La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA JUNULINO EL STORMYR

Aŭtoro: Selma Lagerlöf

©2026 Geo

La Enhavo

V

Estis decidite, ke la geedziĝon de Gudmund kaj Hildur oni solenu en Elvåkra la duan pentekostan tagon. La vendredon antaŭ Pentekosto Gudmund veturis al la urbo por aĉeti diversajn aĵojn por bonveniga festeno, kiun oni festos en Närlunda la tagon post la geedziĝo. En la urbo li okaze trafis kelkajn aliajn junulojn el sia paroĥo. Ili sciis, ke estas la lasta vojaĝo de Gudmund al la urbo antaŭ la geedziĝo, kaj tion ili pretekstis por aranĝi grandan trinkfestenon. Ĉiuj deziris, ke Gudmund trinku, kaj fine ili sukcesis ebriigi lin ĝis plena senhelpeco.

Li revenis hejmen sabaton matene tiel malfrue, ke lia patro kaj la servisto jam foriris al la laboro, kaj li dormis ĝis malfrue posttagmeze. Leviĝinte li rimarkis, kiam li surmetis la vestojn, ke la jako estis disŝirita en kelkaj lokoj. ”Ŝajnas, ke mi partoprenis interbatalon la pasintan nokton,” li diris, penante memori, kion li faris. Li ja memoris, ke li forlasis la gastejon ĉirkaŭ la dekunua kune kun la kamaradoj, sed kien ili tiam iris, tion li ne povis memori. Ŝajnis al li kiel se li penus trarigardi vastan mallumon. Li ne sciis, ĉu ili nur ĉirkaŭmigris sur la stratoj aŭ ĉu ili eniris domon. Li ne memoris, ĉu li mem aŭ iu alia surmetis la jungaĵon sur la ĉevalon, kaj li nenion memoris pri la tuta hejmeniro.

Kiam li eniris la grandan ĉambron, ĝi estis lavita kaj purigita pro la festo. La laboron oni jam finis ĉie por la tago, kaj la domanaro en tiu momento trinkis kafon. Neniu diris ion pri la vojaĝo de Gudmund. Ŝajnis, ke estis io memkomprenebla, ke li havos la rajton vivi laŭplaĉe ĉi tiujn lastajn semajnojn.

Gudmund altabliĝis kaj ricevis sian kafon kiel la aliaj.

Dum li verŝis ĝin el la taso sur la subtason kaj denove en la tason por ĝin malvarmetigi, sinjorino Ingeborg fintrinkis sian, malfaldis la gazeton, kiu ĵus alvenis, kaj komencis legi. Ŝi legis Iaŭtvoĉe kolonon post kolono kaj Gudmund, la patro kaj la aliaj aŭskultis.

Interalie ŝi Iaŭtlegis referaton pri interbatiĝo, kiu okazis la pasintan nokton sur la granda placo inter aro da ebriaj kamparanoj kaj kelkaj laboristoj. Tuj kiam alvenis policistoj, la batalantoj forkuris; nur unu el ili postrestis senviva sur la placo.

Tiun oni portis en la policejon, kaj ĉar oni ne povis trovi sur li ian eksteran difekton, oni penis revivigi lin. Ĉiuj klopodoj tamen estis senefikaj, kaj fine oni trovis en lia verto postrestantan enpikitan klingon. Estis klingo de neordinare granda poŝtranĉilo, kiu penetris en la cerbon tra la kranio kaj rompiĝis tuj apud la kapo. La murdinto jam forkuris kun la tenilo, sed ĉar la policistoj bone konis tiujn, kiuj partoprenis la interbatiĝon, oni esperis lin baldaŭ trovi.

Dum sinjorino Ingeborg legis tion, Gudmund formetis la tason, ŝovis la manon en la poŝon, eltiris poŝtranĉilon kaj ĝin rigardis indiferente. Sed subite li ektremis, remetis la tranĉilon kaj ĝin poste enŝovis rapidege en la poŝon, kiel se ĝi estus lin bruliginta. Li ne trinkis plu el sia kafo sed sidis longe tute senmova kun pensema aspekto. La frunto havis profundajn sulkojn. Estis evidente, ke pense li penis prezenti ion al si.

Fine li leviĝis, etendis la membrojn, oscedis kaj iris malrapide al la pordo. ”Necesas tamen, ke mi havu iom da korpa ekzerco. Mi ne eliris la tutan tagon,” li diris elirante.

Preskaŭ en la sama momento ankaŭ leviĝis Erland Erlandsson.

Li finfumis sian pipon kaj eniris la malgrandan ĉambron por preni denove iom da tabako. Kiam li staris tie kaj plenigis la pipon, li vidis Gudmund foriranta. La fenestroj de la malgranda ĉambro ne donis vidon sur la korton kiel la granda ĉambro, sed sur malgrandan ĝardenon, kie kreskis kelkaj neordinare altaj pomarboj. Malantaŭ la ĝardeno trovi ĝis marĉo, kiu printempe preskaŭ subakviĝis kaj somere preskaŭ senakviĝis. Malofte oni iris laŭ tiu direkto. Erland Erlandsson sin demandis, kion Gudmund intencas fari kaj sekvis lin per la okuloj. Li tiam vidis, ke la filo enŝovis la manon en la poŝon, eltiris objekton kaj ĝin ĵetis for de si en la marĉon. Tiam li transiris la ĝardenon, suprensaltis plektobarilon kaj malproksimiĝis laŭ la direkto de la vojo.

Tuj kiam li perdis el vido la filon, Erland Erlandsson eliris siavice kaj aliris la marĉon. Tie li iom envadis la ŝlimon kaj relative baldaŭ li kliniĝis por suprenlevi ion, kion li puŝis per la piedo. Estis granda poŝtranĉilo, al kiu la plej granda klingo estis rompita. Li ĝin turnis ĉiuflanken kaj ĝin atente ekzamenis, dum li restis ankoraŭ en la akvo. Tiam li ĝin ŝovis en sian poŝon, sed li ĝin eltiris por ĝin denove ekzameni kelkaj fojoj, antaŭ ol li reeniris la domon.

Gudmund nur hejmenrevenis, kiam ĉiuj jam enlitiĝis. Li tuj enlitiĝis, sen tuŝi la vespermanĝon, kiu lin atendis en la granda ĉambro.

Erland Erlandsson kaj lia edzino dormis en la malgranda ĉambro. Je frua tagiĝo Erland kredis, ke li aŭdas paŝsonojn antaŭ la fenestro. Li ellitiĝis, flankenŝovis la kurtenon kaj vidis, ke Gudmund foriris al la marĉo. Li demetis ŝtrumpojn kaj ŝuojn, envadis la akvon kaj iris tien kaj reen kiel persono, kiu serĉas ion. Li serĉis longe, tiam li suriris la bordon, kiel se li intencus foriri, sed baldaŭ reiris al sia serĉado. Dum tuta horo la patro rigardis lin. Tiam Gudmund eniris la domon por denove enlitiĝi.

La pentekostan dimanĉon Gudmund devis veturi al la pre- ĝejo. Kiam li metis la jungaĵon sur la ĉevalon, la patro trapasis la korton. ”Vi forgesis poluri la jungaĵon hodiaŭ,” li diris preterpasante, ĉar kaj la jungaĵo kaj la ĉareto estis malpuraj kaj malpoluritaj. – ”Mi tute ne havas tempon pripensi tiajn aferojn,” diris Gudmund apatie kaj veturis, sen atenti pri la aspekto de la ĉareto.

Post la diservo Gudmund akompanis sian fianĉinon al Elvåkra, kie li restis la tutan tagon. Aro da gejunuloj kunvenis por soleni la lastan vesperon de Hildur kiel fraŭlino, kaj oni dancis ĝis malfrue nokte. Estis granda provizo da trinkaĵoj, sed Gudmund ne tuŝis ilin. La tutan vesperon li preskaŭ ne diris vorton al iu, sed li dancis furioze, kaj kelkfoje li ridegis laŭte kaj akrasone sen kaŭzo laŭ la opinio de la ĉeestantoj.

Gudmund hejmenrevenis nur ĉirkaŭ la dua, kaj tuj post kiam li enstaligis la ĉevalon, li foriris al la marĉo malantaŭ la domo. Li demetis siajn ŝtrumpojn kaj ŝuojn, suprentiris la pantalonon kaj envadis la akvon. Estis hela somera nokto kaj la patro, kiu staris en la malgranda ĉambro malantaŭ la kurteno, observis la filon. Li vidis, kiel li kliniĝas super la akvon kaj serĉas kiel en la pasinta nokto. De tempo al tempo li iris alborde, kiel se li malesperis trovi ion, sed post momento li denove envadis la akvon. Unufoje li foriris por preni sitelon el la stalo kaj komencis ĉerpi akvon el la malgrandaj akvejoj, kiel se li intencus malplenigi ilin, sed verŝajne opiniis la aferon ne ebla kaj formetis la sitelon. Li ankaŭ provis kun retsaka fiŝkaptilo. Li traplugis per ĝi la tutan marĉon, sed ŝajne ellevis nenion ol ŝlimon. Li nur eniris je tiel malfrua horo, ke jam la loĝantaro de la domo komencis siajn oficojn. Tiam li estis tiel laca kaj dormema, ke li ŝanceliĝis, kiam li iris, kaj ĵetis sin sur la liton sen senvestigi sin.

Kiam sonis la oka, la patro lin vekis. Gudmund kuŝis sur la lito. La vestojn plenmakulis ŝlimo kaj argilo, sed la patro ne demandis, kion li faris; li nur diris, ke nun estas tempo ellitiĝi, kaj post tio li fermis la pordon. Post momento Gudmund malsuprenvenis en la grandan ĉambron, vestita per la belaj edzi- ĝaj vestoj. Li estis pala kaj la okuloj brilis malkviete, sed sendube neniu antaŭe trovis lin tiel bela. La trajtoj preskaŭ reflektis internan brilon. Ŝajnis ke oni vidas personon ne plu konsistanta el karno kaj sango sed nur el volo kaj animo.

Estis solene en la granda ĉambro. La patrino jam vestis sin per sia nigra robo kaj jam pendigis beletan silkan ŝalon sur la ŝultrojn, kvankam ŝi ne iros al la geedziĝa soleno. Eĉ ĉiuj servistoj surhavis siajn plej belajn vestojn. Freŝan betulfoliaron oni surmetis sur la fornon. La tablo surhavis tukon kaj multe da manĝaĵoj.

Post kiam ili manĝis, sinjorino Ingeborg laŭtlegis psalmon kaj kelkaj linioj el la biblio. Tiam ŝi turnis sin al Gudmund kaj dankis lin pro tio, ke li ĉiam estis bona filo; kaj dezirante al li prosperon en lia estonta vivo, ŝi donis al li sian benon. Sinjorino Ingeborg sciis bone esprimi siajn pensojn kaj Gudmund tre kortuŝiĝis. Larmoj montriĝis multfoje en Iiaj okuloj, sed li spite sukcesis reteni la ploron. Ankaŭ la patro diris kelkaj vortoj.

”Estos dolorige al viaj gepatroj perdi vin,” li diris, kaj denove Gudmund preskaŭ ekploris. Ĉiuj servistoj ankaŭ venis al li, skuis lian manon kaj dankis lin pro la tempo, kiu jam forpasis. Larmoj la tutan tempon staris en la okuloj de Gudmund.

Li tusetis kaj kelkfoje penis paroli, sed li preskaŭ ne eldiris eĉ unu vorton.

La patro devis lin sekvi al la geedziĝfesta bieno kaj ĉeesti la geedziĝon. Li eliris por jungi la ĉevalon al la ĉareto kaj poste, kiam alvenis la tempo por la forveturo, li eniris kaj vokis Gudmund. Sidiĝante en la ĉareto, Gudmund rimarkis, ke ĝi estis purigita. Ĉio estis same brila kaj prizorgita kiel li mem ĉiam kutimis zorgi pri la ĉareto. Samtempe li ankaŭ vidis kiel purigita estas la korto. La enirvojon al la bieno oni ĵus sabligis, amasojn da malnova lignaĵo kaj aliajn malnovaĵojn, kiuj kuŝis tie dum lia tuta vivo, oni ĵus forigis. Ĉe ambaŭ flankoj de la enirpordo staris kelkaj dehakitaj betuloj kiel arko de honoro; granda krono de padusaj floroj pendis ĉe la ventoflago, kaj el ĉiuj fenestraj aperturoj elstaris helverda betulfoliaĵo.

Mankis malmulte, ke Gudmund denove ploru. Li forte premis la manon al la patro, ĝuste kiam li intencis instigi la ĉevalon al forveturo. Estis kiel se li volus reteni la intencon de la patro.

”Ĉu vi ion deziras?” diris la patro. – ”Ho ne,” diris Gudmund, ”estis nenio. Plej bone estas foriri.”

Gudmund bezonis ankoraŭfoje adiaŭi, antaŭ ol li malproksimi ĝis tro de la bieno. Helga el Stormyr atendis ĉe la loko, kie la arbara vojeto el ŝia hejmo atingis la ĉefvojon. La patro veturigis kaj li haltis, vidante Helgan. ”Mi vin atendas, ĉar mi volas deziri feliĉon al Gudmund hodiaŭ,” diris Helga. Gudmund sin klinis de la ĉareto kaj premis ŝian manon. Ŝajnis al li, ke ŝi malgrasiĝis, la okuloj havis ruĝajn bordojn. Verŝajne ŝi ploris ĉiunokte kaj sopiris al Närlunda. Sed nun ŝi penis aspekti bonhumora kaj afable ridetis al li. Li denove tre emocii ĝis, sed povis diri nenion. La patro, kiu laŭfame nur parolis, kiam tio estis nepre necesa, tiam diris: ”Mi kredas, ke ĉi tiu bondeziro ĝojigis Gudmundon pli ol io alia.” – ”Jes, prava vi estas,” diris Gudmund. Ili ankoraŭfoje skuis al siajn manojn, kaj tiam la patro denove veturis. Gudmund kuŝis renversita dorsen kaj longe rigardis Helgan. Kiam ŝi malaperis malantaŭ kelkaj arboj, li subite malfermis la piedkovrilon kaj leviĝis kiel se li volus elsalti. – ”Ĉu vi volas ankoraŭ diri ion al Helga?” demandis la patro. – ”Ve, ho ne,” respondis Gudmund kaj denove sidiĝis bonorde.

Ili veturis ankoraŭ pecon da vojo. La patro veturigis malrapide.

Estis, kiel se plaĉus al li veturi tie kune kun la filo. Li tute ne klopodis veturi rapide antaŭen.

Subite Gudmund apogis la kapon al la ŝultro de la patro, ploregante. ”Kio okazis?” Erland demandis kaj altiris la bridojn tiel forte, ke la ĉevalo haltis. – ”Nu, ĉiuj estas tiel afablaj al mi, kaj tion mi ne meritas.” ”Vi tamen ne faris ion malbonan, ĉu ne?” – ”Jes, paĉjo, mi faris.” – ”Tio ne povas esti vera.” – ”Jes, mi murdis homon.”

La patro spiregis malfacile. Sonis kiel ĝemo de malŝarĝiĝo, kaj Gudmund mirigite levis la kapon kaj rigardis lin. La patro denove movigis la ĉevalon kaj tiam li diris trankvile: ”Mi ĝojas, ke vi mem rakontis la aferon.” – ”Ĉu vi jam sciis, paĉjo?”

– ”Jam sabate vespere mi vidis, ke okazis io malbona. Kaj tiam mi trovis vian tranĉilon en la marĉo.” – ”Do, vi trovis la tranĉilon!” – ”Mi ĝin trovis, kaj mi vidis, ke unu klingo estis derompita.” – ”Jes, paĉjo, mi scias, ke la klingo forestas, sed spite de tio mi ne povas enkapigi la ideon, ke mi murdis.” – ”Tio sendube okazis dum la ebrieco.” – ”Mi scias nenion, mi memoras nenion. Mi vidas laŭ la vestoj, ke mi partoprenis interbatiĝon, kaj mi scias, ke la klingo forestas.” – ”Mi komprenas, ke vi intencis silenti pri la afero,” diris la patro. – ”Mi opiniis, ke la aliaj kamaradoj estis eble same tutebriaj kiel mi kaj pro tio memoras nenion. Eble ekzistas neniuj aliaj pruvoj ol la tranĉilo, kaj pro tio mi forĵetis ĝin.” – ”Mi komprenas, ke vi pensis tiel.” – ”Vi ja vidas, paĉjo: mi ne scias, kiu mortis; eble mi lin vidis neniam antaŭe. Mi ne memoras, ke mi murdis lin. Do mi opiniis, ke mi ne devas suferi pro io, kion mi faris nevole.

Sed baldaŭ mi pensis, ke mi ja agis kiel malsaĝulo, kiam mi ĵetis la tranĉilon en la marĉon. Ĝi ja sekiĝas en la somero, kaj tiam iu ajn povos trovi ĝin. Kaj tiam mi penis retrovi ĝin la pasintan nokton kaj ankaŭ la antaŭan nokton.” – ”Ĉu vi ne intencis konfesi?” – ”Ne, hieraŭ mi nur pensis, kiel mi povos sekretigi la aferon, kaj mi penis danci kaj esti gaja, por ke neniu rimarku ion ĉe mi.” – ”Ĉu vi do intencis edziĝi hodiaŭ, sen konfesi? Estis ago vere puninda. Ĉu vi ne komprenis, ke okaze de eltrovo, vi kuntiros Hildur kaj ŝian familion en vian mizeron?” – ”Mi opiniis, ke plej bone mi indulgas ilin, dirante nenion.”

Ili veturis antaŭen sur la vojo kun plej granda rapideco. La patro nun ŝajne deziregis alveni plejeble rapide. La tutan tempon li parolis kun la filo. Neniam antaŭe dum lia tuta vivo li diris al li tiom da vortoj.

”Mi min demandas, kial vi pensis aliamaniere,” li diris. – ”Estis pro la bondeziroj de Helga. Tiam io malmola rompiĝis en mi. Mi tiel emociiĝis pro ŝi. Mi ankaŭ emociiĝis pro panjo kaj vi hodiaŭ, kaj mi volis paroli por diri, ke mi ne indas vian amon, sed tiam la malmola en mi ankoraŭ postrestis kaj kontraŭstaris. Sed kiam Helga alvenis, mi cedis. Mi ja opiniis, ke vere ŝi devas koleri al mi, ĉar estas ja mia kulpo, ke ŝi devis forloĝiĝi de ni.” – ”Nun mi opinias, ke vi konsentas kun mi pri tio, ke estas nia devo tuj sciigi tion al la skabeno,” diris la patro. ”Jes,” mallaŭte diris Gudmund, ”certe,” li aldonis poste pli laŭte kaj pli trankvile. ”Certe mi ne povas kuntiri Hildur en mian mizeron.

Ŝi tion neniam pardonos al mi.” – ”La familio de Elvåkra zorgas pri sia reputacio same kiel aliaj,” diris la patro.

”Kaj nun mi diros al vi, Gudmund, ke hodiaŭ matene, kiam mi forveturis de mia bieno, mi pensis, ke estos mia devo rakonti al la skabeno vian aferon, se vi mem ne decidos fari tion. Neniam mi estus permesinta, ke Hildur edziniĝu al viro, kiun oni povus ĉiumomente akuzi pri homomurdo.”

Li klakis per la vipo kaj veturis ĉiam pli rapide. ”Tio estos plej peniga por vi,” li diris. ”Vi aranĝos la aferon tiamaniere, ke ĝi ne postulos multe da tempo. Mi kredas, ke la skabena familio opinios, ke vi agas korekte, denuncante vin mem; do ili verŝajne estos afablaj al vi.”

Gudmund ne respondis. Li aspektis ĉiam pli kompatinda ju pli ili proksimiĝis al Elvåkra. La patro daŭre parolis por lin kuraĝigi.

”Mi iam aŭdis ion similan,” li diris. ”Temis pri fianĉo, kiu okaze pafmortigis kamaradon dum ĉaso. Estis tute nevole, kaj oni ne trovis, ke ĝuste li faris la senintencan pafon. Sed kelkajn tagojn poste li devis edziĝi, kaj alveninte al la geedziĝa domo, li paŝis al la fianĉino kaj diris: ’Neeble estas geedziĝi.

Mi ne volas kuntiri vin en la mizeron, kiu atendas min.’ Sed ŝi jam surhavis kronon kaj vualon, kaj nun ŝi prenis lin ĉe la mano kaj kondukis lin en la salonon, kie atendis la gastoj, kaj ĉion oni jam pretigis por la geedziĝa beno. Ŝi Iaŭtvoĉe rakontis al ĉiuj, kion ĵus diris la fianĉo al ŝi. ’Tion mi nun rakontas, por ke ĉiuj sciu, ke vi ne mensogis al mi,’ ŝi diris tuj poste, turnante sin al la fianĉo. ’Sed nun mi volas tuj edziniĝi al vi, ĉar vi estas la sama, kvankam vi spertis malfeliĉon, kaj kio ajn atendas vin, mi volas kunhelpi al vi porti ĝin.’ ” – Ĝuste kiam la patro finis la rakonton, ili atingis la vojon, kiu kondukis al Elvåkra. Gudmund turnis sin al li kun melankolia rideto. ”Tiel ne okazos nun,” li diris. – ”Kiu scias?” diris la patro, rektiĝante en la ĉareto. Li rigardis la filon ankoraŭfoje, mirante kiel bela li aspektas tiun tagon. ”Mi tute ne miros, se okazos al li io granda kaj neatendita,” li pensis.

Estis decidite, ke la geedziĝo okazos en la preĝejo, kaj amaso da homoj jam kolektiĝis ĉe la bieno por veturi en procesio al la preĝejo. Multaj parencoj de la skabena familio, kiuj loĝis tre malproksime, ankaŭ alvenis. Ili sidis sur la ŝtupara supraĵo, pretaj por la forveturo, kaj ili surhavis festvestojn. Ĉaretojn kaj kaleŝojn oni jam eligis en la korton, kaj oni aŭdis la piedfrapadon de la ĉevaloj en la stalo, dum oni striglis ilin. La vilaĝa muzikisto sidis sola sur alia ŝtuparo, agordanta la violonon.

En fenestro de la supera etaĝo staris la jam finvestita fianĉino kaj rigardis por vidi la fianĉon, antaŭ ol li vidos ŝin.

Erland kaj Gudmund elveturiĝis kaj tuj petis la permeson paroli aparte kun Hildur kaj ŝiaj gepatroj. Baldaŭ ili staris ĉiuj en ĉambreto, kie la skabeno havis sian skribotablon.

”Mi pensas, ke vi jam legis en la gazetoj pri la interbatiĝo en la urbo dum la antaŭsabata nokto, kiam homon oni murdis,” diris Gudmund rapide. – ”Jes, certe ni legis pri ĝi,” diris la skabeno. – ”La fakto estas, ke mi troviĝis en la urbo tiun nokton,” daŭrigis Gudmund. Nun neniu respondo aŭdeblis.

Fariĝis silento de tombo. Ŝajnis al Gudmund, ke ĉiuj lin rigardas fikse kaj kun tioma teruro, ke li ne povis daŭrigi. Sed la patro helpis lin. – ”Gudmund estis priregalita de kelkaj liaj amikoj. Li verŝajne drinkis tro tiun nokton, kaj kiam li venis hejmen, li ne sciis, kion li estis farinta. Sed facile estis vidi, ke li partoprenis interbatiĝon, ĉar la vestoj estis disŝiritaj.” Gudmund vidis, ke la teruro, kiu regis la aliajn, pliiĝis ĉe ĉiu vorto, sed li mem ĉiam pli trankviliĝis. Naskiĝis ĉe li sento de obstino, kaj li denove parolis: ”En la sabata vespero, kiam alvenis la gazeto kaj mi legis pri la interbatiĝo kaj pri la klingo, kiun oni enŝovis en la kranion, mi elpoŝigis mian tranĉilon, kaj tiam mi vidis, ke mankas al ĝi unu klingo.” – ”Vi alportas vere malbonajn novaĵojn, Gudmund,” diris la skabeno.

”Plej korekte estus, se vi estus tion rakontinta al mi hieraŭ.”

Gudmund silentis, sed nun la patro denove intervenis. – ”Ne estis facile por Gudmund. Estis ja granda tento silenti pri ĉio.

Li perdos multon pro ĉi tiu konfeso.” – ”Jes, ni devas ĝoji, ke li parolis nun, tiel ke nin li ne povas kuntiri en sian mizeron,” maldolĉe diris la skabeno.

La tutan tempon Gudmund fikse rigardis Hildur. Ŝi surhavis kronon kaj vualon, kaj li vidis, kiel ŝi levis sian manon kaj eltiris unu el la grandaj pingloj, kiuj fiksis la kronon. Ŝi ŝajne tion faris nekonscie. Kiam ŝi rimarkis, ke Gudmund rigardas ĝin, ŝi reenŝovis la pinglon.

”Estas ja ankoraŭ ne pruvite, ke Gudmund estas la murdinto,” diris la patro, ”sed mi komprenas, ke vi preferus, ke la geedziĝon oni prokrastu, ĝis kiam ĉion oni estos esplorinta.”

– ”Estas senutile, mi pensas, paroli pri prokrasto,” diris la skabeno. ”Mi pensas, ke Gudmund estas tiel certa pri siaj agoj, ke ni povas interkonsenti pri tio, ke tuj ĉesu la ama interrilato inter li kaj Hildur.”

Gudmund ne tuj respondis al tiu apelacio. Li alproksimigis la fianĉinon, etendante la manon. Ŝi restis tute senmova kaj ŝajnigise, ke ŝi ne vidas lin. ”Ĉu vi ne volas diri adiaŭ al mi, Hildur?” Nun ŝi suprenrigardis, kaj ŝiaj grandaj okuloj brilis pro malestimo. ”Ĉu vi direktis la tranĉilon per tiu mano?” ŝi demandis. Gudmund ne respondis al ŝi, sed turnis sin al la skabeno. – ”Jes, nun mi estas certa pri la afero,” li diris. ”Estas senutile prokrasti la geedziĝon.”

Per tio ĉesis la interparolo kaj Gudmund kaj Erland foriris.

Ili devis trairi multe da ĉambroj kaj vestibloj antaŭ ol ili eliris, kaj ĉie ili vidis la preparaĵojn por la geedziĝo. La pordo de la kuirejo estis malfermita, kaj ili vidis multegajn homojn, kiuj rapidis tien kaj reen. Elvenis odoro de rostaĵoj kaj bakaĵoj; la tutan fajroplaton plenkovris malgrandaj kaj grandaj bolpotoj, la kuprajn kaserolojn, kiuj ordinare ornamis la murojn, oni jam dekroĉis kaj uzis nun. ”lmagu, ke ĝuste pro mia geedziĝo ili tiel laboras!” Gudmund pensis, preterpasante.

Trairante la domon, li havis ideeton de la tuta riĉeco de la manova farmbieno. Li vidis la manĝoĉambron, kie oni jam aranĝis grandajn tablojn kun longa vico da arĝentaj pokaloj kaj kruĉoj. Li preterpasis la provizejon de vestoj, kie la plankon kovris kestegoj kaj la murojn grandega provizo da vestoj.

Pli poste, veninte al la korto, li vidis aron da novaj kaj malnovaj ĉaroj; bonegajn ĉevalojn oni kondukis el la stalo, kaj belegajn ĉarkovrilojn oni metis en la ĉarojn. Lian rigardon renkontis kelkaj kortoj, kiujn ĉirkaŭis bovejo, stalo, ŝafejo, grenejoj, tenejoj, garbejoj, kaj multe da aliaj konstruaĵoj. ”Ĉion ĉi mi estus havinta,” li pensis, sidiĝante en la ĉareton.

Maldolĉa pento subite posedis lin. Li estus prefere saltinta el la ĉareto por eniri kaj diri, ke ne estas vera tio, kion li ĵus diris. Li ja volis nur mokŝerci kaj timigi ilin. Estis ja vere malsa ĝe konfesi. Kiom utilos lia konfeso? Certe neniu tiros profiton el tio. La mortinto ja estas senviva. Ne, el ĉi tiu konfeso nur rezultos, ke ankaŭ li eniĝos en malbonstaton.

Dum la lastaj semajnoj li ne tiel arde deziris tiun geedzi- ĝon, sed nun, kiam estis necese rezigni pri ĝi, li vere vidis, kiom ĝi valoras. Estis multe perdi Hildur Eriksdotter kaj ĉion, kio kunsekvos. Ne gravis, ke ŝi estas obstina kaj memfidema.

Ŝi ja estas la plej eminenta el ĉiuj en la najbaraĵo, kaj per ŝi li ja estus akirinta grandan influon kaj reputacion.

Li ĉagreniĝis ne nur pri Hildur kaj ŝiaj havaĵoj sed ankaŭ pri pli malgravaj aferoj. En tiu ĉi momento li ja estus forveturonta al la preĝejo, kaj ĉiuj, kiuj lin vidus, envius lin. Kaj hodiaŭ li estus la plej ŝatata persono ĉe la geedziĝa manĝotablo.

Ĝuste hodiaŭ li estus estinta meze de danco kaj ĝojo.

La tago de lia feliĉo do foriris nun de li.

Erland sin turnis al la filo fojon post fojo kaj rigardis lin.

Nun li ne aspektis tiel bela, kaj la okuloj ne brilis tiel klare kiel dum la mateno, sed li sidis apatie kaj senenergie kun senbrilaj okuloj. La patro sin demandis, ĉu la filo pentas sin, ke li konfesis, kaj unue li intencis demandi lin pri tio, sed poste li opiniis, ke plej bone estas silenti. – ”Kien veturi nun?” diris Gudmund post momento. ”Ĉu ne estas plej bone tuj veturi al la polica komisaro?” – ”Ĉu ne estas plej bone veturi hejmen, por ke vi povu ripozi kaj dormi,” diris la patro. ”Verŝajne vi ne dormis multe la lastajn noktojn.” – ”Panjo certe konsterniĝos, vidante nin.” – ”Ŝi kredeble ne tro miros,” diris la patro. ”Ŝi scias tiom, kiom mi.

Ŝi certe ĝojos, ke vi konfesis.” – ”Ŝajnas al mi, ke panjo kaj ĉiuj hejme ĝoje deziras, ke mi iru en malliberejon,” diris Gudmund amare. – ”Vi scias, ke vi perdas multon pro tio, ke vi agis korekte,” diris la patro. ”Ŝi ne povas ne ĝoji, ke vi venkis vin mem.”

Ŝajnis al Gudmund, ke estas tute neeble veturi hejmen por aŭskulti ĉiujn, kiuj lin laŭdos pro tio, ke li detruis sian estontecon.

Li serĉis pretekston por ne devi renkonti iun ajn, antaŭ ol li trankviliĝis iom pli. Nun ili preterveturis la lokon, kie la vojeto devojiĝas al Stormyr. ”Ĉu vi bonvolas halti ĉi tie, paĉjo? Mi kredas, ke mi devas iri al Helga por paroli kun ŝi.”

La patro volonte haltigis la ĉevalon. – ”Nur ne forgesu hejmenveni plej eble baldaŭ, por ke vi povu ripozi!” li diris.

Gudmund eniris la arbaron kaj baldaŭ la patro perdis lin el la vido. Li tute ne intencis trovi Helgan, li nur deziris esti sola, por ke li ne estu devigata kontroli sin. Li sentis en si sensencan koleron al ĉio, li piedbatis ŝtonojn, kiuj baris al li la vojon, kaj kelkfoje li haltis por disŝiri grandan branĉon nur pro tio, ke folio frapetis lian vizaĝon.

Li sekvis la vojon al Stormyr, sed li preterpasis la farmeton kaj supreniris la monton, kiu troviĝas malantaŭ ĝi. Tie baldaŭ fariĝis malfacile antaŭeniri. Li erarforiĝis de la vojo, kaj por atingi la plej altan supron, li devis transiri larĝan spacon da pintaj ŝtonegoj. Estis danĝera irado sur akraj supraĵoj de ŝtonegoj, kaj li estus rompinta al si brakojn kaj krurojn, se li estus erarpaŝinta. Li tion bone komprenis, sed li marŝis antaŭen, kiel se li havus plezuron meti sin en danĝeron. ”Se mi falos kaj pereos, neniu povos trovi min ĉi supre,” li pensis.

”Sed tute egale. Same bone valoras morti ĉi tie kiel sidi dum jaroj en malliberejo.”

Tamen nenia malfeliĉo okazis, kaj post kelkaj minutoj li estis sur Storhöjden, la plej alta supro. Iam dezertigis la monton arbara brulego. La plej alta parto estis ankoraŭ senarba, kaj de tie oni ĝuis vidaĵon de tuta mejlo da ĉirkaŭo. Li vidis valojn kaj lagojn, malhelajn arbarojn kaj riĉajn kamparojn, preĝejojn kaj bienojn, malgrandajn farmetojn kaj grandajn vilaĝojn. Plej malproksime kuŝis la urbo, kovrita de blanka vualo de sunnebuleto, el kiu elstaris kelkaj brilantaj turoj.

Vojoj serpentumante trairis la valojn, kaj vagonaro preterrapidis ĉe la arbarrando. Estis kiel se tuta regno estus antaŭ liaj okuloj.

Li ĵetis sin teren sed daŭre direktis la rigardon al la grandioza vido. La pejzaĝo antaŭ li enhavis ion fieran kaj grandiozan, kio igis lin senti sin mem kaj siajn ĉagrenojn malgrandaj kaj negravaj.

Li memoris, ke estante infano kaj legante, ke la tentisto kondukis Jesuon sur altan monton por montri al li la majestecon de la tuta mondo, li ĉiam kredis, ke ili staris ĉi supre sur Storhöjden, kaj li ripetis la malnovajn vortojn: ”Ĉion ĉi mi donacos al vi, se vi surgenuiĝas por min adori.”

Tiam subite ŝajnis al li, ke simila tento prezentis sin al li mem ĉi tiujn lastajn tagojn. Verŝajne la tentisto ja kondukis lin sur altan monton kaj montris al li la tutan ŝatindecon de potenco kaj riĉeco. ”Nur silentu la malbonaĵon, kiun vi faris,” li diris, ”kaj mi donacos al vi ĉion ĉi.” Kaj pensante pri tio, Gudmund spertis iom da kontento. ”Mi ja respondis nee,” li diris, kaj subite li komprenis, kio estus rezultinta el lia silento.

Se li estus silentinta, ĉu tiam li ne devus adori la tentiston ĉiutage? Timema, senkuraĝa viro li fariĝus, nura sklavo sub siaj havaĵoj. La timo pri eltrovo estus kuŝanta sur li por ĉiam.

Neniam li sentus sin libera homo.

Granda trankvilo eniris Gudmundon. Li fariĝis feliĉa, ĉar li komprenis, ke li agis korekte. Pripensante la pasintajn tagojn li pensis, ke li iris blindpalpe en granda mallumo. Estis strange, ke fine li trovis la ĝustan vojon. Li demandis al si mem, kio okazis, por ke li ne devojiris. ”Estis pro tio, ke hejme ili estas tiel bonaj kun mi,” li pensis, ”kaj plej bone helpis al mi, ke Helga alvenis por prezenti al mi siajn bondezirojn.”

Li kuŝis ankoraŭ momenton supre sur la monto, sed baldaŭ li pensis, ke li devas iri hejmen al patro kaj patrino por diri al ili, ke li trankviliĝis. Kiam li leviĝis por foriri, li vidis, ke Helga sidas sur teraso iom malsupre.

Ŝi ne havis tiel grandan, vastan elrigardon de tie, kie ŝi sidis, nur malgranda peco de la valo estis al ŝi videbla. Närlunda troviĝis ĝuste en tiu direkto kaj verŝajne ŝi vidis parton de la bieno. Kiam Gudmund vidis ŝin, li sentis, ke lia koro, kiu laboris malfacile kaj timeme la tutan antaŭan parton de la tago, komencis bati ĝoje kaj vigle, kaj samtempe li spertis tian tremon de feliĉo, ke li haltis kaj miris pri si mem.

”Kio okazis? Kio okazis?” li pensis, dum la sango fluis torente tra lia korpo, kaj la feliĉo lin tenis kun tia forto, ke preskaŭ doloris. Fine li diris al si mem kun mirigita voĉo: ”Sed ja ŝin mi amasl Nur imagu, ke ĝis nun mi tion ne sciis!”

Tiu sento lin ekregis kun la forto de riverego, al kiu oni forigis ĉiujn barilojn. La tutan pasintan tempon, dum kiu li konis ŝin, li estis iel ligita. Ĉion, kio jam tiris lin al ŝi, li ĉiam retenis. Nur nun li povis forlasi la penson, ke li devos edziĝi al alia junulino; nun li rajtis ami ŝin.

”Helga!” li kriis, kaj samtempe li komencis malsuprengrimpi la krutaĵon por iri al ŝi. Ŝi turnis sin malantaŭen kun timigita krio. ”Ne timu! Estas nur mi.” – ”Sed ĉu vi ne estas en la preĝejo por edziĝi?” – ”Ho ne, okazos hodiaŭ neniu geedzi ĝo. Hildur ne volas edziniĝi al mi.”

Helga leviĝis. Ŝi metis la manon sur la koron kaj fermis la okulojn. Verŝajne ŝi pensis en tiu momento, ke alvenis vere ne Gudmund. Eble okazis, ke ŝi iluzias ĉi tie en la arbaro per la okuloj kaj oreloj. Sed estis dolĉe kaj kare, ke li alvenis, eĉ se estis nur vizio, kaj ferminte la okulojn, ŝi restis senmova por ĝui ankoraŭ dum kelkaj momentoj ĉi tiun vizion.

Gudmund estis preskaŭ ebria kaj deliranta pro la granda amo, kiu flamiĝis en li. Tuj kiam li atingis Helgan, li ĉirkaŭbrakis kaj kisis ŝin, kaj tion ŝi permesis, ĉar ŝi tute senkonscii ĝis pro surprizo. Estis ja tro strange kredi, ke li, kiu ĝuste nun devus stari en la preĝejo ĉe la flanko de sia fianĉino, alvenis fakte tien en la arbaron. Tiu antaŭulo aŭ duulo de li, kiu alvenis al ŝi, ja rajtis kisi ŝin.

Sed tuj kiam Gudmund kisis Helgan, ŝi vekiĝis, forpelante lin de si. Kaj tiam ŝi komencis superŝuti lin per demandoj.

Ĉu estas fakte li mem? Kial li foriris en la arbaron? Ĉu ia malfeliĉo okazis? Ĉu Hildur estas malsana? Ĉu la pastron trafis atako de apopleksio?

Gudmund estus prefere priparolinta kun ŝi sian amon ol ion alian, sed ŝi devigis lin rakonti, kiamaniere ĉio okazis.

Dum li parolis, ŝi sidis senmova kaj aŭskultis kun granda atento.

Ŝi ne interrompis lin antaŭ ol li parolis pri la rompita klingo.

Tiam ŝi salte leviĝis kaj demandis, ĉu ĝi estas lia ordinara tranĉilo, tiu, kiun li havis, kiam ŝi servis ĉe ili. ”Jes, ĝuste tiu ĝi estis,” li diris. – ”Kiom da klingoj rompiĝis?” ŝi demandis.

– ”Nur unu klingo forestas.”

Komencis labori en la kapo de Helga. Ŝi sidis kun sulkigita frunto kaj penis memori pri io. Kio okazis? Jes, ŝi klare memoris, ke tiun tranĉilon ŝi prunteprenis de li la tagon antaŭ ŝia forloĝiĝo por forhaki lignopecetojn. Tiam ŝi rompis la klingon, sed ŝi tute ne trovis okazon diri al li tion. Li ja tute evitis ŝin je tiu tempo kaj ne deziris paroli kun ŝi. Kaj post tiu tempo li verŝajne ne elpoŝigis la tranĉilon; do li ne rimarkis, ke la klingo forestis.

Ŝi levis la kapon kaj estis dironta al li tion ĉi, sed ĝuste tiam li rakontis pri sia vizito tiun matenon en la geedziĝfesta bieno, kaj ŝi volis lasi al li la tempon fini sian rakonton. Aŭdante kiel li kaj Hildur disiĝis, ŝi opiniis, ke tio estas tia malfeliĉo, ke ŝi riproĉe ekscitiĝis kontraŭ li. ”Estas via propra kulpo,” ŝi diris. ”Tie alvenis vi kaj via patro kaj timigis ŝin ĝismorte per la terura novaĵo. Tiel ŝi ne estus respondinta, se ŝi estus estinta si mem. Jen kion mi volas diri, nome, ke mi kredas, ke jam en ĉi tiu momento ŝi pentas la aferon.” – ”Ŝia pento estas al mi tute egala,” diris Gudmund. ”Mi nun scias, ke ŝi estas tia, ke ŝi pensas nur pri si mem. Mi ĝojas, ke mi liberigis min de ŝi.”

Helga kunpremis la lipojn, kiel se la granda sekreto ne eliru el ŝia buŝo. Multajn aferojn ŝi pripensis. Ne nur temis pri la senkulpiĝo de Gudmund rilate al la murdo. Ĉi tiu ja ankaŭ okazigis malamon inter Gudmund kaj la fianĉino. Ĉu ŝi, Helga, ne provu forigi ĉi tiun malamon per tio, kion ŝi scias pri la afero?

Denove ŝi sidis silente kaj pensis, ĝis kiam Gudmund rakontis, ke nun li jam turnis sian inklinon al ŝi. Tio ja ŝajnis al ŝi la plej granda malfeliĉo, kiu trafis ŝin tiun tagon. Ja estas bedaŭrinde, ke li preskaŭ perdis la profitan geedziĝon, sed pli bedaŭrinde estos, se li amindumos tian kiel ŝi. ”Ne, tion vi ne diru al mi,” ŝi diris, salte leviĝante. – ”Kial mi ne diru al vi tion?” diris Gudmund kaj paliĝis. ”Ĉu ankaŭ vi timas min same kiel Hildur?” – ”Ne, ne pro tio.” Ŝi volis klarigi al li, ke sian propran ruinon li okazigus per siaj vortoj, sed li ne aŭskultis ŝin. – ”Mi aŭdis iam, ke en la jam de longe pasinta tempo ekzistis virinoj, kiuj stariĝis ĉe la flanko de siaj viroj, kiam ili mizeriĝis, sed tiajn virinojn oni verŝajne ne renkontas hodiaŭ.” Ektremo trairis la korpon de Helga. Ŝi estus volonte ĉirkaŭbrakinta lian kolon, sed ŝi restis senmova. Hodiaŭ ŝi devas esti prudenta. – ”Vere estas, ke ĝuste la tagon, kiam mi eniros la malliberejon, ne taŭgas peti vin edziniĝi al mi, sed se mi nur scius, ke vi volos atendi por edziniĝi al mi, kiam oni min ellasos, mi travivus bonhumore ĉion penigan.”

– ”Ne estas mi, kiu atendos vin, Gudmund.” – ”Ĉiuj homoj konsideros min nun krimulo, drinkulo kaj murdinto. Sed se nur ekzistus iu, kiu volus rigardi min kun amo! Tio apogus min pli ol io alia.” – ”Mi certe scias, ke mi pensas pri vi, Gudmund, nenion ol bonon.”

Helga restis sidanta senenergie. La petoj de Gudmund preskaŭ superregis ĝin. Ŝi tute ne sciis, kiel liberigi sin de li. Sed Gudmund komprenis nenion kaj pensis, ke li eraris. Verŝajne ŝi ne sentis por li la samon kiel li por ŝi. Li alpaŝis al ŝi kiel eble plej proksime kaj rigardis ŝin kiel se li volus trarigardi ŝin.

”Ĉu vi ne sidas sur tiu ĉi rokrando por vidi ĝis Närlunda?” – ”Jes, mi faras tion.” – ”Ĉu vi ne deziregas nokte kaj tage forlo ĝiĝi tien?” – ”Jes, sed mi ne sopiras al iu ajn.” – ”Kaj min vi tute ne atentas, ĉu ne?” – ”Jes, sed mi ne volas edziniĝi al vi.” – ”Kiun vi do amas?” Helga silentis. ”Ĉu eble Per Mårtenson?”

– ”Jes, mi ja diris iam, ke lin mi amas,” ŝi diris tute konsumigite.

Gudmund postrestis momenton, rigardante ŝin kun kolerigita esprimo en la vizaĝo. ”Nu, adiaŭ do! Depost nun niaj vojoj disiĝas,” li diris. Kaj samtempe li faris grandan salton malsupren de la rokrando ĝis la proksima teraso de la monto, post kio li malaperis inter la arboj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.