La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA JUNAJ DETEKTIVOJ

Aŭtoro: J. H. Sullivan

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO V

Venis ĵaŭdo kaj la ĝemeloj apenaŭ povis manĝi pro ekscito. Andreo elprenis keston el la lignobudo kaj metis ĝin apud la muron. Ĉio estis preta. Je la naŭa vespere, kiel kutime, la familio iris al la dormĉambroj, sed Andreo kaj Lizbeta ne demetis la vestojn. Ili atendos sendorme, ĝis kiam io okazos.

Longe ili atendis. Ĉio estis silenta kaj malluma, ĉar la luno ankoraŭ ne aperis, kaj la ĉielo estis kovrita de nuboj. Malforta venteto blovis el la direkto de la vilaĝo, kaj post longa atendo Andreo aŭdis horloĝon, kiu batis la horon. Li kredis, ke jam estas noktomezo, sed la horloĝo sonis nur dekfoje! Do, estis nur la deka horo ... la nokto ja forpasis malrapide! La knabo esperis, ke io baldaŭ okazos, kaj ankaŭ ke Lizbeta ankoraŭ maldormas, ĉar ili ne povis atendi en la sama ĉambro dum la geonkloj estis supre.

Pasis plua duonhoro, kaj subite la oreloj de Andreo kaptis sonon. Iu moviĝis. Tiam li aŭdis mallaŭtajn paŝojn, kiuj preterpasis lian ĉambron kaj malsupreniris la ŝtuparon. Tiam pordo fermiĝis malsupre, kaj post momento li aŭdis la murmuradon de voĉoj.

Silente li malfermis la pordon de la dormĉambro, kaj iris per paŝo de lupo al tiu de la fratino. Kiam li eniris, la ĉambro estis tiel malluma, ke unue li ne povis vidi Lizbetan, sed li aŭdis flustron, kaj fine li povis vidi ŝin apud la fenestro.

"Ili iris malsupren," li flustris. "Nun ni devas atendi ĝis kiam li eliros. Mi portis kun mi mian palton, kaj en la lito mi aranĝis kapkusenon tiel, ke se iu rigardos, tiu kredos, ke mi dormas. Antaŭ ol eliri ni faros simile ĉe la via."

Denove ili devis longe atendi, kaj la malproksima horloĝo batis la dekunuan antaŭ ol ili aŭdis iun moviĝon malsupre. Tiam ili aŭdis sonon, kvazaŭ iu movas seĝon. Pordo malfermiĝis kaj paŝoj sonis ĉe la ŝtuparo.

"Rapide!" flustris Andreo. "En la liton!" Kaj en la sama momento li malaperis sub la liton. La paŝoj haltis ĉe la ĉambro de Andreo kaj oni malfermis la pordon. Post momento ĝi refermiĝis, kaj la paŝoj venis laŭ la koridoro. Tiam la pordo de la ĉambro de Lizbeta malfermiĝis, kaj de sub la lito Andreo vidis, ke estas onklino Maria, kiu envenis kun kandelo en la mano. Ŝi rigardis la liton, en kiu Lizbeta ŝajne dormis, kaj tiam eliris kaj refermis la pordon.

Kiam ŝiaj paŝoj ne plu sonis ĉe la ŝtuparo, Andreo elvenis de sub la lito.

"Ŝajne ŝi estas kontenta," li flustris. "Ŝi kredas, ke mi estas en mia lito."

Li rapide aranĝis la liton, kaj ili surmetis la paltojn. Baldaŭ ili denove aŭdis paŝojn malsupre, kaj tiam venis la sono de la domprodo, kiun oni malfermis kaj poste refermis.

"Nun," diris Andreo. "Rigardu tra la fenestro; li devas veni laŭ ĉi tiu flanko de la domo."

Post kelkaj momentoj, tra la mallumo ili vidis pli malluman ombron, kiu silente moviĝis. Kiam ĝi jam forpasis, Andreo malfermis la fenestron.

"Jen li," li diris. "Silente, nun, venu!" Kaj ili eliris, grimpis trans la tegmento de la lignobudo, kaj saltis de tie al la tero. Kelkajn metrojn for ili povis vidi la formon de la farmisto, kiu silente iris en la direkto de la landlimo. Egale silente la ĝemeloj sekvis.

Ili bone konis la vojeton, ĉar ili ofte promenis tie dum la taglumo, sed nokte ĝi aspektis malsimila. La arboj staris kiel nigraj gardostarantoj, kaj mallaŭte murmuris en la venteto. La gefratoj ĝojis, ke ili surmetis la palton, ĉar la nokta aero estis malvarma. Ili tremis, sed tio estis en la mezo de la granda aventuro, pri kio ili pensis dum multaj tagoj.

Unu fojon la farmisto haltis kaj turniĝis, kvazaŭ li aŭdis ilin, kaj ili staris senmove malantaŭ arbeto. Sed li ekmarŝis denove, kaj silente kiel ombroj la ĝemeloj sekvis lin.

Subite li turniĝis dekstren kaj malaperis. Kiam la junuloj venis al la loko, ili trovis malgrandan vojeton trans la kampo. Ili jam estis inter la montetoj nun, kaj estis pli malfacile sekvi la farmiston. La formo de la viro ĉiam iris antaŭ ili, ĝis subite ĝi malaperis. Andreo kaj Lizbeta haltis pro timo, ke li vidis ilin kaj atendas ilian alvenon. Sed la minutoj pasis, kaj li ne reaperis, do la gefratoj malrapide iris antaŭen por serĉi signon, kiu montros, kien li iris.

Estis multaj arbetoj kaj ŝtonegoj, kaj ili serĉis ĉirkaŭ multaj antaŭ ol Lizbeta faris krieton. Andreo iris al ŝi, kaj vidis, ke ŝi montras ion per la mano.

"Vidu tiun arbeton kun ŝtonego apud ĝi," ŝi flustris. "Estas truo en la tero malantaŭ ĝi. Mi preskaŭ enfalis."

Andreo rigardis kaj vidis nigran truon. Li sidiĝis ĉe la rando, kaj enmetis la krurojn. Li ne povis tuŝi la malsupron, do li tenis la arbeton per la manoj, kaj mallevis la korpon en la truon. Li trovis, ke li staras sur la tero, do li lasis la arbeton kaj ĉirkaŭrigardis. Ĉe unu flanko estis plua truo. Ĝi estis la enirejo de subtera tunelo, tiel bone kaŝita, ke ordinare oni certe ne povus trovi ĝin. Li helpis Lizbetan eniri en la truon, kaj kune ili eniris la tunelon. Post kelkaj paŝoj ĝi estis sufiĉe alta kaj la geknaboj povis stari rekte, sed tiel mallarĝa ke ili devis marŝi unu malantaŭ la alia. Estis nenia turno, kaj Andreo, kiu iris antaŭe, devis uzi la manojn por trovi la vojon. Lizbeta tenis lian palton por ne perdi lin.

En la komenco la tunelo turniĝis de tempo al tempo, sed poste ĝi iris rekte, kaj ĉiam grade malsupren. Dum ili marŝis, malrapide pro la mallumo, ili aŭdis konstantan bruon, kiu ĉiam plilaŭtiĝis. Ĝi similis al la bruo de la trafiko en granda urbego.

Ili ne povis imagi, kio ĝi povas esti, ĝis finfine Andreo pensis pri la direkto, en kiu ili iris. Tiam li turnis la kapon kaj diris al Lizbeta:

"Tiu bruo. Ĝi estas la akvofalo. La tunelo devas konduki al iu loko apud ĝi."

Post kelkaj pluaj momentoj, malproksime antaŭ ili aperis malklara, griza lumeto. Eble ĝi estis la fino de la tunelo. Ili antaŭeniris, kaj iom post iom la griza lumo pligrandiĝis, sed ĝi preskaŭ ne pliheliĝis. Sendube ĝi estis la lunlumo, sed kiam ili proksimiĝis al ĝi, ĝi ŝajnis brileti en iu stranga maniero. La bruo de la akvofalo nun estis laŭtega.

Subite ili trovis sin ĉe la fino de la tunelo, kaj kia vidaĵo montriĝis al iliaj okuloj! Alia tunelo ŝajnis transiri tiun, laŭ kiu ili venis, sed la kontraŭa muro estis el vivanta akvo. La "tunelo" estis vojeto, kiu iris sub la akvofalo! La luno brilis tra la akvo, kiu rebriletis kaj lumigis la vojeton per arĝenta lumo.

Tio do estis la sekreta vojo de la kontrabandistoj! Supre, laŭ la bordo de la rivero, ĉiam marŝis kaj remarŝis la gardistoj, sed ili neniam povus trovi tiun vojeton.

La ĝemeloj ne povis vidi vojeton ĉe la dekstra flanko, do ili iris maldekstren, kaj trovis pluan vojeton, kiu ŝajne kondukis for de la akvofalo.

Subite Andreo, kiu iris antaŭe, haltis kaj puŝis Lizbetan malantaŭen. Voĉoj sonis tre apude. Li preskaŭ montris sin al du viroj, kiuj sidis en angulo. Andreo rekonis unu voĉon, tiun de la onklo, se ili ne restis tie. Se la viroj moviĝus, ili certe vidus la gefratojn, kaj kaptus ilin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.