La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA JUNAJ DETEKTIVOJ

Aŭtoro: J. H. Sullivan

©2026 Geo

La Enhavo

ANTAŬPAROLO

(por instruistoj kaj gvidantoj)

Ĉi tiu libreto estas verkita precipe por tiuj geknaboj, kiuj lernas Esperanton en lernejoj, kvankam ĝi servos egale por aliaj, kiuj aliloke lernas la lingvon.

Mi verkis ĝin ĉar, post sperto pri la instruo de Esperanto al lernantoj 13/14-jaraj, mi trovis mankon de legolibroj, kiuj estas kaj sufiĉe simplaj kaj sufiĉe interesaj al tiaj geknaboj. Laŭ mia sperto, ne plaĉas al ili rakonto pri infanetoj kiuj ludas per pupoj, k.t.p., nek pri kuituraj temoj, sed preskaŭ ĉiuj ŝajnas ami historiojn pri kontrabandistoj, ŝtelistoj, subteraj tuneloj, k.t.p.

Fine mi klarigu, ke la fono de la rakonto situas ĉe la landlimo de du tute imagaj landoj, tial, ke ĉiu leganto povu imagi la lokon laŭ sia propra sperto.

J. H. SULLIVAN

NOTO DE LA ELDONANTOJ

Tro ofte Esperanto-instruistoj plendas pro manko de taŭga, facila legomaterialo, sen vere ekscii kio jam ekzistas. S-ro Sullivan mastras la arton de verkado de infanrakontoj kaj mem instruas Esperanton en duagrada lernejo dum multaj jaroj. Ni forte rekomendas al vi ne nur ĉi tiun sed ankaŭ ĉiujn liajn aliajn rakontojn. Ili estas haveblaj de la libroservo de la Brita Esperanto-Asocio.

R. H. M. MARKARIAN, E. R. D.,
M. A., F. B. E. A.
Ĝenerala Sekretario de la Brita
Asocio de Esperanto-instruistoj


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.