|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA JUNULINO EL STORMYRAŭtoro: Selma Lagerlöf |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Helga el Stormyr do venis al Närlunda, kaj tie ĉio bone prosperis.
Ŝi estis laborema kaj inteligenta, kaj dankema por ĉiu afabla vorto, kiun oni diris al ŝi. Ŝi ĉiam sentis sin la plej malgrava, kaj neniam ŝi volis sin trudi al iu ajn. Ne daŭris longe, ĝis kiam la gemastroj kaj la kamaradoj estis kontentaj je ŝi.
La unuajn tagojn ŝajnis, ke Gudmund timas paroli al Helga.
Li timis, ke la junulino el Stormyr eble faros al si imagojn pro tio, ke li iam helpis ŝin. Sed tio estis tute nebezonataj ĉagrenoj.
Helga konsideris lin tro honesta kaj bona, por ke ŝi kuraĝu ampete levi al li siajn rigardojn. Gudmund tial baldaŭ rimarkis, ke ne estas necese al li distancigi ŝin. Ŝi lin timis pli ol iun alian.
Tiun saman aŭtunon, kiam Helga venis al Närlunda, Gudmund faris oftajn vizitojn ĉe la skabeno de Elvåkra, kaj oni multe parolis pri liaj bonaj ŝancoj fariĝi bofilo de la skabeno.
Tamen, nur dum kristnasko li tute certiĝis, ke lia svatiĝo estas sukcesplena. Tiam venis al Närlunda la skabeno kune kun edzino kaj filino, kaj estis evidente, ke ili vojaĝis tien por vidi, kiel aspektos la vivo de Hildur, se ŝi edziniĝos kun Gudmund.
Por la unua fojo Helga vidis de proksime tiun, kun kiu Gudmund edziĝos. Hildur Eriksdotter ankoraŭ ne estis dudekjara, sed estis certe strange, ke neniu povis vidi ŝin sen pensi, kia impona kaj bonega mastrino ŝi iam fariĝos. Ŝi estis altkreska, solide konstruita, blonda kaj beleta, kaj ŝajnis, ke ŝi ŝatas havi multe da personoj ĉirkaŭ si por ilin prizorgi.
Ŝi neniam estis timema aŭ embarasita, ŝi multe parolis kaj ŝajne sciis ĉion pli bone ol tiu, kun kiu ŝi parolis. Ŝi vizitis dum kelkaj jaroj urban lernejon kaj surhavis la plej belajn vestojn, kiujn Helga vidis ĝis tiam, sed ŝi ne aspektis vantema aŭ malmodesta.
Konsiderante ŝiajn riĉecon kaj belecon, ŝi certe kiam ajn povus edziniĝi kun riĉa sinjoro, sed ŝi ĉiam diris, ke ŝi ne volas fariĝi nobela sinjorino kaj sidi senfara. Ŝi preferas edziniĝi kun kamparano kaj mastrumi kiel vera kamparanino.
Helga opiniis, ke Hildur estas vere mirinda virino. Neniam antaŭe ŝi vidis homon kondutanta tiel bone. Neniam antaŭe ŝi estus kredinta, ke homo povus esti tiel perfekta laŭ ĉiuj vidpunktoj. Ŝajnis al ŝi granda feliĉo estonte servi al tia mastrino.
Ĉio bone prosperis dum la vizito de la skabeno, sed pense travivante tiun tagon, Helga spertis certan maltrankvilon.
Jen la kaŭzo. lom post la alveno de la gastoj, ŝi ĉirkaŭportis pleton por servi kafon. Kiam ŝi eniris kun la pleto, la edzino de la skabeno kliniĝis al la mastrino, demandante, ĉu tio estas la junulino el Stormyr. Ŝi tute ne mallaŭtigis la voĉon kaj Helga klare aŭdis la demandon. Sinjorino Ingeborg jesis, kaj tiam la alia diris ion, kion Helga ne povis aŭdi. Sed temis pri tio, ke laŭ ŝi estas strange, ke ili volas havi tian homon en la domo. Tio kaŭzis al Helga multe da malĝojo, sed ŝi penis konsoli sin per tio, ke la patrino ja diris la vortojn, ne Hildur.
Iun dimanĉon fruprintempe Helga kaj Gudmund okaze iris kune de la preĝejo. Marŝante malsupren de la preĝeja monteto, ili kuniris kun granda aro da aliaj ĉeestintoj je la diservo, sed baldaŭ unu disiris post la alia, kaj fine kuniris nur Helga kaj Gudmund.
Gudmund tiam tuj pensis, ke de post tiu vespero ĉe la farmeto, li ne estis sola kun Helga, kaj la memoro pri tiu vespero nun forte reaperis al li. Dum la vintro li pensis sufiĉe ofte pri ilia unua renkontiĝo, kaj tiam li ĉiam sentis, kiel se io dolĉa kaj agrabla trapasas lian animon. Estante sola en la laboro li kutime vokis al sia penso la tutan belan nokton: la blankan nebulon, la helan lunbrilon, la nigran, arboriĉan altaĵon, la lumigitan valon kaj fine la junulinon, kiu ja ĉirkaŭbrakis lin je la kolo kaj ploris pro ĝojo. Ĉiun fojon, kiam ŝi eniris en lian memoron, la tuta okazintaĵo fariĝis pli bela. Sed kiam li vidis, kiel en lia hejmo Helga laboras kaj klopodas same kiel la aliaj, estis iom malfacile al Gudmund kredi, ke ĝuste ŝi partoprenis tion. Nun kiam li kuniris sola kun ŝi sur la vojo de la pre- ĝejo, li ne povis ne deziri, ke dum momento ŝi farigu sama, kiel ŝi estis tiun vesperon.
Helga tuj komencis paroli pri Hildur. Ŝi multe laŭdis ŝin, dirante, ke ŝi estas la plej bela kaj la plej saĝa junulino de la najbaraĵo kaj ŝi gratulis Gudmund pro tia bonega edzino. ”Vi diru al ŝi, ke ŝi permesu min resti en Närlunda,” ŝi diris. ”Mi estos feliĉa servi al tia mastrino.”
Gudmund ridetis pro ŝia fervoro, sed donis al ŝi nur unusilabajn respondojn, kiel se li ne aŭskultus tre atente. Sed estis ja bone, ke ŝi tiel ŝatis Hildur kaj tiel ĝojis pro tio, ke li intencas edziĝi.
”Ŝajnas, ke vi fartis bone ĉe ni ĉi tiun vintron?” li diris. – ”Prava vi estas. Mi ne povas diri, kiel bonaj estis al mi sinjorino Ingeborg kaj vi ĉiuj.” – ”Ĉu vi iam deziris reiri al la arbaro?”
– ”Ho jes, komence, sed ne nun.” – ”Mi kredis ĝis nun, ke kiu apartenas al la arbaro ne povas ne deziri reiri tien.”
Helga turnis la kapon flanken kaj rigardis sian kunulon, kiu iris sur la alia rando de la vojo. Gudmund jam fariĝis al ŝi tute fremda, sed nun ekestis io en la tonnuanco kaj en la rideto, kiun ŝi rekonis. Jes, li certe estas tiu sama, kiu alvenis kaj helpis ŝin en ŝia plej granda mizero. Kvankam li estis edziĝonta kun iu alia, ŝi estis certa, ke li volas esti al ŝi bona amiko kaj fidela helponto.
Ŝi fariĝis tiel ĝoja, sentante, ke ŝi povas fidi lin kiel neniun alian, kaj ŝajnis al ŝi, ke ŝi devas rakonti al li ĉion, kio jam okazis al ŝi post ilia antaŭa interparolo. ”Mi povas certigi al vi, ke la unuajn semajnojn estis al mi sufiĉe malfacile resti en Närlunda,” ŝi komencis. ”Sed vi ne rakontu tion al sinjorino Ingeborg!” – ”Se vi volas, ke mi silentu, mi silentos.” – ”Imagu, ke komence mi sopiris tiel terure! Ne mankis multe, ke mi estus reirinta al la arbaro.” – ”Ĉu vi sopiris? Mi kredis, ke vi ĝojas esti ĉe ni.” – ”Tio tute ne estis mia kulpo,” ŝi diris senkulpigante.
”Mi bone komprenis, kiel utile estas al mi servi tie. Vi estis ĉiuj tiel afablaj al mi, kaj la laboro tute ne superis miajn fortojn, sed spite de tio mi sopiris. Ŝajnis ke io volis rekonduki min al la arbaro, suĉante kaj trenante. Ŝajnis al mi ke, volante restadi en la vilaĝo mi perfide trompis iun, kiu havas rajton pri mi.” – ”Eble estis –,” komencis Gudmund, sed li haltis meze de la frazo. – ”Ne, mi tute ne sopiris pri la knabeto. Mi ja scias, ke li fartas bone, kaj ke mia patrino estas afabla al li. Estis nenio difinebla. Estis, kiel se mi estus sovaĝa birdo, kiun oni metis en kaĝon, kaj mi kredis, ke mi mortos, se oni min ne ellasas.”
”Nu, vi certe suferis terure!” diris Gudmund, kaj samtempe li ridetis, ĉar nun li jam pensis, ke li rekonas ŝin. Estis nun, kiel se nenio okazis, kiel se nur la lastan vesperon ili disiĝis ĉe la farmeto. Helga ridetis denove, sed daŭrigis la rakontadon de siaj suferoj. ”Neniun nokton mi dormis,” ŝi diris, ”sed tuj post kiam mi estis enlitiĝinta, larmoj komencis flui, kaj kiam mi leviĝis en la mateno, la kapkuseno estis tute malseka. Tage, kiam mi laboris kune kun la aliaj, mi povis reteni la ploron, sed tuj kiam mi estis sola, mi havis larmojn en la okuloj.”
”Vi jam multe ploris en via vivo,” diris Gudmund, sed dirante tion li tute ne aspektis kompatema. Ŝajnis al Helga, kiel se li ridetus la tutan tempon. – ”Verŝajne vi neniam komprenos, kiel mi suferis,” ŝi diris, parolante ĉiam pli fervore en sia klopodo, ke li komprenu ŝin. ”Regis min sopiro, kiu forprenis min de mi mem. Eĉ ne momenton mi povis senti min feliĉa.
Nenio estis bela, nenio plezurigis min, al neniu mi povis korligiĝi. Vi estis ĉiuj same fremdaj al mi kiel tiam, kiam unuafoje mi eniris la bienon.”
”Sed,” scivole diris Gudmund, ”ĉu vi ne ĵus diris, ke vi volas resti ĉe ni?” – ”Jes, mi certe diris tion.” – ”Do vi ne sopiras plu?” – ”Ne, tio jam ĉesis. Mi jam liberiĝis de tio. Nur atendu, kaj vi aŭdos.”
Post kiam ŝi diris tion, Gudmund transiris la vojon kaj daŭrigis iri apud ŝi. Li ridetis la tutan tempon. Li aspektis gaja aŭdi ŝin paroli, sed verŝajne li ne multe atentis, kion ŝi rakontas.
Iom post iom Helga ekhavis la saman humoron. Ŝajnis al ŝi, ke ĉio fariĝas malpeza kaj hela. La vojo de la preĝejo estis longa kaj malfacile irebla, sed hodiaŭ ĝi ne lacigis. Io ŝajnis porti ĝin. Ŝi daŭrigis sian rakonton, ĉar ŝi jam komencis, sed la rakontado ne estis plu tiel grava al ŝi. Ŝi estus estinta same feliĉa, se ŝi povus iri apud li en silento.
”Kiam mi estis plej malfeliĉa,” ŝi diris, ”mi iun sabatvesperon petis sinjorinon Ingeborg, ke ŝi permesu al mi hejmeniri kaj resti hejme la tutan dimanĉon. Kaj suprenmarŝante tiun vesperon la deklivojn al Stormyr, mi certe opiniis, ke mi ne revenos plu al Närlunda. Sed hejme patro kaj patrino tiel ĝojis, ke min dungis tiel ŝatata bieno, ke mi ne povis eĉ mencii, ke mi ne toleras resti ĉe vi. Tuj kiam mi atingis la arbaron jam forflugis ĉiu angoro kaj ĉiu aflikto. Ŝajnis al mi, ke ĉio estis nura imago. Kaj krom tio mia plano estis malfacile realigebla pro la infano. Mia patrino jam zorgis pri ĝi kaj konsideras ĝin kiel sia. Ĝi ne apartenis plu al mi. Kaj plej bone estis tiamaniere, sed estis malfacile kutimiĝi al tio.”
”Eble vi jam komencis sopiri al ni ĉi tie malsupre?” demandis Gudmund. – ”Certe ne! Vekiĝinte lunde matene kaj pripensante, ke nun mi devas iri, mi denove bedaŭris la forveturon.
Mi ĉiam ploris kaj maltrankviliĝis, ĉar la sole justa kaj ĝusta sendube estis, ke mi restu ĉe vi, sed mi sentis, ke mi malsaniĝos aŭ freneziĝos, se mi reiros. Sed tiam mi subite memoris, ke iam mi aŭdis iun diri, ke se oni forprenas iom da cindro de sia hejma forno kaj ĝin poste surŝutas sur la fornon de la fremda domo, oni povos liberigi sin de sia hejmsopiro.”
– ”Jen rimedo facile uzebla,” diris Gudmund. – ”Jes, sed ĝi ankaŭ efikas tiel, ke poste plaĉas al vi neniu alia loko. Se oni forloĝiĝus de la bieno, kien oni jam portis la cindron, tiam oni sopirus al ĝi same forte, kiel antaŭe oni deziris forlasi ĝin.” – ”Ĉu oni ne povus kunporti iom da cindro kien ajn oni translo ĝiĝas?” – ”Ne, ĝi efikas nur unu fojon. Poste ĉiu rimedo estas senutila. Estis do danĝere uzi tian rimedon.”
”Mi ne riskus ion tian,” diris Gudmund, kaj ŝi certe aŭdis, ke li nur mokas ŝin. – ”Sed mi riskis ĝin malgraŭ ĉio,” diris Helga. ”Estis pli bone ol aperi kiel nedankulo antaŭ sinjorino Ingeborg kaj vi, kiuj ja bonvolis helpi min. Mi kunportis iom da hejma cindro, kaj reveninte al Närlunda mi uzis momenton, kiam neniu ĉeestis, por surŝuti ĝin sur la fajroplaton.”
”Kaj vi nun kredas, ke ĝuste la cindro helpis vin?” – ”Atendu, kaj vi aŭdos, kio okazis! Min tuj okupis la oficoj, kaj la tutan tagon mi ne pensis pri la cindro. Mi sopiris tute same kiel antaŭe, tediĝante pro ĉio same kiel antaŭe. Estis multe da laboro farota tiun tagon, kaj interne kaj ekstere, kaj fininte vespere mian laboron en la stalo mi rimarkis, enirante, ke la fajro jam brulas en la forno.”
”Nun mi vere scivolas aŭdi pri tio, kio okazis,” diris Gudmund.
– ”Nu, imagu, eĉ trapasante la korton, mi opiniis, ke estas io familiara en la fajrobrilo, kaj malfermante la pordon, ŝajnis al mi, kiel se mi eniras nian propran dometon kaj mi trovos paĉjon kaj panjon sidantaj apud la forno. Nu, tio ja nur preterpasis min kiel en sonĝo, sed enirinte, mi miris, ke estas tiel belete kaj hejme en la ĉambro. Ŝajnis al mi, ke neniam antaŭe sinjorino Ingeborg kaj vi aliaj aspektis tiel afablaj kiel tiun vesperon en la fajrobrilo. Mi spertis veran ĝuon eniri, kaj tion mi ne spertis antaŭe. Mi tiel miris, ke mi estis tute preta krii kaj klakfrapi la manojn. Ŝajnis al mi, ke vi jam tute ŝan- ĝiĝis. Vi ne estis plu fremdaj al mi, sed mi povis priparoli kun vi ĉion ajn. Vi certe komprenas, ke mi ĝojis, sed mi ne povis ne miri. Mi demandis min, ĉu mi estas ensorĉita. Kaj sammomente mi memoris pri la cindro, kiun mi disŝutis sur la fajroplaton.”
– ”Jes, tio ja estis stranga,” diris Gudmund. Li tute ne kredis je superstiĉo aŭ sorĉaĵo, sed neniel malplaĉis al li aŭdi Helgan priparoli tion. ”Nun la petolema arbara knabino revenis,” li pensis. ”Ĉu iu povas kompreni, ke tiu, kiu jam travivis tiom, spite de tio povas esti tiel infana?”
”Jes, tio certe estis stranga,” diris Helga. ”Kaj la sama afero ripetiĝis la tutan vintron. Tuj kiam la fajro brulis sur la fajroplato, mi sentis la saman sekurecon kaj komforton ĉe vi kiel hejme. Sed fajro sendube ja ankaü estas io stranga. Mi ne pensas pri kiu ajn fajro, sed nur pri tiu, kiu brulas en forno kaj la tutan loĝantaron de la domo kunigas vesperon post vespero.
Ĝi fariĝas preskaŭ malnova konatulo. Ĝi ludas kaj dancas kaj kraketadas al ni, kaj kelkfoje ĝi estas malseka kaj malbonhumora.
Estas kiel se al ĝi estus eble, doni komforton aŭ malkomforton.
Nun mi opiniis, ke la hejma fajro translokiĝis al mi, kaj ke ĝi donis al ĉio tie la saman brilon de komforto kiel hejme.”
”Sed se vi devos forlasi Närlundan?” diris Gudmund. – ”Tiam mi devos sopiri al ĝi dumvive,” ŝi diris, kaj ŝia voĉtono klare montris, ke ŝi parolas tute serioze. – ”Nu, mi neniam forpelos vin,” diris Gudmund, kaj kvankam li ridis, estis io varma en lia voĉo.
Post tio ili ne komencis novan interparolon, sed iris silente ĝis la bieno. Gudmund kelkfoje turnis la kapon kaj rigardis la junulinon, kiu marŝis apud li. Ŝi jam kvietiĝis post la severa tempo, kiun ŝi travivis dum la pasinta jaro. Nun ŝi aspektis iom freŝa kaj rozkolora. La trajtoj estis etaj kaj delikataj, la hararo bukle ĉirkaŭis ŝian kapon, la okuloj estis nedifineblaj.
Ŝi marŝis rapide kaj gracie. Kiam ŝi parolis, la vortoj sinsekvis rapide, sed samtempe timeme. Ŝi ĉiam timis, ke oni mokos ŝin, sed spite de tio ŝi ne povis kaŝi, kion ŝi sentas.
Gudmund demandis sin, ĉu li deziras, ke Hildur estu tia, sed li certe tion ne volis. Tiu Helga ja estos edzece nenio dizirinda.
– Kelkajn semajnojn post tio Helga aŭdis, ke ŝi devos forlasi Närlundan en aprilo, ĉar Hildur Eriksdotter ne volos loĝi sub la sama tegmento kiel ŝi.
Tamen la gemastroj ne diris ĉi tion al Helga malkaŝe. Sinjorino Ingeborg komencis diri al ŝi, ke kiam alvenos la nova bofilino, ili sendube ricevos de ŝi tiom da helpo, ke ili ne bezonos havi tiom da servistoj. Alian fojon ŝi diris, ke ŝi aŭdis pri bona ofico, kie Helga estos pli feliĉa ol ĉe ili.
Ne estis necese al Helga aŭdi pli por kompreni, ke ŝi devos foriri, kaj ŝi tuj deklaris, ke ŝi intencas forloĝiĝi, sed ŝi deziras neniun alian oficon, ĉar ŝi reiros al sia hejmo.
Estis facile videble, ke ili libervole ne maldungis Helgan.
Kiam alvenis la tago de ŝia foriro, oni surtabligis tiom da manĝaĵoj, ke estis preskaŭ festeno, kaj sinjorino Ingeborg donacis al ŝi tiajn provizojn da vestaĵoj kaj ŝuoj, ke ŝi, kiu iam alvenis tien kun nenio alia ol kunligaĵo sub la brako, nun preskaŭ ne trovis lokon en kofrego por siaj havaĵoj.
”Mi neniam ricevos same bonan servistinon kiel vin,” diris sinjorino Ingeborg. ”Kaj nun ne koleru min pro tio, ke mi lasas vin forloĝiĝi. Vi certe komprenas, ke tio ne okazas pro mia volo. Mi ne forgesos pri vi. Tiel longe, ke mi havos iom da potenco, vi ne suferos mizeron.”
Ŝi interkonsentis kun Helga, ke ŝi, Helga, teksu al ŝi litotukojn kaj mantukojn. Ŝi donis al ŝi laborotaĵon por almenaŭ duona jaro.
La tagon, kiam Helga forloĝiĝis, Gudmund staris en la brullignejo kaj fendis lignon. Li ne eliris por adiaŭi, kvankam la ĉevalo jam staris antaŭ la pordo. Ŝajnis, ke li laboras tiel urĝe, ke li ne rimarkas, kio okazas. Ŝi do devis eniri al li por adiaŭi.
Li formetis la hakilon, premis la manon de Helga kaj diris iom rapide: ”Dankon pro tiu tempo!” kaj li jam rekomencis la hakadon. Helga estus prefere dirinta ion pri tio, ke ŝi komprenas, ke estos al ili neeble zorgi pri ŝi, kaj ke ĉio estas ŝia propra kulpo. Ŝi mem ja aranĝis la aferon. Sed Gudmund hakis tiel fervore, ke ligneroj ĉirkaŭflugis lin, kaj ŝi ne trovis okazon diri ion.
Sed plej mirinde ĉe la tuta forloĝiĝo estis, ke la mastro mem, la maljuna Erland Erlandson, veturigis Helgan al Stormyr.
La patro de Gudmund estis malalta, malgrasa viro kun senhara verto kaj belaj, saĝaj okuloj. Li estis tre apartema kaj tiel neparolema, ke kelkfoje la tutan tagon li ne diris eĉ vorton.
Tiel longe ke ĉio okazis laŭorde, oni lin preskaŭ ne rimarkis, sed kiam io estis en malordo, li ĉiam alvenis kaj diris kaj faris ĝuste tion, kio estis dirota kaj farota por ĉion ordigi. Li estis speciale kapabla kiel kalkulisto kaj ĝuis grandan konfidon flanke de la viroj de la paroĥo. Li ricevis ĉiaspecajn komunumajn komisiojn, kaj oni lin ŝatis pli ol multajn grandajn bienulojn kun grandaj riĉaĵoj.
Erland Erlandson do hejmenveturigis Helgan kaj ne permesis al ŝi eliri en la deklivoj. Kiam ili alvenis al Stormyr, li longe sidis en la dometo, parolis kun la gepatroj de Helga kaj rakontis al ili, kiel kontentaj je ŝi estis ĉiam li kaj sinjorino Ingeborg. Nur sekve de tio, ke de nun ili ne bezonos tiom da servistoj, ili forsendis ĝin. Do ŝin kiel plej junan ili maldungis.
Ŝajnas ja al ili nejuste maldungi iun el tiuj, kiuj jam servis ĉe ili de multaj jaroj.
La parolado de Erland Erlandson efikis laŭintence kaj la gepatroj bone ricevis Helgan. Aŭdante ke ŝi jam ricevis tiom da mendoj, ke ŝi povos nutri sin per teksado, ili kontentiĝis, ke ŝi restu hejme.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.