La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


CENT VERSTOJ LAŬ RIVERO

Aŭtoro: Aleksandro Grin

©2026 Geo

La Enhavo

IV

La loko, kien ili albordiĝis, estis apud nealtaj sablaj tuberoj. La vojaĝantoj deiris sur la bordon. Nok, timante, ke la akvo pro la pluvego leviĝos tro alte, kun grandaj penoj entiris la boaton inter tuberoj en naturan sablan kaveton. Laŭ la bordo tiriĝis maldensa, alta arbaro, kiu estis malbona defendo kontraŭ fulmotondra tempesto, kaj Nok decidis, ke necesas averti la junulinon pri tio.

– Ni malsekiĝos, – diris li, – kun kio vi paciĝu anticipe – ne estas loko por kaŝi nin. Ĉu vi timas?

– Ne, sed estas malagrable halti.

– Treege malagrable.

Ili ekstaris sub arbo, malgaje aŭskultante bruon de ties foliaro, sur kiu ekklakis la pluvo. La vento, kvietiĝante por momento, batadis ree, kvazaŭ refortiĝinte, eĉ pli akre kaj furioze. La nuboj, malleviĝintaj super la arbaro kun decidema morneco de atako, sufokis finfine la solan dense bluan interspacon de la ĉielo, kaj la obskuro iĝis plena. Estis orfe kaj malvarme; birdoj, leviĝante sen krio, flugis malalte, per ŝanceliĝanta malkuraĝa flugo. Lumo de fulmo, brilanta dume malofte, sen tondro, montris al Nok trans klifo vulpon, flarantan la aeron, ĝia akra muzelo kaj fleksita antaŭa kruro malaperis momente, same kiel aperis.

La interreĝado de silento kaj fulmotondro finiĝis per tre decida skualo, tuj preninta rapidon de kuriera trajno; en ĝia impeta streĉo arboj kliniĝis kun angulo je tridek gradoj, kaj malgrandaj arbustoj ektremis kiel en febro. Folioj, branĉetoj, diversa ligna rubo ekflugis inter trunkoj, batante al la vizaĝo. Finfine, saltis per terura blua fajro giganta fulmo, la teron furioze ekvipis pluvo, kaj eksplodoj de sovaĝa tondro prisonis la dezertaĵon.

Malsekaj, kiel spongoj en akvo, Gelli kaj Nok staris en konsterno, alpremiĝinte per la dorsoj kaj la nukoj al la trunko. Ili estis sufokiĝantaj. La vento sufokadis ilin; al ĝi helpadis la pluvego de tia monstra malavareco, ke la arbaron baldaŭ plenigis bruo de rojoj, naskitaj de la pluvtorento. Tondro kaj fulmo intermitadis en sovaĝa konkuro, superverŝanta la teron per paroksismoj de ĉiela bruego kaj seninterrompa, tranĉanta la okulon, malvarma, kiel pluvo, lumo, en kies tremo la arboj, ŝajnis, ŝanceliĝas kaj saltetas.

– Gelli! – kriis Nok. – Ni tutegale ne iĝos pli malsekaj. Ni eliru sur malfermitan lokon! Estas danĝere stari sub arbo. Donu la manon, por ne perdiĝi; vidu, kio okazas ĉirkaŭe.

Tenante la junulinon ĉe la mano, ĉiuminute glitante per la piedoj en glitiga koto kaj rigarde serĉante, uzante fulmon, lokon, liberan de arboj, Nok trairis ioman distancon, sed, konvinkiĝinte, ke plue la arbaro plidensiĝas, haltis. Subite li rimarkis fajran senmovan punkton. Ĉirkaŭirinte arbuston, malhelpantan atente pririgardi tiun fenomenon, Nok distingis grandegan fenestroframon, kiu troviĝis tiel proksime de li, ke videblis kandelstumpo, enpikita en botelon, metitan sur tablon.

– Gelli! – diris Nok. – Fenestro, loĝejo, homoj! Jen, jen, rigardu!

Ŝia mano pli forte apogis sur lian manon, la junulino ĝoje ripetis:

– Fenestro, homoj! Jes, mi vidas nun. Ho, Trumvik, ni kuru rapide sub la tegmenton! Nu!

Nok malgajiĝis, kaptita de dubo. Ĝuste loĝejojn kaj homojn li devus eviti en sia stato. Finfine, estante mem elturmentita kaj frostiĝinta, kalkulante, ke en tia sovaĝejo estas malmultaj ŝancoj, ke iu konas priskribon de liaj trajtoj kaj lian fuĝon, kaj por ekstrema okazo esperante al la sorto kaj la revolvero, Nok diris:

– Ni iros, sed, pro Dio, obeu min, Gelli: vi mem klarigu nenion, se oni vin demandos, kiel ni aperis ĉi tie. Ni ne scias, kiu loĝas ĉi tie; ni ne scias, ĉu oni kredos al ni, se ni diros la veron, kaj ĉu ne estos pro tio malagrablaĵoj. Se tio necesos, mi rakontos elpensaĵon, pli versimilan, ol la vero; konsentu, ke la vero de nia stato ja estas escepta.

Gelli malbone komprenis lin; akvo sub la robo fluis laŭ ŝia korpo, subtenante la solan deziron – tuj trafi en sekan lokon kun tegmento.

– Jes, jes, – haste diris la junulino, – sed, mi petas, Trumvik, ni iru!..

Post minuto ili staris ĉe malalta pordo de traba senbarila kaj senkorta kabano.

Nok skuis la pordon.

– Kiu frapas? – ekkriis voĉo trans la pordo.

– Kaptitaj de la fulmotondro, – diris Nok, – ili petas por tempo enlasi ilin.

– Kia diablo! – kun esprimo de mirego, eĉ konsterniĝo respondis la voĉo. – Medor, iru ĉi tien, he, ci, vila pigrulo!

Aŭdiĝis raŭka obtuza bojado.

La nekonato, plu ne malfermante la pordon, demandis:

– Kiom da vi estas?

– Du.

– Kiuj vi estas do, finfine?

– Viro kaj virino.

– De kie ĉi tie aperis virino, kara sinjoro?

– Estas tede komunikiĝi tra la pordo, – deklaris Nok, – enlasu, ni laciĝis kaj malsekiĝis.

Estiĝis mallonga silento; poste la loĝanto de la kabano, solide frapante per io la plankon, kriis:

– Mi vin enlasos, sed memoru, ke Medor estas sen buŝumo, kaj en la manoj mi tenas dutuban karabenon. Eniru po unu; la unua eniru la virino.

Maltrankviligita Gelli ankoraŭfoje dum tiu interparolo sentis forton de la cirkonstancoj, ĵetintaj ŝin en la neordinarajn, neniam spertitajn kondiĉojn. Tamen, ŝi jam iom kutimiĝis. Tintis la forŝovata riglilo, kaj en la malalta, malpura, sed hela ejo aperis la tute malseka, peze spiranta, pala, iomete timiĝinta junulino en ĉapelo, kripligita kaj ŝovita flanken de la pluvo. Gelli staris en flako, momente kreiĝinta sur la planko pro la jupo, algluiĝanta al la kruroj. Poste aperis Nok, en ne malpli mizera aspekto. Ili ambaŭ samtempe diris «uf!» kaj komencis ĉirkaŭrigardi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.