La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA SKANDALO PRO JOZEFO

Aŭtoro: Valda Vinař

©2026 Geo

La Enhavo

Potifar la bonkorulo

...kaj oni rapide eligis lin el la malliberejo, kaj li razis sin kaj ŝanĝis sian veston kaj venis...
Genezo, XIII, 14


Kia ĝojo revidi vin, Jozefo? Ĉu fakte jam pasis du jaroj depost tiam? Je Amono, kiom hastas la tempo, forportante nin al la eterneco!

Bonvenu, kamarado! Vere dolore ml sentadis vian foreston dum vi restadis tie malsupre. Mankis al mi viaj prudentaj sonĝeksplikoj, ege ili al mi mankis. Eble vi eĉ ne povas imagi, kiel oni suferas pro malhavo de inteligenta kunulo; ja kun kiu mi povas kvalifike interparoladi meze de tiuj malkleruloj? Diru sincere: ĉu vi ankaŭ rememoris min almenaŭ iomete?

Nu, ne staru tiel embarase kaj ne rigardu min nubmiene. Prenu ja lokon ĉe mia modesta manĝotablo kiel antaŭe, nur aranĝu vin komforte, tute hejmece, neniom ĝeniĝu. Ja mi estas jam manĝinta, jen tamen restis iomo - vi scias ja, tiu mia malbeninda stomako... Nur atentu, certatempe vi devos bridi vian apetiton, ĉar via storaako kredeble dekutimiĝis festeni, ĉu? Nu, ne nubmienu, indas ja lomete interŝerci, ĉu ne vere?

Ne kredu, ke mi forgesis vin dum via foresto. Ofte mi pripensis vin, dirante al mi: necesas liberigi tiun povrulon - tamen ĉu endas, ke mi mem persone okupiĝu pri ĉiuj bagatelaĵoj? Ja eĉ tempeto ne restas al mi por privataj aferoj, ĉiun mian tempon forrabas mia porpublika deĵorado. Verdire vi estas enviinda, se vi povis pasigi pli ol du jarojn tute kviete, senigita de ĉiuj zorgoj - ho, vi fripono, sagace vi sciis aranĝi... Ne, ne, nenion repliku, eĉ ne pepu prefere! Mi komprenas vin ja tute bone, ne necesas ion ajn klarigi.

Entute, Jozefo - plej konvenas nurnure muti lastatempe. Malbonaj cirkonstancoj formiĝas, Jozefo. Sciu, estas danĝere eĉ en sia propra domo laŭtparoli. La muroj estas aŭdipovaj, iun ajn oni devas suspekti - ĉiuj spionas! Ja vi konas min bone kaj scias do, ke mi ne kutimas kave frazi - bonkredu, Jozefo, ĉio ĉe ni aĉiĝas nuntempe. Imagu nur: la sklavaro komencas ribeli! Ĉu ion tian oni aŭdis iam ajn? Kion ili postulas verdire? Ili estas ja nurnuraj barbaroj diversgentaj, malkleraj misgeneritoj malpursangaj, plejparte negroj - kaj tiuj eble emas egalrajti kun ni egiptoj! Kia senhonto - ja diru! La sklavaro vivteniĝas ja je kostopago de la ŝtato! Se la ŝtato ne igus ilin labori kontraŭ nutraĵoj kaj loĝado, ili mortaĉus kvazaŭ brutaro senfuraĝa - ĉu mi ne pravas? Sed tion ili he agnoskas, ribeli ili emas!

Nun imagu, en kia situacio troviĝas mi kiel ĉefo de la faraona korpogvardio! Mi respondecaa ja pri ĝenerala trankvilo. Ĉiun eĉ plej etan eventon oni imputos debete al mia konto. Vi ne kredos, Jozefo, kiom da laŭdiraj amlkoj embuskas por uzurpi mian postenon! Neenviinda situacio... Jes, tiel statas la aferoj ĝenerale en nia socio: post ĉiu angulo gvatas kelkiu por kvermeti piedon al funkciulo pli alte postenanta - kien perdiĝis nia moralo, kiel misiĝis la iama solidareco de nia reganta klaso!

Komprenu, Jozefo, ke ĉio-ĉi ekstreme nervozigas min, eĉ kviete dormi mi ne plu kapablas. Jam ĝiskole mi satas de tia deĵorado, se mi devas tiom pene retenadi mian oficon. Iam-tiam mi eĉ mem demandas, ĉu tio penvaloras. Tamen kion mi faru? En mia aĝo oni ne povas ja eki ion novan. Cetere kion mi komencu? Antaŭnelonge mi sentis min jam tiom deprimita, tiom senespera, ke mi ekpensis eĉ manlabori - imagu nur, kia freneza ideo! - sed ĉu mi entute rajtas tion? Ja mia nobela deveno predestinas min por altranga deĵorado, ĉu? La burokrata aparato englutis min kaj ne plu eblas liberiĝi...

Tamen sufiĉe jam da tiu vana lamentado! Mi invitis vin ne por plendi pri miaj malfacilaĵoj. Cetere, ĉu vi scias, pro kio mi alvenigis vin? Vi apenaŭ divenus.

Eble vi konjektas, ke mi intencas riproĉi vin pro via konduto al mia edzino? Neniel, Jozefo, absolute ne! Por mi persone indiferentas, kio okasis inter vi du, tio lasas min neglekta, pri tio mi tute malzorgas...

Atendu, mia kara, nenion kontraŭdiru - mi ne emas pribabiladi tiun tedan aferon. Ĉu vi opinias, ke mi tiam kredis ŝian blagon? Kamarado, unuavide mi malkaŝis ŝian naivan artifikon! Mi tre bone scias, ke la kokradon iniciatis ne vi, sed ŝi mem. Ŝian karakteron mi konas tiom perfekte, ke ĉia klarigado superfluas. Sciu, Jozefo, virinon oni vere ekkonas nur edziniginte ŝin. Kaj tiu mia estas ja aparta malvirtulino:

Kvazaŭ ia stranga manio estas ĉe ŝi. Ekstreme ordonema ŝi estas, ĉion ŝi volus aksigi ĉirkaŭ si, ĉiam ŝi strebas altiradi atenton al sia ekstravaganca memo. Kun iu ajn nova viro ŝi pretas flirti, provokante lian flatadon. Sed mi bone scias, ke tion ŝi faras precipe por ĵaluzigi min kaj demonstri, kiom sopirata ŝi estas. Jes ja, ŝia frivola sinteno kolerigas min, sed alikaŭze ol ŝi konjektas: ŝia defia konduto kaŭzas malbonan sangon en nia honora socio - jen kio ĝenas min! Per rab-okuloj mi devas gardi mian bonfamon, vi komprenas, Jozefo, ĉu? Certe vi komprenas, ĉar vi estas eksterordinare saĝa.

Sed ĝuste tial vi ankaŭ ŝin devis kompreni! Sciu, ŝi atingis jam la aĝon, kiam la virinoj emas amindumi junulojn. Tiam nemirinde, ke ŝi persistis kunpekigi vin, tio estas tute laŭnatura. Sed vi, naiva virgulo obstine pudora, anstataŭ kompreni tion kaj volonte kontentigi ŝin, kiel decus al obeema sklavo - vi preferis rifuzi! Kio misordiĝis en via cerbujo? Se vi estus plenumita ŝian avidon, ĉio procezus tute kaŝite kaj senskandale. Damno kun vi! Kial vi, je Amono, ne konfidencis al mi mem la tutan aferon? Ĉio povis esti senproblema. Ĉu vi konjektas min ĵaluzema? Eĉ neniom!

Cetere ne supozu, ke amorado kun mia seksmiena edzino estas io delica - neniel! Ŝi nur ŝajnigas sin pasiulino - en la edza lito ŝi neniigas ĉiujn iluziojn; absolute senpasia ŝi estas, apatia, pasiva - oni povus ĉe ŝi malvarmumi, tiom ŝi fridas. Imagu nur, ke eĉ mi mem neniam sukcesis ardigi ŝin - ĉu vi kredas? Do, neniom vi havas por bedaŭri.

Sciu, Jozefo: edzinon oni tenas nur por reprezenti kaj iam-tiam por generi idojn. Por ĝui seksdelicon oni iru en malĉastejon, el inter publikulinoj vi povas elekti laŭguste kaj laŭ momenta humoro. Se mi mem ekemas diboĉe sekspetoli, ĉiam mi elektas nlgrahaŭtulinon. Jes, Jozefo, nepre mi rekomendas al vi negrinojn! Perfektan figuron ili havas, elastan bruston, longajn krurojn kaj malbeninde lertajn manojn. Grandiozaj amorantinoj ili estas, speciale edukitaj por la publikulina metio; nenion ajn vi bezonas fari, ĉiom aranĝas ili mem laŭ variaj manieroj, certe vi ne enuos - fidu mian konsilon, pri erotiko mi estas fama eksperto!

Sed verdire - kial mi lecionas? Ja mi ne venigis vin por instrui vin pri seksumado. Nur preterpase mi menciis, por ke vi sciu, ke mi absolute ne havas skrupulojn nek eble antaŭjuĝojn rasismajn. Cetere vi mem povas tion priĵuĝi proprasperte. Ankaŭ vi estas ja barbaro, kaj malgraŭe mi allasis vin en mian domon. Eĉ nebagatelan monsumon mi ne domaĝis por akiri vin; indas eĉ dubi, ĉu vi respektive estimas tion. Ĉiam mi celis nurnure vian bonfarton, tion vi devas al mi kredi. Neniam - mi emfazas - neniam mi iel ajn malicemis kontraŭ vi.

Memkomprene, la konsekvencon kiun mi rezultigis el la tiama skandalo kun mia edzino, tiun vi ne rajtas konsideri maljusta.

Jes ja, kulpiĝinta estas ŝi - sed tion mi ne povis publike agnoski! Komprenu ja: ĉu indis, ke oni fingromontradu min kiel kokriton, ke mian honestan nomon oni kotentiru? Tio kompromitas ne nur min mem, sed samtiel la tutan nobelsocion - pro tiaĵo oni neniam pardonus min! Kaj se jam mia histeria edzinaĉo vekis tian bruegon, kion mi estis faronta? Ĉiam oni adaptu sin laŭ cirkonstancoj, jen la esenca principo de inteligenteco. Historiajn faktojn ĉiam akomodas talentohavaj individuoj laŭ sia bezono. Memoru, mia kara: ĉio estas alia ol oni oficiale asertas; se oni ĉiam devus malkaŝi veran staton de l' aferoj, oni ne kapablus regi.

Sed sufiĉe jam, Jozefo - vi ade devigas min parolturni ĉirkaŭ la ĉefa kaŭzo de via jena ĉeesto!

Supozeble vi agnoskas, ke post la skandaloza evento vi ne povas plu resti en mia familia domo. Dum tiuj du jaroj de via foresto oni forgesetis la aferon, sed se vi denove aperos en via antaŭa posteno, tuj ekfuriozus inundo da kalumnioj kaj klaĉoj - vi scias ja, kiom malicaj oni estas!

Krom tio, mia edzino ege malamas vin, kion vi cetere devas kompreni: estas ununure vi, kiu povus iam malkaŝi, kiel ĉio efektive okazis - kaj tion ŝi nepre devas malebligi. Tutcerte ŝi provus pli-malpli baldaŭ senigi sin de vi, supozeble eĉ per ne tre delikata maniero - vi komprenas. Taŭgaj rimedoj estas ja kiam ajn ĉemane en nia socio.

Kiel do ni aranĝu pri vi? Mi ekzemple povus teni vin en dumviva aresto, por ŝirmi vin kontraŭ ŝiaj insidoj - sed tio malharmonias al mia sentema naturo, eĉ sen konsideri tion sufiĉe multekosta. Ankaŭ mi povus simple vendi vin. Finfine vi estas mia sklavo, sekve tia negoco estus tute ordinara afero komerca: kiel varon mi aĉetis vin kaj kiel varon mi rajtas vin ankaŭ vendi. Eble eĉ profiti mi povus, ĉar nuntempe la merkata demando pri inteligentaj sklavoj multoble superas la oferton. Kredeble estas nur maldaŭra modo, tamen des pli bone eluzebla.

Sed - ĉu vi opinias, ke vin mi kapablus kondukigi al foiro kvazaŭ brutaĉon? Neniam, Jozefo, neniam! Vin mi devas utiligi pli prudente. Sciu, Jozefo: mi donacos vin! Jes, mi donacos - kaj ĉu vi emas divenprovi, al kiu? Vi ne divenus, kamarado... Al nia Plej Serena Faraona Moŝto mem mi donacos vin! Memkomprene sen pretendi ian ajn rekompencon. Mian denaturan grandanimecon vi konas ja, ĉar vi mem sufiĉe spertis ĝin. Neniam oni avaru, precipe en rilato al la estroj. Cetere mi enkalkulas, ke nia afabla suvereno degnos vidigi sian bonvolan favoron al mia neniomsignifa persono per taŭga maniero laŭ sia plej saĝa bontrovo.

Nia superulo eĉ jam scias pri vi, Jozefo - vi miras, ĉu? Probable iu stultulo elbabilaĉis ĉe la kortego, ke mi posedas lertan sonĝaŭguriston - kaj laŭdire ĝuste tian la Dieca Faraono nun urĝe bezonas. Interesa hazardo, ĉu? Nu, plezuru, Jozefo, plezuru - ĉar ega feliĉo trafis vin!...

Sed mi vidas, ke preskaŭ neniom vi formanĝis; ĉu la legomon vi ne trovas bongusta? Ne, ne, jam lasu - nun vi ne plu havas tempon por festeni. Vi estas jam antaŭanoncita ĉe la Faraona Moŝto. Mi donos al vi tiucele iun eluzitan veston el mia garderobo; poste vi repagos. Du miaj gvardianoj akompanos vin ĝis la imperiestra palaco.

Kaj nun jam rapidu, amiko! Mi deziras al vi sukceson en via nova posteno. Kaj taŭgaokaze ne forgesu al Plej Serena Faraono emfazi, ke estis mi, kiu malkovris vian eksterordinaran talenton kaj eĉ tiagrade evoluigis ĝin, ke ĝi povas utili al prospero de la tuta imperio. Dieca nia faraono, la Plej Supera Estro de l' vaste vasta mondo vivu poreterne kaj daŭre bonfartu ankaŭ postmorte!...

Aĥ, kiom da diplomata inĝenio oni devas disipi por montri sin lojala kortegano...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.