La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA JUNAJ DETEKTIVOJ

Aŭtoro: J. H. Sullivan

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO II

Dum kelkaj tagoj la gefratoj vidis nenion kaj aŭdis nenion, kio povis helpi ilin. Iun tagan, dum la matenmanĝo, Andreo subite demandis al la onklo:

"Ni ofte vidas la gardistojn, kiuj marŝas laŭ la riverbordo. Ĉu multaj kontrabandistoj transiras la riveron?"

"Oni tuj kaptus ilin!"

Tio estis ĝuste kiel Andreo antaŭe pensis, kaj li komencis dubi pri la afero. Li malfermis la buŝon por demandi plu, sed subite Lizbeta piedfrapis lin sub la tablo, kaj li kaptis avertan rigardon de ŝiaj brunaj okuloj.

"Ne menciu la pakaĵon!" la okuloj ŝajnis diri, kaj li restis silenta.

Du pluaj tagoj pasis sen okazaĵo, sed je la tria tago, dum onklo Konrado laboris en la kampoj, kaj onklino Maria vizitis la vilaĝon por paroli kun amikino, Lizbeta subite kuris en la ĉambron, kie Andreo legis libron.

"Andreo!" ŝi kriis. "Rigardu, kion mi trovis!"

Ĝi estis ŝlosilo.

"La ŝlosilo de la kelo!" klarigis Lizbeta.

La gefratoj rigardis unu la alian kun ekscito, tiam Andre iris al la pordo.

"Venu, do," li kriis. "Rapidu! Ni devas eniri la kelon kaj riardi antaŭ ol la onklino revenos."

Rapide ili kuris al la pordo de la kelo, malŝlosis ĝin, kaj puŝis ĝin. La pordo estis peza, kaj grincis laŭte. La ĝemeloj paŭzis, time.

"Estas nenio," diris Andreo, fine. "Ĝi sonas laŭte ĉar ĉio alia estas silenta."

Do, ili malfermis la pordon kaj kviete malsupreniris la malluman ŝtuparon. La kelo estis mallumeta, sed ili povis vidi sufiĉe por promeni ĉirkaŭe en la granda ĉambro. Ĝi ŝajnis esti malplena. Ili serĉis ĉie, sed trovis nenion. En la dekstra muro estis pordo, kaj kiam ili estis certaj, ke estas nenio alia, ili puŝis ĝin. Ĝi ne estis ŝlosita, kaj ili facile malfermis ĝin. Ili trovis alian grandan ĉambron ... ankaŭ malplenan! Estis nenio en la tuta kelo!

En la mallumeto la gefratoj rigardis unu la alian. Kion ili faru nun?

"Eble estas sekreta pordo en unu el la muroj," flustris Andreo, kiu ofte legis pri similaj aferoj. "Ni frapu ilin por aŭdi, ĉu ili estas solidaj."

Atente la geknaboj ekzamenis la ŝtonajn murojn de la kelo, kaj frapis ilin, sed ili estis ĉiuj el solida ŝtono.

"Do, ni scias," mallaŭte diris Lizbeta, kiam ili estis denove ĉe la ŝtuparo, "ke estas absolute nenio en la kelo. Ni devos atente rigardi por vidi, ĉu iu metos pakaĵon tie."

Kaj ili supreniris la ŝtuparon kaj ŝlosis la grandan pordon. Tiam Lizbeta remetis la ŝlosilon ĝuste kie ŝi trovis ĝin, kaj ili komencis pretigi la tagmanĝon.

Post la manĝo, ili ludis apud la domo, kaj ĉiam, kiam la onklo eniris la domon, unu el ili faris pretekston por eniri ankaŭ, sed la farmisto ne iris al la pordo de la kelo. Venis la vespero, kaj la onklino lumigis la lampon. La gefratoj sidis kie ili povis vidi la pordon de la kelo, kaj ludis kartojn. Sed neniu iris al la pordo, kaj je la naŭa horo onklino Maria enportis la kutimajn glasojn de lakto: ili trinkis, kaj la kvar personoj iris en la litojn ĉar en farmdomo oni ĉiam frue enlitiĝas.

La sekvantan tagon, post la matenmanĝo, la farmisto eliris por labori en la kampoj, kaj la ĝemeloj denove ludis apud la domo. Subite ili aŭdis brueton malproksiman, kaj rigardis laŭ la vojo, kiu kondukis al la vilaĝo. Post kelkaj momentoj ili vidis aŭtomobilon, kiu venis al la farmdomo. Ĝi estis la kutima aŭtomobilo, kiu venis por la pakaĵoj.

"Hodiaŭ li venas vane," ridetis Andreo. "Ne estas pakaĵo en la kelo."

La aŭtomobilo haltis, kaj la viro eliris.

"Bonan tagon, infanoj," li salutis ilin. "Ĉu via onklo estas hejme?"

Lizbeta iris por venigi la farmiston, dum Andreo restis apud la aŭtomobilo.

"Mi supozas, sinjoro, ke vi estas komercisto, kiu aĉetas la produktaĵojn de la farmbieno?" li diris post kelkaj momentoj.

La viro rigardis lin strange, kaj tiam respondis.

"Jes, tio estas vera," li diris. "Mi jam aĉetas de s-ro Parano dum longa tempo."

Je tiu momento Lizbeta kaj la farmisto aperis, kaj onklo Konrado salutis la vizitanton.

"Envenu, Joĉjo," li kriis, kaj la du viroj eniris la domon. Ili iris en la oficejon, kaj fermis la pordon. Andreo kaj lia fratino restis ekster la domo, sed rigardis tra la nefermita dompordo.

Dek minutoj pasis, tiam la pordo de la oficejo malfermiĝis kaj la du viroj reaperis. Dum la vizitanto atendis en la manĝoĉambro, la farmistro iris al la pordo de la kelo, malŝlosis ĝin, kaj malsupreniris. Post kelkaj momentoj li reaperis, kun la kutima granda pakaĵo!

Senmovaj pro surprizo, la ĝemeloj rigardis dum li donis la pakaĵon al la vizitanto, kiu portis ĝin al la aŭtomobilo. Li adiaŭis la farmiston kaj la infanojn, kiuj ankoraŭ staris senmovaj, kaj forveturis.

Onklo Konrado reiris al la kampoj, kaj la infanoj malrapide ekpromenis.

"Tio ja estas mistero," diris Andreo, kiam la farmisto malaperis. "Ni scias, ke la kelo estis tute malplena, kaj ne estas sekreta pordo tie. Tamen la onklo eniris kaj elportis la pakaĵon. De kie ĝi venis?"

"Ĝi ne povis marŝi," respondis Lizbeta, kiu forte pensis. "Kaj ĝi ne povis trairi la murojn. Do, devas esti, ke iu metis ĝin tien."

"Sed ni konstante rigardis la pordon." diris Andreo.

"Ni rigardis dum la tago," konsentis lia fratino, "kaj neniu eniris la kelon. Do, oni enmetis ĝin dum la nokto."

"Do, ĝi ja estas sekreta afero," diris Andreo. "La viro diris al mi, ke li estas komercisto, kiu aĉetas de la onklo la produktaĵon de la farmbieno. Mi ne dubas, ke li estas komercisto, kiu aĉetas ion de la onklo. Sed mi tre dubas, ke tio estas farmproduktaĵo!"


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.