La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


CENT VERSTOJ LAŬ RIVERO

Aŭtoro: Aleksandro Grin

©2026 Geo

La Enhavo

V

La mastro de la kabano, fortirinte la hundon je la kolrimeno disde la piedoj de la vizitantoj, al kiuj ĝi donis troan atenton kaj plu emocie graŭlis, pelis ĝin per du piedbatoj en la angulon, kie, turniĝinte iom kaj oscedinte, la luphundo ekkuŝis, celinte la maltrankvilajn okulojn al Gelli kaj Nok. La mastro estis en kolora lana ĉemizo kun kuspitaj manikoj, plisita pantalono kaj feltaj ŝuoj. Longaj, maldensaj haroj, ventumile mallevante al la ŝultroj, donis al la nekonato aspekton virinan kaj malpureman. Magra, nealta, aĝa kvardek – kvardek kvin jarojn, tiu homo kun ruĝvanga, malagrable komunikema vizaĝo, kun etaj helaj okuloj, ĉirkaŭitaj de reto da faltoj, kaj kun levita supra lipo, malfermanta fortajn flavetajn dentojn, faris malklaran kaj nefidindan impreson. En la fajrejo, masonita el sovaĝa ŝtono, brulis lignaj ŝtipoj, super la fajro bolis nigra kaldroneto, kaj super ĝi, siblante kaj krevante, estis bakata io el pasto. Ĉe la grasmakulita brungriza tablo, krom benko, staris du taburetoj. Mizera kuŝejo en la angulo, malproksime similanta liton, kaj rompopeco de spegulo sur najlo finis la malabundan meblaron. Sub bretoj kun negranda kvanto da necesa manĝilaro pendis fusiloj, kaptiloj, skioj, retoj kaj ĉirkaŭ dek kvin kaĝoj kun kantobirdoj, ekscitite kriegantaj siajn malkomplikajn muzikpartojn. Sur la planko staris gramofono en amaso de faligitaj malnovaj diskoj. Ĉio ĉi estis sufiĉe dense kovrita per birda feko.

– Do jen, karaj gastoj, – diris iomete kante kaj naze la nekonato, – sidiĝu, sidiĝu. Vi, mi vidas, estis bone lavitaj. Eksidu, varmiĝu.

Gelli eksidis al la fajro, premtordante la manikojn kaj la baskon de la jupo. Nok limigis sin per tio, ke, demetinte la malsekan jakon, forte tordis ĝin super fera sitelo kaj ree surmetis. La vitroj de la fenestro, prilumataj de fulmoj, tintis pro tondro.

– Ni konatiĝu, – bonanime daŭrigis la mastro, demetante la fusilon en la angulon. – Aĥ, kompatinda fraŭlino! Mi proponos al vi, gesinjoroj, kafon. Jen ekbolis la kaldroneto – ĉu, fraŭlino?

Gelli dankis tre diskrete, sed tiel mallaŭte kaj kviete, ke estis malfacile dubi pri ŝia deziro manĝi kaj trinki ion. La malfeliĉa fiŝo jam antaŭlonge perdis sian refortigan efikon. Nok same estis malsata.

Li diris:

– Mi pagos. Manĝi kaj trinki, vere, estas necese. Donu al ni tion, kio estas.

– Ĉu oni prenas monon en tia stato? – ofendite kontraŭdiris la ĉasisto. – Ne gravas! Manĝu, trinku, ripozu – mi ĉiam ĝojas servi, per ĉio, kion mi povas.

Ĉion ĉi li prononcis dise, afable, gastame, kvazaŭ parkeritan. Sur la tablo aperis pano, malvarma viando, varmega, ĵus de sur la fajro, olea flano kaj la kaldroneto, plena de densa kafo. Surmetante ĉion ĉi, la ĉasisto tuj ekparolis pri si. Pleje li perlaboras per vendado de birdoj, instruitaj per la gramofono pri diversaj melodioj. Li eĉ proponis montri, kiel la birdoj imitas muzikon, kaj ĵetis sin al la gramofono, sed retenis sin, balancinte la kapon.

– Aĥ mi, stultulo, – diris li, – la gejunuloj malsatiĝis, kaj mi elpensis amuzi ilin!

– Interalie, – li turnis sin al Nok kaj ekrigardis al li rekte, – ĉu supre same estas pluvoj?

– Ni veturas de malsupre, – diris Nok, – en Zurbagano estas bonega vetero… Kia estas via nomo?

– Gutan.

– Karulino, – karese turnis sin Nok al la junulino, – kio, se Trumvik kaj Gelli petos tiun bonan homon indiki ie proksime konsenteman pastron? Kion ci pensas?

Gutan surmetis la trinkokruĉon tiel singarde, kvazaŭ eĉ plej eta frapo povus superbrui la respondon de Gelli. Ŝi sidis kontraŭ Nok, apud la ĉasisto.

La junulino mallevis la okulojn. Abrupta paleco momente ŝanĝis ŝian vizaĝon. Ŝiaj manoj tremis, kaj la voĉo estis ne tute vigla, kiam ŝi, forĵetinte, finfine, la danĝeran heziton, mallaŭte diris:

– Faru, kiel vi deziras.

La fulmotondro estis kvietiĝanta.

Gutan mallevis la okulojn, poste patrece balancis la kapon.

– Certe, mi estas sur via flanko, – kompate diris li, – la familia despoteco estas terura afero. Tamen, malgraŭ tuta mia kompato al vi, gesinjoroj, mi devas diri, ke vi preterveturis. La vilaĝo kuŝas pli malsupre, je ĉirkaŭ dek verstoj malantaŭe. Tie estas bonega pastro, dum duonhoro li kunigos vin kaj prenos, mi ĵuras, verajn bagatelojn…

– Do, la malfeliĉo ne estas granda, – trankvile diris Nok, – ĉio, vidu, okazis tre haste, mankis iu por pridemandi, kaj ni, aĉetinte la boaton, ekiris el Zurbagano, kalkulante, ke ni renkontos ja iun vilaĝon. Kulpas, certe, la krepusko, kaj mi kun Gelli havis multon por interparoli. Jen, ni absorbiĝis – kaj preteris la vilaĝon.

– Ni veturu, – diris Gelli, ekstarante. – Pluvo ne estas.

Nok atente ekrigardis en ŝiajn brilantajn, nekomunikemajn okulojn.

– Ci emocias kaj hastas, – malrapide prononcis li, – ne maltrankvilu; ĉio aranĝiĝos. Eksidu.

La vera senco de tiu frazo ŝajnis nekomprenebla al Gutan kaj estis tre malfideme renkontita de la junulino, tamen al ŝi restis nenio alia, ol eksidi. Ŝi penis ekrideti.

La ĉasisto aliris la fajrejon. Nehaste korektinte brulŝtipojn, li, starante kun la dorso al Nok, diris:

– Ridindaj homoj vi estas, gesinjoroj. La juneco, tamen, havas siajn rajtojn. Mi diros al vi jen kion: timu suspektindajn renkontojn. Du bagnuloj fuĝis en la pasinta semajno el la prizono; unu estis kaptita apud Bardo, kaj la dua…

Li turnis sin kvazaŭ sur risortoj, kun agrabla rideto sur la vigliĝinta ruĝvanga vizaĝo, kaj rapide, sed senĝene eksidis al la tablo. Lia rekta, senmova rigardo, direktita rekte en la vizaĝon de Nok, estus konsterna por malforta animo, sed la junulo, misglutinte la kafon, eligis tian tuson, ke li punciĝis kaj fleksiĝis.

– …la dua, – daŭrigis la ĉasisto, pacience ĝisatendinte la finon de la paroksismo, – vagas en la ĉirkaŭaĵoj, kiel mi supozas. Pri la fuĝo de la friponoj estis, vidu, publikigite en la ĵurnalo, kaj iliaj trajtoj estis tie priskribitaj.

– Ĉu vere? – gaje diris Gelli. – Sed nin, vidu, rabi ne indas, ni preskaŭ ne havas monon… Kiel nomiĝas tiu flava birdeto?

– Tio estas kantoturdo, fraŭlino. Tre ĉarma kreaĵo.

Nok ekridis.

– Gelli estas malfacile timigebla, kara Gutan! – ekkriis li, – kio koncernas min, mi estas plena fatalisto en ĉio.

– Vi, eble, pravas, – konsentis la ĉasisto. – Mi konsilas al vi pririgardi la boaton, – la akvo altiĝis, la boaton povas foririgi la superbordiĝo.

– Jes, prave. – Nok ekstaris. – Gelli, – laŭte kaj karese diris li, – mi baldaŭ revenos. Ci dume rigardu al la birdetoj, amuziĝu per konversacio. Probable, ci estos regalita ankaŭ per la gramofono. Ne maltrankvilu, mi memoras, kie estas la boato, kaj ne perdos la vojon.

Li eliris. Gelli sciis, ke tiu homo ŝin ne forlasos. La akreco de la stato vekis en ŝi la tutan forton kaj kuraĝon de ŝia koro, kapabla konsterniĝi en timo pro vorta ofendo, sed firma kaj sentima en danĝero. Ŝi kompatis kaj estimis sian kunvojaĝanton, ĉar li antaŭ ŝiaj okuloj batalis, ĝisfine ne cedante, kiel povis, kontraŭ la danĝera sorto.

Gutan aliris al la pordo, dense fermis ĝin, dirante:

– Tiuj kantoturdoj, fraŭlino, estas stranguloj, teruraj manĝeguloj, unue, kaj…

Sed tiu sencela babilado, evidente, ĝenis lin. Alirinte al Gelli proksime, li, ĉesinte rideti, rapide kaj akre diris:

– Ni parolu sincere, fraŭlino. Mi ĵuras, mi deziras al vi bonon. Ĉu scias vi, kiu estas tiu sinjoro, al kiu vi tiel deziras edziniĝi?

Eĉ la ekstrema ekscitiĝo apenaŭ retenis Gelli-n de rideto, – tiel klare estis, ke la ĉasisto kredis al la trompo. Tamen, la ĉeeston de Gelli estis malfacile interpreti en alia senco – ŝia aspekto respondis al la plej postulema imago pri fraŭlino de la bona rondo.

– Al mi ŝajnas, jes, mi scias, – malvarme respondis Gelli, ekstarante kaj rektiĝante. – Klarigu vian strangan demandon.

Gutan prenis de sur breto ĵurnalon, etendis al Gelli la trivitan numeron.

– Legu ĉi tie, fraŭlino. Mi scias, kion mi diras.

Preterinte la oficialan titolon de la afiŝo, kaj ankaŭ tion, kio koncernis la duan bagnulon, Gelli legis:

«…kaj Nok, aĝa dudek kvin jarojn, de meza alto, de regula kaj fortika staturo, la haroj krispaj, rufetaj, la okuloj brunaj; la vizaĝo sunbruna, sub la maldekstra orelo granda nevuso, granda je fabo; malgrandaj manoj kaj piedoj; la brovoj mallongaj; aliajn rimarkindajn trajtojn ne havas. Ĉiu trovinta situon de tiuj ĉi personoj, aŭ de unu el ili, devas uzi ĉiujn rimedojn por ilia kapto, aŭ, okaze de neeblo de tio, – sciigi la lokajn potenculojn rilate de la nomitaj krimuloj, pro kio estos donita difinita per la leĝo premio».

Gelli maŝinece movis la manon laŭ la okuloj. La legitaĵo ne estis por ŝi novaĵo, sed ĝi forprenis – kaj definitive – la plej kuraĝajn esperojn pri tio, ke ŝi povis grande, nekredeble erari.

Suspirinte, ŝi rekomencis la ludon.

– Ho Dio! Kia teruro!

– Jes, – kun kruda hastemo subtenis Gutan, ne rimarkante, ke la despera ekkrio tro suspektinde baldaŭ aŭdiĝis el la buŝo de la amanta virino. – Ne mia afero estas eldemandadi, kiel li, kaj tiom rapide, trompis vin. Sed jen kun kiu vi intencis ligi vian sorton.

– Mi tre ŝuldas al vi, – diris Gelli kun sento de profunda abomeno al tiu homo. Ŝi, nature, peze spiris; ne sciante, per kio finiĝos la sinistra historio de la vespero, Gelli estis allasanta ĉiajn teruraĵojn. – Kiel vi vidas, mi estas konsternita, perpleksa. Kion mi faru?

– Helpu kapti lin, – diris Gutan, – kaj mi ĵuras al vi, mi ne nur veturigos vin reen en la urbon, sed ankaŭ donos kvaronon de la premio. Junaj fraŭlinoj ŝatas bele vestiĝi… – li malestime ĉirkaŭrigardis la mizeran kostumon de Gelli. – La vivo plikostiĝas, kaj mi plenumas miajn ĵurojn.

La mano de Gelli nevole balanciĝis en direkto al la sane ruĝa vango de la ĉasisto, sed la junulino venkis la ofendiĝon, ne ŝanĝinte la vizaĝesprimon.

– Bone, mi konsentas! – firme diris ŝi. – Mi ne scipovas pardoni. Li baldaŭ venos. Ĉu vi ne timas, ke vi lasis lin?

– Ne. Li foriris trankvila. Eĉ se li suspektas, ke la masko estas deŝirita, – min solan li, certe, ne timos. Li havas revolveron. La pufa poŝo en la malseka jako rimarkeble montras la formon de la objekto. Mi devas lin ligi, kapti lin de malantaŭe. Vi alkonduku lin al kaĝo kaj direktu lian atenton al iu birdo. Tiutempre prenu el lia poŝo la revolveron. Alie, – Gutan minace mallevis la voĉon, – mi senhonorigos vin por la tuta urbo.

– Bone, – apenaŭ aŭdeble diris Gelli. Ŝi paroladis kaj movadis sin, kvazaŭ en klara sonĝo, kie ĉiuj decidoj estas momentaj, plenaj de koŝmara angoro kaj mistero. – Jes, vi elpensis bone. Mi ĝuste tiel faros.

– Ridetu do! Ridetu! – subite kriis Gutan. – Vi paliĝis! Li iras, ĉu vi aŭdas?!

La sono de malrapidaj, trans la pordo, paŝoj, proksimiĝantaj kvazaŭ en hezito, estis aŭdebla ankaŭ por Gelli. Ŝi moviĝis al la pordo. Nok, larĝe malferminte la pordon, antaŭ ĉio ekrigardis al la junulino.

– Nok, – laŭte diris ŝi; la ĉasisto ne divenis tuj, ke la subita ŝanĝo de la nomo montras la staton, sed la fuĝulo komprenis. La revolvero jam estis en lia mano. Tio okazis tiel rapide, ke, haste transpaŝante la sojlon, por ne vidi la interbatiĝon, Gelli sukcesis nur eldiri: – Defendu vin, – tion mi intencis diri.

Ŝia lasta rememoro estis la du momente ŝanĝiĝintaj viraj vizaĝoj.

Ŝi dekuris je ĉirkaŭ dek paŝoj en malsekan obskuron de arbustoj kaj haltis, aŭskultante per ĉiuj poroj de sia korpo. Furioza bojado, pafo, dua, tria; du krioj; la koro de Gelli batadis, kiel stebmaŝino ĉe plena rapido; en la duonmalfermitan pordon ĵetiĝadis ombroj, rapide ŝanĝantaj la lokojn kaj la formojn; post kelkaj sekundoj tinte elfalis eksteren la fenestra vitro kaj estiĝis senduba, sed mirinda por tia momento silento. Finfine, iu, nigra pro lumo, falanta de malantaŭe, eliris el la kabano.

– Gelli! – mallaŭte vokis Nok.

– Mi estas ĉi tie.

– Ni iru. – Li raŭke spiris, premante per la polmo la malsupran, disbatitan lipon.

– Ĉu vi… murdis?

– La hundon.

– Kaj tiun?

– Mi ligis lin. Li estas pli forta, ol mi, sed mi sukcesis impliki lin en benkoj kaj kaĝoj. Tie estas ĉio renversita. Mi ankaŭ ŝtopis lian buŝon, minacinte per kuglo, se li ne konsentas je tio… Se mi mem devus malfermi lian buŝon…

– Ho, lasu tion! – kun abomeno diris Gelli.

Tiel malfacile, kiel nun, al ŝi estis ankoraŭ neniam. Por longaj horoj estingiĝis la tuta ekstera flanko de la vivo. Arbara obskuro, lukto, sango, perfido, kruelo, malkuraĝo kaj krudeco donacis novan ombron al la juna animo de Gelli. Por la racio ĉio estis klara kaj certa, kaj por la koro – abomena.

Nok, levetinte la boaton, liberigis ĝin per tio de la pluva akvo kaj puŝis sur la akvon. Ili moviĝis en plena mallumo. La akvo forte altiĝis, pli klara bruo de la rapidigita fluo sonis maltrankvilige kaj potence.

Per kelkaj batoj de la remiloj Nok elirigis la boaton sur la mezon de la rivero kaj plifortigis la remadon. Tiam, eksentinte, ke la ligito kaj la mortpafita hundo estas fortranĉitaj, finfine, disde ŝi per la distanco kaj la akvo, Gelli ekploris. Alia eliro ne ekzistis por ŝiaj afekciitaj nervoj; ŝi povis nek koleri, nek indiferenti al la ĵus okazinta, – speciale nun, kiam de ŝi ne plu necesis tiu ekstrema memregado, kiun ŝi devis montri ĉe Gutan.

– Pro Dio, ne ploru, Gelli! – diris, forte suferante, Nok. – Mi kulpas, mi sola.

Gelli, sentante, ke la voĉo rompiĝos, silentis. La larmoj ĉesis. Ŝi respondis:

– Al mi vi povis diri ĉion, ĉion tuj. Al mi vi povis fidi, – aŭ ĉu vi ne komprenas tion. Verŝajne, mi ne lasus vin eniri en tiun damnitan kabanon.

– Jes, sed mi nur nun ekkonis vin, – kun malgaja rekteco sciigis Nok. – Mia fabelo pri la pastro kaj la geedziĝo ne helpis: li sciis, kiu estas mi. Sed ĝi povus helpi… Kiel kaj kion diris al vi Gutan, Gelli?

Gelli mallonge transdiris la ĉefan, prisilentinte la kvaronon de la premio pro la kapto.

«Ne, ci ne meritas tion, kaj mi al ci ne diros, – pensis ŝi, sed tuj patrece kompatis la malgaje silentantan Nok-on. – Jen li humiliĝis».

Kaj Gelli ekridis tra la nesekiĝintaj larmoj.

– Kial vi? – timigite demandis Nok.

– Nenial; tio estas nerva.

– Morgaŭ matene vi estos hejme, Gelli. La fluo bone portas nin. – Silentinte iom, li decideme demandis: – Do, ĉu vi divenis?

– Al viro vi ne riskus rakonti la historion kun via kamarado! Dum vi dormis, mi komence havis malklaran suspekton. Preskaŭ nudan. Poste mi longe vagadis sur la bordo; naĝis, por forskui la lacon. Mi revenis; vi dormis, kaj ĉi tie ial, ree ekvidinte, kiel vi dormas, tiel strange kaj kvazaŭ kutime kovrinte per la jako la kapon, mi tuj diris al mi: «lia kamarado estas li mem»; malbona amiko vi estis por vi, Nok! Kaj, vere, dum tiuj du noktoj mi maljunuĝis je pluraj jaroj.

– Vi subtenis min, – diris Nok, – bone, homece subtenis. Tian subtenon mi ne renkontadis.

– Kaj aliaj?

– Aliaj? Jen…

Li komencis rakonton pri la vivo. La ekscito de la sentumoj helpis al la memoro. Ne dezirante tuŝi ĉion, li limiĝis je la infaneco, la laboro, sia fatala romano kaj la bagno. Lia patrino mortis baldaŭ post lia naskiĝo, la patro batadis lin kaj tridek fojojn elpeladis el la hejmo, sed, ebriiĝinte, pardonadis. Nefinita universitato, laboro en transporta kontoro kaj renkontiĝo, en parko, ĉe mildigaj sonoj de orkestro, kun bela juna virino estis transdonitaj de Nok tre koncize; li volis rakonti la ĉefan – la historion de la rilatoj kun Temeza. Kiom komprenis Gelli, – ĝuste la ekstrema idealigo de Temeza fare de Nok estis la kaŭzo de la malfeliĉo. Li blinde imagis, ke ŝi estas perfekta, kiel verko de geniulo, – tiel forte kaj verve deziris li tuj akiri ĉion, kion senartifikaj, sed nesatigeblaj animoj atribuas al la bildo de la amatino.

Sed li ja estis por sia elektitino nur la kvina, laŭnumere, kaprico. La respektega amo de Nok komence levis ŝin – iomete, poste tedis. Kiam necesis fuĝi de la tolerema, sed finfine incitita edzo kun nova amoranto, Temeza – parte sincere, parte imitante heroinojn de krimromanoj – akceptis pozon de tenta, sed krima virino. Krome la tre granda monsumo, akirita de Nok per kosto de la krimo, valoris en ŝiaj okuloj senrevenan loĝadon eksterlande.

Nok estis tiom konsternita kaj afekciita de la perfidaĵo de Temeza, kaŝiĝinta disde li al la nova amo, ke restis profunde indiferenta al la aresto kaj la juĝo. Nur poste, post du jaroj, en la sufoka bagna malliberejo li komprenis, al kio li venis.

– Kion vi intencas fari? – demandis Gelli. – Ĉu vi deziras trovi ŝin?

– Por kio?

Ŝi silentis.

Nok diris:

– Nenia amo eltenos tian fajron. Nun, se mi sukcesos, mi transnavigos la oceanon. Ekdormu.

– Kia povas estis dormo!

«Tamen mi nenion povas fari por li, – ĉagrenite pensis Gelli. – Eble, en la urbo… sed kion? Ĉu kaŝi? Li devas forlasi Zurbaganon kiel eble plej baldaŭ. Tiuokaze, mi elpetos de la patro monon».

Ŝi trankviliĝis.

– Nok, – indiferente diris la junulino, – ĉu vi vizitos kun mi mian hejmon?

– Ne, – firme diris li, – kaj eĉ pli. Mi elboatigos vin ĉe la stacio, kaj mem veturos iom plu.

Sed – pense – li vizitis ŝin. Tio emociigis kaj kolerigis lin. Nok eksilentis, eksilentis ankaŭ la junulino. Ili ambaŭ, premataj de la travivita kaj la eldirita, estis en tiu stato de libera, senĝena silento, kiam parenceco de humoroj anstataŭas vortojn.

Kiam en pala tagiĝo, plene trafrostiĝinta, kun bluo ĉirkaŭ la okuloj, ŝanceliĝanta pro malforteco, Gelli aŭdis abruptan fajfon de lokomotivo, – tiu sono ŝajnis al ŝi bonega laŭ forto kaj beleco. Ŝi vigliĝis, rozkoloriĝis. La bordo, malalta maldekstre, estis glata herbejo; nemalproksime de la rivero videblis la tegolaj staciaj tegmentoj.

Nok elboatigis Gelli-n.

– Nu jen, – moroze diris li, – vi post horo estos hejme… Ĉio.

Subite li rememoris sian sonĝon sub la platanacero, sed ne tio atendis lin.

– Do, ĉu ni disiĝas, Nok? – elkore demandis Gelli. – Aŭskultu, – ŝi, elpreninte krajonon kaj deformitan de pluvo notlibreton, haste plenskribis folion kaj etendis ĝin al Nok. – Tio estas mia adreso. Ekstremokaze – enmemorigu tion. Kredu tion – mi helpos al vi.

Ŝi donis la manon.

– Adiaŭ, Gelli! – diris Nok. – Kaj… pardonu min.

Ŝi ridetis, paciĝinte kapjesis kaj deiris. Sed ŝia parto restis en la mallerta fiŝista boato, kaj ĝuste tiu parto devigis Gelli-n retroturniĝi post kelkaj paŝoj. Ne sciante, kian pli firman saluton ŝi lasu al la forlasito, ŝi levis ambaŭ manojn, rapide etendinte ilin, per la polmoj antaŭen, al Nok. Poste, plena de kontraŭdiraj, malklaraj pensoj, la junulino direktis sin al la stacio, kaj baldaŭ la malpeza virina figuro kaŝiĝis en verdaj ondoj de la herbejo.

Nok legis la adreson: «Trama str., 14-16».

– Jen, – diris li, ŝirante la paperon, – ci eĉ ne pensis, kiel kondamninde estas lasi en miaj manoj la adreson. Sed nun neniu legos ĝin. Kaj mi al ci ne venos, ĉar… ho, Dio!.. mi amas!..


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.