|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA JUNULINO EL STORMYRAŭtoro: Selma Lagerlöf |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Estas juĝa kunsidejo en la kamparo. Ĉe la juĝista tablo en la fundo de la ĉambrego sidas maljuna kampara juĝisto, alta kaj solidkreska viro kun larĝa kaj maldelikata vizaĝo.
Dum multaj horoj li jam juĝis unu proceson post la alia kaj fine iom da tedego kaj malgajo ekposedis lin. Estas malfacile scii, ĉu la varmego kaj la sufokeco en la ĉambrego lin turmentas aŭ ĉu li tediĝas pro ĉiuj bagatelaj kvereloj, kiuj ŝajnas esti okazigataj pro neniu alia kaŭzo ol por evidente pruvi la disputemecon, la senkompatecon kaj la profitemon de la homoj.
Li ĵus komencis unu el la lastaj procesoj prijuĝotaj tiun tagon. Temas pri postulo de monkontribuo al edukado.
Ĉi tiun aferon oni jam pritraktis kelkajn fojojn antaŭe, kaj la protokolo de la antaŭaj kunsidoj estas laŭtlegata. El ĝi oni ekscias unuavice, ke la plendanto estas malriĉa farmeta filino kaj ke la akuzito estas edziĝinta viro.
Plue la protokolo tekstas, ke la akuzito deklaris, ke la plendantino lin malprave denuncis kaj nur pro profitemo. Li konfesas, ke la plendantino ja servis dum kelka tempo en lia domo, sed dum tiu tempo li ne ame proksimigis ŝin, kaj ŝi havas neniun rajton postuli ian ajn helpon de li. La plendantino tamen persistis en sia postulo, kaj post kiam oni aŭskultis kelkaj atestantoj, la akuzito estas devigota defendi sin per ĵuro, se li ne volas esti verdiktita liveri apogon al la plendantino.
Ambaŭ partioj ĉeestas kaj staras unu apud la alia antaŭ la juĝista tablo. La plendantino estas tre juna kaj aspektas tute timigita. Ŝi ploras pro timemo kaj pene forviŝas la larmojn per faldita naztuko, kiun ŝajne ŝi ne scias malfaldi. Ŝi portas iom novajn kaj neuzitajn nigrajn vestojn, sed ili harmonias al ŝi tiel malbone, ke oni emas opinii, ke ŝi prunteprenis ilin por povi aperi bonmore antaŭ la juĝistaro. Koncerne la akuziton oni tuj konstatas, vidante lin, ke li estas viro riĉeta. Li estas kvardekjarulo kaj aspektas brava kaj vigla. Nun tie antaŭ la juĝisto li havas tre bonan sintenon. Oni vidas, ke ne plaĉas al li stari tie, tamen li neniel aspektas ĝenata.
Tuj kiam la protokolo estas laŭtlegita, la juĝisto sin turnas al la akuzito kaj demandas al li, ĉu li persistas en sia malkonsento kaj ĉu li estas preta fari la ĵuron. Responde al tiuj demandoj la akuzito diras rapidan ”jes.” Li komencas traserĉi la veŝtpoŝon kaj prezentas pastran ateston, kiu tekstas, ke li konas la gravecon kaj sencon de ĵuro kaj por ĝin fari ne estas al li malhelpaĵo.
Dume la plendantino daŭre ploras. Ŝajnas ke ŝi estas nevenkeble timema kaj obstine ŝi tenas la okulojn mallevitaj. Ŝi ankoraŭ ne levis la rigardon tiom, ke ŝi povis vidi la akuziton vizaĝen.
Sed kiam li diras sian ”jes,” ŝi ektremas. Ŝi proksimiĝas al la tablo je kelkaj paŝoj, kiel se ŝi volus ion kontraŭudiri, sed tiam ŝi haltas. ”Tio tamen estas neebla,” ŝi ŝajnas diri al si mem. ”Li verŝajne ne diris jes. Mi certe misaŭdis.”
Tamen la juĝisto akceptas la ateston, kaj samtempe li signe avertas la pedelon kaj la pedelo alpaŝas la tablon por meti la biblion antaŭ la akuziton.
La plendantino aŭdas, ke iu preterpasas ŝin kaj maltrankvili ĝas. Ŝi devigas sin suprenlevi la rigardon tiom, ke ŝi povas vidi super la tablon, kaj tiam ŝi vidas, kiel la pedelo ŝovas la biblion.
Denove ŝajnas, kiel se ŝi volus kontraŭdiri. Sed ŝi denove haltas. Estas ja neeble, ke li rajtos fari la ĵuron. La juĝisto devas lin deteni. La juĝisto estas prudenta viro, kaj li bone scias, kion pensas kaj opinias la homoj en ŝia hejma regiono. Li bone scias, kiel severaj estas ĉiuj homoj, tuj kiam okazis io, kio koncernas la edzecon. Ili ne konas pli malmoralan pekon ol tiu, kiun ŝi faris. Kial ŝi konfesus ion tiaspecan pri si mem, se tio ne estus vera? La juĝisto ja devas kompreni, kian teruran malestimon ŝi jam altiris al si. Kaj ne nur malestimon, sed ĉian eblan mizeron. Neniu volas dungi ŝin kiel servantinon, neniu volas havi ŝian laboron. Ŝiaj propraj gepatroj apenaŭ toleras ŝin en sia dometo kaj ĉiutage ili priparolas ŝian forpelon. Ne, la juĝisto devas scii, ke ŝi ne estus postulinta de edziĝinta viro subtenon, se ŝi ne rajtus tion fari.
La juĝisto ja ne povas kredi, ke ŝi mensogas pri tia afero, ke ŝi estus alvokinta tian teruran malfeliĉon sur sin, se ŝi povus iun alian denunci ol edziĝintan viron. Kaj tion sciante, li devas ja malhelpi la ĵuron.
Ŝi vidas, ke la juĝisto tralegas plurfoje la pastran ateston.
Pro tio ŝi komencas kredi, ke li intencas interveni.
Estas vere ankaŭ, ke la juĝisto aspektas pripensema. Li turnas siajn rigardojn kelkfoje al la plendantino. Sed farante tion, la esprimo de tediĝo kaj abomeno, kiu posedas lian viza- ĝon, fariĝas eĉ pli videbla. Ŝajnas kiel se li kolerus al ŝi. Eĉ se la plendantino diras la veron, ŝi ja estas malmorala homo, kaj la juĝisto povas neniel kompati ŝin.
Okazas kelkfoje, ke juĝisto intervenas en proceso, kiel bona kaj prudenta konsilanto, kaj malhelpas la partiojn tute ruinigi sin mem, sed ĉi tiun tagon li estas laca kaj tediĝanta, kaj li ne pensas alion ol havigi al la leĝa procedo la kutiman ordon.
Li formetas la ateston kaj diras per kelkaj vortoj al la akuzito, ke li esperas, ke li sufiĉe pripensis la danĝeron de falsa ĵuro. La akuzito lin aŭskultas kun la sama trankvilo, kiun li montris la tutan tempon, kaj li respondas respektplene kaj kun digno.
La plendantino aŭskultas tion kun ekstrema timego. Ŝi faras kelkajn rapidajn gestojn kaj kunpremas la manojn. Nun ŝi volas paroli antaŭ la juĝisto. Ŝi batalas terure kontraŭ sia timemo kaj la plorsingultoj, kiuj ŝin malhelpas paroli. La rezulto tamen estas, malgraŭ ĉio, ke ŝi ne povas eldiri aŭdeblan vorton.
Do la ĵuro okazos. Li rajtas ĝin fari. Neniu malhelpos lin forĵuri sian animon.
Ĝis nun ŝi ne povis kredi, ke oni permesos, ke tio okazu.
Sed nun ŝi sentas la certecon, ke tio estos baldaŭa, ke tio okazos la sekvantan momenton. Terurego multe pli sufokanta ol io ajn alia, kion ŝi spertis antaŭe, ŝin kaptas. Ŝi ŝtoniĝas. Jam ŝi eĉ ne ploras plu. La okuloj restas senmovaj en ŝia kapo. Li do intencas altiri al si la eternan kondamnon.
Ŝi ja komprenas, ke li volas senkulpigi sin per ĵuro antaŭ sia edzino. Sed eĉ se ŝi lin kolerus, li tamen ne rajtas pro tio forĵeti la gracon de sia animo. Ekzistas nenio pli terura ol falsa ĵuro. Ekzistas io mistera kaj terura en tia peko. Ekzistas neniu pardono por ĝi. La pordegoj de la infero malfermiĝas propramove, kiam estas menciita la nomo de falsĵurinto.
Se nun ŝi estus levinta sian rigardon al lia vizaĝo, ŝi timus vidi ĝin stampita per la marko de kondamno, surpremita de la kolero de Dio.
Dum ŝi pligrandigas al si sian teruregon, la juĝisto instruas al la akuzito, kiel li devas meti la fingrojn sur la biblion.
Poste la juĝisto rigardas la protokolon por trovi la ĵurformulon.
Kiam ŝi vidas, ke li metas la fingrojn sur la libron, ŝi alproksimi ĝas je unu paŝo kaj ŝajnas, ke ŝi volas etendi sian brakon super la tablon kaj forpreni lian manon.
Sed ankoraŭ ŝin tamen detenas lasta espero. Ŝi kredas, ke li cedos nun, lastmomente.
La juĝisto jam trovis la pakon de la protokolo, kiun li serĉis, kaj li komencas antaŭlegi la ĵuron laŭte kaj klare. Tiam li paŭzas, por ke la akuzito ripetu liajn vortojn. Kaj la akuzito fakte komencas rediri ilin, sed li okaze eraras kaj la juĝisto devas rekomenci de la komenco. – Nun ŝi ne povas havi plu eron da espero. Nun ŝi scias, ke li intencas ĵuri trompe, ke li intencas altiri al si la koleron de Dio por tiu ĉi vivo kaj ankaŭ por la estonta.
Tie ŝi staras premtordante la manojn, tute forlasita. Kaj estas ĉio pro ŝi, ĉar ŝi denuncis lin!
Sed ŝi ja estis senlabora, ŝi malsatis kaj malvarmis. La infano estis mortanta. Al kiu alia sin turni por havigi helpon?
Neniam ŝi kredus, ke li volus fari tian abomenindan pekon.
Nun la juĝisto denove antaŭlegas la ĵuron. Post kelkaj momentoj la afero estos farita. Tia afero, kiun oni ne povas malfari, kiun oni povos neniam forigi.
Ĝuste kiam la akuzito komencas rediri la ĵuron, ŝi alkuras, forpuŝas lian etenditan manon kaj tiras al si la biblion.
Ŝia grandega teruro fine donis al ŝi kuraĝon. Li ne rajtas forĵuri sian animon. Li ne rajtas fari tion.
La pedelo tuj alkuras por forpreni la biblion kaj admone trankviligi ĝin. Ŝi havas senliman timon pri ĉio, kio koncernas la juĝejon, kaj ŝi certe opinias, ke tio, kion ŝi ĵus faris, estos kaŭzo por meti ŝin en malliberejon. Sed ŝi ne forlasas la biblion. Kiom ajn kostos tio, li ne rajtu fari la ĵuron. Ankaŭ la ĵuronto alkuras por preni la libron, sed ŝi malcedas ankaŭ al li. ”Vi ne rajtas ĵuri!” ŝi krias. ”Vi ne rajtas.”
Tio, kio okazas, kaŭzas kompreneble grandegan miron. La ĉeestantoj sin puŝas antaŭen al la tablo, la skabenaro komencas levi sin, kaj la sekretario leviĝas kun la inkujo en la mano, por ke ĝin oni ne renversu.
Tiam la juĝisto laŭte krias kun kolera voĉo: ”Trankviliĝu!”
Kaj ĉiuj senmoviĝas.
”Kion vi faras? Kiel vin koncernas la biblio?” demandas la juĝisto la plendantinon kun tiu sama akra kaj severa voĉo.
Post kiam ŝi malŝarĝis sian timon per malespera ago, ŝia angoro malpliiĝis tiom, ke ŝi povas respondi: ”Li ne rajtas fari la ĵuron!”
”Silentu! kaj remetu la libron,” ordonas la juĝisto.
Sed ŝi ne obeas, kaj firme tenas la libron per ambaŭ manoj.
”Li ne faru la ĵuron,” ŝi krias kun senbrida fortego.
”Ĉu vi tiel deziras gajni la proceson,” demandas la juĝisto kun pli severa voĉo.
”Mi volas nuligi la proceson,” ŝi krias Iaŭte kaj akre. ”Mi ne volas devigi lin ĵuri.”
”Kial vi kriegas?” demandas la juĝisto. ”Ĉu vi perdis la prudenton?”
Ŝi enspiregas pene kaj subite kaj klopodas trankviliĝi. Ŝi aŭdas mem, kiel ŝi kriegas. La juĝisto certe devas kredi, ke ŝi perdis la prudenton, se ŝi ne povas diri trankvile, kion ŝi volas.
Ŝi denove batalas kun si mem por kontroli la voĉon, kaj ĉi tiun fojon ŝi sukcesas. Malrapide, grave kaj klare ŝi diras, dum ŝi rigardas la juĝiston rekte vizaĝen: ”Mi volas nuligi la proceson. Li estas la patro de la infano. Sed mi lin amas ankoraŭ.
Mi ne volas, ke li ĵuru trompe.”
Ŝi staras rekta kaj decidema meze antaŭ la tablo kaj daŭre rigardas la juĝiston en la maldelikatan vizaĝon. La juĝisto apogas ambaŭ manojn sur la tablodisko, kaj dum longa tempo li ne forturnas la okulojn de ŝi. Dum la juĝisto rigardas ŝin, granda ŝanĝo okazas al li. Ĉio tediga kaj malkontenta, kion montris antaŭe liaj trajtoj, malaperas kaj la granda, maldelikata vizaĝo fariĝas bela pro la plej bela emocio. ”Jen,” pensas la juĝisto, ”kia estas mia popolo. Mi ne ĉagreniĝos pri ŝi, ĉar ja ekzistas ĉe unu el la plej malgrandaj tiom da amo kaj pieco.”
Subite la juĝisto sentas, ke liaj okuloj pleniĝas je larmoj, kaj tiam li ektremas preskaŭ hontema kaj ĵetas rapidan rigardon ĉirkaŭ si. En la sama momento li vidas, ke la sekretario kaj prokuroro kaj la tuta longa vico da skabenoj sin klinas antaŭen por rigardi la knabinon, kiu staras antaŭ la tablo kaj premas la biblion al si. Kaj li vidas brilon sur iliaj vizaĝoj, kiel se ili vidus ion tre belan, kio ilin ĝojigis ĝisfunde de ilia animo.
Tiam la juĝisto ankaŭ rigardis la ĉeestantojn, kaj ŝajnis al li, ke ĉiuj sidas trankvile, subite enspiregante, kiel se ili ĵus aŭdis, kion ili deziregis antaŭ ĉio.
Laste la juĝisto rigardas la akuziton. Nun li staras tie kun mallevita kapo kaj rigardas planken.
La juĝisto sin turnas denove aŭ la malriĉa knabino. ”Mi respektas vian volon,” li diris. ”La proceso estu nuligita,” li diras tuj poste al la sekretario.
La akuzito ektremas, kiel se li volus ion kontraŭdiri. ”Kio nun estas?” la juĝisto kriegas al li. ”Ĉu vi malinklinas al ĉi tio?” La akuzito, klinante la kapon, diras apenaŭ aŭdeble: ”Ho ne, estas plej bone, ke fariĝu tiel.”
La juĝisto restas trankvila ankoraŭ momenton, poste li ŝovas malantaŭen la pezan seĝon, leviĝas kaj iras ĉirkaŭ la tablo al la plendantino. ”Dankon,” li diras, etendante al ŝi la manon.
Ŝi ĵus formetis la biblion, ploras kaj forviŝas la larmojn per la faldita naztuko.
”Mi vin dankas,” rediras la juĝisto, prenas ŝian manon kaj ĝin skuas, kiel se ŝi apartenus al vera bravulo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.