|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA SKANDALO PRO JOZEFOAŭtoro: Valda Vinař |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La eldonanto petas pardonon koncerne la neordinaran fenomenon: jena libro verdire ne finiĝas, sed simple ĉesas. Kredeble la eldiraĵo de la brava gvardiano estis ial interrompita. Divenprovi la kaŭzon povus rezultigi nur hipotezon, kion ni prefere evitu. Des pli strikte la eldonanto rifuzas eventualan ekpenson kompletigi la verkon per laŭlibera fikciaĵo, ĉar tia senrespondeca interveno konsiderinde minacus la historio-sciencan valoron de la jene lanĉitaj dokumentoj. Cetere atentema leganto certe jam amasigis sufiĉe da faktoj, kiuj al li permesas formi pravan imagon pri la antaŭlonga okazintaĵo, kiu ĝis nun estis kovrita per vualo de nuraj konjektoj kaj supozoj.
Publikigante la aŭtentikaĵojn ni intencis pruve demonstri, ke efektive ĉio okazadas aliel, ol oni oficiale asertas. Por riveli netan veron necesas kribri la respektivajn faktojn. Jen kion ni celis. Ĉu ni sukcesis, tion bonvole prijuĝu afabla leginto.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.