La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA JUNAJ DETEKTIVOJ

Aŭtoro: J. H. Sullivan

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO VII

Andreo rigardis tra la fenestro ĝis liaj kruroj estis lacaj, kaj tiam reiris al la lito kaj kuŝigis sin. Estis nenia espero en lia koro. Li devis atendi tion, kio okazos. Pri unu afero li ĝojis; Helmo jam diris, ke li ne estas murdanto, do oni ne mortigos lin dum li restas en ĉi tiu domo. Sed samtempe li ne estas bonkora, kaj li promesis vipbati Andreon preskaŭ ĝis la morto, se li faros ian bruon. Kio okazos al li?

De tempo al tempo li aŭdis ion en la strato, kaj rigardis tra la fenestro, sed ne multaj personoj kaj neniaj veturiloj pasis laŭ la strato. Sed li daŭre rigardis, ĉar eble venus okazo por eskapi.

Post eble du horoj li aŭdis, ke iu supreniras la ŝtuparon. Rapide li kuris al la seĝo kaj remetis ĝin en la angulon, kie li unue trovis ĝin. La pordo malfermiĝis, kaj envenis Helmo kun plua seka pano.

"Ĉu mi ne estas bonkora?" li ridetis. "Mi alportis vian tagmanĝon."

Andreo ne respondis, kaj la viro metis la panon sur la tablon kaj eliris. Andreo, kiu komencis esti malsata, manĝis ĝin, kaj tiam rekuŝiĝis sur la lito. Estis nenio alia por fari.

Sed post iom da tempo li denove aŭdis paŝojn sur la strato. Li kuris al la seĝo, metis ĝin sub la fenestron, kaj elrigardis. Malsupre sur la strato marŝis du policanoj. Ili frapis ĉe la pordo de alia domo, kaj parolis dum kelkaj momentoj al la virino, kiu malfermis ĝin. Poste ŝi fermis la pordon kaj ili revenis sur la straton. Tiam ili iris al la pordo de la proksima domo kaj simile faris. Kiam ili iris al tria kaj kvara domoj, Andreo eksciis, ke ili faras enketojn pri io. Eble ili serĉas lin! Je tiu penso li tre ekscitiĝis.

Kiam ili preterpasis lian fenestron, li svingis la manon por altiri ilian atenton, sed ili ne suprenrigardis, kaj daŭrigis la marŝadon. Andreo ne kuraĝis frapi la fenestron pro timo de la vipo.

Post momento li aŭdis frapon ĉe la dompordo, kaj povis aŭdi mallaŭtan murmuradon de voĉoj. Sed la pordo denove fermiĝis, kaj tra la fenestro li vidis, ke la du policanoj foriris, kaj daŭrigis la marŝadon laŭ la vojo.

Do, eĉ tiu espero malaperis. Li rigardis la dorsojn de la du viroj, dum ili iris al la domoj ĉe la fino de la strato, kaj restis sen espero.

La policanoj frapis ĉe la pordo de la lasta domo, faris la kutiman interparolon, kaj foriris. Subite Andreo rimarkis, ke ili revenas laŭ la strato. Post du-tri minutoj ili denove preterpasos la domon en kiu li estas. Ideo venis en lian kapon. Rapide li metis la manon en la poŝon kaj elprenis leteron, kiun li ricevis antaŭ kelkaj tagoj. Per krajono li skribis sur la koverto, grandlitere, la vorton: "HELPU! MALLLIBERA!"

Tiam li provis ĵeti ĝin tra la malfermita parto de la fenestro. La unuan fojon li ne sukcesis elĵeti ĝin, kaj ĝi falis en la ĉambron, sed je la dua provo ĝi elflugis, kaj li rigardis ĝin dum ĝi flirtis tra la aero. Ĉu la policanoj vidos ĝin?

Ĝi falis teren, kaj kuŝis antaŭ ili. Je la granda ĝojo de la knabo unu el ili prenis ĝin kaj rigardis la vortojn. Tiam li suprenrigardis, kaj Andreo svingis la manon. La policano parolis al sia kunulo, kiu ankaŭ suprenregardis. Tiam ili rigardis la pordon de la domo kaj denove interparolis.

Post kelkaj momentoj tiu, kiu havis la leteron, rigardis Andreon, svingis la manon, kaj ... ili formarŝis laŭ la strato.

Andreo preskaŭ ploris. Ĉu, do, ili ne intencis helpi lin? Lia malespero revenis, se poste li repensis. Ili legis la vortojn skribitajn sur la koverto, kaj ne povis nur lasi lin tie. Ankaŭ, lia nomo kaj adreso estis sur la koverto. Do, li atendis kun pli da espero.

Duonhoro pasis, kaj subite li revidis la du policanojn, kiuj revenis laŭ la strato. Kiam ili venis sub lian fenestron, unu el ili suprenrigardis kaj ridetis kuraĝige. Tiam ili venis al la pordo kaj frapis.

Ĉi tiun fojon estis iom da disputo, kiam la pordo malfermiĝis, kaj post kelkaj momentoj la policanoj kaj Helmo komencis krii unu al la alia.

"Mi diras al vi," la knabo fine aŭdis, "ke tio estas oficiala permeso traserĉi vian domon. Nun ni envenas!" Kaj venis la sono de iliaj piedoj en la domo.

Ili venis rekte supren, kaj Andreo kriis, "Jen mi!" Li ne plu timis la vipon. Tiam li aŭdis la voĉon de Helmo.

"Bone; se vi scias, ke li estas tie, vi eniru kaj prenu lin. La pordo estas ŝlosita kaj mi perdis la ŝlosilon."

"Tio ne gravas," respondis unu el la policanoj, kaj tiam li vokis Andreon.

"Ĉu vi estas tie, knabo?"

"Jen mi," respondis Andreo.

Staru for de la pordo. Mi intencas pafi la seruron por malfermi ĝin."

Andreo iris al la fenestro.

"Preta," li kriis.

Venis krakego, kaj post momento la pordo malfermiĝis.

"Nun, junulo," diris unu el la policanoj. "Ĉu vi estas Andreo Trentano de farmbieno Parano apud Montoverda?"

"Tiu estas mi," respondis la knabo kun rideto.

"Ni serĉis vin. Venu kun ni. Kaj vi," li aldonis al Helmo, "estus bone, se ankaŭ vi venus."

"Vi ne havas oficialan permeson aresti min," respondis la granda viro. "Vi trovis la knabon; forprenu lin. Mi ne venos."

"Estos pli bone por vi, se vi venos," diris la policano, "sed se vi ne venos, ne gravas. Mi tamen avertas vin; ne iru el la domo. Mia kunulo restos ekster la pordo ĝis kiam ni bezonos vin."

Tiam ili ĉiuj malsupreniris, kaj la du policanoj, kun Andreo, eliris el la domo. Unu el ili restis ekster la pordo, kaj la alia kondukis Andreon tra la stratoj ĝis kiam ili venis al policejo.

Tie oni donis al la knabo bonan manĝon, kiun li danke akceptis, ĉar li estis tre malsata. Dum li manĝis, la policano klarigis, kial oni serĉis lin.

"Oni telefonis nin de Montoverda," li diris, "kaj informis nin, ke oni kaptis vin kaj venigis vin trans la landlimon en Karenlandon. Mi devas konfesi, ke ni ne scias kiel oni povis preterpasi la gardistojn ĉe la rivero, sed ŝajne estis vere, ĉar vi estas ĉi tie. Ni sciis ke oni ne irigis vin el Svenburg, do ni faris enketon ĉe ĉiu domo. Nun, ĉu vi klarigos al mi, kiel vi venis en nian landon?"

Andreo klarigis pri la detektiva laboro, kiun faris li kaj Lizbeta, kaj pri kiel ili sekvis la onklon laŭ la tunelo. Kiam li finis la rakonton, la policano stariĝis ekscitite.

"Kontrabandistoj, ĉu?" li ekkriis. "Do, nun ni povas aresti nian amikon Helmo Dalen. Kaj vi diras, ke vi venis sub la akvofalo? Ŝajnas, ke vi ja trovis la sekretan vojon, por kiu la kontrabandistoj tiom longe evitis nin! Sed atendu unu momenton!" Kaj li iris el la ĉambro.

Post kelkaj minutoj li revenis.

"Mi sendis viron por aresti vian kaptinton," li klarigis. "Kaj nun, ĉu vi povos montri al mi la tunelon al la akvofalo?"

"Mi kredas, ke jes," respondis la knabo, kaj la du stariĝis. Ili eliris, kaj marŝis kune en la direkto de la domo de Helmo, sed antaŭ ol ili atingis ĝin, ili renkontis alian policanon.

"Kion vi fara ĉi tie?" demandis la kunulo de Andreo al la alia. "Kial vi ne arestis lin?"

"Mi bedaŭras, sinjoro inspektoro," respondis la viro, kaj por la unua fojo Andreo eksciis, ke la unua policano estas inspektoro, "sed Helmo Dalen sukcesis foriĝi. Mi eniris la domon, sed li jam ne estis tie. Devas esti, ke li eliris malantaŭe dum Tomas atendis ĉe la antaŭo."

"Do," respondis la inspektoro, "vi venu kun ni, Braŭn; ni iras al la tunelo." Kaj ili ĉiuj rekomencis la marŝon.

Andreo kondukis ilin al la vojo per kiu li eniris la urbeton, kaj post iom da marŝado ili atingis la vojeton. Kiam ili trovis sin inter la rokoj kaj ŝtonegoj, la knabo ne estis certa, kie estas la enirejo de la tunelo, kaj ili devis serĉi.

Baldaŭ ekkrio de Braŭn anoncis, ke li trovis ĝin, kaj kune ili eniris. La inspektoro portis elektran lampon, kaj per ĝia lumo ili povis facile vidi en la tunelo. Ĝi ŝajne estis pli larĝa ol tiu ĉe la alia flanko de la rivero, kaj ili povis marŝi sufiĉe rapide.

Ili baldaŭ atingis la finon de la tunelo, kaj trovis sin sur la tre mallonga vojeto, kiu kondukis sub la akvofalon.

Subite la inspektoro haltis, kaj levis avertan manon. Tiam li montris per la fingro al la tero, kaj ili vidis piedsignon en la malseketa tero.

"Tio estas freŝa," li flustris. "Iu venis antaŭ ni. Necesas, ke ni iru zorge."

Kaj ili antaŭeniris malrapide kun multaj ĉirkaŭrigardoj. Kun granda zorgo ili iris sub la akvofalon, kaj alproksimiĝis al la tunelo. Andreo vidis la ŝtonegon, malantaŭ kiu li lasis Lizbetan, sed estis neniu tie.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.