La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


CENT VERSTOJ LAŬ RIVERO

Aŭtoro: Aleksandro Grin

©2026 Geo

La Enhavo

VI

Nok intencis preteri la stacion, sed kiam malheliĝis kaj li direktis sin al Zurbagano, anticipe droniginte la boaton, malsata senfortiĝo de du diurnoj tiom estingis la instinkton de memkonservo, ke li, delogita de luma strio de stacia lanterno, senpense kaj samtempe ĝoje turniĝis al ĝi. La racio ne hezitis, ĝi severe kriis pri la danĝero, sed la rememoro pri Gelli, senrilate al ŝia invito, ial iĝis vigliga, kvazaŭ nur koni ŝin estis, per si mem, defendo kaj konsolo – ne kontraŭ la eksteraĵo, sed kontraŭ tio interna – la plej ofenda, kio ĉiam vundas eĉ la plej fortikajn animojn en ilia kunpuŝiĝo kun perforto.

Oblikva rebrilo de la lanterno rememorigis pri loĝata loko kaj, ĉefe, pri manĝo. Disde la ekstrema angulo de la domo lin estis disigantaj arbustoj distance je kvardek-kvindek paŝoj. Sur la malklare distingebla perono estis moviĝantaj ombroj. Nok ne deziris iri en la stacidomon; pri tia frenezaĵo li – ankoraŭ en relative normala mensostato – ne kapablis, sed strebis, vaginte inter parkotrakoj, trovi budon aŭ gardistejon, kun homo, tiom absorbita de laboro kaj proza, kiu, pro senspriteco kaj bonanimeco, opiniante la fuĝulon ordinara urba vagabondo, donos al li manĝeton kontraŭ mono.

Nok transpasis la ĉefan linion de malvarme brilantaj reloj je dek klaftoj for de la perono kaj, plonĝinte sub rezervan trajnon, trovis sin en malvasta strato da kargovagonoj. Ili etendiĝis dekstren kaj maldekstren; ne eblis diveni en mallumo, kie estas finoj de tiuj amasoj. En ajna direkto – se ĉi tie estus dekoj da vagonoj – Nok-on povis atendi malagrabla aŭ fatala renkontiĝo. Li tragrimpis sub ankoraŭ unu vagonaro kaj denove, rektiĝinte, ekvidis senmovan kontinuan trajnon. Evidente, ĉi tie, sur la parkotrakoj, da ili staris multe. Ripozinte, Nok ekrampis pluen. Preskaŭ ne rektiĝante eĉ tie, kie sur la vojo renkontiĝadis bremsaj placetoj – tiel doloris la dorso, li eliris, finfine, sur malplenan lokon en larĝa disiro de la reloj; ĉi tie, proksime antaŭ si, li ekvidis malgrandan senpordan budon, interne de ĝi brulis kandelstumpo; la gardisto malestis; super la kruda lito sur breto kuŝis envolvita en ĉifonon pano, apud botelo da lakto kaj ladaĵo kun butero. Nok ĉirkaŭrigardis.

Vere, ĉirkaŭe neniu estis, nek sono, nek suspiro aŭdiĝis en tiu izolita loko, sed nepriskribebla sento de danĝero ekpendis super la animo de la fuĝulo, kiam, decidiĝinte preni la panon, li etendis, finfine, la singardan manon. Al li ŝajnis, ke jam lia unua paŝo for de la budo montros kaŝiĝintajn observantojn. Tamen la ĉifono de la pano falis sur la plankon sen skui la ĉirkaŭaĵon, kaj Nok foriris trankvile, kun malplena, malpeza, brua pro streĉo kapo, apenaŭ retenante sin, por ne tuj plenŝtopi la buŝon per la humida panmolo. Li iris en direkto al Zurbagano, malproksimiĝante de la stacio. Dekstre tiriĝis vico da mornaj vagonoj, maldekstre – sabla vojeto kaj trans ĝi elstaraĵoj de palisaroj; arbaj pintoj malgaje nigris en duonmallumo de la ĉielo.

Subite, kiel en sonĝo, el trans vagono falis sur la sablon, rapide ekkurinte al Nok, lumo de manlanterno; iu, haltinte, malserene demandis:

– Kial vi iras ĉi tie?

Nok forŝanceliĝis.

– Mi… – diris li kaj, subite perdinte la memregon, sciante, ke li perpleksiĝis, saltis sur la unuan renkontitan piedbreton. La piedo de Nok, forte kaj silente kaptita de malsupre de forta mano, elŝiriĝis pli rapide ol klako.

– Haltu, haltu! – surdige kriis la homo kun lanterno.

Nok desaltis inter vagonoj. Poste li memoris nur, ke, saltante, grimpante, batiĝante per la genuoj kaj la ŝultroj al reloj kaj ĉenoj, li desaltadis kaj kuradis en perfide malvastaj lokoj, ebria pro timo kaj obskuro, perdinte la panon kaj la ĉapelon. Sursaltinte kargan platformon, li ekvidis, kiel antaŭe glitis malsupren saltanta ruĝa lanterno, post ĝi dua, tria; malantaŭe, kien retrorigardis Nok, same estis saltantaj de sur bremsaj placetoj insistaj ruĝaj lanternoj, serĉante kaj lumante en ĉiuj direktoj.

Nok kviete glitis malsupren, sub la platformon. Lia sola savo en tiu rektlinia arbaro de grandegaj, kontinuaj kestoj estis teni unu direkton – kien ajn ĝi konduku; rondiri kaj deflankiĝi signifis pereon. Kunpreminte la dentojn, kun eksilentinta animo kaj spasme plaŭdanta koro, trarampis li sub kelkaj vicoj de vagonoj, sensone kaj rapide, inter krioj, knarado de paŝoj kaj lumo, glitanta laŭ reloj. En unu loko Nok batiĝis per la kapo je la malsupra rando de vagono; pro forteco de la bato la junulo preskaŭ falis sen konscio, sed, superfortinte la doloron, ekrampis pluen. La doloro, venkinte la timon, klarigis la konscion. Lin, verŝajne, gvidis instinkto de direkto, kiu iam efikas – en okazoj de akriĝo de la sentumoj. Ŝanceliĝante, Nok ekstaris sur libera loko – tio estis la sabla vojeto, ĉirkaŭita de palisaroj, kiun li forlasis en la momento de la renkonto de la lanterno; transsaltinte barilon, Nok kuregis tra ĝardenaj arbustoj kaj florbedoj al sekva barilo. Trans la barilo kaj negranda neuzata terpeco situis arbaro, limanta kun Zurbagano; Nok ĵetis sin en defendon de la arboj, kiel en hejmon.

Kuri, en preciza senco de tiu vorto, estis nenia eblo inter dronantaj en mallumo baroj – trunkoj, interplektaĵoj de densejo, falintaj branĉoj kaj kavoj. Nok faladis, ekstaradis, ĵetadis sin antaŭen, ree faladis, sed rapido de liaj desperaj moviĝoj, en ilia tuto, egalis, probable, al kuro. Sola lia celo – dume – estis malproksimiĝi kiel eble plej neatingeble disde la persekutantoj. Tamen post dek kvin – dudek minutoj venis la reago. La korpo rifuzis funkcii, ĝi estis bate kaj grate vundita. La kruroj fleksiĝis per si mem, kaj la bruligitaj pulmoj spasmis per doloraj penoj, preskaŭ ne kaptante la aeron. Humileco al la konsumiĝo sidigis Nok-on; eksidinte, li faligis la kapon sur la manojn kaj kvietiĝis; nevola malforteco de suspiro iom plifaciligis la nervojn, premataj de la silento.

«Gelli nun estas hejme, – pensis li, – jes, ŝi jam antaŭlonge estas hejme. Ĉe ŝi estas bone, varme. Tie estas helaj ĉambroj; la patro, la fratino; lampo, libro, pentraĵo. Kara Gelli! Ci, eble, pensas pri mi. Ŝi invitis min veni. Stultulo! Mi mem estos tie; mi deziras esti tie. Mi deziras varmon kaj lumon; terure, netolereble deziras! Ne senkuraĝiĝu, Nok, venu en la urbon kaj trovu la adr… Tamen, mi disŝiris ĝin…»

Li tremeris, rememorinte tion, sed, balancinte la kapon, rigidiĝis en amara ĝojo kaj malhela trankvilo. Li estus vera krimulo, se li irus al tiu junulino, kulpa pri nenies sorto. Pro kio ŝi devas klopodi pri vagabondo, riskante per klaĉoj, pridemandoj, ofendo? Li ree firmiĝis en sia ŝanceliĝema, malsaneca kolero kontraŭ ĉiuj, krom Gelli, kiu estis, tamen, laŭ lia lasta opinio, ekzota, tute fantazia escepto. Nun li bedaŭris, ke li legis la adreson, sed, peninte rememori ĝin, konvinkiĝis pri plena nekapablo de la memoro reprodukti la paron de facile skribitaj linioj. Li konfuziĝis, sed tuj donis al si vangofrapon pro tio. Ĉio ŝiriĝis, malaperis ĉia spuro al la pasinteco – kaj la domo, kaj la strato, kaj la loĝeja numero – pro tio suferis la memamo de Nok. Li ja deziris mem ne iri; nun lia volo ne partoprenis; anstataŭ li decidis, sen devigo, lia memoro. Ĝi ankaŭ faris lin soleca; li kvazaŭ vekiĝis. Gelli kaj Zurbagano subite forŝoviĝis je mil verstoj; la urbo, tamen, baldaŭ revenis sur sian lokon, sed tio estis jam alia urbo.

Kiam la ekscitiĝo kvietiĝis, Nok rememoris pri la perdita pano. Por miro de la fuĝulo, tiu rememoro ne kaŭzis paroksismon de malsato; sed frostotremo kaj sekeco en la buŝo, kiujn li opiniis hazardaj konsekvencoj de la agitiĝo, – plifortiĝis. La genuoj frapadis la mentonon, kaj la manoj, kunmetitaj ĉirkaŭ la genuoj, kramfis per febraj, nereteneblaj spasmoj.

– Mi ne devas dormi, – diris Nok, – se mi ekdormos, do morgaŭ, tute senfortiĝintan, min povos kapti ne nur fortika viro en uniformo, sed simpla kato.

Li ekstaris, demandis de la arbaro: «En kia direkto do mi iru, sinjoroj?» – kaj apogis la kapon al arbo. Tiel, tremante, li ĝisatendis la momenton, kiam la frostotremon anstataŭis varmego; la facila ekscitiĝo ŝajnis narkote agrabla, kiel kafo aŭ teo post laboro. Tiutempe el la flanko de Zurbagano emerĝis el profundo de silento – sensoneco kaj susuroj de la arbaro – fabriksirenoj de la nokta skipo. Nok ekiris al la diverstone kantanta flanko. La altaj, nervaj, kaj la mezaj, akordiĝemaj sirenoj jam antaŭlonge eksilentis, sed ankoraŭ longe daŭris la basa, kiel muĝo de virbova pasio, hurlo de la kanona uzino, kaj Nok malforte kapjesis al ĝi.

– Ci, oldulo, ne silentu, – diris li, – mi ne havas kun kiu paroli kaj – savu Dio – al kiu iri…

Sed eksilentis ankaŭ tiu sireno.

Nok, maŝinece, tenante unu direkton, trenis sin, parolante laŭte jen kun Gutan, jen kun Gelli, jen kun imagata, nekonata kunvojaĝanto, paŝanta apude. De tempo al tempo li komencadis kanti prizonajn kantojn aŭ imitadi sonojn de diversaj objektoj, dirante al vitro: «tin!», al arbo – «tup!», al ŝtono – «kokk!», sed ĉion ĉi sen intenco amuziĝi. Relative baldaŭ post kiam ekfajfis la unua sireno, li trovis sin sur glata, vasta loko kaj, tra duondorma ekscitiĝo de febro, komprenis, ke li estas proksima al la urbo.

Tial, ke ĉirkaŭe ne plu estis io por palpi, – nek trunkoj, nek arbustoj, Nok falis en apation. Eksidinte, li kuŝiĝis kaj ekdormetis; poste li eniris en malsanan dormon kaj tradormis ĉirkaŭ du horojn. Brilanta fumo de tuboj, la suno kaj konstruaĵoj de la antaŭurbo aperis antaŭ liaj okuloj, kiam, levinte la kapon, eniris li per la malfortiĝinta animo en la helan lumon de la tago, postulanta insiston kaj singardemon, fortojn kaj penojn. Kiel ŝajnis al li, – li fortikiĝis; ekstarinte, Nok elŝiris la subŝtofon de la jako kaj haste aranĝis el pecoj de la nigra ŝtofo specon de kapvesto – pli ĝuste, vindon, pri kies formo kaj sukceseco li ne deziris pensi.

Proksimiĝante al la urbo, Nok ĉe la unua interstrato subite haltis kun plena konscio de tio, ke montriĝi sur urbaj stratoj estas danĝere. Tamen iri malantaŭen estis sensence. Balancinte la kapon, kuntirinte la lipojn kaj ridetinte, li malfermis la pordon de la unua renkontita taverno, eksidis kaj petis manĝon.

– Ankaŭ cigaredojn, – aldonis li, meĥanike movante la kuleron sur la nelavita telero kun supo.

Levinte la okulojn, li kun maltrankvilo kaj angoro ekvidis, ke la okuloj de ĉiuj vizitantoj, servistoj kaj de la mastro estas silente direktitaj al li. Li kun peno ekfumis, kun peno glutis kuleron da salita, varmega supo. La kuleron kaj la cigaredon li, ne rimarkante tion, tenis en unu sama mano. Manĝi li ne deziris. Metinte sur la tablon arĝentan moneron, Nok diris:

– Sinjoroj, tute ne atentu min. Tro frue mi eliris el la malsanulejo, jen kio.

Elirinte sur la straton, li tre kviete, sencele, koncentrite pensante pri avantaĝoj de skribmaŝino de Underwood antaŭ tiu de Remington, trairis kelkajn dezertaĵojn, kovritajn de karbaj kaj brikaj rompopecetoj, kaj leviĝis laŭ la malnovaj, ŝtonaj ŝtuparoj de la Angra vojo sur la ponton, kaj de tie pasis al la stratoj, kondukantaj en la centron de la urbo. Ĉi tie, nemalproksime de la placo «Hela Globo», li sidis dum kelkaj minutoj sur bulvarda benko, cerbumante, ĉu indas iri en la havenon tage, por kaŝiĝi en karba kesto de unu el vaporŝipoj, pretaj eknavigi. Sed la haveno, same kiel la stacidomo, kompreneble, estis plenŝtopita per detektivoj; Nat Pinkerton multobligis ilin en la tuta mondo en triobla kvanto kontraŭ la ordinara.

«Danĝeras moviĝi; danĝeras sidi; ĉio danĝeras post Gutan kaj la hieraŭa hurdokurado, – diris Nok, obtuze pririgardante preterpasantojn, kiuj siavice ĵetadis al li rigardojn de minuta scivolemo, pro la nigra vindo sur la kapo. En cetero li ne diferencis de la karaktera por granda urbo tipo de vagabondoj. Subite li eksentis, ke li falos, se sidos plu almenaŭ unu minuton. Li ekstaris, per malgrandaj malcertaj paŝoj trairis sufiĉe grandan distancon disde la placo ĝis la Florbazaro kaj eksidis denove, sur la rando de malgranda fontano, inter infanoj, kiuj antaŭ ĉio metis en la buŝojn la fingrojn, por en inda maniero ekrigardi la «oĉjon», kaj poste malestime revenis al sia sabla kuirado.

Ĉi tie al Nok ĵetiĝis homo.

Li elsaltis nesciate el kie, eble, li postiris lin ĉe liaj kalkanoj, esplorante kaŝitan en la maniko foton. Li estis en nigra kostumo, nigra kravato kaj nigra kliŝa bulĉapelo.

– Haltu! – kaj kriis kaj diris li.

Nok ekkuris, kaj tio estis liaj lastaj fortoj, kiujn li estis malŝparanta, – sen memrego, – tremante en angoro kaj teruro.

Lin oni postkuris, postkuris same rapide, kiel kuris li, ĵetante sin de angulo al angulo de stratoj, turnante sin kaj zigzagante, kiel frenezulo. Kaj subite, de sur krudfera ŝildeto de unu el domoj, saltinte, batis en lian koron surskribo de la forgesita strato, kie loĝis Gelli. Nun ŝajnis – li ĉiam memoris la numerojn de la loĝejo kaj de la domo. Perdinta la rezonkapablon, kun sento de feliĉo, kiun oni tuj deprenos, elŝiros el la manoj, kaj lin mem ĵetos malproksime malantaŭen, en la pezan obskuron de sufero, Nok turniĝis kaj malŝargis la tutan revolveron al la ekkurintaj reen homoj. La strato iris malsupren, per krutaj verdaj sinuoj, mallarĝa, kiel tubo. Ekvidinte la savan numeron, Nok haltis sur la kvara etaĝo de la kruta ŝtuparo, unue sonorigis, kaj poste skuis la pordon, kaj oni ĝin tuj malfermis. Poste li ekvidis Gelli-n, kaj ŝi – la mizeran similaĵon al homo, kaptanta la muron kaj sian bruston.

– Gelli, kara Gelli! – diris li, falante al ŝiaj piedoj. – Mi… tuta; ĉio estas ĉi tie!

Lia lasta rememoro estis la strangaj, rektaj, fidemaj okuloj – kun esprimo de defendo kaj kompato.

– Anna! – diris Gelli al la fratino, rigardanta al la senkonscia homo el la alto de siaj dek kvin jaroj, konfiditaj ekde nun pri severa kaj danĝera sekreto. – Ŝlosu la pordon; voku la ĝardeniston kaj Filipon. Ni tuj, senprokraste transportu lin tra la malantaŭa pordo, tra la ĝardeno, al doktoro. Poste telefonu al la onklo.

Post dek kvin minutoj indikoj de respektindaj preterpasantoj donis al la polico ideon sonorigi al tiu ĉi loĝejo. La oficistoj de la ekzekutiva potenco ekvidis viglan kvarmanan ludon de du junulinoj. Ambaŭ falsis, estis iom palaj kaj koncizaj en respondoj. Tamen, vizito de polico ne kaŭzas rideton.

– Ni ne aŭdis, ĉu kuris iu laŭ la ŝtuparo aŭ ne, – milde diris Gelli.

Kaj en kies kapon venus penso demandi fraŭlinon de respektinda familio:

– Ĉu estis vi, kiu kaŝis la bagnulon?

Kun bedaŭro finas ni tiun ĉi historion, des pli, ke plue ĝi estas pli bona kaj interesa. Sed la pluaĵo konsistigus materialon por tuta romano, sed ne por mallonga novelo. Kaj la ĉefa estas jeno: Nok bonorde transnavigis la maron kaj tie, eksterlande, post jaro edziĝis al Gelli. Ili vivis longe kaj mortis en unu sama tago.

Hartmann, Schopenhauer, Nietzsche – germanaj filozofoj-ideistoj, pesimistoj kaj mizantropoj (rim. de la tradukinto).


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.