|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() CENT VERSTOJ LAŬ RIVEROAŭtoro: Aleksandro Grin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
– Tio estas vi, – trankviliĝante, diris ŝi. – Tutan nokton mi dormis. Mi ne tuj komprenis, ke ni veturas.
Ŝiaj haroj malkombiĝis, la kolumo de la bluzo ĉifiĝis, ricevinte taŭzitan aspekton. La plejdo malleviĝis al la piedoj. Unu vango estis ruĝa, la alia pala.
Nok diris:
– Nu, por ni, vidu, restis veturi ne pli multe, ol estas malantaŭ ni. Nun ni haltis kaj ne ekveturos ĝis mallumo. Ja necesas ripozi. Eliru, Gelli. Lavu vin aŭ kombu, kiel vi deziras, kaj al mi bonvolu doni pinglon, se vi havas. Mi intencas kapti fiŝon. En tiu sovaĝa rivero estas sufiĉe da fiŝoj.
Gelli glatumis per la mano la bruston; pinglo iĝis trovita ĝuste sur la loko de unu perdita butono. Ŝi elprenis la pinglon, kaj la randoj de la bluzo iomete disiĝis, malfermetinte la randon de la blanka ĉemizo. Rimarkinte tion, Gelli konfuziĝis – ŝi rememoris, ke al ŝi, dormanta, dum la tuta nokto rigardadis viro, kaj ĉar ŝi neniam antaŭe dormis vestita, la junulino senkonscie imagis sin dormanta, kiel ĉiam, sub kovrilo. La malkovraĵo de la ĉemizo pligrandigis la konfuziĝon. Ĉio, kion ŝi instinkte sentis en la stato de viro kaj virino, kiujn neniu vidas, nereteneble transformis la konfuziĝon en perplekson; Gelli faligis la pinglon kaj, kiam, trovinte ĝin, ŝi rektiĝis, ŝia vizaĝo estis tute ruĝa kaj veaspekta.
– Estas bone, ke la pinglo estas fera, – diris Nok. – Ĝi estas facile fleksebla; la ŝtala rompiĝus.
La simplanima miopeco de tiu rimarko redonis al Gelli la animan ekvilibron. Ŝi eliris el la boato, post ŝi Nok. Dirinte, ke li iros por eltranĉi fiŝkaptilon, li perdiĝis en arbustoj, kaj Gelli dum kelkaj minutoj restis sola. Ĵetinte el la mankavo akvon sur la vizaĝon, la junulino viŝis sin per la naztuko kaj, korektinte la hararanĝon super la rivera tremetanta spegulo, leviĝis al la pinto de la borda monteto. Ĉi tie ŝi decidis «koncentri la pensojn». Sed la pensoj subite diskuris, ĉar komenciĝis kaj ekbrilis antaŭ ŝi tia vivĝoja, admirinda mateno, kiam verdaĵo ŝajnas ĝardeno, kaj ni en ĝi – infanoj, pardonitaj pro iu fiaĵo. La suna globo estis fandiĝanta super la blua rivero, ludante kun la spaco per facilaj, tremantaj brilaĵetoj, disŝutitaj ĉie, kien direktis sin rigardo. La firma densa odoro de la verdaĵo estis ekscitanta la koron, la travidebleco de la foroj ŝajnis larĝe malfermita, ridanta brakumo; bluaj ombroj plimultigis la fajnecon de la matenaj farboj, kaj ie en krispaj blindigaj interspacoj brilis radia araneaĵo.
Nok eliris el la arbustoj kun longa vergo en la manoj. Gelli, troplenigita de admiro, laŭte diris:
– Kia mirakla mateno!
Nok ĵetis singardeman rigardon al ŝi. Ŝi deziris esti, kiel ĉiam, diskreta, sed, kontraŭ sia volo, brilis per senkonscia vigliĝo.
«Nu, do, – malamikeme pensis li, – ĉu ci imagas, ke mi trafis en tiun ĉi simplan kaptilon? Ke mi aĥos kaj ravos? Ke mi degelos sub cia rigardo? Knabino, ne kompliku! Nenio rezultos el tio».
– Pardonu, – malvarme diris li. – Viaj admiroj por mi estas tedaj. Kaj krome, bonvolu ne krii. Mi bone aŭdas.
– Mi ne kriis, – respondis Gelli, kuntiriĝinte.
La senmerita, evidenta malmildaĵo de Nok tuj ĉagrenis kaj malgajigis ŝin. Strebante superforti la ofendiĝon, ŝi malleviĝis al la akvo, mallaŭte kantetante ion, sed timante novan riproĉon, eksilentis tute.
«Li definitive min malamas; verŝajne, pro tio, ke mi trude kunveturas».
Tiu penso vokis paroksismon de kulpo, kiun ŝi penis, rigardante al Nok, fiŝkaptanta de sur la boato, dispeli per konscio de la nepra neceso veturi, kion ŝi trovis inda tuj sciigi al Nok.
– Vi vane koleras, Trumvik, – diris Gelli, – se la patro ne estus malsana, mi ne petus vin kunpreni min. Tial imagu vin sur mia loko kaj en mia stato… Mi alkroĉiĝis al vi malgraŭvole.
– Pri kio vi parolas? – distrite demandis Nok, absorbita de moviĝo de la fiŝfadeno, kunvolvita el ĉevalharoj, ŝtelitaj en la roversoj de la jako. – Deiru, Gelli, via ombro kuŝiĝas sur la akvon kaj timigas fiŝojn. Ne mi, tamen, kulpas, ke via patro ekmalsanis… Kaj ĝenerale, mia maniero de traktado estas egala por ĉiuj… Mordetas!
Gelli, obeeme depaŝinte en la profundon de la bordo, vidis, kiel arĝenta brilo, elŝiriĝinte el la akvo, saltis en la aero kaj, turniĝinte ĉirkaŭ Nok simile al karuselo, plaŭdfalis en la akvon.
– Fiŝo! Granda! – ekkriis Gelli.
Nok, fiera pri la sukceso, respondis same entuziasme, senkonsciigante la fiŝon, saltantan en la manoj, per la pinto de la fiŝvergo:
– Jes, ne malgranda. Ĉirkaŭ tri funtojn. La fiŝo, vidu, estas dika kaj peza: ni ĝin rostos tuj. – Li puŝis la boaton al la bordo kaj ĵetis la fiŝon sur la sablon; poste, ĉirkaŭrigardinte, li komencis kolekti falintajn branĉojn kaj meti ĝin per ronda amaso, sed da branĉoj troviĝis nemulte. Gelli, ĝeniĝante stari sen okupiĝo, same trovis du-tri sekajn branĉojn. Impete, kun streĉo kaj fervoro, inda malfacilan laboron, ŝi ŝovadis al Nok rompitajn per siaj pikvunditaj manoj la etajn vergojn, grandajn je alumeto. Nok, sentripiginte la fiŝon, bruligis la branĉetaĵon. La fajro ekbrulis sendezire; ekiris densa fumo. Surgenuiĝinte, Nok priblovadis la malfortan fajron sen kompato al la pulmoj, kaj baldaŭ, apud la orelo, li ekaŭdis la duan, tre peneman, rompiĝantan: – fu-u-u! fu-u-u! – Gelli, apogante sin al la grundo per la pugnetoj kun kunpremitaj en ili ligneroj, estis diligente aldonanta sian parton de la laboro; la fumo estis mordanta la okulojn, sed, kuraĝe larmante, ŝi ne lasis sian okupiĝon eĉ tiam, kiam la fajro, fortiĝinte kaj ekmurmurinte, ĉirkaŭkaptis la branĉetaĵon.
– Nu, sufiĉas! – diris Nok. – Alportu la fiŝon. Jen ĝi!
Gelli obeis.
Atendinte, kiam aperis pli multe da braĝo, Nok dismetis ĝin sur la sablo per glata tavolo kaj diligente surmetis la fiŝon. La rostaĵo eksiblis. Baldaŭ ĝi, brulinta ĉe unu flanko, sed bonkvalita ĉe la alia, estis elprenita de Nok kaj transmetita sur pladon el folioj.
Dispartiginte ĝin per vergeto, Nok diris:
– Manĝu, Gelli, malgraŭ tio, ke ĝi estas sen salo. Malsate ni nelonge veturos.
– Mi scias tion, – penseme diris la junulino.
Manĝinte iel-tiel sian porcion, ŝi, duonsatiĝinte, eksopiris pri la hejmo. Ĉirkaŭe estis blindige bele, sed sovaĝe kaj senhome; la senpasia silento de la bordo, kiu tenis ŝin en kaptiteco, devigita de la cirkonstancoj, komencis premi ŝin. Kiel antaŭ cent, antaŭ mil jaroj – samaj estis la rivero, la sablo, la ŝtonoj; perdiĝis la konscio pri la la tempo. Ŝi silente rigardis, kiel Nok, kaŝinte la boaton sub arbustoj, pendantaj super la akvo, plenŝtopis kaj ekfumis la pipon; kiel, ĵetante preterajn rigardojn al la kunulino, li malmilde kaj ĝene ridetadis, kaj stranga malfido al la ĉirkaŭanta realo en iuj momentoj vekiĝadis en ŝia ekscitita menso. Ŝi deziris, ke Trumvik pli baldaŭ ekdormu; tio ŝajnis al ŝi iu afero, proksimiganta la horon de ekveturo.
– Vi deziris ekdormi, – diris Gelli, – laŭ mi, vi tion nepre bezonas.
– Ĉu mi malhelpas al vi?
– En kio? – ĉagrenita per lia ĉiam ĉikanema tono, Gelli kolere levis la ŝultrojn. – Mi, ŝajne, nenion intencas fari, kaj eĉ ne povas, ĉar vi deklaris, ke vi veturos en krepusko.
– Ja mi ne estas virino, – solene deklaris Nok, – ĉu malpli multe da dormo aŭ pli multe – por mi estas indiferente. Se mi al vi malhelpas…
– Mi jam diris, ke ne! – eksplodis, peze spirante pro humila kolero, Gelli, – tio estas mi, verŝajne, – permesu diri al vi rekte, – kiu malhelpas al vi en io… Tiuokaze ne indis veturi kun mi. Ĉar vi ĉiam atakas min!
Ŝiaj okuloj iĝis rondaj kaj brilaj, kaj la infana buŝo ofendite tremeradis. Nok mirigite elprenis la pipon el la buŝo kaj ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ vokante atesti la ĉielon, la riveron kaj la arbaron pri tio, ke li ne atendis tian rebaton. Timante, ke Gelli ekploros, forrabinte de li per tio – kaj senredone – la bonegan pozicion de forta malrespekta viro, Nok komprenis neceson doni al tiu disputo «seriozan kaj profundan» fundamenton – senprokraste; krome, li deziris, finfine, eldiri sian opinion, kiel deziras tion plej multaj sincere, sed antaŭnelonge konvinkitaj pri io homoj, serĉante aŭskultanton, konvinkitan pri kontraŭaĵo; ĉi tie la afero estis pli simpla: la sekso mem de Gelli estis nego de la vivpercepto de Nok. Nok komence kuntiris la brovojn, kvazaŭ montrante per tio malaprobon pri la flamiĝemo de la kunulino, kaj poste donis al la vizaĝo funebran, amaran esprimon.
– Povas esti, – diris li, solide sendante la vortojn, – mi vin ofendis per io, Gelli, eĉ plej verŝajne ofendis, ni supozu, sed ofendi vin, ĝuste vin, mi, kredu, ne intencis. Mi diros sincere, mi rilatas al la virinoj tre negative; vi estas virino; se nevole mi transiris la limon de ĝentileco, do nur tial. La persono, la konkreta homo, ĉu vi, ĉu iu alia – por mi estas tutegale, en ĉiu el vi mi vidas, ne povas ne vidi, reprezentantinon de la monda malbono. Jes! La virinoj estas la monda malbono!
– Ĉu la virinoj? – iom konsterniĝinte, sed trankviliĝante, demandis Gelli, – kaj ĉu vi pensas, ke ĉiuj virinoj…
– Definitive ĉiuj!
– Kaj la viroj?
– Jen pure virina demando! – Nok almetis tabakon en la pipon kaj balancis la kapon. – Kio «kaj la viroj?..» La viroj, mi povas diri sen fanfaronado, – estas la kreema, pozitiva elemento. Dum vi estas la detrua!
La detrua elemento, ekscitita ĝis la kora profundo, dum minuto, mirigite levinte la maldikajn brovojn, rigardis al Nok kun riproĉo kaj defio.
– Sed… Aŭskultu, Trumvik! – Nok ekparolis per la lingvaĵo de ŝia rondo, kaj ŝi mem komencis esprimiĝi pli facile kaj libere, ol antaŭ tiu ĉi minuto. – Aŭskultu, tio estas arogaĵo, sed – mi ne pensas, ke vi parolas serioze. Tio estas ofenda, sed interesa. En kio do ni montris nin per tiom nigra flanko?
– Vi estas neorganizita, malbona forto.
– Kia forto?
– Kvankam vi, verŝajne, ankoraŭ estas virgulino, – Gelli ruĝiĝis pro indigniĝo, – mi povas al vi diri, – daŭrigis post paŭzo Nok, – ke… do… la seksa forto. La fiziologia seksa forto troplenigas vin kaj trenas nin en sian abismon.
– Pri tio mi ne parolos, – sonore diris Gelli, – mi ne povas juĝi en tio.
– Kial?
– Estas stulte demandi.
– Ĉu vi rifuzas daŭrigi tiun ĉi konversacion?
Ŝi forturnis sin, rigardante flanken, serĉante kompreneblan klarigon al sia konfuziĝo, kiu ne povis, kiel ŝi bone sciis, sekvi kaj el afektemo, kaj el prudemo, simple tial, ke tiuj trajtoj malestis en ŝia karaktero. Finfine, la bezono ĉiam esti sincera venkis; ekrigardinte rekte en la okulojn de Nok per pura kaj firma rigardo, Gelli kuraĝe diris:
– Mi mem ankoraŭ ne estas virino; tial, eble, estus multe da falso, se mi komencus rezonadi pri la… fizika flanko. Parolu, mi, eble, tamen komprenos kaj diros, ĉu mi konsentas kun vi aŭ ne!
– Tiuokaze sciu, – incitite ekparolis Nok, – ke ĉar ĉiuj interesoj de la virino kuŝas en la seksa sfero, ili jam pro tio mem estas limigitaj. La virinoj estas mizeranimaj, mensogemaj, bagatelemaj, vantemaj, rabemaj, kruelaj kaj avidaj.
Li maltrankviligis la ombrojn de Hartmann, Schopenhauer, Nietzsche (germanaj filozofoj-ideistoj, pesimistoj kaj mizantropoj [rim. de la tradukinto]) kaj dum duonhoro pentradis antaŭ kvietiĝinta Gelli la mornecon de la bildo de la estonta homaro, se ĝi ne anatemos, finfine, la amon. La amon, laŭ lia opinio, – la eternan trompon de la naturo, – indus antaŭlonge formeti en la arkivon, kaj la romanojn ŝtiparumi.
– Vi, Gelli, – diris li, – estas ankoraŭ juna, sed kiam en vi vekiĝos la virino, ŝi estos per nenio pli bona, ol ĉiuj ceteraj rozaj rabobestoj de via raso, kiuj elsuĉas la cerbon, la sangon, la koron de la viro kaj ofte kondukas lin ĝis krimo.
Gelli suspiris. Se Nok pravas almenaŭ duone, – la estonta vivo estas terura. Ŝi, Gelli, kontraŭ sia volo iĝos serpento, vipuro, portantino de la monda malbono.
– Ĉe Ŝekspiro, vere, estas lordino Makbeto, – kontraŭdiris ŝi, – sed estas ankaŭ Julia kaj Ofelia…
– Neŭrasteniaj femaloj, – mallonge rebatis Nok.
Gelli mordis la langon. Ŝi preskaŭ diris: «mi konatigus vin kun la panjo, se ŝi ne mortus antaŭ kvar jaroj», kaj nun ŝi dankis la sorton, ke la malica etikedo «femalo» ne trafis al la kara rememoro. Ŝi perdis tutan deziron paroli. Nok, ne rimarkinte la malserenan streĉon en ŝia vizaĝo, diris, subkomprenante sin mem sub la pseŭdonimo «li»:
– Mi havis kamaradon. Li freneze ekamis unu virinon. Li fidis al la homoj kaj al la virinoj. Sed tiu senenhava personino ŝatis lukson kaj malŝparemon. Ŝi persvadis mian kamaradon fari ŝtelon… tiu junulo estis tiom certa, ke lia amatino same freneziĝis pro la amo, ke li rompmalfermis la kason de la ĉefo kaj la monon transdonis al ŝi, – al la diabolino en la homa aspekto. Kaj ŝi forveturis disde la edzo sola, dum mi…
La tuta sango batis en lia kapo, kiam, eldirinte en ekscito la sekreton tiel senpripense, li komprenis, ke la rakonton tamen necesas fini, por ne voki eĉ pli grandan suspekton. Sed Gelli, ŝajne, ne komprenis, en kio estas la afero. Ordinara malforta rideto de ĝentila atento estis prilumanta ŝian vizaĝon, maldikiĝintan dum la nokto.
– Do, – duonvoĉe findiris Nok, – li trafis al la bagno.
Estiĝis atenta silento.
– Ĉu li ĝis nun estas tie? – ĝenite demandis Gelli.
– Jes.
– Vi lin kompatas, certe… ankaŭ mi kompatas, – haste aldonis ŝi, – sed kredu, Trumvik, tiu homo ne kulpas!
– Do kiu kulpas?
Nok retenis la spiradon.
– Certe, ŝi.
– Kaj li?
– Li forte amis, kaj mi ne juĝus lin.
Nok rigardis al ŝi tiel atente, ke ŝi mallevis la okulojn.
«Ĉu ŝi divenis aŭ ne divenis? Ha, diable! – decidis li, – por mi, esence, estas tutegale. Ŝi, certe, suspektas nun, sed ne kuraĝos demandi, kaj mi nenion plian bezonas».
– Mi ekdormos. – Li ekstaris, tirante sin kaj oscedante.
– Jes, ekdormu, – diris Gelli, – la suno staras alte.
Nok, ne respondante, kuŝiĝis en ombro de platanacero, kovrinte la kapon per la jako kontraŭ kuloj, kaj baldaŭ ekdormis. En la sonĝo, – strange, kontraŭ liaj propraj opinioj, sed kongrue kun la homa naturo, li vidis, ke Gelli aliras al li, sidanta, de malantaŭe, kaj karese almetas la varman polmon al liaj okuloj. Liaj sentoj ĉe tio estis stranga miksaĵo de amara ofendiĝo kaj kareso. La sonĝo, probable, ricevus eĉ pli komplikan karakteron, se Nok ne vekiĝus pro necerta milda puŝado. Malferminte la okulojn, li ekvidis vekantan lin Gelli-n kaj la lasta tuŝo de ŝia mano kuniĝis kun la naivaĵo de la sonĝo. Malheliĝis. La ruĝa palpebro de la suno estis kaŝiĝanta trans la nigra bordo; humideco, pezo en la kapo kaj la minaca nuno revenigis Nok-on al lia konstanta dum la lastaj tagoj malserena singardemo.
– Pardonu, mi vekis vin, – diris Gelli, – estas tempo por veturi.
Ili eksidis en la boaton; denove ekbruis la akvo; dum ĉirkaŭ horo ili navigis ne interparolante; poste, aŭdante, kiel Nok ofte kaj raŭke spiras (ekblovis impeta kontraŭa vento, kaj la akvo ondiĝis), Gelli diris:
– Transdonu al mi la remilojn, Trumvik, vi ripozos.
– La remiloj estas pezaj.
– Nu, ĉu tio gravas! – Ŝi ekridis. – Se mi evidentiĝos nekapabla, mi petas pardonon. Donu la remilojn.
– Kiel vi deziras, – respondis Nok.
«Ŝi remu, vere, – pensis li, – jen, ŝia voĉo iĝis pli firma, tion necesas forigi».
Ili interŝanĝis siajn lokojn. Nok ekaŭdis malrapidajn, malcertajn plaŭdojn, kiuj iom post iom iĝis pli regulaj kaj oftaj. Gelli apenaŭ povis teni la remilojn, kies dikaj pintoj ĉiuminute minacis elŝiriĝi el ŝiaj manoj. Dekliniĝante malantaŭen, ŝi tiris tutan sian korpon, kaj, kio estis la plej malbona, ŝiaj piedoj ne havis la punkton de apogo, ili ne atingadis la lignaĵon, enmuntitan en la fundon de la boato speciale por apogo de la piedoj. La piedoj de Gelli senhelpe glitadis laŭ la fundo kaj, kun ĉiu svingo de la remiloj, la korpo preskaŭ formoviĝadis de la sidilo. La puŝata akvo ŝajnis peza kaj senmova, kvazaŭ la remiloj estis mergataj en grenon. La manoj kaj la ŝultroj de la junulino ekdoloris tuj, sed nek tio, nek la dolora korbatado, kaŭzinta malvarman ŝviton, nek malfacileco kaj turmenteco de la spasma spirado devigus ŝin konfesi la nevolan malfortecon. Ŝi prefere mortus, ol forlasus la remilojn. Dum ne malpli ol duonhoro Gelli eltenadis tiun akran torturon kaj, ĉe la fino, movadis la remilojn maŝine, kvazaŭ per fremdaj manoj. Nok, malgajhumore pensinta pri la kruela pasinteco, revigliĝis kaj aŭskultis: la remiloj estis batantaj dise, per malfortaj, konfuzaj plaŭdoj, preskaŭ ne movante la boaton.
– A ha! Gelli! – diris li. – Revenu sur vian lokon, sufiĉas!
Ŝi ne povis eĉ respondi. Nok, ellasinte la rudron, aliris al ŝi. Malfortaj rebriloj de la akvo permesis al li, kliniĝinte, ekvidi la palan vizaĝon de la junulino kun firme fermitaj okuloj kaj dolore malfermita buŝo. Li kaptis la remilojn, dezirante depreni ilin. Gelli ne tuj ellasis ilin, sed, eĉ ellasante, ŝi plu penis svingi ilin, kiel aŭtomato. Ŝi malfermis la okulojn kaj rektiĝis, duonkonscie ridetante.
– Nu, kio? – kun subita kompato demandis Nok.
– Ne, nenio, – superfortante sin, respondis ŝi, penante tuj restarigi la spiradon. Poste timo de moko aŭ riproĉo devigis ŝin fiere eligi sufiĉe kuraĝan deklaron: – Mi povus longe remi, ĉar la remiloj estas ne tre pezaj… Nur iliaj teniloj estas tro dikaj, – naive aldonis ŝi.
Ili denove interŝanĝis siajn lokojn, kaj Nok enpensiĝis. Li estis iom konfuzita kaj kortuŝita. Sed li penis doni novan direkton al la pensoj, pretaj atente koncentriĝi sur tiu ĉi fiera kiaj bonkora estaĵo. Tamen al li restis tia impreso, kvazaŭ li longe iradis kaj jen ial haltis.
La nuboj densiĝis, la vento komencis batadi per fortaj densaj impetoj. Sur la manon de Nok falis guto de pluvo, kaj en malproksima angulo de la tera obskuro brileris mallonga blua lumo. La boato estis balancata, la akvo minace plaŭdadis. Nok ĵetis rigardon supren, poste, ĉesinte remi, diris:
– Gelli, necesas albordiĝi. Estos fulmotondro. Transatendi ĝin sur la akvo estas neimageble; la boato estos dronigita de pluvo aŭ renversita de vento. Direktu la rudron al la bordo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.