|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() CENT VERSTOJ LAŬ RIVEROAŭtoro: Aleksandro Grin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Eksplodo de la kaldrono okazis nokte. La vaporŝipo tuj turnis sin al la bordo, kie ĝi mergis la kilon en la sablon, malproksime de loĝataj lokoj. Feliĉe, viktimoj ne estis. La pasaĝeroj, nervozintaj dum la tuta nokto kaj la tuta tago en atendo de sekva vaporŝipo, kiu povus preni ilin kaj veturigi pluen, perdis la paciencon. Aperis neniu ŝipo kaj laŭ, kaj kontraŭ la fluo. Sur tiu ĉi rivero laboris nur unu naviga kompanio kaj nur per kvar vaporŝipoj, kiuj debordiĝadis ĉiufoje laŭ speciala ordono, depende de humoro de la mastroj kaj de stato de la akvo: la kaprican sablan fluejon, post longa senpluveco, ofte blokadis malprofundaĵoj.
Dum la vespero hastis al la rivero, rozkoloriĝante pro la irado, impete spirante per nebulaj vaporoj de densaj arbaroj kaj trankvila akvo, la humoro de Nok rimarkeble iĝadis nerva kaj angora. Al tiuj, kiuj ekparoladis kun li, li ne respondadis aŭ ĵetadis abrupte «ne», «jes», «mi ne scias». Li seninterrompe transiradis de unu loko al alia, aperante sur la poŭpo, sur la pruo, en la bufedo, sur la supra ferdeko, aŭ deirante sur la bordon, kie, farinte negrandan promenon en pufa arbustaro, revenadis, plenplena de pezaj pensoj. Ĉirkaŭ tri fojojn li malleviĝadis en sian kajuton, kie, teninte iom en la manoj la pakitan valizon, ĵetadis ĝin sur la liton, levante la ŝultrojn. En unu el tiuj vizitoj de la kajuto li longe sidis sur la faldebla seĝo, ferminte la vizaĝon per la manoj, kaj, kiam li mallevis ilin, lia rigardo esprimis ekstreman prematecon.
En la sama, sed, se tiel diri, pli malkaŝa kaj parolema stato estis junulino, aĝa dudek aŭ dudek unu jarojn, veturanta sola. Ŝia maltrankvila malgaja vizaĝo centfoje turnadis sin al la riveraj foroj en serĉado de la benata vaporŝipa fumo. Ŝi estis malgrasa, sed de svelta kaj sana kompleksio, kun maldika talio, pezaj malhelaj haroj de bronza koloro, kun freŝa koloro de la hela, simplanima vizaĝo kaj nepriskribebla esprimo de malmulta kono de la vivo, kiu estas admirinda, kiam la homo ne konjektas tion, kaj tre abomena, kiam, konsiderante sian nespertecon, li donas al ĝi aspekton de afekta naiveco. Rigardinte pli atente al la vizaĝo de la junulino, speciale al ŝiaj koncentritaj, meditemaj okuloj, observanto rimarkus antaŭlonge perditan de ni freŝecon kaj akrecon de impresoj, retenataj de la edukiteco kaj digestataj en la animo kun fidema apetito de infano, kiu ne distingas ĉerizojn disde mezereaj beroj. Griza ĉapelo kun helbluaj floroj, vojaĝa simpla palto, sama, kun fermita kolumo, robo kaj trivita mansaketo, pendanta sur la ŝultro, donis al la juna persono nuancon de aferemo, kion ŝi, certe, ne rimarkis.
Okupita de sola penso, de sola celo – plej baldaŭ trafi en la urbon, la junulino, kun sia karaktera delikata insistemo, tuj post la akcidento uzis ĉiujn rimedojn por klarigi la staton. Ŝi parolis kun la ŝipestro, kun lia asistanto kaj kun vaporŝipaj agentoj; ĉiuj ili ripetadis la samon: «Muŝon» ne eblas ripari ĉi tie; necesas atendi sekvan vaporŝipon, kaj kiam ĝi bonvolos veni – tion diri estas malfacile eĉ post pripenso. Kiam la junulino deiris sur la bordon por promeni en verdaĵo kaj mediti, kion ŝi entreprenu poste, ŝiaj brovoj estis ĉagrene kuntiritaj, kaj ŝi, ne ĉesante interne boli, nerve frotadis la manojn per movoj de sin lavanta homo. Nok tiutempe sidis en la kajuto; antaŭ li sur la lito kuŝis la malfermita valizo kaj revolvero. La incitita, malheliĝinta pro maltrankvilo vizaĝo de la pasaĝero estis montranta, ke la halto en la vojaĝo forte konsternis lin. Li longe sidis, ĝibiĝinte kaj fajfetante; finfine li nehaste ekstaris, frapfermis la valizon kaj profunde ŝovis ĝin sub la liton, kaj la revolveron mallevis en la pantalonan poŝon. Poste li ekiris sur la bordon, kie, tenante sin for de grupoj da pasaĝeroj, promenantaj en la arbaro, direktis sin sur apenaŭ videbla padeto laŭ la fluo de la rivero.
Li irus tiel tre longe – tagon, du kaj tri, se, malproksimiĝinte disde la vaporŝipo je ĉirkaŭ ducent paŝoj, ne ekvidis trans sablobenko boaton, preskaŭ alpremiĝintan al la borda deklivo. En la boato, remante per unu remilo, staris homo de respektinda aĝo, ebrieta, en trikita jako, ŝirita pantalono, nudpieda kaj sen ĉapo. Ĉe liaj piedoj kuŝis malseka reto, sur la pruo de la boato staris fiŝkaptiloj.
Nok haltis, pensinte: «Mi ne diru al li pri la vaporŝipo kaj la eksplodo».
– Saluton, oldulo! – diris li. – Ĉu ci multe da fiŝo kaptis?
La maljunulo levis la kapon, kaptis bordan arbuston kaj ĉirkaŭrigardis Nok-on per penetreme sagaca rigardo.
– Do de kie vi venis ĉi tien? – impertinente demandis li. – Kia apero!
– Simpla afero, – klarigis Nok. – Mi kun kompanio alveturis el L. (li nomis la urbon, situantan malproksime flanke). Ni dum semajno ĉasadis kaj nun baldaŭ revenos.
Nok tre senĝene diris tion; la maljunulo dum ĉirkaŭ minuto pripensadis la aŭditan.
– Por mi estas tutegale, – deklaris li, balancante la boaton per la piedoj. – Ĉu vi fiŝon ne aĉetos?
– Fiŝon… ne, mi ne deziras. – Nok subite ekridis, kvazaŭ elpensinte amuzan aferon. – Jen kio, aŭskultu: vendu la boaton!
– Mi ne mem ilin faras, – mallarĝiginte la okulojn, kontraŭdiris la maljunulo. – Mi ne povas trovi alian boaton… Por kio do al vi necesas tiu kesto?
– Nu, por aranĝi unu aferon, tre gajan. Mi deziras ŝerci pri unu kompano; ĝuste por tio ni bezonas la boaton. Mi diras serioze, kaj monon mi ne avaros.
La fiŝisto sobriĝis. Li malserene rigardis al la impona kostumo de Nok, pensante – «kaj ĉiuj tiele, tuj: neniel permesas pripensi, pridiskuti, nehaste, serioze…» Li ne ŝatis, se eĉ fiŝon oni aĉetadis post du vortoj, sen marĉando. Tiam forflugadis la spirito de lia ekonomia memstareco, ĉar li ne havis, al kio kontraŭdiri kaj pri kio incitiĝi.
«Do mi difinu tiom, ke ci knaros, – pensis la maljunulo. – Se ci estas riĉa, ci pagos. Reen mi, evidente, iros perpiede, kaj pri dua mia boato ci, idioto, ne sciu. Ni supozu! Mono estas agrabla afero».
– Eble, la boaton mi al vi vendos kontraŭ kvindek rubloj (ĝi kostis kvaroble malpli multe), mi cedas, – diris la fiŝkaptisto.
– Bone, mi prenas. Ricevu la monon.
«Mi estas stultulo, – pensis la maljunulo. – Propre, kio do estas tio? Venas iu nekonata frenezulo… – «Ĉu kvindek? – Kvindek!» – Li kapjesis, kaj mi eliru el la boato, kiel el fremda, en la sama minuto. Ne, kvindek estas malmulte».
– Mi, jen, maldecidis, – impertinente diris li. – Por mi tiel estas malprofite… Sed cent rubloj estas alia afero.
Nok havis nur 70–80 rublojn.
– Fripono! – diris la junulo. – Mi monon ne bedaŭras, mi nur abomenas cian avidon; prenu sepdek kvin kaj eliru.
– Nu, se vi eĉ kun arogantaĵoj, – estos nenia cedo, eĉ ne unu kopekon, ĉu vi komprenis? Mi, kara mia, estas pli aĝa, ol vi!
Gelli en tiu minuto estis promenanta sur la bordo kaj hazarde iranta preter la arbustoj, kie staris Nok. Ŝi aŭdis, ke iu marĉandas pri boato, kaj komprenis, en kio estas la afero. La izoliteco de la stato estis tia, ke aĉeti boaton havis sencon nur por daŭrigo de la vojaĝo. Al la junulino aperis sopira espero. La homo, preninta la boaton, povus veturigi ankaŭ ŝin, Gelli-n.
Decidiĝinte, finfine, eldiri sian peton, ŝi ekiris al la akvo en tiu momento, kiam la marĉando, varmigita, unuflanke, de vino, aliflanke – de incitiĝo, iĝis simila al reciprokaj atakoj. Nok, aŭdinte la facilajn paŝojn malantaŭe, momente rompis la interparolon: la maljunulo, ekvidinte ankoraŭ homojn, povus entute ekpensi pri la estonteco de la boato, kaj la homo, iranta al la akvo, per unu hazarda frazo povus elperfidi al la drinkulo la tutan akrecon de la stato de multaj pasaĝeroj, inter kiuj la maljunulo trovus, kompreneble, homojn konsentemajn kaj riĉajn.
Nok diris:
– Atendu ĉi tie, mi baldaŭ revenos.
Li haste malaperis, strebante interkapti la iranton kiel eble plej malproksime de la akvo. Ĉe eliro el la arbustoj Nok renkontiĝis kun Gelli, sinĝeneme defleksanta per la mano la humidajn branĉojn.
«Jes, virino, – ĵetis li al si kun amareco, sed ankaŭ kun memkontento de spertulo, profunde esplorinta la vivon. – Kial miri? Ja tio estas ilia misio – bari la vojon. Mi tuj forpelos ŝin».
Gelli konsternite, kun malforta rideto rigardis al lia malafabla seka vizaĝo.
– Mi tre petas vin, – flustris Nok kun nuanco de ordono, – ne parolu laŭte, se vi havas ion diri al mi. Mi devas deklari tion pro miaj kaŭzoj, kaj ne necesas, ke iu montru scivolemon.
– Pardonu, – konfuziĝinte, mallaŭte ekparolis Gelli. – Ĉu estis vi, kiu parolis tiel laŭte pri boato? Mi ne scias, kun kiu. Sed mi pensis, ke mi povus pagi la mankantan monsumon. Se vi aĉetus mem, mi tutegale turnus min al vi kun peto kunpreni min. Mi tre hastas al Zurbagano.
– Vi estas tre memfida, – komencis Nok; la junulino sufere ruĝiĝis, sed plu rigardis rekte en la okulojn, – se al vi ŝajnas…
– Nek scivolemo, nek malĝentileco necesas, – obtuze diris Gelli, fiere retenante larmojn kaj turnante sin, por foriri.
Nok senkoleriĝis.
– Pardonu, mi petas vin, – flustris li, komprenante, ke li povas perdi la boaton, – bonvolu atendi. Mi tuj, post minuto, diros al vi.
Gelli haltis. Ŝia memamo forte suferis, sed la vorto «pardonu» laŭ ŝia simplanima opinio tamen devigis elaŭskulti la kulpulon. Eble, li uzis nekonvenajn esprimojn, ĉar hastis forveturi.
Nok staris, mallevinte la manojn kaj la okulojn malsupren, kvazaŭ serĉante en la herbo perditan moneron. Li estis haste cerbumanta pri la stato. La ĉeesto de Gelli puŝis lin al novaj konkludoj kaj nova takso de la okazo, krom la alpago de mono kontraŭ la boato.
– Bone, – diris Nok. – Vi povas veturi kun mi. Tiuokaze, – li iomete ruĝiĝis, – alpagu mankantajn dudek rublojn. Mi ne havas sufiĉe. Sed, mi avertas vin, ne ofendiĝu, mi estas homo morna kaj ne kavaliro. Mi dubas, ke kun mi vi gajos.
– Estu certa, mi ne pensis pri tio, – kontraŭdiris la junulino per obeema, apenaŭ aŭdebla flustro, – jen la mono, kaj la aĵoj…
– Ne prenu ilin.
– Kiel do mi agu kun ili?
– Sendu leteron al la kontoro de la vaporŝipa kompanio kun priskribo de la aĵoj kaj postulu ilin poŝtrepage. Ĉio estos sendifekta.
– Sed plejdo…
– Do kuru tuj por la plejdo, kaj al neniu diru eĉ vorton, – ĉu vi aŭdas? – eĉ kvaronon de vorto pri la boato. Tiel necesas. Se vi ne konsentas – adiaŭ!
– Ho, ne, mi dankas, dankas vin… Mi tuj revenos!
Ŝi malaperis, ne sentante la teron sub la piedoj pro ĝojo. La konspiran atmosferon de la forveturo ŝi klarigis pro nedeziro de Nok troŝarĝi la boaton per pliaj pasaĝeroj. Ŝi sciis ankaŭ, ke resti sole kun viro, kaj ankoraŭ ĉe tiaj eksterordinaraj cirkonstancoj, kiel senhomeco kaj nokto, oni opinias danĝere en certa senco, teorie klara al ŝi, sed en la animo ŝi profunde ne kredis al tio. Tiaspecajn okazojn ŝi opiniis eblaj nur ie tre malproksime, ekster la nevidebla al ŝi rondo de la kuranta vivo.
La fiŝisto, timante, ke la negoco ne okazos, kriis:
– He, sinjoro ĉasisto! Mi ja estas ĉi tie, sed kie estas vi?
– Mi ankaŭ estas ĉi tie, – diris Nok, elirante al la boato. – Ricevu la monon. Mi iris nur al nia bivako por preni el la palto cian bakŝiŝon.
Preninte la monon, la maljunulo rekalkulis ilin, ŝovis en la sinon kaj flate diris:
– Nu, kaj ankoraŭ unu glaseton da vodko al la maljuna paĉjo Jus!.. Vi elskuis la maljunulon el la boato, kaj eĉ kun malsanaj kruroj, kaj eĉ…
Nok tuj eltrovis, kiel forigi la fiŝiston, por ke tiu ne rimarku la virinon.
– Se ci deziras, iru laŭ la herbejo, kiu estas trans la arbustoj, – diris li, – transiru ĝin kaj iru de la bordo rekte en la arbaron, tie ci baldaŭ ekvidos bivakfajron kaj la niajn. Diru, ke mi ordonis doni al ci ne unu, sed du kaj tri glasetojn da vodko.
Efiko de tiu neglekta propono evidentiĝis mirakla. La maljunulo, juniĝinte duoble, haste volvis la reton, surmetis ĝin kun sako kaj la fiŝkaptiloj sur la ŝultron kaj vigle saltis en la arbustojn.
– Do ĉu tiel rekte mi iru?
– Rekte, tre rekte. La vodko estas bona, malnova, malvarma.
– Kaj vi, – la maljunulo palpebrumis, – viajn ŝercojn ŝerci komencos, ĉu?
– Jes.
– Kaj bonege. Kaj mi jen umos la vodkon – kaj hejmen.
«Foriraĉu do», – pensis Nok.
La fiŝisto, ankoraŭfoje palpebruminte, malaperis. Nok ekstaris sur tiu loko, kie li parolis kun Gelli. Post ĉirkaŭ tri minutoj, anhelante pro hasta irado, ŝi venis; ŝiajn ŝultrojn kaj kapon estis ĉirkaŭkovranta griza plejdo.
– Eksidu do, eksidu, – urĝis Nok. – Al vi la rudron, al mi la remilojn. Ĉu vi scipovas?
– Jes.
Ili eksidis.
«Romanece! – pense sarkasmis Nok, forpuŝante la boaton per la remilo. – Al mia malviva koro estus sendanĝeraj eĉ hordoj da Kleopatra-j, – aldonis li, – kaj entute pri la koro devus forgesi ĉiuj».
Vesperiĝis, kiam tiuj du gejunuloj komencis la vojaĝon. Nur ĉe la malproksima riverturno ankoraŭ brilis koliere disŝutita rapidfluo, la helaĵo de la ĉielo super ĝi, cedante al nuba mallumo, estis malrapide estingiĝanta, simila al dormetanta okulo. La brilo de la rapidfluo baldaŭ malaperis. Kvakis anaso; en la silento aŭdiĝis rapida fajfo de la flugiloj; kaj poste la egalmezura, signifa en mallumo plaŭdado de la remiloj iĝis la unusola sono de la rivera nokto.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.