|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA JUNULINO EL STORMYRAŭtoro: Selma Lagerlöf |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Neniu kredu, ke la junulino mem, kiu ĵus travivis tiel penigan momenton tie ĉe la tablo, opinias, ke ŝi faris ion laŭdindan. Kontraŭe ŝi opinias, ke ŝi hontigis sin antaŭ la tuta ĉeestantaro. Ŝi ne komprenas, ke estas io honora en tio, ke la juĝisto iris al ŝi por premi al ŝi la manon. Ŝi kredas, ke tio nur signifas, ke la proceso jam finiĝis, kaj ke oni permesas al ŝi foriri.
Ŝi eĉ ne vidis, ke la homoj ŝin rigardas afable, kaj ke ekzistas multaj, kiuj volus premi ŝian manon. Ŝi nur elŝteliĝis kaj deziris forkuri. Sed estis kunpuŝiĝo ĉe la pordo. La kunsidon oni finis kaj multaj kuregis al la pordo por elveni plejeble rapide.
Ŝi fortiriĝis, kaj ŝi verŝajne forlasos la kunsidejon nur post la aliaj. Ŝi opiniis, ke ĉiuj aliaj devas eliri antaŭ ŝi.
Kiam ŝi fine elvenis, la ĉareto de Gudmund Erlandsson staris ĉevaligita antaŭ la ŝtuparo. Gudmund sidis en la ĉareto kun la bridoj en la manoj kaj li ŝajnis atendi iun. Tuj kiam li vidis ŝin inter la homoj amase elirantaj el la kunsidejo, li kriis al ŝi: ”Venu ĉi tien, Helga! Vi povas veturi kun mi, ĉar ni havas la saman vojon.”
Kvankam ŝi aŭdis sian nomon, ŝi ne povis kredi, ke oni vokas ŝin. Ne estas eble, ke Gudmund Erlandsson volas ŝin veturigi.
Li estis la plej bela viro de la tuta paroĥo. Juna kaj bela, de bona familio kaj la favorato de ĉiuj homoj. Fakte ŝi ne povis kredi, ke li volus interrilati kun ŝi.
Kun kaptuko tute ŝovita antaŭen super la frunto ŝi preterrapidis lin kaj nek rigardis supren, nek respondis. ”Ĉu vi ne aŭdas, Helga, ke vi povas veturi kun mi?” Gudmund diris kaj estis en lia voĉo vere afabla esprimo. Sed ŝi povis neniel enigi en sian kapon, ke Gudmund bonvolas al ŝi. Ŝi kredis, ke li volos iamaniere moki ŝin, kaj ŝi nur atendis, ke tiuj, kiuj trovi ĝas apude, komencos rideti kaj ridegi. Ŝi rigardis lin timeme kaj indigne, kaj preskaŭ duonkuris de la kunsidejo por ne aŭdi la komencotan ridegon.
Gudmund estis fraŭlo tiutempe kaj loĝis en la domo de siaj gepatroj. La patro estis bienulo. Li ne havis grandan bienon kaj li ne estis riĉa, sed li havis la porvivon. La filo veturis al la kunsido por havigi al la patro kelkajn aktojn, sed ĉar lia veturo havis ankaŭ alian celon, li pretigis sin bonege. Li prenis la novan ĉareton, kies lako havis eĉ ne fendeton; la ĉevalon li striglis, ĝis kiam ĝi brilis kiel silko, kaj la jungaĵon li ciris. Li metis beletan, ruĝan lankovrilon apud sin sur la sidejon, kaj sin mem li vestis per mallonga ĉasjaketo, malgranda griza feltoĉapelo kaj altaj botoj, en kiujn estis enŝovita la pantalono.
Ne estis tio festotaga kostumo, sed li bone sciis, ke li aspektas vira kaj impona en ĝi.
Gudmund sidis sola en la ĉareto, kiam matene li forveturis de sia hejmo, sed li pripensis agrablajn aferojn kaj la tempo ne ŝajnis al li longa. Veturinte preskaŭ duonvoje, li preterpasis malriĉan, tre malrapide irantan junulinon, kiu aspektis kiel se ŝi ne kapablus levi la piedojn pro laciĝo. Estis aŭtuno, la vojo estis tute malseka pro pluvo kaj Gudmund vidis, kiel profunde ŝi eniĝas en la koton je ĉiu paŝo. Li haltis kaj demandis, kien ŝi iras, kaj eksciante, ke ŝi intencas iri al la juĝa kunsido, li proponis al ŝi veturi kun li. Ŝi dankis, suprenrampis la ĉareton malantaŭe kaj sidiĝis sur la mallarĝan tabulon, kie estis ligita la fojnosako, kiel se ŝi ne kuraĝus tuŝi la ruĝan felton apud Gudmund. Li eĉ ne pensis permesi, ke ŝi sidiĝu apud lin. Li ne sciis, kiu ŝi estas, sed li supozis, ke ŝi estas filino de iu malriĉa kamparano kaj li pensis, ke certe ŝi ŝatos veturi malantaŭe en la ĉareto.
Kiam ili atingis deklivon kaj la ĉevalo iris malpli rapide, Gudmund ekbabilis. Li volis informiĝi pri ŝiaj nomo kaj loĝ- loko. Aŭdinte, ke ŝi nomiĝas Helga kaj loĝas en arbara farmeto nomata Stormyr, li komencis maltrankviliĝi. ”Ĉu vi ĉiam restis en tiu farmeto ĉe viaj gepatroj aŭ ĉu vi forestis kiel servistino?” li demandis. La lastan jaron ŝi loĝis hejme, li eksciis, sed antaŭe ŝi tenis servon. ”Ĉe kiu do,” rapidege demandis Gudmund. Ŝajnis al li, ke iom da tempo pasis antaŭ ol ŝi respondis.
”En Vestgård ĉe Per Mårtensson,” ŝi diris fine, mallaŭtigante la voĉon, kiel se ŝi estus preferinta, ke li tion ne aŭdu. Sed Gudmund certe aŭdis tion. ”Ho, tiam estas vi, kiu – – ,” li diris, sed li ne daŭrigis la frazon. Li forturnis sin de ŝi kaj sidiĝis laŭkutime kaj ne diris plu vorton al ŝi. Gudmund donis al la ĉevalo baton post bato, laŭte blasfemis pro la malbona vojstato kaj ŝajnis esti tre malbonhumora. La junulino restis senmova dum kelka tempo, sed baldaŭ Gudmund sentis ŝian manon sur sia brako. ”Kion vi deziras?” li demandis sen turni la kapon. Li haltu, li eksciis, por ke ŝi povu eliri. ”Ha, kial?” Gudmund diris insultvoĉe. ”Ĉu vi ne bone veturas?” – ”Jes, dankon, sed mi preferas piediri.” Gudmund batalis iom kun si mem. Estis bedaŭrinde, ke ĝuste ĉi tiun tagon li invitis tian, kia estas Helga, veturi kun li. Sed li ankaŭ pensis ke, permesinte al ŝi suriri la ĉareton, li ne povis forpeli ŝin. ”Haltu, Gudmund, mi petas,” rediris la junulino. Ŝi parolis tute decideme, Gudmund streĉis la bridojn. – ”Estas ja ŝi, kiu deziras elveturiĝi,” li pensis. ”Mi ne bezonas devigi ŝin veturi kontraŭvole.”
Jen ŝi staris sur la vojo, antaŭ ol la ĉevalo haltis. – ”Mi kredis, ke vi min rekonis, kiam vi proponis al mi kunveturi,” ŝi diris. ”Alie mi ne estus suririnta la ĉareton.” Gudmund diris mallongan ”adiaŭ” kaj denove forveturis. Ŝi certe estis prava, kredante, ke li rekonis ŝin. Li ja multajn fojojn jam vidis la junulinon de la farmeto de Stormyr kiel infanon, sed ŝi ŝangiĝis, post kiam ŝi fariĝis plenkreska. Komence li tre ĝojis, ke li liberigis sin de la kunveturantino, sed iom post iom li sentis malkontenton pri si mem. Verŝajne li ne povis agi alie, sed ne plaĉis al li esti kruela al iu ajn.
Momenton post kiam Gudmund forlasis Helgan, li flankeni ĝis for de la ŝoseo, veturis laŭ mallarĝa vojo kaj atingis grandan, bonegan bienon. Kiam Gudmund haltis antaŭ la ŝtuparo, la enirpordo malfermiĝis kaj unu el la filinoj montris sin sur la sojlo. Gudmund salute demetis la ĉapelon, kaj en la sama momento lia vizaĝo iomete ruĝiĝis. ”Mi dezirus scii, ĉu la skabeno estas hejme?” li diris. – ”Ne, paĉjo jam forveturis al la kunsido,” respondis la filino. – ”Vere, li jam forveturis!” diris Gudmund. ”Mi veturis ĉi tien por demandi, ĉu lia skabena moŝto volus veturi kun mi. Mi ankaŭ intencas veturi al la kunsido.” – ”Paĉjo ĉiam tiel fruas,” plendis la filino. – ”Tio ne gravas,” diris Gudmund. – ”Paĉjo certe deziregus veturi post tiel bonega ĉevalo kaj en tia bela ĉareto, kian vi havas, Gudmund,” afable diris la junulino. Gudmund iom ridetis, aŭdante la laŭdon. ”Nu, do mi devas forveturi denove,” li diris. – ”Ĉu vi ne volas eniri, Gudmund?” – ”Mi vin dankas, Hildur, sed mi ja devas veturi al la kunsido. Ne decas, ke mi malfruu.”
Gudmund nun veturis rekte al la kunsidejo. Li estis tre kontenta, kaj ne plu pensis pri la renkonto kun Helga. Estis feliĉe, ke ĝuste Hildur eliris sur la ŝtuparon, por ke ŝi vidu kaj la ĉareton kun la felto, kaj la ĉevalon kun la jungaĵo. Ŝi certe ĉion rimarkis.
Por la unua fojo Gudmund ĉeestis kunsidon, Ŝajnis al li, ke li aŭdas kaj ekscias tie multon interesan, kaj li restis tie la tutan tagon. Li sidis en la kunsideja ĉambro, kiam oni pritraktis la aferon de Helga, li vidis kiel ŝi tiris al si la biblion kaj firme eltenis la pedelon kaj la juĝiston. Kiam ĉio finiĝis kaj la juĝisto jam premis la manon al Helga, Gudmund subite levi- ĝis kaj eliris. Li rapide jungis la ĉevalon al la ĉareto kaj veturis antaŭ la ŝtuparon. Li opiniis, ke Helga kondutis kuraĝe, kaj nun li intencis honori ŝin. Sed ŝi estis tiel timigita, ke ŝi ne komprenis la intencon, sed forŝteliĝis de la honoro, kiun li jam planis por ŝi.
Tiun saman tagon, malfrue vespere, Gudmund alvenis al Stormyr. Stormyr estis farmeto sur deklivo de arbara altaĵo, kiu ĉirkaŭis la paroĥon. La tien kondukanta vojo estis ĉevale veturebla nur vintre, kiam neĝo ĉion kovris, kaj Gudmund estis devigata tien piediri. Estis malfacile malgraŭ tio antaŭeniri.
Li preskaŭ rompis la krurojn pro ŝtonoj kaj trunkoj, kaj estis necese transvadi riveretojn, kiuj transfluis la vojon en multaj lokoj. Se ne estus klarega lunbrilo, li ne trovus la vojon al la farmeto, kaj li pripensis la penigan vojon, kiun Helga devis iri tiun saman tagon.
La farmeto de Stormyr kuŝis sur kulturejo, proksimume mezvoje sur la altaĵa deklivo. Gudmund ne estis tie antaŭe, sed ofte li vidis la lokon de malsupre de la valo, kaj li ĝin konis tiom, ke li sciis, ke li ne eraras.
Ĉirkaŭ la kulturejo troviĝis tre densa kaj malfacile transgrimpebla plektobarilo. Ĝi verŝajne estis kvazaŭ ŝirmilo kaj defendo de la sovaĝejo, kiu ĉirkaŭis la farmeton. La dometo kuŝis ĉe la supra rando de la ĉirkaŭfermita kulturejo. Antaŭ ĝi etendiĝis dekliva herboriĉa korto kaj malsupre de la korto troviĝis kelkaj grizaj mastrumaj konstruaĵoj kaj provizejo kun verda torfotegmento. Malgranda kaj malriĉa farmeto ĝi estis, sed estis nepridiskuteble, ke ĝi estis belege lokita tie supre. La marĉo, laŭ kiu estis nomita la farmeto, troviĝis ie apude kaj suprensendis nebulon, kiu etendiĝis bele kaj brilis kiel arĝento pro la lunbrilo kaj formis kronon ĉirkaŭ la altaĵo.
La supro de la monto ankoraŭ elstaris super la nebulo, kaj la dorso, kiu estis pinta pro abioj, desegniĝis kontraŭ la ĉielo.
Malsupre super la valo la lunbrilo estis tiel klara, ke oni povis distingi kaj la kampojn kun la farmoj kaj la serpentumantan rivereton, super kiu glitflugis la nebulo kiel plej malpeza fumo. Ne estis malproksime tien, sed plej kurioze estis, ke la valo aspektis kiel stranga mondo, kie la aparteno al la arbaro ŝajnis havi neniun vivrajton. Ŝajnis ke la homoj, kiuj loĝas ĉi tie en la arbara farmeto, devus ĉiam resti sub la arboj. Verŝajne ili sentus sin komfortaj sube en la valo ne pli ol urogaloj, gufoj, linkoj, vakcinioj kaj trientaloj.
Gudmund transiris la senarban, herboriĉan lokon al la dometo.
Fajrobrilo estis videbla tra la fenestro, nenio kovris la vitrojn, kaj li rigardis por vidi, ĉu Helga estas en la dometo.
Lampeto brulis sur tablo ĉe la fenestro, kaj tie sidis la familiestro, riparanta malnovajn ŝuojn. La mastrino sidis pli malantaŭe en la ĉambro ĉe forno, kie brilis fajreto. Antaŭ ŝi trovi ĝis radŝpinilo, sed ŝi jam ĉesis sian laboron por ludi kun infaneto. Ŝi estis ĝin suprenlevinta en lulilo, kaj eĉ Gudmund aŭdis, kiel ŝi babilas kun ĝi. Ŝia vizaĝo estis tre sulka kaj ŝi aspektis severa, sed klinante la kapon super la infaneton, ŝi fariĝis milda kaj ridetis al ĝi same ameme kiel estus farinta ĝia propra patrino.
Gudmund serĉis Helgan, sed li ne povis vidi ŝin en iu angulo de la ĉambro. Li tiam ekopiniis, ke estus plej bone resti ekstere, ĝis kiam ŝi alvenos. Li miris pri tio, ke ŝi ne ankoraŭ alvenis hejmen. Ĉu ŝi eble, reirante, gastis ĉe konatulo por ripozi kaj manĝi? Sed en ĉiu kazo ŝi devos alveni baldaŭ, se ŝi volas esti sub tegmento antaŭ ol venos nokto.
Gudmund restis dum momento silenta meze de la korto, atente aŭskultante paŝojn. Estis tute senbrue. Neniu vento moviĝis. Ŝajnis al li, ke li antaŭe ne rimarkis tian trankvilecon.
Estis kiel se la tuta arbaro senspire atendis ion strangan. – Neniu iris en la arbaro. Neniu branĉo rompiĝis kaj neniu ŝtono ruliĝis. Helga verŝajne longe ne alvenos. ”Mi volus scii, kion ŝi diros, vidante min ĉi tie,” Gudmund pensis. ”Ŝi eble forkuros kriegante en la arbaron kaj ne kuraĝos reveni hejmen dum la tuta nokto.”
Samtempe li pensis, ke estas tre strange, ke li nun subite tiom okupiĝas pri tiu farmeta junulino.
Kiam li alvenis hejmen de la kunsido, li iris laŭkutime al sia patrino por rakonti al ŝi ĉion, kion li travivis dumtage. La patrino de Gudmund estis saĝa kaj grandanima, kaj ŝi ĉiam sciis konduti tiel al la filo, ke ankoraŭ li fidis je ŝi same, kiel li faris kiel infano. Ŝi estis malsana de multaj jaroj; ŝi ne povis piediri, sed dum la tuta tago ŝi sidis senmove sur sia seĝo. Ŝi ĉiam ĝojis, kiam Gudmund revenis hejmen kaj alportis novaĵojn al ŝi.
Kiam Gudmund finis la rakonton pri Helga el Stormyr, li vidis, ke la patrino fariĝis pensema. Longan tempon ŝi restis silenta, rigardante rekte antaŭ si. – ”Ŝajnas tamen, ke trovi ĝas io bona en tiu junulino,” ŝi diris poste. ”Ne taŭgas forpeli iun, ĉar okazis al tiu foje io malagrabla. Verŝajne estas tiel, ke ŝi fariĝos dankema al tiu, kiu nun helpos ŝin.” – Gudmund tuj komprenis, pri kio pensas la patrino. Ŝi ne povis plu helpi sin mem, sed ĉiam bezonis ĉirkaŭ si iun por servi ŝin. Sed estis ĉiam malfacile trovi iun, kiu volas resti apud ŝi longe. La patrino multon postulis kaj ne estis facile kontentigebla, kaj krom tio la junulinoj preferis alian laboron, dum kiu ili havos pli da libertempo. Nun la patrino verŝajne pensis, ke ŝi dungos Helgan el Stormyr kaj Gudmund opiniis, ke tio estas tre bona propono. Helga certe fariĝos tre sindona al lia patrino. Ili en tiu kazo havus servistinon por longa tempo.
”Plej malfacile estos scii, kion fari kun la infano,” diris la patrino post momento, kaj Gudmund komprenis, ke ŝi pripensas la aferon serioze. – ”La geavoj sendube zorgos pri ĝi, ĉu ne?” diris Gudmund. – ”Ne estas dirite per tio, ke ŝi volos disiĝi de la infano.” – ”Tamen necesos, ke ŝi ne agu plu laŭ propra volo. Ŝajnis al mi, ke ŝi aspektas malsata. Ili verŝajne ne multon manĝas tie supre en la farmeto.”
Al tio la patrino nenion respondis, sed komencis paroli pri aliaj aferoj. Oni rimarkis, ke novaj duboj prezentis sin, kiuj malhelpis ŝian decidon.
Gudmund nun komencis rakonti, kiel li trovis pretekston por viziti la bienon de la skabeno de Elvåkra, kaj ke li renkontis Hildur. Li rakontis, kion ŝi diris pri la ĉevalo kaj la ĉareto, kaj estis facile videble, ke li ĝojas pro la renkonto. Ankaŭ la patrino estis tre kontenta. Sidante tie senmova en la ĉambro, ŝi konstante planis la estontecon de sia filo, kaj ŝi unua proponis, ke li provu havigi la belan filinon de la skabeno kiel edzinon. Ŝi estis la plejeble oportuna. La skabeno estis vere respektinda kamparano. Li posedis la plej grandan bienon de la paroĥo, kaj multe da potenco kaj mono li havis. Estis fakte absurde esperi, ke li kontentiĝos je bofilo, kiu ne havas pli da riĉaĵo ol Gudmund, sed estis ankaŭ eble, ke li adaptiĝos al tio, kion deziros lia filino. Kaj ke Gudmund sukcesos havigi Hildur, se li volos, pri tio la patrino estis sufiĉe certa.
Estis la unua fojo, ke Gudmund komprenigis al la patrino, ke tiu opinio enradikiĝis en li, kaj ili nun longe parolis pri Hildur kaj pri ĉiuj riĉaĵoj kaj profitaĵoj, kiujn dote ricevos tiu, kiu havigos ŝin. Sed baldaŭ la interparolo ĉesis pro tio, ke la patrino jam denove meditis. ”Ĉu vi povus venigi Helgan? Mi ja volas vidi ŝin, antaŭ ol mi dungas ŝin,” ŝi diris fine. – ”Estas bone, ke vi bonvolas zorgi pri ŝi, patrino,” diris Gudmund, pensante por si mem, ke se la patrino ricevos flegistinon, je kiu ŝi kontentiĝos, lia edzino vivos pli agrable en lia gepatra hejmo. – ”Vi vidos, ke la junulino plaĉos al vi,” li daŭrigis. – ”Estas ja ankaŭ bona ago zorgi pri ŝi,” diris la patrino.
Kiam komenciĝis la krepusko, la malsanulino enlitiĝis kaj Gudmund eniris la stalon por strigli la ĉevalojn. Estis bela vetero, klara aero, kaj la tutan najbaraĵon heligis lunbrilo. Li pensis, ke li devas iri al Stormyr por konigi, eĉ la saman vesperon, la saluton de la patrino. Se la sekvonta tago estos senpluva, oni havos tiom da laboro por hejmenporti la avenon, ke nek li, nek iu alia havos tempon iri tien.
Kiam nun Gudmund staris antaŭ la farmeto de Stormyr kaj aŭskultis, li tamen aŭdis ne piedpaŝojn sed aliajn sonojn, kiuj je mallongaj paŭzoj akre trapenetris la silenton. Estis mallaŭta plendo, tre mallaŭta kaj sufokita ĝemado kaj kelkfoje plorsingulto.
Ŝajnis al Gudmund, ke la sonoj venas el la ekonomia konstruaĵo, kaj li iris al ĝi. Kiam li proksimiĝis al ĝi, la ĝemoj ĉesis, sed estis evidente, ke iu moviĝas en la brullignejo. Gudmund tuj komprenis, kiu estas tie. ”Ĉu vi sidas tie, Helga, kaj ploras?” Gudmund diris kaj stariĝis en la pordo, por ke la junulino ne forkuru, antaŭ ol li parolis kun ŝi.
Fariĝis denove tute silente. Gudmund estis certe prava, supozante ke Helga sidas tie plorante, sed ŝi klopodis sufoki la ĝemojn por ke Gudmund kredu, ke li aŭdis erare kaj foriru.
Estis tute senlume en la budo kaj ŝi sciis, ke li ne povas vidi ŝin.
Sed tiun vesperon Helga sentis tian malesperon, ke ne estis facile al ŝi deteni la ploron. Ŝi ankoraŭ ne eniris la dometon por saluti la gepatrojn. Tion ŝi tute ne kuraĝis. Suprenirante dum la krepusko la penigajn deklivojn kaj pensante pri tio, ke nun estos necese rakonti al la gepatroj, ke ŝi ne ricevos monsubtenon de Per Mårtenson, ŝi tiel timis ĉion severan kaj kruelan, kion, laŭ ŝia opinio, diros al ŝi la gepatroj, ke ŝi ne kura ĝis eniri. Ŝi pensis, ke ŝi prefere restos ekstere, ĝis kiam ili enlitiĝos, ĉar tiamaniere ŝi nur la sekvontan matenon devos rakonti la malfeliĉon, kaj tial ŝi kaŝis sin en la lignejo. Dum ŝi sidis tie kaj sentis malvarmon kaj malsaton, eniris en ŝian animon la penso, kiel malfeliĉa kaj malestimata ŝi estas. Ĉiu honto kaj ĉiu timo, kiujn jam ŝi devis travivi, kaj ĉiu honto kaj ĉiu timo, kiujn ankoraŭ ŝi devos travivi, prezentis sin al ŝi kaj kuŝiĝis sur ŝin kun vera plumbopezo. Ŝi ploris pro si mem, pro tio, ke ŝi estas tiel malbona, ke neniu volas vidi ŝin. Ŝi memoris, ke iam, kiam ŝi estis infano, ŝi enfalis ŝlimtruon en la marĉo, kaj tuta ŝi eniĝis malsupren. Ju pli ŝi klopodis eliri, des pli profunde ŝi eniĝis. Ĉiuj herbotufoj kaj ĉiuj arbetoj, kiujn ŝi kaptis, foriris. Same estis ankaŭ nun. Ĉio, kion ŝi penis kapti por resti sur la supro, perfide trompis ŝin. Neniu volis helpi ŝin. Tiun fojon, kiam ŝi falis en marĉon, fine alvenis paŝtisto, kiu ŝin eltiris, sed nun neniu venis por savi ŝin. Nun ŝajnis al ŝi tute sendube, ke ŝi estas pereonta.
Pensante pri la marĉo, Helga tuj klare komprenis, ke por ŝi plej bone estus iri tien, suriri la ŝlimon por ke ĝi englutu kaj entombigu ŝin. Kiu estas tiel malbona, ke neniu volas rilati kun li, tiu certe ne povus fari ion pli bonan ol morti. Ankaŭ por la infano estus plej bone, se ŝi mortus, ĉar la patrino de Helga amas ĝin, kvankam ŝi tion ne volas montri, kiam Helga hejmestas. Sed se Helga jam forestus por ĉiam, la avino zorgus pri la infaneto, kiel se ĝi estus ŝia propra.
Ŝi ne komprenis, ke meze en sia plej granda mizero ŝi jam faris ion, kio donis al la homoj pli bonajn pensojn pri ŝi. Ĉiun momenton ŝi fariĝis pli kaj pli konvinkita, ke la grandmarĉo estas por ŝi la sola ĝusta rifuĝejo. Kaj ju pli bone ŝi tion komprenis, des pli ŝi ploris.
Pro tio ne estis al ŝi facile deteni la ploron. Ne daŭris longe, antaŭ ol ŝi denove ekĝemis.
Gudmund konis nenion pli malagrablan ol virinan ploron.
Li prefere estus tuj foririnta, sed li pensis, ke kaŭzinte al si la laboron supreniri al la farmeto, li ankaŭ devas plenumi la komision.
”Kio okazis?” li diris al Helga malmilde. ”Kial vi ne eniras?”
”Ho, mi ne kuraĝas,” Helga respondis, kaj ŝiaj dentoj klakis, dum ŝi parolis. ”Mi ne kuraĝas.”
”Kion vi timas? Vi ja kondutis tiel brave hodiaŭ antaŭ la pedeloj kaj juĝistoj. Vi ja ne timas viajn gepatrojn, ĉu?” – ”Jes, ili estas multe pli severaj ol ĉiuj aliaj.” – ”Kial ili koleru ĝuste hodiaŭ?” – ”Mi ja ne ricevos monon.” – ”Verŝajne vi estas tiel brava knabino, ke vi povos gajni la panon por vi mem kaj por la infano.”
Subite Helga pensis, ke la gepatroj eble aŭdas iliajn vortojn kaj eliros, demandante kiuj parolas. Kaj en tiu kazo ŝi devos rakonti al ili ĉion. Tiam ŝi ne povos forkuri kaj savi sin en la marĉo. Kaj en sia teruro ŝi salte leviĝis kaj volis forrapidi preter Gudmund. Sed li estis por ŝi tro rapida. Li kaptis ŝin je la brako kaj firme tenis ŝin. ”Ne! Vi ne forkuru, antaŭ ol mi estos parolinta kun vi.” – ”Lasu min iri, mi petas!” ŝi diris kaj furioze rigardis lin. – ”Ŝajnas, kiel se vi volus iri dronigi vin,” li diris, ĉar nun ŝi estis ekstere en la lunbrilo, kaj li povis vidi ŝian vizaĝon. – ”Nu, estas tute egale, se mi farus tion,” Helga diris, samtempe ĵetante la kapon malantaŭen kaj rigardante rekte en liajn okulojn. ”Hodiaŭ matene vi ja eĉ ne volis, ke mi sidu malantaŭe sur via ĉareto. Neniu volos rilati kun mi.
Vi do devas kompreni, ke al tia malfeliĉulino, kiel mi, estas plej bone sin memmurdi.”
Gudmund ne sciis kion fari. Li deziris, ke li estu malproksime de tie, sed li ankaŭ opiniis, ke li ne forlasu homon en tia malespero. ”Aŭskultu min nun! Nur promesu, ke vi aŭskultos, kion mi volas diri al vi, kaj poste vi rajtos iri laŭplaĉe!” – Jes, tion ŝi promesis. – ”Ĉu oni povas sidiĝi tie ĉi?” – ”La hakŝtipo ja staras tie.” – ”Iru tien kaj sidiĝu kaj restu kvieta!”
– Ŝi sidiĝis tute obeeme. – ”Nun ne ploru plu!” li diris, ĉar ŝajnis al li, ke li komencis majstri ŝin. Sed plej bone estus, se tion li ne estus dirinta, ĉar ŝi tuj apogis la kapon en la manojn kaj ekploris pli senbride ol antaŭe.
”Ne ploru!” li diris eĉ preta piedbati la teron antaŭ ŝi. ”Certe ekzistas homoj pli malfeliĉaj ol vi.” – ”Ne, neniu povas esti pli malfeliĉa!” – ”Vi tamen estas juna kaj forta. Vi nur sciu, kiel fartas mia patrino. Ŝi tiel malsanas pro reŭmatismo, ke ŝi ne povas moviĝi, sed ŝi neniam plendas.” – ”Ŝi ne estas forlasita de ĉiuj, kiel mi.” – ”Vi ankaŭ ne estas forlasita. Mi jam parolis al patrino pri vi, kaj patrino min sendas tien ĉi al vi.”
Ĉesis iom la plorĝemoj. Oni preskaŭ aŭdis la grandan silenton en la arbaro daŭre retenanta la spiron kaj atendanta ion strangan. ”Mia patrino komisiis min diri al vi, ke vi malsupreniru morgaŭ al ŝi, por ke ŝi rigardu vin. Mia patrino intencas demandi al vi, ĉu vi bonvolus servi ĉe ni.” – ”Ĉu vere?” – ”Jes, sed antaŭe ŝi volas vidi vin.” – ”Ĉu ŝi scias, ke …” – ”Ŝi scias pri vi tiom, kiom ĉiuj aliaj.” – La junulino salte leviĝis, kriante pro ĝojo kaj surprizo, kaj la postan momenton Gudmund sentis paron da brakoj ĉirkaŭ sia kolo. Li preskaŭ timiĝis, kaj lia unua penso estis forŝiri sin, sed poste li trankviliĝis kaj restis. Li komprenis, ke la junulino ne povas sin regi plu pro ĝojo, tiel ke ŝi ne scias, kion ŝi faras. En tiu momento ŝi estus ĵetinta sin al la kolo de la plej malbona trompanto nur por havi iom da simpatio en la granda feliĉo, kiu tamen okazis al ŝi.
”Ĉu ŝi volas dungi min? Tiam mi ja povas vivi!” ŝi diris, apogis sian kapon kontraŭ la bruston de Gudmund kaj denove ekploris, kvankam ne same senbride kiel antaŭe. ”Mi certigas al vi, ke mi estis serioza, dirante, ke mi intencas iri en la marĉon,” ŝi diris. ”Mi vin dankas pro via alveno! Vi savis mian vivon.” Ĝis nun Gudmund restis senmova, sed nun li sentis, ke io varma kaj kompatema moviĝis en li. Li levis la manon kaj karesis ŝian hararon. Tiam ŝi saltetis, kiel se li vekus ŝin el revo, kaj stariĝis tute rekta antaŭ li. ”Dankon pro via alveno!” ŝi diris denove. Ŝi jam fariĝis terure ruĝa en la vizaĝo, kaj ankaŭ Gudmund ruĝiĝis.
”Nu, vi do venos morgaŭ al ni,” li diris kaj etendis la manon por adiaŭi. – ”Mi neniam forgesos, ke vi venis al mi hodiaŭ vespere,” Helga diris, kaj la granda dankemo superregis la embarason. – ”Nu, eble estis bone, ke mi venis,” li diris tute indiferente, kvankam li sentis sufiĉan kontenton en si mem. ”Vi eniros nun, ĉu ne? ” li diris. – ”Jes, nun mi certe eniros.”
Gudmund subite sentis sin same ĝoja pro Helga, kiel oni kutime fariĝas pro iu, kiun oni jam sukcesis helpi. Li postrestis kaj tute ne volis foriri. ”Mi preferus vidi vin sub la hejma tegmento, antaŭ ol mi foriras.” – ”Mi pensis, ke mi lasos ilin enlitiĝi, antaŭ ol mi eniras.” – ”Ne, vi tuj eniru, por ke vi havu iom da manĝaĵo kaj ripozo,” li diris, pensante, ke estas plezure zorgi pri ŝi.
Ŝi tuj iris al la dometo, kaj li akompanis ŝin tute kontenta kaj fiera, ke ŝi obeas lin. Kiam ŝi staris sur la sojlo, ili denove adiaŭis, sed antaŭ ol li faris kelkaj paŝoj, ŝi turniĝis kaj vokis lin. ”Restu ĉi tie antaŭ la domo, ĝis kiam mi enirisl Estas pli facile, se mi scias, ke vi staras tuj ekstere.” – ”Jes,” li diris, ”mi restos ĉi tie, ĝis la kriza momento forpasis.”
Tiam Helga malfermis la pordon kaj Gudmund rimarkis, ke ŝi lasis ĝin iomete malfermita. Kiel se estis, por ke ŝi ne sentu sin tute forlasita de la helponto, kiu staras ekstere. Li do ne skrupulis pri la aŭskultado kaj rimarkado de ĉio, kio okazis interne en la dometo. La maljunulino afable kapsalutis Helgan, kiam ŝi eniris. La patrino tuj demetis la infanon en la lulilon, poste ŝi alpaŝis al ŝranko kaj prenis tasegon da lakto kaj panon, kiujn ŝi metis sur la tablon. ”Jen! Sidiĝu nun kaj manĝu!” ŝi diris. Poste ŝi iris al la forno, vigligante la fajron.
”Mi subtenis la fajron, por ke vi povu sekigi la vestojn kaj varmiĝi alveninte. Sed nun manĝu unue! Mangaĵon vi ja bezonas antaŭ ĉio, ĉu ne?” Helga dume daŭre restis ĉe la pordo.
”Vi ne devus akcepti min tiel afable, patrino,” ŝi diris mallaŭte, ”Mi ne ricevos monon de Per. Mi rezignis la helpon.”
”Jam vizitis nin hodiaŭ vespere ĉeestinto de la kunsido, kiu aŭdis, kio okazis,” diris la patrino. ”Ni scias ĉion.”
Helga daŭre restis ĉe la pordo kaj atendis, kiel se ŝi ne scius, kion fari.
Tiam la farmisto formetis la laboraĵon, ŝovis la okulvitrojn supren sur la frunton kaj tusetis por fari paroladon, kiun li pripensis la tutan vesperon. ”La afero ja estas tia, Helga,” li diris, ”ke panjo kaj mi ĉiam penis esti honestaj kaj bonaj homoj, sed ni opiniis, ke ni senhonoriĝis pro vi. Estis, kiel se ni ne estus instruintaj al vi diferencigi malbonon de bono. Sed eksciante, kion vi faris hodiaŭ, ni diris al ni, panjo kaj mi, ke nun oni tamen povas vidi, ke vi ricevis bonan edukon kaj instruon, kaj ni jam pensis, ke eble ni povos ankoraŭ ĝojiĝi pro vi. Kaj panjo ne volis, ke ni enlitiĝu antaŭ ol vi revenas, por ke vi ricevu honoran bonvenigon.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.