La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA JUNAJ DETEKTIVOJ

Aŭtoro: J. H. Sullivan

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO III

Pasis tuta semajno dum kiu nenio okazis. Tiam unu nokton, Andreo subite vekiĝis. Estis iu en la ĉambro.

"Kiu estas tie?" li demandis.

"Ŝ-ŝ-ŝ," venis flustra respondo. "Estas mi, Lizbeta. Aŭskultu! Mi aŭdis ion malsupre."

Ili ambaŭ aŭskultis. Malsupre en la manĝoĉambro ili aŭdis voĉojn. Estis la geonkloj, kiuj parolis mallaŭte unu al la alia. La ĝemeloj ne povis aŭdi la vortojn, sed ili estis certaj, ke oni parolas. Tiam ili aŭdis alian brueton, kiun ili ambaŭ rekonis; ĝi estis la grinco de la kelopordo.

Ili iris silente al la pordo de la dormĉambro por pli bone aŭdi, kaj klare aŭdis paŝojn, kiuj malsupreniris la ŝtonan ŝtuparon de la kelo. Post kelkaj momentoj la paŝoj revenis, kaj ili aŭdis, ke la pordo fermiĝis.

"Li metis la pakaĵon en la kelon," flustris Lizbeta. "Kaj nun mi devas reiri rapide al mia ĉambro. Eble ili venos supren, kaj mi ne volas, ke ili kaptu min."

Kaj ŝi kuris silente el la ĉambro. Post kvin minutoj Andreo aŭdis paŝojn sur la ŝtuparo, kaj tra la duone malfermita pordo li vidis la lumon de kandelo. La geonkloj venis al la lito. La paŝoj preterpasis la pordon de Andreo, kaj iris al la dormĉambro de onklo Kondrado kaj onklino Maria. Tiam ilia pordo fermiĝis, kaj ĉio estis silenta.

Dum longa tempo Andreo pensis kaj repensis pri la mistera afero. Kial la onklo ĉiam metas la pakaĵon en la kelon dum la nokto? Kaj kion ĝi enhavas, kaj de kie ĝi venas? Andreo rigardis la horloĝon per la lumo de la luno kaj vidis, ke estas la dua horo matene. Finfine li ekdormis kaj sciis nenion plu ĝis la mateno.

Post la matenmanĝo, kiam la farmisto jam iris al la kampoj, la gefratoj vestis sin por eliri. Onklino Maria forportis la manĝilojn por lavi ilin, kaj subite Andreo faris demandon.

"Onklino, kiu estas tiu viro, kiu ofte venas en aŭtomobilo kaj forportas pakaĵon?"

La onklino eksaltis kvazaŭ en surprizo, kaj fikse rigardis la knabon.

"Li estas komerca amiko de via onklo," ŝi respondis. "Kial vi demandas?"

"Mi nur pensis pri li," diris Andreo, "ĉar li venas tiel ofte. La alian produktaĵon de la farmbieno onklo Konrado kutime forportas en la farmvagono. Kion la onklo vendas al li?"

La vizaĝo de onklino Maria iĝis tre severa.

"Estas tre malĝentile fari tiom da demandoj pri la aferoj de via onklo," ŝi respondis. "Ĝi tute ne koncernas vin. Eliru kaj ludu." Kaj ŝi forportis la manĝilojn al la kuirejo.

Andreo kaj Lizbeta eliris kaj promenis laŭ la vojo al la vilaĝo.

"Hodiaŭ," diris Lizbeta dum ili marŝis, "la aŭtomobilo venos. Vi vidos."

Kaj fakte post nelonge ili vidis la veturilon, kiu venis laŭ la vojeto al la farmdomo. La veturigisto mansalutis ilin kiam li pasis ilin, kaj ili daŭrigis la promenon al la vilaĝo.

Kiam ili alvenis en la vilaĝon ili haltis ĉe la ĉefvojo kaj atendis. Ili deziris vidi, en kiun direkton la aŭtomobilo iros. Dekstre la vojo kondukis al la malgranda stacidomo, kaj maldekstre al la malproksima ĉefurbo.

Apud la loko, al kiu ili alvenis, estis la vilaĝa butiko. Ĝi estis la sola butiko en la malgranda vilaĝo, kaj s-ino Ŝmit, la butikistino, vendis preskaŭ ĉion. Lizabeta rigardis la montrofenestron kun intereso, kaj dum ili rigardis, la pordo malfermigxis kaj s-ino Ŝmit mem aperis. Ŝi estis ronda, bonhumora virino kun la ruĝaj vangoj de kamparano.

La ĝemeloj konsentis, kaj ili komencis interparoli kun la bona butikistino. Sed ili ne forgesis la aŭtomobilon, kaj kiam ĝi revenis, ili rigardis ĝin kaj vidis, ke ĝi turniĝis maldekstren. Ĝi preterpasis la butikon kaj foriris.

"Tiu viro ne apartenas al la vilaĝo," diris s-ino Ŝmit. "Li vizitis vian onklon, ĉu ne?"

"Jes," respondis Lizbeta. "Li estas amiko de onklo Konrado." Kaj ŝi ne diris plu pri li. Post kelkaj minutoj la gefratoj adiaŭis la butikistinon, kaj ekpromenis al la farmbieno.

"Estas strange," diris la knabino, dum ili marŝis, "ke tiu viro venas tian longan distancon por preni la pakaĵon. Certe estus pli facile sendi ĝin per vagonaro."

"Sed tio nur montras pli klare," respondis ŝia frato, "ke la afero estas sekreta. Se la pakaĵo enhavas kontrabandaĵon, oni ne volos sendi ĝin per la fervojo, ĉar eble la polico trovos ĝin."

Dum iom da tempo ili marŝis silente, sed ambaŭ pensis pri la misteraj pakaĵoj.

"Ĉu vi rimarkis," fine demandis Andreo, "je kioma horo ni aŭdis tiun aferon la pasintan nokton?"

"Ne," respondis Lizbeta. "Mi ne pensis pri la horo."

Andreo frapis la bruston fiere.

"Ha!" li kriis. "Tio bezonas veran detektivon! Oni devas observi ĉion. Nu, mi mem ne forgesis tion. Mi rigardis la horloĝon, kaj estis la dua horo."

Lizbeta ne memorigis lin, ke estis ŝi, kiu unue rimarkis la pakaĵon, nek ke estis ŝi, kiu aŭdis la voĉojn dum la nokto.

"Sed tio ne helpas," ŝi respondis. "Ni devas eltrovi de kie oni portas la pakajon, kaj kiu portas ĝin. Je la dua horo ĝi jam estis en la domo."

"Malsaĝulino!" diris Andreo. "Se ni scias, ke la pakaĵo estas jam en la domo antaŭ la dua, estas evidente, ke ĝi venas pli frue ol tio. Do, ni devas nur resti sendormaj, kaj ni vidos de kie ĝi venas."

"Ĉiun nokton?" demandis la knabino. "Ĉar ni tute ne scias, je kiu nokto ĝi alvenos. Vi povas resti sendorma ĉiun nokton se vi volas, sed mi ne. Mi bezonas mian dormon."

Kaj Andreo devis konsenti, ke eĉ li devas dormi, kaj ne povas resti sen dormo dum eble pli ol unu semajno. La detektiva laboro alvenis al barilo, kaj ili ne sciis, kiel preterpasi ĝin.

Sed post tri tagoj okazis io, kio konigis al ili la scion, kiun ili deziris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.