La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA JUNULINO EL STORMYR

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2026 Geo

La Enhavo

IV

Ŝajnis al Gudmund, ke ĝis la tago, kiam ŝi devigis lin al promeso, ke Helga forloĝiĝu el Närlunda, li amis Hildur Eriksdotter. Ĝis tiam almenaŭ ekzistis neniu, kiun li admiris kaj ŝatis pli alte. Neniun junulinon oni povus, laŭ lia opinio, kompari kun Hildur, kaj li tre fieris, ke li sukcesis havigi ŝin.

Estis ĉiam agrable por li pripensi la estontecon kune kun ŝi.

Ili certe fariĝos riĉaj kaj ŝatataj, kaj li sciis, ke estos agrable vivi en hejmo, kiun Hildur mastrumas. Li ankaŭ kun plezuro pripensis la fakton, ke post kiam li edziĝos kun ŝi, li ricevos pli ol sufiĉe da mono. Li povos plibonigi la agrikulturon, rekonstrui ĉiujn kadukajn konstruaĵojn kaj plivastigi la bienon, tiel ke li fariĝos vere impona kamparano.

Ĝuste tiun dimanĉon, kiam li kuniris kun Helga de la pre- ĝejo, li veturis vespere al Elvåkra. Tiam Hildur komencis paroli pri Helga, dirante, ke nur post la foriro de tiu junulino ŝi volas veni al Närlunda. Gudmund unue klopodis bagateligi la tutan aferon kiel ŝercon, sed baldaŭ montriĝis, ke Hildur parolas serioze. Gudmund tre bone defendis Helgan, dirante ke ŝi ja estis tiel juna, kiam la unuan fojon oni igis ŝin akcepti oficon, ke tute ne estis mirinde, ke ŝi estis trompita, kiam ŝi renkontis tiel malbonan viron kiel Per Mårtensson. Sed de post kiam lia patrino zorgis pri ŝi, ŝi ĉiam kondutas bone. ”Ne povas esti juste forpeli ĝin,” li diris. ”Tiam sendube okazos al ŝi denove ia malagrablaĵo.”

Sed Hildur tute ne cedis. ”Se tiu knabino restos en Närlunda, mi tien neniam venos,” ŝi diris. ”Mi ne toleros tian homon en mia hejmo.” – ”Vi ne scias, kion vi faras,” diris Gudmund.

”Neniu tiel kapablas zorgi pri panjo kiel ŝi. Ni ĉiam ĝojis, ke ŝi transloĝiĝis al ni. Antaŭe panjo multfoje senripoze riproĉis kaj estis malbonhumora.” – ”Nu, mi ne devigos vin forpeli ŝin,” diris Hildur, sed vidiĝis, ke se Gudmund ne agos en tiu afero laŭ ŝia volo, ŝi estos ema nuligi la tutan geedziĝon. – ”Nu, mi do agos laŭ via volo,” diris Gudmund. Ŝajnis al li, ke li ne povas riski sian tutan estontecon pro Helga. Sed li estis tre pala, kiam li cedis, kaj li restis silenta kaj malgaja la tutan vesperon.

Estis tio, kio igis Gudmund timi, ke Hildur eble ne estas tute tia, kiel li kredis. Verŝajne ne plaĉis al li, ke ŝi trudis al li sian volon, sed plej ĉagrene estis, ke al li estis neeble kompreni ion alian ol tion, ke ŝi estas malprava. Li diris al si, ke li estus volonte cedinta al ŝi, se ŝi estus montrinta sin nobla, sed anstataŭe ŝajnis al li, ke ŝi estas nur pedanta kaj senkora.

Ĉiun fojon poste, kiam Gudmund renkontis Hildur, li nur serĉesploris kaj spionis por vidi, ĉu tio, kion li opiniis esti trovinta ĉe ŝi, denove montriĝos. Kiam lian suspektemon oni jam vekis, ne daŭris longe, antaŭ ol li trovis multon, kio ne estis tia, kia li deziris. ”Sendube ŝi estas tia, ke ŝi pensas unue pri si mem,” li ĉiun fojon murmuris, adiaŭante ŝin, kaj li sin demandis, kiom da tempo restus ŝia amo al li, se ŝi estus vere tentprovata. Li penis sin konsoli, pensante, ke ĉiuj homoj pensas antaŭ ĉio pri si mem, sed tiam li tuj memoris pri Helga.

Li vidis ŝin, staranta en la juĝa kunsidejo, kaj li aŭdis ŝin ekkrii: ”Mi nuligas la proceson. Mi lin amas ankoraŭ. Mi ne volas, ke li ĵuru trompe!” Estis ĝuste tiel, kiel li estus prefere prezentinta al si Hildur. Helga jam fariĝis mezurilo, laŭ kiu li mezuris homojn. Verŝajne ne multaj homoj povus egali ŝin en amemo.

Tagon post tago Hildur malplaĉis al li pli kaj pli, sed li tute ne pensis, ke li rezignos la geedziĝon. Li penis opinii, ke lia senkuraĝeco estas nenio alia ol sensencaj kapricoj. Nur antaŭ kelkaj semajnoj li konsideris ŝin kiel la plej preferinda junulino.

Se la afero okazus en la komenco de la fianĉiĝo, li eble sin fortirus. Sed nun oni jam oficiale anoncis la geedziĝon kaj difinis la tagon por ĝi, kaj en lia hejmo ili jam komencis ampleksajn rebonigojn. Li ankaŭ ne deziris perdi la riĉaĵojn kaj la bonan pozicion, kiuj atendis lin. Kaj kian kaŭzon preteksti por nuligi la geedziĝon? Tio, kion li riproĉis al Hildur, ja estis tiel malgrava, ke ĝi fariĝus aero inter liaj lipoj, se li provus tion eldiri.

Sed li ofte malĝojegis kaj ĉiun fojon, kiam oni lin sendis kun komisio al la preĝeja vilaĝo aŭ al la urbo, li aĉetis iom da biero aŭ vino en la vendejoj, kiun li trinkis por bonhumoriĝi.

Post kiam li malplenigis kelkajn botelojn, li denove fieris pro la geedziĝo kaj Hildur. Tiam li ne komprenis, kio lin turmentas.

Gudmund ofte pensis pri Helga, senpacience dezirante renkonti ŝin. Sed li opiniis, ke Helga lin konsideras mizerulon, ĉar li ne tenis la promeson, kiun li donis al ŝi tute libervole, sed konsentis al ŝia forloĝiĝo. Li povis nek doni klarigon nek senkulpiĝi, kaj tial li evitis renkonti ŝin.

Iun matenon irante laŭ la vojo, Gudmund renkontis Helgan, kiu vizitis la vilaĝon por aĉeti iom da lakto. Gudmund reiris kaj akompanis ŝin. Ŝi ne ŝajnis ĝoja pro la akompano, ĉar ŝi iris rapide, kiel se ŝi volus liberigi sin de li, kaj diris nenion.

Gudmund ankaŭ silentis, ĉar li tute ne sciis, kiel komenci interparolon. Ĉareto alproksimiĝis sur la vojo el distanco.

Gudmund iris pensema, kaj li ĝin ne rimarkis, sed Helga ĝin jam vidis kaj nun subite turnis sin al li. ”Ne povas esti, ke vi min akompanu, Gudmund, ĉar se mi ne erarvidas, estas la skabena familio de Elvåkra kiu proksimiĝas.” Gudmund subite suprenrigardis, rekonis la ĉevalon kaj la ĉareton kaj faris movon kiel por reiri. Sed la postan momenton li rektiĝis kaj trankvile iris apud Helga, ĝis kiam la vojaĝantoj preterpasis.

Tiam li malpliigis la rapidecon. Helga daŭre iris rapide kiel antaŭe, kaj ili disiĝis, kvankam li ankoraŭ ne diris eĉ vorton al ŝi. Sed tiun tutan tagon li estis pli kontenta je si mem ol de longe.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.