|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA JUNULINO EL STORMYRAŭtoro: Selma Lagerlöf |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Tuj kiam Gudmund malaperis, Helga rapidegis malsupren laŭ alia vojo. Sen halti ŝi kure preterpasis Stormyr kaj kuregis plejeble rapide malsupren de la deklivo al la grandvojo.
En la unua bieno, kiun ŝi atingis, ŝi petis la permeson pruntepreni ĉevalon kaj ĉareton por veturi al Elvåkra. Ŝi diris, ke estas afero pri vivo, kaj ŝi promesis pagi por la helpo. Vizitantoj al la preĝejo jam reiris, rakontante pri la interrompita geedzi ĝo. Ĉiuj montris grandan emocion kaj kompaton, kaj oni ne volis rifuzi al Helga helpon. Ŝajnis, ke ŝi estas alportonta al la geedziĝa bieno gravegan novaĵon.
En Elvåkra Hildur Eriksdotter sidis en ĉambreto de la supra etaĝo, kie ŝi ornamis sin por la geedziĝo. Ŝin ĉirkaŭis la patrino kaj multaj aliaj vilaĝaninoj. Hildur ne ploris, sed ŝi estis neordinare silenta kaj tiel pala, ke ŝajnis, ke ŝi tuj malsani ĝos. La tutan tempon la virinoj parolis pri Gudmund. Ĉiuj mallaŭdis lin kaj ŝajnis opinii, ke estas feliĉo, ke Hildur liberigis sin de li. luj opiniis, ke Gudmund montris malmulte da konsidero al la bogepatroj, ĉar jam la pentekostan tagon li ne sciigis al ili, kio okazis. Aliaj diris, kiun atendas tia grava feliĉo, devas nepre peni pri bona konduto. Kaj iuj gratulis al Hildur, ĉar ŝi evitis edziniĝon al viro, kiu povas ebriiĝi tiagrade, ke li ne scias, kion li faras.
Meze de tio Hildur ŝajnis maltrankviliĝi kaj levis sin por eliri. Tuj kiam ŝi fermis post si la pordon, ŝia plej ŝatata amikino, juna kamparanino, flustris al ŝi en orelon: ”Sube estas persono, kiu volas paroli kun vi.” – ”Ĉu estas Gudmund?” demandis Hildur kaj montris ekbrilon en la okuloj. – ”Ne, sed mi kredas, ke estas lia sendito. Ŝi volas transdoni la komision al neniu alia ol vi.”
Nu, Hildur pensis la tutan tagon, ke nepre io okazos, kio finu ĉi tiun mizeron. Ŝi tute ne povis kompreni, ke tia terura malfeliĉo povas trafi ŝin. Ŝi opiniis, ke io nepre okazos, por ke ŝi povu denove surfiksi kronon kaj vualon, la geedziĝa procesio povu ekmarŝi al la preĝejo kaj la tuta geedziĝo denove komenciĝu. Kiam ŝi nun eksciis pri la sendito de Gudmund, ŝi vigliĝis kaj tuj kuris al Helga, kiu atendis ŝin en la kuireja vestiblo.
Hildur miris pri tio, ke Gudmund sendas al ŝi Helgan, sed ŝi pensis, ke dum la festotago li eble ne trovis alian transdonanton, kaj ŝi salutis ŝin afable.
Ŝi faris al Helga signon, ke ŝi kuniru kun ŝi al la laktejo, kiu troviĝis trans la korto. ”Mi scias pri neniu alia loko, kie ni povus resti solaj,” ŝi diris. ”Ankoraŭ la tuta domo estas plena de homoj.”
Tuj post la eniro Helga alpaŝis apud Hildur kaj rigardis ŝin en la vizaĝon. ”Antaŭ ol mi diras ion, mi nepre volas ekscii, ĉu vi amas Gudmundon.” Hildur ektremis pro indigno. Estis al ŝi dolorige interŝanĝi kun Helga eĉ solan vorton, kaj certe malmultan inklinon ŝi sentis fari ŝin sia intimulino. Sed estis nun nepra bezono kaj ŝi devigis sin al respondo: ”Pro kio vi do kredas, ke mi volis edziniĝi al li?” – ”Mi volas diri: ĉu vi lin amas ankoraŭ?” Hildur ŝtoniĝis, sed ŝi ne povis mensogi antaŭ la serĉesplora rigardo, kiun direktis al ŝi la alia. – ”Eble neniam antaŭe mi lin amis tiel, kiel hodiaŭ,” ŝi diris, sed tiel mallaŭte, ke oni estus opinianta, ke estus dolorige al ŝi elparoli tiujn vortojn.
”Do tuj sekvu min!” diris Helga. ”Mi havas ĉareton sur la vojo. Nur eniru por surmeti iom da supervestoj, kaj ni tuj forveturos al Närlunda.” – ”Al kio utilos mia vojaĝo tien?” demandis Hildur. – ”Vi devas veturi tien por diri, ke spite de tio, kion ajn li faris, vi volas aparteni al Gudmund, kaj ke fidele vi atendos, dum li restas en malliberejo.” – ”Sed tio estas neebla. Mi volas neniel edziniĝi al viro, kiu estos en malliberejo.”
Helga iris malantaŭen, kiel se ŝi alpuŝegus muron. Sed ŝi rapide kuraĝiĝis. Ŝi komprenis, ke kiu estas tiel riĉa kaj potenca kiel Hildur ja devas pensi tiamaniere. ”Mi ne estus veninta kaj petinta vin veturi al Närlunda, se mi ne scius, ke Gudmund estas senkulpa,” ŝi diris. Nun Hildur faris paŝon al Helga.
– ”Ĉu vi tion scias aŭ ĉu temas pri nura konjekto?” – ”Plej bone estus tuj enveturiĝi, tiam mi povus rakonti dum la veturo.” – ”Ne, estas necese, ke antaŭe vi klarigu al mi vian agon. Mi nepre devas scii, kion mi faras.”
La fervoro de Helga estis tiel granda, ke ŝi preskaŭ ne povis resti senmova; tamen estis necese, ke ŝi rakontu al Hildur, kiamaniere ŝi sciis, ke Gudmund estas senkulpa. ”Ĉu vi tion ne tuj diris al Gudmund?” – ”Ne, nur nun mi tion diras al vi, Hildur. Neniu alia tion scias.” – ”Kaj kial vi alportis al mi tiun sciigon?” – ”Por ke ĉio repaciĝu inter vi. Certe li baldaŭ aŭdos, ke li faris nenion malbonan, sed mi volas, ke vi vizitu lin kvazaŭ propravole por rebonigi la aferon.” – ”Ĉu mi ne diru, ke mi scias, ke li estas senkulpa?” – ”Vi venu tute propravole, neniel aludante, ke mi parolis kun vi. Alie li neniam pardonos tion, kion vi diris al li hodiaŭ matene.”
Hildur aŭskultis silente. Estis io en ĉi tio, kion ŝi spertis neniam antaŭe, kaj ŝi klopodis klarigi al si la senton. ”Ĉu vi scias, ke ĝuste mi insistis pri via forloĝiĝo el Närlunda?” – ”Certe mi scias, ke la gemastroj de Närlunda deziris reteni min.” – ”Mi ne povas kompreni, ke hodiaŭ vi venas ĉi tien al mi por helpi min.” – ”Nu, bonvolu sekvi min nun, por ke ĉio reboniĝu!” Sed Hildur rigardis Helgan, ĉiam meditante. – ”Eble vin amas Gudmund?” ŝi demandis. Sed nun estis elĉerpita la pacienco de Helga. – ”Kion li akirus edziĝante al mi?” ŝi diris maldolĉe. ”Vi ja scias, ke mi estas nenio alia ol malriĉa farmeta knabino, kaj dirante tion, mi ne diris pri mi la plej malŝatindan.”
La du junulinoj elŝteliĝis nerimarkite el la bieno kaj baldaŭ ili sidis en la ĉareto. Helga veturigis kaj ŝi vere ne indulgis la ĉevalon, ĉar rapidege pasis la ĉareto. Ambaŭ silentis. Hildur rigardis Helgan. Ŝajnis, ke ŝi miris kaj pensis pri ŝi pli ol pri io ajn alia.
Kiam ili proksimiĝis al Närlunda, Helga fordonis la bridojn al Hildur. ”Nun vi veturu sola ĝis la bieno por paroli kun Gudmund. Mi postsekvos post momento por rakonti, kion mi scias pri la tranĉilo. Sed vi ne aludu eĉ per unu vorto al Gudmund, ke mi venigis vin.”
Gudmund sidis en la granda ĉambro de Närlunda apud sinjorino Ingeborg kaj parolis kun ŝi. La patro sidis malproksime de ili kaj fumis. Li aspektis kontenta, kvankam li diris nenion. Estis videble, ke li pensis, ke nun ĉio progresas laŭorde kaj ke li ne bezonas interveni.
”Mi estas scivola aŭdi, panjo, kion vi dirus, se mi farus Helgan via bofilino,” diris Gudmund. Sinjorino Ingeborg levis la kapon kaj diris kun firma voĉo: ”Mi akceptos kun plezuro kiun ajn bofilinon, se mi scias, ke ŝi vin amas tiom, kiom devas ami edzino edzon.”
Tuj kiam ŝi diris tion, ili vidis Hildur Eriksdotter enveturantan en la korton. Baldaŭ poste ŝi eniris la ĉambron, kaj laŭ multaj aspektoj ŝi aspektis ŝanĝita. Ŝi ne proksimiĝis kun la ordinara vigleco, sed ŝajnis, ke ŝi estus prefere restinta ĉe la pordo kiel malriĉa almozulino.
Tamen ŝi alproksimiĝis kaj premis la manojn de sinjorino Ingeborg kaj de Erland. Poste ŝi turnis sin al Gudmund. ”Ĝuste kun vi mi volas iomete paroli.”
Gudmund leviĝis, kaj ili eniris la malgrandan ĉambron. Li forŝovis seĝon al Hildur, sed ŝi ne sidiĝis. Ŝi estis ruĝa pro embaraso kaj la vortoj eliris malrapide kaj timeme el ŝia buŝo.
”Mi bone scias … Jes, sendube estis tro severa tio, kion mi diris al vi hodiaŭ matene.” – ”Nu, ni vin preskaŭ surprizis, Hildur,” diris Gudmund. Ŝi iĝis ankoraŭ pli ruĝa kaj hontema.
– ”Mi ja estus devinta konduti pli prudente. Ni povus … Eble …” – ”Estas plej bone kio okazis, mi pensas. Senutile estas priparoli nun tion. Sed mi ĝojas pro via afableco.”
Ŝi kovris sian vizaĝon per manoj, enspiris tiel profunde, ke sonis kiel singulto, sed denove levis la kapon. ”Ne,” ŝi diris.
”Ne taŭgos agi tiel. Mi ne volas, ke vi kredu, ke mi estas pli bona ol mi estas. lu venis al mi kaj diris, ke vi estas senkulpa kaj konsilis al mi rapidi ĉi tien por ĉion rebonigi. Kaj ke mi ne diru, ke mi jam scias, ke vi estas senkulpa, ĉar tiam vi ne opinios, ke estas stranga mia alveno. Nun mi diras al vi, ke mi mem dezirus, ke mi havus tiun ideon, sed ĝin mi ne havis.
Sed mi sopiris al vi la tutan tagon kaj deziris, ke fariĝu ĉio kiel antaŭe. Kaj kia ajn estos la fino, mi volas diri, ke mi ĝojas, ke vi estas senkulpa.”
”Kiu donis al vi tiun konsilon?” demandis Gudmund. – ”Tion mi ne rajtas diri.” – ”Mi dubas, ke iu scias pri tio. Paĉjo ĵus alvenis de la juĝa persekutisto. Li sendis telegramon al la urbo. Kaj jen respondo, ke la veran murdiston oni jam trovis.”
Kiam Gudmund diris tion, Hildur sentis, ke la kruroj tremas sub ŝi, kaj ŝi sidiĝis rapide sur la seĝon. Ŝi ektimis pro tio, ke Gudmund estis tiel trankvila kaj afabla, kaj ŝi trovis, ke li estas tute sendependa de ŝia potenco. ”Mi komprenas, ke neniam vi forgesos, kiel mi kondutis hodiaŭ antaŭtagmeze.” – ”Ho jes, mi certe povas pardoni al vi tion,” li diris per la sama trankvila voĉtono. ”Tion ni ne priparolu plu!” – Ŝi tremis, mallevis la okulojn kaj sidis kiel se ŝi atendis ion.
”Estis tre feliĉe, Hildur,” li diris, iris al ŝi kaj prenis ŝian manon, ”ke nia geedziĝo nuliĝis, ĉar hodiaŭ mi scias, ke mi amas iun alian. Mi kredas, ke mi amas ŝin jam de longe, sed nur hodiaŭ mi tion komprenis.” ”Kiun vi amas, Gudmund?” Hildur demandis indiferente. – ”Estas senutile diri tion. Mi ja ne edziĝos al ŝi, ĉar ŝi ne amas min. Sed aliflanke mi ne povus edziĝi al iu alia.”
Ŝi levis la kapon. Estis malfacile diri, kio okupis ŝin. Sed en tiu momento ŝi sentis ke, kvankam filino de riĉa kamparano, kun sia tuta beleco kaj ĉiuj havaĵoj, ŝi estas nenio al Gudmund.
Fiera ŝi estis kaj ŝi ne volis forlasi lin sen montri al li, ke apud ŝiaj eksteraĵoj ŝi havas per si mem iom da valoro. ”Mi volas, Gudmund, ke vi diru al mi, ĉu eble vi amas Helgan el Stormyr.” Gudmund daŭre silentis. ”Ĉar se vi arnas Helgan, mi scias, ke ŝi amas vin. Ŝi venis al mi kaj montris, kion mi devas fari, por ke ĉio estu bona inter ni. Ŝi sciis, ke vi estas senkulpa, sed ŝi ne diris tion al vi, sed unue sciigis min.” – Gudmund fikse rigardis ŝin en la okulojn. – ”Ĉu vi opinias, ke tio montras, ke ŝin regas granda amo al mi?” – ”Pri tio vi povas esti certa, Gudmund. Tion mi povas atesti. Neniu en la mondo povas ami vin pli ol ŝi.”
Li transiris unu fojon rapide la plankon. Poste li haltis antaŭ Hildur. ”Sed vi, kial vi diras al mi tion?” – ”Mi ja ne volas malsuperi Helgan en nobleco.” – ”Ho, Hildur, Hildur!” li diris, metante la manojn sur ŝiajn ŝultrojn kaj skuante ŝin por esprimi sian emocion. ”Vi tute ne scias, ne, vi tute ne scias, kiom mi amas vin en ĉi tiu momento. Vi ne scias, kiel feliĉa vi faris min!”
* * *
Helga sidis ĉe la vojrando kaj atendis. Ŝi apogis la vangon per la mano kaj rigardis teren. Spirite ŝi vidis antaŭ si Gudmund kaj Hildur kaj pensis pri ilia feliĉo, kiu devas esti granda en ĉi tiu momento.
Dum ŝi sidis tie, servisto alvenis el Närlunda. Li haltis, vidante ŝin. ”Certe vi aŭdis, kion oni diras pri Gudmund?” – Jes, tion ŝi aŭdis.
”Estas ja feliĉe neniu vero. La vera murdisto jam estas en malliberejo.” – ”Mi ja sciis, ke Gudmund ne povas esti murdisto,”
Helga diris.
Tiam la viro ekiris, sed Helga restis ĉe la vojrando kiel antaŭe.
Nu, ili do jam scias pri tio! Do ŝi ne bezonos iri al Närlunda por rakonti tion.
Ŝi sentis sin neordinare forlasita. Antaŭe dum la tago ŝi spertis tiom da fervoro. Ŝi tute ne pensis pri si mem, nur pri tio, ke la geedziĝo de Gudmund kaj Hildur realiĝu. Sed nun ŝi sentis, kiel forlasita ŝi estas. Kaj estas dolorige povi fari nenion por tiuj, kiujn ni amas. Nun Gudmund ŝin ne bezonas, kaj ŝian propran infanon ŝia patrino faris sia. Σi apenaŭ permesas al ŝi mem rigardi ĝin.
Ŝi pensis, ke ŝi devas leviĝi kaj hejmeniri. Sed la deklivoj ŝajnis al ŝi longaj kaj penigaj. Ŝi ne sciis, kiel ilin supreniri.
Jen ĉareto alproksimiĝas el la najbaraĵo de Närlunda. Hildur kaj Gudmund sidis en la ĉareto. Nun ili sendube förveturos al Elvåkra por rakonti, ke paco fariĝis inter ili. Kaj morgaŭ okazos la geedziĝo.
Trovinte Helgan ili haltigis la ĉevalon. Gudmund fordonis la bridojn al Hildur kaj elsaltis. Hildur kapsalutis Helgan kaj forveturis.
Gudmund restis sur la vojo antaŭ Helga. ”Mi ĝojas, ke vi sidas ĉi tie, Helga,” li diris. ”Mi pensis, ke eble estos necese iri ĝis Stormyr por trovi vin.”
Tion li diris rapide, preskaŭ maldolĉe, kaj samtempe prenis ŝian manon per firma preno. Kaj ŝi vidis en liaj okuloj, ke nun li scias pri ŝi ĉion. Nun ŝi ne plu povos forkuri.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.