|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() BLANKAJ NOKTOJAŭtoro: Fjodor Dostojevskij |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Blankaj noktoj (Белые ночи) aperis en la monata revuo Отечественные записки (La Analoj de Patrujo, 1848. №12) kun dediĉo al la rusa verkisto Aleksej Pleŝĉejev (1825–1893), kiu en 1849 kune kun Dostojevskij estis mortkondamnita. Ni aperigas tradukon laŭ la dua eldono, aperinta en 1860; ĉi tiu eldono ne havis la dediĉon al Pleŝĉejev.
[1] Sed eble li aperis por… En la epigrafo estas neĝuste citata fragmento el la poemo Floro (1843) de Ivan Turgenev.
[2] … la Neva avenuo… ĝardeno … kajo. La Neva avenuo, la Somera Ĝardeno kaj la maldekstraborda kajo de la rivero Nevo estis ŝatataj promenejoj.
[3] Fontanka. Fontanka estas eta riverbrako de Nevo en Peterburgo. Ĝi elfluas el Nevo ĉe la Somera ĝardeno kaj enfluas en Nevon post ses kilometroj.
[4] … farbita je la koloro de la Ĉina imperio. Sur la standardo de la imperiestro de Ĉinio estis drako sur flava fono.
[5] … mi jam povis konstati … en kia somerdomo oni loĝas. Insuloj Kamennyj kaj Aptekarskij kaj la Peterhofa vojo estas proksimaj al la urbocentro. Insulo Krestovskij estas urborande, en la delto de Nevo. Pargolovo estas survoje al Finnlando, ekster la urbo. La Nigra rivereto enfluas en Nevon en la norda parto de Peterburgo.
[6] Por mi ĝi iel similas la malfortan kaj malsanan knabinon… Aludo al la ftiza junulino el la sesa strofo de la nefinita poemo Aŭtuno de Puŝkin, publikigita posteume en 1841.
[7] Mia vojo laŭis kanalan kajon… Kanalo de Katarina en la centro de Peterburgo (nun: kanalo Gribojedov).
[8] Nastenjka (Настенька). Karesa derivaĵo de Anastazia (Анастасия).
[9] la “diino de l' fantazio”. Mia diino (1809) de Vasilij Ĵukovskij (1783–1852) estas libera traduko el Goeto.
[10] la sepa kristala ĉielo. Laŭ Aristotelo la ĉielo konsistis el sep senmovaj sferoj; la sepa sfero simbolis beatecon.
[11] … pri kio li revas. La listigitaj personoj, protagonistoj kaj temoj karakterizas la imagon de la tipa romantika revulo. Inter ili estas kelkaj protagonistinoj de Walter Scott: Diana Vernon (Rob Roy); Clara Mawbray (La akvoj de St. Ronan); Effie Deans (La Koro de Midlothian, kies rusa tradicia traduko estas Edinburga prizono); Minna kaj Brenda (La pirato). Jan Hus (1371–1415), gvidanto de la reformacia movado en Ĉeĥio, estis bruligita sur ŝtiparo, kaj Georges-Jacques Danton (1759–1794), unu el la gvidantoj de la Granda Franca Revolucio, estis gilotinita. La konkeron de la tatara ĉefurbo Kazanj (okt 1552) priskribis, interalie, en la patriota epopeo Rusujado (1779) sentimentala poeto Miĥail Ĥeraskov (1733–1807). En la batalo ĉe Berezina (rivero en Bjelorusio) 14–17 nov 1812 la rusa armeo definitive venkis la armeon de Napoleono – el la 75 mil armeanoj de Napoleono restis nur ĉ. 25 mil batalkapablaj soldatoj. Robert la Diablo estas opero de Giacomo Meyerbeer (origina nomo Jakob Liebmann Meyer Beer, 1791–1864). Dufoje estas aludita Puŝkin: “Kleopatra e i suoi amanti” estas la dua temo de la deklamado en La Egiptaj noktoj, kaj la modesta heroino de La dometo en Kolomna supozeble estas prototipo de Nastenjka. Balojn de grafino Aleksandra Voroncova-Daŝkova (1818–1856) vizitis anoj de la cara familio kaj verkistoj; la 9an de februaro 1841 al ŝia balo venis Lermontov, tiam malfavorata de la caro, kaj la grafino estis devigita elkonduki lin tra malparada enirejo.
[12] “tiom longe kaj tenere”! Lermontov tro libere tradukis la poemon de Heine Ili sin amis, sed konfesi…, kiu ne enhavas (same kiel la Esperanta traduko de Kalocsay en Kantoj kaj romancoj, p. 78) la vortojn “tiom longe kaj tenere”.
[13] “Ivanhoe”. Ĉi tiu romano de Walter Scott estis enorme populara en Ruslando.
[14] R,o – ro, s,i – si, n,a – na. La revulo aludas al la dua akto de La barbiro de Sevilo; kun la sama truko: Figaro konsilas al Rosina skribi leteron al la amato, kaj ŝi donas al li la jam pretan leteron.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.