|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() CENT VERSTOJ LAŬ RIVEROAŭtoro: Aleksandro Grin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Nok iom gajiĝis pro tio, ke li veturas, malproksimiĝas disde la vaporŝipo kaj probabla danĝero. Kun la ĉeesto de virino Nok-on pacigis lia dominanta stato; la pasaĝerino estis en lia plena potenco, kaj kvankam tiun potencon li eĉ ne pensis uzi por io ajn malbona, tamen vidi eblon de unupersona regado de la rilatoj estis agrable. Tio iomete mildigis la ĉiaman malvarman malamikecon de Nok al la bela sekso. Li tute ne havis deziron paroli kun Gelli, tamen, ekkonsciinte, ke necesas ja ekscii ion, malklaran por ili ambaŭ, Nok diris:
– Kia estas via nomo?
– Gelli Sod.
– Ni supozu. Ne tiru la rudron tiel abrupte. Ĉu vi distingas la bordon?
– Tre bone.
– Tenu, Gelli, la kurson ĉiam je ĉirkaŭ dudek klaftoj for de la bordo, paralele al ties sinuoj. Se necesos alie, mi diros… Heh!
Li ekkriis tiel, ĉar kroĉis per la remilo subakvan lignan rompaĵon. Sed en la akreco de la ekkrio al la junulino ŝajnis subite io kaŝita el la animo de la nekonato, kio elŝiriĝis nevole kaj, eble, rilate al ŝi. Ŝi konfuziĝis, preskaŭ ektimis. Dekoj da teruraj historioj reviviĝis en ŝia streĉita fantazio. Kiu estas tiu junulo? Kiel povis ŝi fidi al li, eĉ pro la patro? Ŝi eĉ ne scias lian nomon! Terura estis ne tiom la momento de ektimo, kiom la timo timi ĉiam, esti aflikte singardema. En tiu tempo Nok, lasinte la remilojn, bruligis alumeton kaj eksnufis per la pipo; en la lumo de la fajro lia vizaĝo kun mallevitaj al la pipo okuloj, avide pririgardita de Gelli, ŝajnis al la junulino, por ŝia grandega faciliĝo, tute ne terura, – ordinara vizaĝo. Kaj eĉ bela, simpla vizaĝo… Ŝi facile suspiris, preskaŭ trankviligita, des pli ke Nok, ekfuminte, diris:
– Mia nomo estas Trumvik. – Tiun nomon li ĵus elpensis kaj, timante mem forgesi ĝin, ripetis dufoje: – Jes, Trumvik, tiel mi nomiĝas; Trumvik.
Mense, rememorinte mnemonikon, Nok aldonis:
– Truo, vico.
– Ĉu ni longe veturos? – demandis Gelli. – Min devigas hasti malsano de la patro… – Ŝi konfuziĝis, rememorinte, ke Trumvik remas kaj povas percepti tion kiel urĝadon. – Mi diras ĝenerale, proksimume…
– Ĉar mi same tre hastas, – grave diris Nok, – do sciu, ke en miaj interesoj estas ekvidi Zurbaganon ne pli malfrue, ol postmorgaŭ matene. Tiel estos. De ĉi tie ĝis la urbo estas ne pli ol cent verstoj.
– Dankon, – ŝi, timeme ekridinte, sciigis: – Mi havas kelkajn sandviĉojn kaj iomete da fromaĝo… ĉar ni ne povas trovi, do vi…
– Mi same prenis skatolon da sardinoj kaj pecon da pano. Por mi sufiĉas.
«Ĉiuj ili estas materialistinoj, – pensis Nok. – Ĉu mi nun pensis pri sandviĉoj? Ne, mi pensis pri la eterno; la rivero, ĝia fluo estas simbolo de la eterno… kaj – kion ankoraŭ?»
Sed li forgesis, ke, kvankam la humoro plu restis subpremite alta, Nok komencis pensi pri sia sovaĝa, malfacila pasinteco: pri la malpura romano, pri la prizono, pri la decido ĝui fieran koleron kontraŭ la homoj, forlasi ilin por ĉiam, se ne korpe, do anime; pri amo nur al revo, fidela kaj karesa kunulino de kripligitaj vivoj. La maltrankvilo de la penso transiris al liaj muskoloj, kaj li remis, kiel en konkuro. La boato, forte antaŭante la fluon, estis brue pluganta la malhelan akvon.
Gelli pro la strangeco de la stato sentis animleviĝon, ekscitiĝon de plenumita decido. La patro kun intereso aŭskultos rakonton pri ŝiaj aventuroj. Ŝi imagis, ke ŝi ne veturas en boato, sed legas pri virino kun sia nomo en iu libro, kie estas priskribataj arbaroj, ĉasadoj, danĝeroj. Rememorinte la patron, Gelli malgajiĝis. Rememorinte la neglektan kaj stultan doktoron, kuracantan la patron, ŝi estis cerbumanta, kiel ŝi anstataŭigos lin per alia, instalos ordon, pririgardos la kuracilojn, la liton – ĉion. Ŝia agema animo bezonis almenaŭ mense fari ion. Penante eviti novajn riproĉojn de Nok, ŝi ĝis laco konscience movadis la rudron, ne deŝirante la okulojn disde la malhela deklivo de la bordo. Ŝi deziris manĝi, sed ŝi ĝeniĝis. Ili navigis silente dum ĉirkaŭ dek kvin minutoj; poste Nok, same malsatiĝinte, malafable diris:
– Ni manĝu. Lasu la rudron. – Li ellasis la remilojn. – Miaj sardinoj ankoraŭ ne sekiĝis… do prenu.
– Ne, dankon, vi mem.
La junulino, ĉirkaŭvolvinte sin per la plejdo, kviete manĝis. Malgraŭ la mallumo, al ŝi ŝajnis, ke tiu stranga Trumvik moke observas ŝin, kaj la sandviĉoj, kvankam Gelli estis malsata, iĝis malbongustaj. Ŝi hastis finmanĝi. Nok ankoraŭ plu estis morne fosanta en la skatolo per faldebla tranĉilo, kaj Gelli aŭdis, kiel skrapas la fero sur la lado. En ilia diseco, en la nokta silento de la rivero kaj en tiu duonmalsata knarado de la malkomforte manĝanta homo estis io orfa, kaj Gelli malgajiĝis.
– La nokto, ŝajne, ne estos tre malvarma, – diris, tamen facile tremerante pro malvarmeto, la junulino.
Ŝi diris la unuan, kio venis en la kapon, por ke Nok ne pensu, ke ŝi pensas: «Jen li manĝas».
– La vaporŝipo nun restis malproksime de ĉi tie.
Nok ion blekis, misglutis kaj ĵetis la skatolon en la akvon.
– Estas la unua horo de nokto, – diris li, almetinte al alumeto la horloĝon. – Vi, se vi deziras, dormu.
– Sed kiel do la rudro?
– Mi scipovas direkti per remiloj, – insiste ekparolis Nok, – kaj de via dorma direktado per la rudro post du horoj ni surgrundiĝos. Ĝenerale mi dezirus, – kun incitiĝo aldonis li, – ke vi min obeu. Mi estas multe pli aĝa kaj mi scias, kion fari. Vi povas ekkuŝi kaj dormi.
– Vi… estas tre bonkora, – nedecideme respondis la junulino, ne sciante, kio estas tio: ĉu incitiĝo aŭ degno. – Bone, mi ekdormos. Se necesos, bonvolu veki min.
Nok, nenion dirinte, kraĉis.
«Ĉu vi vere pensas, ke mi ne vekos? Certe, ke vekos. Ĉi tie ne estas salono, ĉi tie… Kiel ili scipovas ĉirkaŭvolvi per araneaĵo! «Vi estas tre bonkora»… «Dankon», «Ĉu vi ne trovas, ke»… Ĉio ĉi estas la seksa instinkto, – decidis Nok, – senkonscia rilato al viro. Jes».
Poste li komencis cerbumi, ĉu li veturu al Zurbagano sur la boato, aŭ elboatiĝu je ĉirkaŭ kvin verstoj for de la urbo, – pro sekureco. Informoj pri la aĉeto de la boato kontraŭ freneza monsumo, pri la iluzia Jusa vodko kaj priskribo de liaj trajtoj tute povus dum du diurnoj iĝi sciataj en la ĉirkaŭaĵo. Pretere li ankoraŭfoje laŭdis sin pro la ideo kunpreni Gelli-n, sed ne rifuzi al ŝi. La vojaĝo danke al tio ricevis familian karakteron, kaj kiu pensus, vidante Nok-on en kompanio de junulino, ke tio estas ĵusa bagnulo? Gelli estis nevole helpanta al li. Li decidis esti tolerema.
– Ĉu vi dormas? – demandis Nok, rigardante al la malhela konturo de la poŭpo.
Respondo al li estis io meza inter suspiro kaj dorma flustro. La poŭpo sur la fono malpli hela, ol la boato, ŝajnis malplena; Gelli, evidente, dormis, kaj Nok, por rigardi, kiel ŝi instalis sin, bruligis alumeton. La junulino, envolvinte sin en la plejdon, metis la kapon sur la manojn, kaj la manojn sur la tabulon de la poŭpo; videblis nur la malfermita okulo, la frunto kaj la tempio; ĉio kune ŝajnis lanuga bulo.
– Do sufiĉas pri ŝi, – diris Nok, ĵetante la alumeton. – Kiam virino dormas, ŝi ne malutilas.
Subtenante la necesan direkton per la remiloj, li, konforme al majesta morneco de la nokto, ree ekpensis pri la malgaja pasinteco. Li deziris ekvivi, se li restos viva, tiel, ke ne estu memtrompoj, entuziasmoj kaj pentoj. Antaŭ ĉio necesas esti soleca. Pensante, ke li bonege esploris la homojn (kaj la virinojn speciale), Nok, ardiĝinte, decidis, ekstere restante kun la homoj, interne ne kuniĝi kun ili, kaj tiel, ordoninte al la koro silenti ĉiam, renkonti la finon de siaj tagoj per alta malgajo de saĝulo, scianta ĉiujn terajn vanecojn.
Ĉu ne tiel kronita de famo kaj hargrizo kuracisto vizitas ĉambron de senesperaj malsanuloj, modere ridetante al ĉiuj rigardantaj al li kun timo kaj plendoj?.. «Jes, jes, – diras la vigla aspekto de la kuracisto, – certe, vi troviĝas ĉi tie pro eraro kaj ĉio entute statas bonege»… Tamen, la kuracisto ne estas stultulo: li vidas ĉiujn ulcerojn, ĉiujn difektojn, kaŭzitajn de la malsano, kaj malmulte pensas pri la malsanuloj. Pensi pri la kondamnitoj – se tiel diri – estas senutile. Ili ne estas kompanio por li.
La komparo de si kun kuracisto tre plaĉis al Nok. Li rektiĝis, kuntiris la brovojn kaj malgaje suspiris. En tia humoro pasis la nokto, kaj kiam Nok komencis klare distingi la figuron de plu dormanta Gelli, – ĝis Zurbagano restis iomete pli ol kvardek verstoj. Supraj folioj de bordaj arbustoj ekflagris per kvietaj fajreroj, la rivero estis heliĝanta, humida venteto estis disverŝanta odoron de herbo, fiŝo kaj malseka tero. Nok rigardis al la rigidiĝintaj manoj: la fingroj ŝvelis, kaj la polmoj, kovritaj de kaloj, estis akre brulantaj.
– Tamen tempas veki tiun buduaran homon, – diris Nok pri Gelli. – Tagiĝis, kaj mi ne riskos veturi plu, ĝis malheliĝos.
Li direktis la boaton al sabla golfeto; la boato, puŝiĝinte, haltis, kaj la junulino, nerve ekstarinte, konsternite ĉirkaŭrigardis per ankoraŭ kungluiĝantaj okuloj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.