La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA JUNAJ DETEKTIVOJ

Aŭtoro: J. H. Sullivan

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO IV

La bela vetero ĉesis, kaj venis pluvo, kaj Andreo kaj Lizbeta ne povis ludi ekstere. Ankaŭ onklo Konrado ne povis labori en la kampoj, kaj restis en la oficejo.

Subite oni aŭdis frapon ĉe le pordo, kaj onklino Maria malfermis ĝin.

"Ĉu mi povas vidi s-ron Parano?" diris vira voĉo, kaj post momento la onklino iris al la oficejo. Lizbeta, kiu sidis en la manĝoĉambro, vidis malantaŭ ŝi policanon! La onklino anoncis lin al la farmisto, kaj ili ambaŭ eniris la oficejon. Lizabeta rapide supreniris al la dormĉambro de Andreo, kie ŝia frato sidis kaj legis. Sen unu vorto ŝi malfermis la fenestron kaj rigardis suben. La oficejo estis sub la dormĉambro, kaj ĝia fenstro estis iomete malfermita. Lizbeta signis per la mano al Andreo, kaj li venis al la fenestro.

"Estas policano en la oficejo kun la geonkloj," flustris la knabino.

De la oficeja fenestro ili povis aŭdi voĉojn, sed ili ne povis distingi vortojn. Kial la policano venis? Ĉu lia vizito rilatis al la misteraj pakaĵoj?

Subite ilia onklo levis la voĉon kvazaŭ en kolero, kaj la geknaboj klare aŭdis tion, kion li diris.

"Mi diras al vi, ke mi scias nenion pri la afero," venis la voĉo. "Serĉu tra la domo, se vi volas; mi certigas al vi, ke vi trovos nenion."

La voĉoj daŭris pli mallaŭte, kaj post kelkaj minutoj la ĝemeloj denove aŭdis la onklon.

"Mi jam invitis vin," li kriis. "Serĉu tra la domo, se vi ankoraŭ havas dubojn."

"Bone," respondis la voĉo de la policano. "Mi tion faros kun via permeso." Kaj la voĉoj ĉesis.

La gefratoj aŭdis paŝojn malsupre kaj sciis, ke la tri personoj trairas la subajn ĉambrojn. Baldaŭ ili aŭdis la grincon de la kelopordo, kaj paŝoj malsupreniris. Poste ili revenis kaj suprenvenis al la dormĉambroj. Tiu de Andreo estis la plej proksima al la ŝtuparo, kaj la paŝoj haltis ekster la pordo.

Oni frapis: la pordo malfermiĝis, kaj onklo Konrado envenis kun la policano kaj la onklino malantaŭ li.

"Ĉi tiu sinjoro volas ĉirkaŭrigardi la ĉambron," diris la onklo. "Miaj genevoj," li klarigis al la policano.

La ĉambro estis tre malgranda kaj estis evidente, ke oni ne povus kaŝi ion en ĝi. La policano baldaŭ eliris, kaj la geonkloj sekvis lin. La infanoj aŭdis iliajn paŝojn kaj voĉojn dum ili eniris la aliajn ĉambrojn, sed ili ne restis longe, kaj baldaŭ malsupreniris la ŝtuparon.

Tiam oni aŭdis la dompordon fermiĝi kaj la geonkloj revenis kaj iris en la oficejon.

Denove, tra la nefermitaj fenestroj, Andreo kaj Lizbeta aŭdis la voĉojn. Dum kelkaj minutoj ili parolis mallaŭte, tiam onklino Maria parolis pli laŭte kaj la infanoj aŭdis ŝin.

"Sed Konrado," ŝi diris, "la afero devas ĉesi. La polico evidente suspektas ion. Oni rigardos. Estas tro danĝere."

La onkla voĉo respondis mallaŭte. Ŝajne li provis trankviligi ŝin.

Sekvis kelkaj momentoj de mallaŭta interparolo, tiam la onklo parolis pli laŭte.

"Ne estu malsaĝa," li diris. "La policano estis tute kontenta. Li trovis menion. Estas nenia danĝero. Ĉiuokaze mi devas iri ĵaŭdon, ĉar mi ne havas tempon averti ilin."

La junaj aŭskultantoj aŭdis nenion plu, sed ili jam aŭdis sufiĉe. La onklo evidente estis kontrabandisto: la polico suspektis la veron, sed ne povis trovi ion, kaj la onklo intencis iri ĵaŭdon por alporti alian pakaĵon.

"Se li vere estas krimulo," diris Lizbeta, "mi ĝojas, ke li ne estas nia vera onklo. Imagu! Havi krimulon en la familio!"

"Krimulo?" diris Andreo. "Kontrabandisto ne estas krimulo! Li estas bona, ekscita persono. Mi ne kredas lin krimulo."

Ili pensis dum kelkaj minutoj.

"Nu," diris Andreo, post paŭzo, "ni devos resti vestitaj ĵaŭdon nokte, kaj sekvi lin kiam li eliros."

"Sed kiel ni povos iri el la domo?"

"Tra la fenestro de via ĉambro, La lignobudo estas sub la fenestro, kaj ni povos facile grimpi sur la tegmenton kaj de tio ĝis la tero. Mi lasos keston apud la muro por faciligi nian revenon."

Estis tiam mardo kaj ili devis atendi dum du tutaj tagoj. Ili ludis dum tiuj du tagoj, sed ĉiam ili vere pensis pri ĵaŭdo kaj pri la aventuro, kiu atendas ilin en tiu nokto. Ili devis rigardi nek la kelon nek la vojon, ĉar ili sciis, ke nenio okazos antaŭ la nokto de ĵaŭdo, kaj tiam ili estos tie por vidi ĉion.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.