praonklino muelita je salpolvo.

Tiel mi sciiĝis pri la senkompata puno, kiu trafis Sodomon kaj Gomoron - sed kion signifas "malĉaste konduti", mi tamen ne komprenis.

Samtiel ne tute komprenita restis por mi la malbonfana evento masakra en Siĥem. Nur memoras mi, ke miaj fratoj Simeon kaj Levi ununokte rehejmiĝis en ŝirpecigitaj vestoj, ege sangante el abundaj vundoj. Multajn tagojn daŭris ilia resaniĝo, tamen pri la kialo de la akcidento oni parolis nur en duonlaŭtaj aludoj. Kiam mi demandis panjon, kio verdire okasis, ŝi ĉirkaŭfrazis kaj flankenturnis parolon, asertante, ke temas pri afero, kiun mi ne ankoraŭ komprenus. Nur sufiĉe pli poste mi eksciis, ke iuj junuloj el Siĥem atencis tiam nian fratinon Dina por sekse misuzi ŝin - kaj pro tiu krimo Simeon kaj Levi, atakinte la urbon, venĝokompence masakris ties virseksajn enloĝantojn.

Vidu, panjo, ĉu mi, damne, povas feliĉi, sciante, ke miaj fratoj estas amasmurdintoj?

* * *

Benjamen, frateto mia kara, orfeto povra, senpatrina - ja kiel vi fartas nuntempe? Ĉu vi sanas, ĉu vi prosperas? Nur unujara bebo vi estis, kiam oni disigis nin - nun vi havas jam preskaŭ tri jarojn. Ja kiu flegas vin? Ĉu oni ne traktas vin maljuste?... Ho, se vi scius, kiom mi antaŭĝojis eksciinte de panjo, ke mi ricevis frateton! Damne, fine mi ekhavos ververan fraton, naskiton de mia propra patrino!

Jes, tiam mi ankoraŭ ne sciis, ke nia panjo naskinte vin forpasos senrevene al la frida vastaspaca mondo de l' tenebro poreterna. Ĉu eble jen denova ekzameno de la Eternulo? Kial, doninte al mi la fraton, Li samtempe prenis de mi la patrinon? Ĉu jen tiu Dia justeco, patro? Ĉiam vi asertadis ja, ke bone okazas, kion Dio aranĝas. Probable mi blasfemas, opiniante Liajn intencojn enigmaj, misterplenaj, iom problemaj, eĉ dubindaj - eble Li kreis la homojn nur por havi kiun turmenti per ekzamenoj kaj tiel amuziĝi en sia izoleco - ĉu ne kredeblas?

Mortonte, panjo, vi admonis min resti ĉiam virtama, modesta kaj tolerema. Kredeble vi deziris, ke mi fariĝu kvazaŭa vivmodelo por nia Benjamen. Mi ne sukcesis, panjo. En la medio de senĉesaj ofendado, humiligado kaj maljustaĵoj, ĉu oni, damne, kapablas resti modela, senriproĉa? Oni devas ja spiti atencojn, oni devas iamaniere defendadi sin por konservi homecan dignon, por pruvi almenaŭ al si mem, ke oni kapablas fronti malicajn atakojn de stultuloj. Ĉar lukti kontraŭ stulteco - ĉu ne estas konstanta homa devo?

Mi eltrovis do efikan rimedon, kiel teni miajn fratojn en senĉesa angoro pri heredotaĵoj, bone sciante, ke ĝuste tio estas malforta flanko de ilia karaktero. Mi pretekstis sonĝojn, kiuj ŝajne aŭguris miajn estontajn honorigojn, bonfarton, eĉ gloron preskaŭreĝan. Plejparte estis nur simplaj alegorioj facile klarigeblaj, por ke miaj malspritaj fratoj povu ilin deĉifri - ekzemple pri iliaj dek grenfaskoj, kiuj humile kliniĝis antaŭ tiu mia - kaj similaj stupidaĵoj. Kaj oni imagu: la blago efikis! La fratoj parte ekscitiĝis pro miaj fieremo kaj malhumileco, parte zorgumis, ĉu la aŭguroj eble ne praviĝos estontatempe. Nemirinde do - ili grave ekmalamis min.

Aldone, por pliintensigi iliajn envion kaj antaŭtimon, mi ellogadis de la patro diversajn pruvetojn de lia favoro, kio ĉiam rezultigis malpaciĝon ĉe mia frataro. Iliaj kolero kaj malsimpatio kulminis, postkiam la patro donacis al mi belan multkoloran kitelon, kiun li por mi aĉetis de nomadaj foir-vendistoj el Oriento. Sed ĝuste tiu donaco iĝis por mi fatala...

Ho, kian angoron mi suferis tiam, sur la paŝtejo lontane de nia hejmo!... Damne, eĉ hodiaŭ revidiĝas al mi detaloj de la tiama evento: kiel la fratoj kaptis min subite kaj katenis - kiel ili interkonsultis kiamaniere senvivigi min - kiel poste Ruben persvadis ilin, ke ili nur sinkigu min en malnovan senakvan puton - la ena humida malvarmo kaj precipe la terura antaŭtimo pri iompostioma mortado pro malsato... ho fi!

Kio esperige eksonis poste la blekado de kameloj - jen ja karavano! Damne, ĝi proksimiĝas - se mi vekrios, eble oni helpos min!

Jes, oni savis mian vivon, sed kontraŭ kia prezo! La friponaj fratoj resuprenigis min el la puto nur por senĝene vendi min al la ismaelidaj negocistoj vojaĝantaj el Galaad en Egiption kun ŝarĝo de balzamoj. Ili ne rifuzis aĉeti sklavon, des pli eble, se miaj fratoj malice asertis, ke mi estas sperta sonĝ-aŭguranto.

Do, almenaŭ vivanta mi restis. Kia bonŝanco en la malfeliĉo! Tamen kia humiligo - esti vendita de siaj fratoj...

Mi eĉ ne scias, kiom oni pagis por mi. Versimile mi estis ne tre altpreza, ĉar la fratoj eĉ senvestigis min kaj duonnudan transdonis al la aĉetintoj. Mian preferatan buntan kitelon ili disŝiris kaj makulis per sango de buĉita ŝafido, por ke ili povu kredigi la patron, ke mi estis diskarnita de sovaĝaj bestoj. Povra ŝafido...

Kaj povra paĉjo - kiamaniere ili afliktis lin!

Tamen pleje povras mia malgranda frateto Benjamen. De nun li estos vivanta kiel sendefenda duonorfo oferlasita al maljustaĵoj de la malica parencaro. Adiaŭ versimile por ĉiam, senespere je revido. Kiel sklavon oni forkondukas min fremdlanden, mi tamen sentas min kvazaŭ liberigita. For de tiu kanajlaro, kiun mi ne povas nomi samsanguloj! Ja kia morala mizero, sangoparencan proksimulon fari nura komercobjekto!...

* * *

Ja kurioza popolo, tiuj egiptoj!

Nekredebla miksaĵo de klereco kaj superstiĉoj akompanas ilin ne nur dumvive, sed eĉ postmorte. Kun infana naiveco ili kredas, ke mortinto daŭrigas sian vivadon kaj spiritan kaj korpan en alia, transa mondo. Tamen ŝajnas, ke ilia paradiza mortintejo estas konsiderinde malriĉa kaj per nenio provizita, ĉar la enirontoj devas ĉiujn vivbezonaĵojn kunporti, se ili volas en la ombroregno same bonfarti kiel dum sia vivado surtera.

Kaj bonfarti ili scias ja, damne kun ili! Kiom diboĉemaj, voluptamaj, gloravidaj ili estas! Cetere ĉio-ĉi plej klare respeguliĝas en ilia ŝtatsistemo mem: ne la plej prudentaj aĝuloj estras, sed plej ambiciaj riĉuloj. Kaj tiu plej alte postenanta ambiciulo nomas sin faraono. Ĉiuj adoras lin kiel dion, absolute ĉiom li posedas kaj senlime li potencas.

Kapturniĝo atakis min super la beleco kaj okulfrapa lukso, kiujn mi ekvidis ĉie ĉirkaŭe, venigita en la urbon. Damne, eĉ kredi al propraj okuloj mi ne emis, rigardante la superbajn templojn kaj palacojn - mi, kiu kutimis al sobra modesto, ĝis nun vivinte en argila domaĉo kadukdifektita kaj tro malvasta por la tiomnombra familio.

Jes, mirakla lando ŝajnis al mi Egiptio. Ĉion mi trovadis bele plaĉa kaj ŝatinda - ja eĉ mia sorto mem ŝajnis al mi ne tiel malfavora, kiel mi unue antaŭtimis. Kvankam sklavo, tamen mi atingis kromordinaran postenon kaj ne estis devigata manlabori, kio kompreneble al mi konvenis. Des pli mi povis priobservadi ĉirkaŭaĵojn.

Kio precipe okulfrapis kaj daŭre altiradis mian atenton, estis la egiptaj virinoj. En mia hejmregiono, en la lando Kanaana miaj samgentaninoj surportadas ja pezajn malhelajn vestaĵojn, kiuj dece vualkaŝas iliajn korpopartojn. Tute male ĉe la egiptinoj: oni dirus, ke ili vestas sin kun ununura intenco emfazi sian feminecon. Bone mi rememoras, kiel konfuzita mi estadis dekomence, vidante virinojn en diafanaj roboj, sub kiuj klare konturiĝis defiaj kurblinioj de alloga inkorpo... Mi eĉ hontis rigardi ilin malkaŝe kaj permesadis al mi tian ĝuon nur subokule kaj palpebrumadaŭre. Tamen poiome mi tiom plikuraĝiĝis, ke ekvidinte belaspektan inon, mi apenaŭ povis forturni de ŝi mian rigardon. Nur tiutempe mi konsciiĝis, ke belkreskinta virinkorpo estas la plej perfekta kreitaĵo de la Eternulo. Kaj baldaŭ mi ekkomprenis, ke la korpokulto neforigeble apartenas al la moroj kaj kutimoj de l' egiptoj, same kiel la naiva adorado je pluraj gedioj kun ties komplika hierarkio.

Observante la morojn en mia nova vivmedio, mi baldaŭ ekkomprenis, ke pri la karaktero de l' egipta socio estas same, kiel pri tiuj hieroglifaj surskriboj, kiujn oni situigas sur ĉiu vaka surfaco: Unue fremdulo perceptas nur unuopajn bildetojn de ne tre klara signifo, sed iompostiome li ellernas malkaŝi kontinuecon; kaj deĉifrinte aron da pentraĵetoj, oni solvas ties veran sencon kaj ekkomprenas la ideon de l' skribinto. Jes, mi ellernis legi ne nur en la hieroglifaĵoj, sed ankaŭ en la animoj de miaj mastroj. Ne estas nur hazardo, ke nek tie nek jene mi trovis esprimojn poeziajn; nurnure malvarma, sobra senpersoneco enestas. La reliefaj skulptitaĵoj ĉiuloke nur okulfrape akcentas supenaturan grandecon de la superuloj, abundvorte prilaŭdante iliajn laŭdirajn virtojn kaj heroajn farojn. Ĉio estas monstroze monumenta, rigide patosa, malsincera kaj hipokrite mensoga. Al intima poezio la egiptoj tute ne inklinas. Ĉio nur kvazaŭas. Cetere mia mastro mem - jen ja tipa ekzemplo, damne!

Ho, Potifar, vi malestiminda, sagaca aĝulo ĉielprofitema, senekzemple ŝparema kaj modele avara! Ja eĉ min aĉetante, vi senhonte marĉandis kvazaŭ pri ia bruto. Kaj kiam vi poste invitadis min al via familia manĝotablo, kredeble estis nur merite de via edzino. Cetere eĉ tiukaze vi elpensis specialan ruzon, por ke mi ne povu tro manĝokonsumi:

Unue vi ĉiam rakontis al mi enhavon de via pasintnokta sonĝo - kaj finparolinte vi tujsekve ekmanĝis, fervore instigante min klarigi ties signifon kaj ŝajnigante sin ege scivola. Anstataŭ manĝi mi devis do babili versimilajn elpensaĵojn. Ki se al vi ŝajnis, ke mi emas koncizigi mian paroladon, tiam per rafine starigitaj demandoj vi devigis min priparoladi bagatelajn detalojn, dum vi mem manĝegis plenbuŝe, konsumante la plej bongustajn produktojn de via eminenta kuirejo. Nur post kiam vi ŝtope plenigis vian ventregon, kun laŭta rukto vi kutime ŝovis al mi pladon de legomo, emfaze prilaŭdante ties bonfaran kaj sanprosperigan valoron. Samtempe vi kvazaŭ envieme admiradis mian sveltan figuron, afekte malbenante vian korpulentecon, kiu laŭdire antaŭhaltigas vin manĝi ĝissate; damne, tion mi vere ne rimarkis - sed kompense ml baldaŭ malkaŝis vian artifikon, vi fripono maldeca!

Malgraŭ ĉio-ĉi mi ne kapablas kontraŭkoleri vin. Viaj kuglo-dika figuro kaj memfida sinteno impresas tiom komlke, ke vi estas pli eble mokinda - sed kontraŭflanke eĉ iom kompatinda. Ja neniam vi emas humuri kaj ŝerci, senĉese vi ion strebas, klopodas, aktivas kaj fervoras, dum ĉiu-ĉi via penado celas nenien. Nurnure aĵoj por vi ĉiom valoras, la ecoj neniom. Honoravidulo vi estas, trofiera pri ĉiaspecaj akiraĵoj: pri via altranga ofico, pri la luksega domo, pri bienoj, pri amaso da sklavoj, pri favoro de l' faraono, pri via alloga edzino - ja eĉ pri mi mem, kiun vi kutimis demonstri al viaj gastoj kiel kuriozan sovaĝbeston el ekzota regiono. Mi ĉiam estis por vi io kvazaŭ parolanta papago, kalkulscia ĉevalo aŭ pentripova simio.

Jes, pro via animsimpleco vi eĉ ne kapablis kompreni, kiel ĝenaj por ĉiuj invititoj estis tiuj kunvenoj en via domo, kiujn vi sagace nomis "festenoj de spirito", ĉar la ĉefa allogaĵo, per kiu vi regalis la kunvenintojn, estis ne bongustaĵoj rafine pieparitaj - kiel kutimas en la egipta mondumo - sed prezentado de miaj tieldiritaj sonĝaŭguraj kapabloj. Estadis pli eble histrionaĵoj ol festenoj. Al la prave surprisitaj gastoj vi ĉiam proponis nur iom da acideta vino abunde akvomiksita, laŭdire por ke ili konservu klaran menson. Damne, mankis nur aldone enspezi enirpagon, kaj impreso pri ia foiraktoraĉo estus perfekta!

Jes, vere stranga popolo, tiuj egiptoj. Pri multaj aferoj ili lertas, diversajn malsanojn ili scias kuraci, iliaj kleruloj amasigas abundajn manuskriptojn, iliaj astroobservantoj prikalkuladas ĉion ajn sur la firmamento, iliaj sacerdotoj priaŭguradas estontecon al la superuloj - sed tute oni neglektas la pli-malpli regule alternantajn jarperiodojn de fekundigaj inundoj kaj de sekva ega tersekeco, kiu rezultigas ĝeneralan malsategon tutlande. Damne, endas ja iel racie organizi la aferon, ĉu ne?

Tamen - ĉu estas mi, kiu zorgumu pri tio?

* * *

Kiom varmega, sunoriĉa tago estis tiame!...

Preterpasante la mastran domon, sur la teraso mi ekatentis larĝan manĝotablon ŝarĝitan de malsamspecaj fruktoj eskvizitaj. Ege soifante, mi vigle ascendis la terason por preni iom da allogaj bongustaĵoj - sed damne! ĉi-momente nur, kion mi vidas; sur kuŝmeblo malantaŭ la tablo, inter abundaj kusenoj situas la mastrino en ombro de figarboj. Evidente ŝi dormas, simila al superba leonino ripozanta dum postvora siesto..

Kvazaŭ hodiaŭ mi revidas tion:

Malbendamne - kia paŝtaĵo por la okuloj de sensperta, flavbeka virgulo kamparana! Ĉu li iam povis neĝenite rigard-frandi tiom da femina karno harmonie elstarigita sub la diafana vualrobo, kiu kapablas kaŝi preskaŭ neniom? Kaj kio ne videblas, kio nur supozetas, tion skizas nun la ekscitita fantazio proponanta malpudorajn imagojn pri la kaŝitaj intimaĵoj... Kia ĝuego malsobre gvati la ravajn kurboformojn de matura inkorpo - jen vidaĵo vere unika! Damne, Eternulo, vi fakte ĉion povas, se el nura ripo de nia prapatro vi kapablis elsorĉi tian belegaĵon agace efikan...

Jes, fascinita mi gapis ne povante turni rigardon for de la incita spektaĵo: jen ja prezentiĝas modelo de esencpura femineco alloge sternita por diboĉa amfesteno!... Ĉu mi kulpas, ke mia viraĵo subite rigidas kaj emfaze pretendas sian naturan rajton? Nemirinde ja!

Sed diable, nun mi ekrimarkis, ke la okuloj de l' kuŝanta ino estas nur duonfermitaj kaj ke ŝi subokule observas min! Pro embarasiĝo mi forkurontis, sed antaŭ ol mi kapablis moviĝi, la mastrino vigle eksidis, abrupte alŝovis antaŭ min la pladon plenan de oranĝoj kaj leĝere diris: "Ĉu vi soifas? Ja prenu la fruktojn, ili bongustas!"

Poste ŝi pigreme levis sin, oscedante streĉis la korpon kaj sen liveri al mi eĉ unu pluan rigardon majeste fortretis, per moderaj balancetoj reliefigante sian karnoriĉan gluteon...

* * *

Damne, kia enuo, ĉi-tiela malagado!... Depost kiam oni forkondukis tiujn du kunulojn, la reĝan ĉefkelneron kun la kortega bakistestro, la restado en jena malliberejo iĝas netolerebla. Kun tiuj du almenaŭ interbabili eblis.

Ba, povruloj - ili fakte kredis, k« ml scipovas eksplikadi sonĝsignifojn; kiom naiva ideo! Ne sonĝojn, sed homojn oni deĉifru por antaŭscii ilian estonton. Mi simple ellernis diveni karakteron de homoj laŭ iliaj konduto kaj sintenado - jen ĉio, kamaradoj.

Pri vi, moŝta estro de kortegaj bakistoj, scias ja kiu ajn, ke vi adis defraŭdi abundon da faruno el la reĝa provizaĵo - damne, kion alian povis do la faraono fari ol mortopuni vin por ĉies averto?

Kontraŭe vi, ĉefkelnero, laŭdire montris nuran mallertaĉon ĉe solena festeno, tropleniginte la reĝan pokalon. Kelkaj gutoj da vino elverŝiĝis kaj la ofendita faraono en malbona humoro ordonis enkarcerigi vin. Probablis do, ke lia kolero baldaŭ pasos kaj ke vi reatingos vian antaŭan poetenon, ĉar - laŭ onidiro - la juna faraono ŝatas justecon. Vi tre goĵis pro mia pribonŝanca aŭguro kaj preskaŭ larmis pro kortuŝo, forironte. Bone mi rememoras, ke vi ĵuspromesis pledi por mi ĉe la reĝo. Nu, verŝajne baldaŭ vi forgesis, ĉar jam sufiĉe da tempo forpasis depost tiam, kaj mi - damne! - ĉiam ankoraŭ sidaĉas en jena malbenita ejo. Ĉi-foje do restis mia sonĝaŭguro senprofita. Ba, ne gravas, almenaŭ ion por amuziĝi mi havis.

Ĉu aliaj interesatoj ne troviĝas? He, gesinjoraj moŝtoj - ĉu neniu el inter vi deziras sonĝprofetigi al si?! Hola, hola, mondumaj grandsinjoroj, noblaj sinjorinoj, ĉarmaj virgulinoj - degnu alpaŝi, mi priservos vin per favora antaŭdiro pri via brila estonteco! Specialan rabaton vi ĝuos hodiaŭ! Damne, ĉu neniu scivolas pri sia bonŝanco?

Enuo, enuo - teda enuo...

Se mi almenaŭ povus klarigadi signifon de miaj propraj sonĝoj - sed estus ja stultaĵo: unue je sonĝaŭgurado mi ne kredas - kaj krome, vekiĝinte mi ĉion sonĝitan tujsekve forgesas. Tamen - ne ĉion, verdire - unu sonĝon mi memortenas bonege, ĉar tiu fatale influis mlan sekvan sintenon. Damne, ĝi procesis ja tiel sugeste, ke eĉ hodiaŭ mi kapablas plej detale reriveli ĝin:

Mi baniĝas en vasta maro. Naĝante mi petole ŝvebas tra la akvo - sed sublte mi eksentas, ke io komencas malhelpi miajn movojn, supozeble estas algoj - tamen strebante liberiĝi mi konstatas, ke ne algoj, sed longegaj haroj estas, kio serpentamaniere ĉirkaŭvolvas miajn membrojn kaj malebligas moviĝi - ega forto tiras min malsupren kaj minacas dronigi - jes ja: evidente monstra polpo ĉirkaŭpremas min per pluraj alsuĉpovaj tentakloj, abonena polpo kun du kugloformaj kapoj, el kiuj rigide gapas po unu okulo blidaspekta! Teruro kaj naŭzo atakas min - sed subite mi ekkomprenas, ke ne polpaj tentakloj sed feminaj gamboj estas, kio katenas min - popare ili ĉirkaŭkruras mian korpon, elaste adheras ĉe mia haŭto, kvasaŭsuĉe fiksiĝas al miaj dorso kaj gluteo — kaj samtempe ambaŭ polpokapoj ŝanĝiĝas je mambuloj de ia ina estaĵo nevidata, ĝemelkune ili flosas ĉe la akvonivelo kaj kaĵole tuŝas mian visaĝon per siaj cicoj burĝonaspektaj - kaj jen ankaŭ malica voĉo moke aŭdiĝas: ja prenu la fruktojn, ili bongustas... bongustas... bongustas - kaj nun mi eksentas, ke ia kavaĵo minacas absorbi min, vane mi luktas por liberiĝi, senŝance mi baraktas - la eniĝo estas jam neevitebla, mi ne plu kapablas rezisti - la nedifinebla aĵo jam per potenca ensuĉo glutas min - sed mirinde, la enŝova procedo tute ne malagrablas, male: enpenetrante mi sentas infanecan ĝojon - delica varmo ĉirkaŭas - bongustas - bongustas - kaj subita voluptego konvulsia trairas mian korpon elfunde, liverante senmezuran ĝuon ĝisnune nespertitan...

* * *

Dum kelkaj tagoj post la ekstravaganca sonĝo mi evitadis renkonti la mastrinon, ĉar - sen scii kial - mi estis konvinkita, ke ĝuste al ŝi esence rilatas tiu mia erotika sonĝosperto. Mi kvazaŭ timis, ke ŝi iel ne divenu tion laŭ mia sinteno.

Tamen - ju pli mi rifuzadis subiĝi al la seksdelicaj fantaziaĵoj, des pli avide mi deziris, ke la sonĝo ripetiĝu. Sed vane. Dum sendormaj noktoj mi ade renversiĝis en mia lito deflanke alflanke, sopirante en la tenebro reimagi Ŝian allogan, incitan figuron - denove mi kvazaŭspektis Ŝin kuŝi sur la kusenoj, mi fantaziis, ke ĉi-foje Ŝi eĉ invitis min kunĝuadi la seksvolupton - duondormis mi kaj duonrevis... Kaj en tiu strange labila animstato, kiam la spirito ŝvebas inter maldormo kaj eksonĝo, en mia ekscitita fantazio riveliĝis malpudoraj seksludoj, en kiuj ni ambaŭ kunaktoris, senĝene uzante plej variajn teknikojn de geiĝo, pri kiuj mi mem eĉ ne sciis, ĉu ili estas entute realigeblaj; tamen senbride mi fikciis, dume praktikante malĉastan memtuŝadon laŭ la metodo de frato Isaĥar, kiun mi iame primokis...

La libido tute superregis min. Pri nenio alia ol pri Ŝi mi kapablis pensi, kvazaŭ obsedita mi kondutis. Preskaŭ ĉiunokte mi ripetadis la pasioplenan riton de fiktiva kuniĝo, ĉiam strebante pleje prokrasti la momenton de supera delico. Feliĉe mi konstatis, ke la iama averto de l' patro pruviĝis blaga, ĉar mia virorgano tute ne defalis, sed funkciis perfekte.

Dum tiu tempo, renkontante Ŝin, mi vole-nevole okulgustume taksadis la proporciojn de Ŝia korpo - kaj iom post iom en mia animo vekiĝis fantastika sopiro travivi amkontaktiĝon kun Ŝi ne nur fikcie, laŭimage en fraŭleca solejo, sed tute reale, en efektiva duopa intimo. Kaj ĉi-mia intensa dezirego versimile eĉ manifestiĝis per mia ekstera sinteno, ĉar kiomfoje niaj vidoj renkontiĝis, ĉiam Ŝi forte vangoruĝiĝis kaj embarase flankenturnis la rigardon... Damne, ĉu eblas?! Ĉu ŝiaj pensoj fakte direktiĝas al la sama celo kiel tiuj miaj?

Prenu la fruktojn... ili bongustas... Ĉu Ŝi eble jam tiam...?

Jes, nun mi jam certis, ke nepre ontas la fatala momento, kiam ni restos nur duope solaj kaj poste... damne, mi ne kuraĝis finpensi...

Tamen kiam tio okazu? Ĉu ĉi-nokte, ĉu dum la morgaŭa mateniĝo, ĉu post la venonta plenluno?... Tage-nokte ml atendos. Ĉu mi ne brulkonsumiĝos pro la sopirego?

Sed nelonge daŭris. En unu festotago vespere, sklavino alvenis por al mi mesaĝi urĝan inviton de la mastrino. Jen do mia bonŝanco! Nun okazu, kio okazontas, je ĉio mi jam fajfas... hodiaŭ Ŝi devos al mi subiĝi, volupte Ŝi devos barakti en mia brakumo kaj plorsingulti pro delico de spontanea, senbrida amorado, kiam ĉiuj sensoj koncentriĝas al tiu unusola kapturniga travivaĵo unika, kian Ŝi kredeble neniam povis sperti ĉeflanke de sia sentaŭga edzaĉo porkograsa...

Nun ek do, mi malevitu la aventuron! -

Agace superba Ŝi vidiĝis, starante en subtila diafana robo ĉe fenestro, dorse al la pordo, tra kiu mi eniris. Damne, kia rafineco, kiam vi leĝere malstreĉis la korpon, kunmetinte la manojn postnuke, por ke la malfruaj sunradioj skizu la allogajn konturojn de via figuro tra la loza vualvestaĵo, kiu nur akcentis la suban nudecon...

Kaj kia artifiko, kiam vi turninte vin kvazaŭ vi ektimis pro mia jama ĉeesto kaj ordigante vian veston ne neglektis kvazaŭ senvole emfazi la riĉecon de la brustofruktoj, pro rigardo al kiuj atakis min dolĉa kapturniĝo kaj stranga vibrado ie ĉe la hipogastro...

Versimile nurnurajn stupidaĵojn mi parolis dum la sekva vid-al-vido kvazaŭkompleza - ĉar solsole pri tio mi devis pensi, kiamaniere eki la amludon. Ja ĝis nun mi ne geiĝis ankoraŭ, sekve mankis al mi spertoj pri respektiva sekskonduto; danne, ĉu mi ne ridindigos min per io maldeca aŭ ĉu mi ne kaŭzos al Ŝi doloron aŭ abomenon per ia malĝustaĵo?

La tempo pasantis kaj mi ĉiam nur babilaĉis pri nenio kaj cerbumis, kiamaniere kunkoitigi Ŝin. Perokule ni ŝtelfrandis promesdonajn bongustaĵojn de Ŝia plenforma korpo, kiuj antaŭanoncis diboĉan festenon - kaj dume mi sentis, ke mia seksaĵo jam enormas, eble estas eĉ rimarkebla sub la tuniko - malbeninda situacio, nun kion ml faru! Jam mi pretis disigi la agrafon de mia kitelo - kiam Ŝi subite alpaŝis kaj mantuŝis min...

Malbendamne - ĝuste tion Ŝi devis ne fari! Kvazaŭ svenonta mi sentis min pro Ŝia ektuŝo - la narkota bonodoro emananta el Ŝia korpo, la ebriiga tuŝapudeco de Ŝiaj inaĵoj, la intensa femineco koncentrigita en ektuŝo de Ŝia varme mola polmo - ĉio-ĉi min igis tutperpleksa. Antaŭ miaj okuloj malheliĝis kaj ie interne ŝajnis al mi aŭdi severan voĉon: Ne faru, Jozefo! Ne faru! Cetere estis superflue; eĉ se mi estus kion ajn volinta, la originan intencon mi nepre ne povus efektivigi, ĉar sammomente mi eksentis, kiel mia seksenergio neniiĝas...

Hometoj oraj, ĉiuj rigardu: jen amanto tro ambicia, kiu alhastis por adultigi la edzinon de sia propra mastro - kaj jen kiel li sukcesis! Kia skandalo - ĉiuj primoku lin!

Prave vi komencis pugnobati, sinjorino, la sklavon, kiu kuraĝis ŝtelonti vian ĉastecon kaj ne kapablis finfari. Kitelo-nekitelo, egale mi estas nudigita ĝis la fundo de mia memo - nenio restas ol fuĝi... sed kien ja, kien eskapi for de mi mem?!

Kaj kio sekvis tuj poste, estis nur konsekvencoj tute normalaj. Skurĝu nur, kolego sklavo, skurĝu plenforte, stupidulo, vipu min ja ambaŭmane, por ke la dolorego superu ĉion, kio kriegas en mia elrabita interno!...

* * *

Ĉu ankoraŭ nesufiĉe da fiaĵoj? Ĉu denovan hororon necesas sperti? Malbena mia scivolemo, kiu devigis min surgrimpi la kradon de mia subplafona fenestreto, kiam ekestis tiu tumulto ekstere; prefere mi devis ne fari tion, neglekti la tutan aferon, ne aŭskulti kaj ne rigardi - ĉar kion mi ekvidis?

Meze de la vastespaca korto - jen rigardu! - atletstatura nigrahaŭtulo duonnuda, per dikaj ĉenoj katenita ĉe fortika paliso. Iom fore pretas tri gvardiistoj fortstaturaj kun longaj skurĝoj enmane; ekzekutontoj probable.

Nu jes, pasintvespere mi ekaŭdis ja onidiron, ke iu negro aŭdacis instigi sklavribelon kaj, malsukcesinte, hodiaŭ li estas ekzekutota - do jen la preparoj, evidente. Aliaj gvardianoj postenas rondĉirkaŭe starante en malstreĉa pozo - kaj malantaŭ ili, korpo ĉe korpo, premamase abundas gesklavoj. La tuta kortospaco plenplenas de ili. Senmove kaj senbrue ili staras - indiferenta homamaso.

Kaj jen subite: en larĝa fenestro ĝuste kontraŭ mi trans la korto - Potifar mem vidigas sin en sia solena unlformo gvardiestra! Per triobla manplaŭdo li altiras ĉies atenton - kaj post dramefika paŭzo patose mansignas al la skurĝotenantoj. Kaj tiuj malhaste, senafekte ekas sian malnoblan agadon:

Bato post bato, la skurĝoj trafas la korpon de la ekzekutato, sur kies nigra haŭto postsigniĝas sangoruĝaj strioj. En regula, maŝinsimila ritmo alterne vipas la knabegoj la dorson, ŝultrojn kaj lumbon de la negro, kies muskoloza korpo sub ĉiu bato konvulsie skuiĝas. Dekomence li nur ĝemas elprofunde - sed poste, kiam la ritmo de vipado preskaŭ nerimarkeble plirapidiĝas, li komencas daŭre muĝi kvazaŭ vundita besto - la skurĝantoj bategas nun penplene, iliaj ŝvitkovritaj vizaĝoj sovaĝmienas, iliaj okuloj vidigas sangavidon, iliaj brakmuskoloj krevminace streĉiĝas, tamen sian kruelan agadon ili ne ĉesigas; tenante nun ambaŭmane siajn vipojn, plenforte ili bategas - sango jam torentas el la ĉifigita haŭto de la negra dorso, kies pecigita karno nun vidiĝas kiel ununura naŭza vundo. Orelŝira vekriado de la torturata sklavo regas nun la tutan spacon kaj certe aŭdeblas larĝvaste tra la libera aero...

Ja kie vi restadas, Eternulo, ke vi mem ne aŭdas? Ĉu vi eble ne komprenas negran lingvon? Helpkrioj de mortontoj ja ne tre diferencas, sendepende de haŭtkoloro ili sonas egale, ties signifon oni ne povas miskompreni. Ja kial vi ĉi-foje ne aŭdigas vian striktan malpermeson NE FARU?! Se ne temas pri hebreo, ĉu ne estas via afero? Damne, ĉu eble ne estis vi, kiu ankaŭ la negrojn kreis? Kiu do estis? Ĉu tamen ekzistas aliaj dioj krom vi?

Vi malvoĉas, Eternulo; ĉu ne aŭdas vi, ĉu neglektas? Tute same vi mutas, kiel jena homamaso ĉirkaŭstaranta. Tutpasive ili algapas la abomenan spektaklon anstataŭ savi la kondamniton - ili estas ja pluroble pli multaj ol la ĉeestantaj gvardianoj - ja kial do, kial?! Sugestu al ili, Eternulo, ke ili agu iamaniere! Ĉu ili ne aŭdis tiun longan nehomecan ekhojlon, kiun elbuŝigis la mortanta povrulo - ĉu ili ne vidis la agonian fortostreĉon de lia torturita korpo? Jen rigardu, nun la eksa homo jam pendas de sur la ĉenoj senmove, simila al senforma maso de sangmakulita brutkarno!...

Ho, Eternulo, kian misgenton vi fuŝproduktis, kreinte la homon! En la tiama sesa tago fatala, kial vi ne preferis jam ripozi? Ja ĉiu surtera speco de bestoj kaj eĉ de kreskaĵoj celas sindefendi, protekti sin mem kontraŭ atakoj deflanke de aliaj specoj - sole la homoj interbatalas kaj senĉese cerbumas, kiamaniere masakri unuj aliajn. Kaj interluktante ili uzas ne nurajn ungojn kaj dentojn, kiel faras ĉiuj bestoj, sed produktas artefaritajn mortigilojn por sklavigi alitribanojn. Vere misan modelon vi starigis, Eternulo, kreinte la onidiran estron de la mondo!...

Ĉu mirinde, ke post tiu hodiaŭa travivaĵo mi ekdubis, Dio, pri via vera ekzisto? Jes ja, paĉjo certe konsterniĝus kaj konsiderus mian ekpenson nepardonebla peko grave punenda. Bone do - se vi punos min, Disinjoro, tiam mi almenaŭ certos, ke vi fakte ekzistas. Dum mia infanaĝo al mi sufiĉis simple kredi, simile kiel oni kredas fabelojn sen pritaksi ilian pravecon; la kredo estis agrabla kaj neniel primeditenda, ĉar la vivado mem estis malkomplika, senproblema. Sed maturiĝinte oni ĉiam pli kaj pli sentas ian malharmonion inter tiu spontana, naiva, infaneca kredo kaj racia konsidero. Tiujn ambaŭ oni bezonas: sen uzadi raciajn kapablojn oni memvole kondamnus sin resti blindiĝema malprogresulo - kaj forĵetinte la religian kredon, oni sentas sin seniluziigita, kvazaŭ priŝtelita je peco de sia animo; senkreda vivado fridas... Kia dilemo!

Mi petas, petegas vin, Eternulo - se vi fakte ekzistas, rezultigu al mi pruvon pri tio! Nur unufoje mi ekaŭdis vian voĉon - tamen ĉu eble ne estis nur produkto de mia ekscitita fantazio? Mi petas, ne lasu min ŝanceliri tra la malfavora mondo sen apoga bastono de la kredo je ia supera potenco, kiu prudente direktas ĉies agadon al bonaj celoj. Direktu la homgenton laŭ ĝusta vojo al daŭra repaciĝo, liberigu ĉiujn sklavojn kaj ne permesu, ke unuj subpremu aliajn... Ĉu troa tasko? Versimile ne eblas efektivigi tion tujsekve, ĉar eble eĉ Dio ne kapablas fari tiom egan miraklon je unu fojo, subite, senprokraste - kaj mi ne emus ja morti sen ĝisatendi la konvinkan pruvon...

Ĉu vi scias do, kion? Pruvu al mi vian potencon prefere per io alia, de mi facile perceptebla: igu min eliri el jena malliberejo, donu al mi povon ade bonfari al bezonantoj, renkontigu min kun miaj patro kaj patrindevena frato Benĵamen, permesu al mi puni la aliajn fratojn pro ilia peko kontraŭ mi farita kaj fine montri al ili mian noblecon per indulga pardono. Se tion ĉi vi rezultigos, neniam plu mi pridubos vian ekziston, sed adorados vin dumvive kaj disfamigos vian gloron tra ĉiuj regionoj de la vastevasta mondo...

Sed damne - kiom longe ankoraŭ?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.