|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() BLANKAJ NOKTOJAŭtoro: Fjodor Dostojevskij |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
– Nu, jen vi ĝisvivis! – ŝi diris al mi ridante kaj premante ambaŭ miajn manojn.
– Mi estas ĉi tie du horojn; vi ne imagas, kio estis okazanta al mi dum la tuta tago!
– Mi imagas, imagas… sed ni iru al la afero. Ĉu vi scias por kio mi venis? Ja ne por babili sensencaĵojn, kiel hieraŭ. Jene: estonte ni devos agi pli saĝe. Mi longe pensis hieraŭ pri ĉio ĉi.
– En kio, en kio esti pli saĝa? De mia flanko mi pretas; sed vere, dum la vivo nenion pli saĝan ol nun mi spertis.
– Ĉu vere? Unue, mi petas vin ne premi tiel forte miajn manojn; due, mi informas vin, ke hodiaŭ mi longe pensis pri vi.
– Kaj kia estis la rezulto?
– La rezulto? Tia, ke necesas ĉion rekomenci, ĉar hodiaŭ mi konkludis, ke vi daŭre estas nekonata por mi, ke hieraŭ mi agis kiel bebo, kiel knabineto, kaj certe mia bonkoreco kulpas pri ĉio, do mi laŭdis min mem, kaj tiel la afero ĉiam finiĝas, kiam ni komencas esplori ion pri ni mem. Kaj por ripari la eraron mi decidis ekkoni vin laŭeble plej detale. Sed ĉar mi povas ekscii pri vi de neniu, vi mem rakontu ĉion, ĉiujn kaŝitajn detalojn. Nu, kia homo vi estas? Rapide komencu, rakontu do vian historion.
– La historion! – mi krietis ektiminte, – la historion! Sed kiu diris al vi, ke mi havas historion? Mi havas neniun historion…
– Sed kiel vi vivis, se vi ne havis historion? – ŝi ridante interrompis min.
– Tute sen ajnaj historioj! Mi vivis, kiel oni ĉe ni parolas, memstare; tio signifas absolute sola – sola, tute sola, – ĉu vi komprenas, kio estas sola?
– Sed kiel sola? Ĉu vi neniam konis iun ajn?
– Ho ne, ja mi konas, tamen mi estas sola.
– Ĉu vi neniam interparolas kun iu ajn?
– Versence – kun neniu.
– Sed kiu vi estas, klarigu! Sed ne, mi konjektas: vi verŝajne havas avinon, same kiel mi. Ŝi estas blinda kaj jam la tutan vivon nenien forpermesas min, kaj pro tio mi preskaŭ ne plu scipovas paroli. Sed post kiam mi iom petolis antaŭ proksimume du jaroj, ŝi komprenis ke ne plu eblas teni min, alvokis min kaj alfiksis per pinglo mian robon al la sia – kaj ekde tiam ni sidas tiamaniere dum tagoj; ŝi trikas ŝtrumpon malgraŭ la blindeco, kaj mi devas sidi apud ŝi, kudri aŭ voĉlegi libron por ŝi – estas tre stranga kutimo, ke mi jam du jarojn estas alpinglita…
– Aĥ, Dio mia, kia plago! Sed ne, mi ne havas tian avinon.
– Sed se ne, do kiel vi povas sidi hejme?
– Aŭskultu, ĉu vi volas scii kio mi estas?
– Nu, jes, jes!
– Versence?
– Plej versence!
– Bonvolu, mi estas tipo.
– Tipo, tipo! Kia tipo? – la junulino ekkriis, ekrideginte tiom laŭte, ke ŝajnis kvazaŭ ŝi ne povis ridi dum tuta jaro. – Vi estas ege amuza! Rigardu: ĉi tie estas benko; ni sidiĝu! Neniu iras ĉi tie, neniu aŭdos nin, kaj – komencu vian historion! Ĉar vi ne plu povos konvinki min, vi ja havas historion, sed vi nur sekretas. Unue, kio estas tipo?
– Tipo? Tipo estas originalulo, estas ridindulo! – mi respondis, mem ekrideginte post ŝia infana rido. – Estas tia karaktero. Aŭskultu, ĉu vi scias kio estas revulo?
– Revulo? Pardonu, ĉu eblas ne scii? Mi mem estas revulo! Foje mi sidas apud la avino, kaj multaj strangaĵoj penetras en la kapon. Do mi komencas revi, kaj post profunda enpensiĝo – mi vere edziniĝas al ĉina princo… De tempo al tempo la revado estas bona! Nu, sed Dio scias! Speciale se oni havas ion alian por pripensi, – la junulino aldonis, ĉi-foje sufiĉe serioze.
– Bonege! Ĉar vi jam estis edziniĝanta al ĉina imperiestro, vi certe komprenos min perfekte. Nu, aŭskultu… sed pardonu, mi ja ankoraŭ ne konas vian nomon.
– Finfine! Vi sufiĉe frue rememoris!
– Aĥ, Dio mia, mi eĉ ne havis ideon, mi fartis bonege sen tio…
– Mia nomo estas Nastenjka[8].
– Nastenjka! Ĉu nur?
– Nur! Ĉu estas malmulte por vi, nesatigebla?
– Ĉu malmulte? Multe, multe, tute male, tre multe, Nastenjka, vi estas bonkorulino se de la unua fojo vi fariĝis Nastenjka por mi!
– Bone! Kaj do?
– Jen, Nastenjka, aŭskultu kia ridinda estas la historio.
Mi sidiĝis apud ŝi en pedante-serioza pozicio, kaj ekparolis kvazaŭ parkere konante la parolon.
– Se vi tion ne scias, Nastenjka, en Peterburgo estas sufiĉe strangaj lokoj. Tiujn lokojn kvazaŭ vizitas ne tiu suno kiu brilas por ĉiuj peterburganoj, sed iu alia nova suno, kvazaŭ aparte mendita speciale por tiuj lokoj, kaj ĝi prilumas ĉion per alia, speciala lumo. En tiuj lokoj, kara Nastenjka, formiĝas kvazaŭ tute alia vivo, ne simila al tiu kiu bolas ĉirkaŭ ni, sed kiu povas esti nur en fabela nekonata regno, sed ne ĉi tie, en nia serioza-troserioza tempo. Tiu vivo estas miksaĵo de io pure fantasta, varme ideala, kaj samtempe kun io (ve, Nastenjka!) pale proza kaj ordinara, por ne diri: absurde banala.
– Fi! Dio mia! Kia antaŭparolo! Kion do mi poste aŭdos?
– Vi aŭdos, Nastenjka (ŝajnas al mi ke mi neniam laciĝos alparoli vin “Nastenjka”), vi aŭdos ke en tiuj lokoj loĝas strangaj homoj – revuloj. Revulo, se oni bezonas detalan difinon, estas ne homo, sed neŭtragenra estaĵo. Kutime li loĝas en neatingebla loko, kvazaŭ li kaŝiĝus eĉ de taglumo, kaj trafinte sian lokon, li gluiĝas al ĝi kiel heliko, aŭ li similas almenaŭ la kuriozan animalon testudo, kiu estas samtempe kaj animalo kaj domo. Kial, laŭ vi, li tiel ŝatas siajn kvar murojn, farbitajn nepre je verda koloro, fulgitajn, enuplenajn kaj nepermeseble fumkovritajn? Kial, se iu el liaj maloftaj konatoj venas viziti lin (sed fine ĉiuj liaj konatoj malaperas), tiu ridinda sinjoro renkontas lin tiom konfuzite, kun tiom ŝanĝita mieno kaj tiom embarasite, kvazaŭ li ĵus faris krimon inter siaj kvar muroj, kvazaŭ li ĵus estus fabrikanta falsajn monpaperojn aŭ iun poemaĉon sendotan al gazeto kun anonima letero, en kiu estas skribite ke la vera aŭtoro de l' poemo jam mortis, kaj ke sankta devo de lia amiko estas publikigi la versojn de l' mortinto?
Kial, diru al mi, Nastenjka, la konversacio inter la du parolantoj pasas stumble? Kial nek rido nek iu ajn vigla vorto prononciĝas de la subite enirinta kaj embarasita amiko, kiu aliokaze tre ŝatas kaj ridon, kaj viglajn vortojn, kaj konversaciojn pri virinoj, kaj pri aliaj gajaj temoj?
Kial, finfine, ĉi tiu konato, verŝajne antaŭnelonga, tuj ĉe la unua vizito (ĉar la dua tiukaze ne estos kaj la konato neniam plu venos) mem tiom konfuziĝas, tiom rigidiĝas spite al sia spriteco (se li nur havas ĝin), rigardante al la stupora vizaĝo de l' mastro, kiu jam tute perpleksiĝis kaj perdis la pensfadenon post gigantaj sed vanaj penoj glatigi kaj buntigi la konversacion, siavice montri monduman konduton, ankaŭ ekparoli pri virinoj kaj almenaŭ per tia obeemo plaĉi al la kompatinda mistrafinto, kiu erare venis al li? Kial finfine la gasto abrupte kaptas la ĉapelon kaj rapide foriras, subite rememorinte pri plejgravega afero, kiu neniam ekzistis, kaj pene liberiginte sian manon el la varma manpremo de l' mastro, ĉiel klopodanta montri sian penton kaj korekti la misojn? Kial ferminte la pordon la konato ridegas kaj tuj ĵuras neniam veni al tiu strangulo, kvankam tiu strangulo fakte estas bonega ulo; sed samtempe li neniel povas rifuzi al sia imago je eta kaprico – li komparas, almenaŭ supraĵe, la mienon de sia ĵusa kunparolinto dum la tuta renkontiĝo, kun aspekto de malfeliĉega katido, kiun infanoj draŝis, timigis kaj ofendis, kruele malliberigis kaj perpleksigis ĝin, kiu finfine kaŝiĝis de ili sub seĝon, en mallumon, kaj tie dum unu horo ĝi devis sidi, snufi kaj purigi sian ofenditan muzeleton per la antaŭaj piedetoj, kaj kiu post tio dum longa tempo malamike rigardis al la naturo kaj vivo kaj eĉ al manĝaĵo, portita de kompatema proviantistino el gemastra manĝejo?
– Aŭskultu, – Nastenjka interrompis, aŭskultinte min kun mirego, malferminte la okulojn kaj buŝon, – aŭskultu: mi tute ne scias kial ĉio ĉi okazis, kaj kial ĝuste vi starigas al mi tiujn amuzajn demandojn, sed mi scias certe, ke tiuj aventuroj okazis ĉiudetale nepre al vi.
– Sendube, – mi respondis kun plej serioza mieno.
– Nu, se sendube, do daŭrigu, – Nastenjka respondis, – ĉar mi tre volas scii, kiel ĉi tio finiĝos.
– Ĉu vi volas scii, Nastenjka, kion nia heroo aŭ, pli ĝuste, mi, ĉar la heroo de ĉi historio estas persone mi, faris en sia ejo; ĉu vi volas scii kial mi tiel perpleksiĝis kaj perdiĝis por la tuta tago pro neatendita vizito de la konato? Ĉu vi volas scii, kial mi tiel skuiĝis, ruĝiĝis kiam mia pordo malfermiĝis, kial mi ne povosciis akcepti la gaston kaj tiel hontinde pereis sub pezo de la propra gastamo?
– Nu jes, jes! – Nastenjka respondis, – ĝuste pri tio temas.
Aŭskultu, vi perfekte rakontas, sed ĉu eblas rakonti iomete malpli perfekte?
Ja vi parolas kvazaŭ voĉlegante libron.
– Nastenjka! – mi respondis per serioza kaj rigora voĉo, pene bridante mian ridemon, – kara Nastenjka, mi scias ke mi rakontas perfekte, sed pardonu min pro tio, ke mi ne scipovas rakonti alie. Nun, kara Nastenjka, nun mi similas la spiriton de reĝo Salomono, kiu mil jarojn estis fermita en vazo sub sep sigeloj, post kiam de ĝi estis forigitaj ĉiuj sep sigeloj. Nun, kara Nastenjka, kiam ni denove renkontiĝis post tiom longa diseco – ĉar mi jam delonge konis vin, Nastenjka, ĉar mi jam delonge serĉis iun, kaj tio signifas ke mi serĉis ĝuste vin kaj ke ni estis destinitaj nun revidiĝi – nun en mia kapo malfermiĝis miloj da klapoj, kaj mi devas ekflui kiel rivero de vortoj por ne sufokiĝi. Do, mi petas,
Nastenjka, ke vi ne interrompu min, sed aŭskultu atente kaj obeeme, alie mi silentiĝos.
– Ne-ne-ne! Neniel! Parolu! Nun mi ne diros eĉ unu vorton.
– Mi daŭrigas. En mia tago estas, mia amikino Nastenjka, unu horo kiun mi eksterordinare amas. Estas ĝuste tiu horo kiam preskaŭ ĉiuj aferoj, deĵoroj kaj devoj finiĝas, kaj kiam ĉiuj rapidas hejmen tagmanĝi, ripozi kaj jam laŭvoje elpensas aliajn gajajn temojn por vespero, nokto kaj la cetera libera tempo. Tiuhore ankaŭ nia heroo – permesu al mi,
Nastenjka, rakonti je la tria persono, ĉar rakonti je la unua persono estas terure hontinde – do tiuhore ankaŭ nia heroo, kiu ne estis senokupa, paŝas post la aliaj. Sed stranga sento de plezuro videblas sur lia pala vizaĝo, kvazaŭ iom ĉifita. Li kun intereso rigardas al vespera sunsubiro, kiu lante estingiĝas en la frida peterburga ĉielo. Dirinte “rigardas”, mi mensogis: li ne rigardas, sed kontemplas iel senkonscie, kvazaŭ laca aŭ okupata tiumomente pri alia pli interesa objekto, kaj pro tio li nur pretere, preskaŭ nevole, povas atenti ĉion ĉirkaŭe. Li kontentas, ĉar li finis ĝis morgaŭ la tedajn oficaĵojn kaj ĝojas kvazaŭ lernejano, forpermesita el klaso al ŝatataj ludoj kaj petoloj. Rigardu al li deflanke, Nastenjka: vi tuj rimarkos ke la ĝojsento jam salubre efikis liajn nervojn kaj morbe incititan fantazion. Jen li ekpensis pri io… pri tagmanĝo, vi pensas? Pri la hodiaŭa vespero? Kion li observas? Ĉu tiun imponan sinjoron, kiu tiel bildece riverencis antaŭ damo, preterveturinta lin en brilanta kaleŝo kun rapidaj ĉevaloj? Ne, Nastenjka, li ne atentas nun tiajn bagatelojn!
Nun li riĉas per sia propra aparta vivo; li subite fariĝis riĉa, kaj adiaŭa radio de l' mallumiĝanta suno ne vane tiel gaje flagris antaŭ li kaj vokis en lia varmigita koro tutan rozarion da impresoj. Nun li apenaŭ rimarkas la vojon sur kiu antaŭe plej eta etaĵo povis konsterni lin. Nun la “diino de l' fantazio”[9] (se vi legis Ĵukovskij, kara Nastenjka) jam ekteksis per la kaprica mano sian oran varpon, kaj komencis disvolvi antaŭ li arabeskojn de neimagebla, mirakla vivo – kaj eble ŝi transportis lin per sia kaprica mano al la sepa kristala ĉielo[10] de sur la bonega granita trotuaro, laŭ kiu li iras hejmen. Provu haltigi lin nun, subite demandu lin: kie li nun staras, laŭ kiuj stratoj li iris? – li verŝajne nenion rememorus, nek kie li iris, nek kie li staras tiumomente, kaj ruĝiĝinte pro ĉagreno, nepre ion elpensus por respekti la decon. Ĝuste pro tio li tiel tremeris, preskaŭ ekkriis kaj timigite ĉirkaŭrigardis kiam unu tre respektinda oldulino ĝentile haltigis lin meze de l' trotuaro kaj komencis demandi lin pri la vojo, kiun ŝi perdis. Paŭtinte pro ĉagreno li pluiras, apenaŭ rimarkante ke kelkaj preterpasantoj ridetis ekvidinte lin kaj postrigardis, kaj ke iu eta knabino, timeme doninte al li la vojon, laŭte ekridis, gapante al lia vasta kontempla rideto kaj mangestoj. Sed la sama fantazio prenis dum sia petola flugado kaj la oldulinon, kaj la scivolemajn preterirantojn, kaj la ridantan knabinon, kaj virojn, kiuj apude vespermanĝas sur siaj barkoj svarmantaj en Fontanka (ni imagu ke tiutempe nia heroo preteriras ĝuste ĝin), petoleme enteksis ĉion kaj ĉiujn en sian kanvason, kvazaŭ muŝojn en araneaĵon. Kaj kun la nova akiraĵo la strangulo jam eniris en sian agrablan neston, jam sidiĝis por manĝi, jam manĝis kaj rekonsciiĝis nur kiam la meditema kaj ĉiam trista Matrjona, kiu lin priservas, jam ĉion forprenis de la tablo kaj donis al li pipon; rekonsciiĝinte li mirigite rememoris, ke li jam ĉion formanĝis tute ne rimarkinte, kiel tio okazis. La ĉambro obskuriĝis; lia animo iĝis malplena kaj melankolia; tuta regno da revoj ruiniĝis ĉirkaŭ li, ruiniĝis senspure, senbrue kaj senknare, forkuris kvazaŭ sonĝo, sed li mem eĉ ne memoras, pri kio li revis. Sed iu malklara sento, pro kiu iom doloras kaj maltrankvilas lia brusto, iu nova deziro tente tiklas kaj incitas lian fantazion kaj nerimarkeble kunvokas tutan aron da novaj fantomoj. En la eta ĉambro regas silento; izoliteco kaj pigremo dorlotas lian imagon; ĝi iom ekflamas, iom ekbolas kvazaŭ akvo en kafkuirilo de la olda Matrjona, senzorge umanta en apuda kuirejo, preparante sian kuiristinan kafon. Jen ĝi jam montras sin per ekflamoj, jen la hazarde kaj sencele prenita libro falas el la manoj de mia revulo, ne leginta eĉ tri paĝojn. Lia fantazio jam denove estas agordita, ekscitita, kaj subite la nova mondo, la nova, ĉarma vivo denove ekbrilis antaŭ li en sia brilega perspektivo. Nova sonĝo – nova feliĉo! Nova injekto de fajna volupta veneno! Ho, ĉu li bezonas la realan vivon! Liavide ni, Nastenjka, vivas pigre, lante, malvigle; liavide ĉiuj ni tre malkontentas pri nia sorto kaj tre splenas pro nia vivo! Tamen vere, rigardu, kiel de la unua rigardo ĉio estas frida, sombra, preskaŭ kolera inter ni… “Povruloj!” – pensas mia revulo. Ne estas mirinde ke li pensas tiel! Rigardu al tiuj fabelaj fantomoj, kiuj tiel ĉarme, kaprice, senlime kaj vaste formiĝas antaŭ li en la fabela viva bildo, ĉe kies centro, kiel la ĉefa persono, estas li mem, nia kara revulo. Vidu, kiom da diversaj aventuroj, kia senfina svarmo de jubilaj revoj. Vi probable demandos: pri kio li revas[11]? Ne necesas demandi! Pri ĉio… Pri destino de poeto unue ne rekonita sed poste kronita; pri amikeco kun Hoffmann;
Bartolomea nokto, Diana Vernon, heroa rolo dum konkero de Kazanj fare de Ivano la Terura, Clara Mawbray, Effie Deans, kunsido de prelatoj kaj Hus antaŭ ili, releviĝo de kadavroj en “Robert la Diablo” (ĉu vi memoras la muzikon? Estas tombeja odoro!), Minna kaj Brenda, batalo ĉe Berezina, voĉlegado de poemo ĉe grafino V. D., Danton, Kleopatra e i suoi amanti, dometo en Kolomna, la propra ĉambreto, kaj apude estas la karulino, kiu aŭskultas lin dum vintra vespero, malferminte la buŝeton kaj okuletojn, same kiel vi nun aŭskultas min, mia eta anĝelo… Ne,
Nastenjka, ĉu bezonatas por li, voluptema pigrulo, la vivo, kiun ni tre deziras? Li pensas ke ĝi estas mizera kaj kompatinda, ne antaŭsentante, ke eble iam ankaŭ li, en iu malfeliĉa horo, por havi unu tagon de tia mizera vivo estos preta fordoni ĉiujn siajn fantastajn jarojn, kaj li fordonos ilin ne por ĝojo, ne por feliĉo, kaj li eĉ ne volos elekti dum la horo de angoro, pento kaj nekonsolebla plago. Sed dum tiu terura tempo ne estas veninta, li nenion deziras, ĉar li estas super deziroj, ĉar li havas ĉion, ĉar li estas trosatigita, ĉar li mem estas kreanto de sia vivo, kiun li kreas ĉiuhore laŭ sia arbitro. Ja tiel facile kaj tiel nature kreiĝas ĉi tiu fabela, fantasta mondo! Kvazaŭ ĝi efektive estus ne fantoma.Vere, mi foje pretas kredi ke tia vivo estas ne ekscito de sentoj, ne miraĝo, ne okul-trompo, sed realo, estanteco, nuno! Kial do, diru Nastenjka, kial en tiuj minutoj la spiro haltas? Kial per io fabela, per iu nekonata arbitro la pulso plirapidiĝas, larmoj ŝprucas el la okuloj de l' revulo, flamas liaj palaj humidaj vangoj kaj per nepriskribebla ĝojo pleniĝas lia tuta ekzisto? Kial tutaj sendormaj noktoj forflugas kiel unu momento en neelĉerpebla gajo kaj feliĉo, kaj kiam aŭroro rozradie ekflagras tra fenestroj, kaj mateniĝo heligas la sombran ĉambron per sia dubinda fantasta lumo (kiel ĉe ni en Peterburgo), nia lacigita kaj turmentita revulo ĵetas sin en liton, kaj ekdormas kun admiraj korhaltoj de sia malsane konsternita spirito kaj kun angore dolĉa kordoloro? Jes, Nastenjka, oni povas trompi sin kaj nevole miskredi, ke la natura, vera pasio emocias lian animon, oni povas nevole kredi, ke estas io viva, tuŝebla en liaj senkarnaj revoj! Ja vera trompo.
Jen, ekzemple, amo inundis lian bruston kun la tuta neelĉerpebla ĝojo, kun ĉiuj suferigaj turmentoj… nur rigardu al li kaj vi konvinkiĝos!
Ĉu vi kredas rigardante al li, kara Nastenjka, ke li vere neniam konis tiun, kiun li tiel amegis en siaj frenezaj revoj? Ĉu vere li vidis ŝin nur en ununuraj tentaj fantomoj, kaj ĉu vere li nur sonĝis la pasion? Ĉu vere ili ne iris man-en-mane dum multaj jaroj de sia kuna vivo – nur ili duope, forĵetinte la tutan mondon kaj kuniginte sian mondon kaj sian vivon kun la vivo de l' amiko? Ĉu ne ŝi en tarda horo de l' disiĝo, ĉu vere ne ŝi kuŝis ploregante kaj angorante sur lia brusto, ne aŭdante ŝtormon tondrintan sub sombra ĉielo, ne aŭdante venton kiu forŝiris kaj forportis larmojn de ŝiaj nigraj palpebroj? Ĉu vere ĉio ĉi estis la revo – kaj tiu ĝardeno, trista, forgesita kaj sovaĝa, kun muskokovritaj padoj, izolita kaj malserena ĝardeno, en kiu ili ofte duope promenis, esperis, sopiris, amis, amis unu la alian tiom longe, “tiom longe kaj tenere”[12]! Kaj tiu stranga praava domo, en kiu ŝi vivis longan tempon izolite kaj malgaje kun la maljuna, sombra edzo, konstante silentema kaj gala, timiganta ilin, timidajn kvazaŭ infanojn, senespere kaj timeme kaŝantaj unu de la alia sian amon? Kiel ili suferis, kiel ili timis, kiel virga kaj pura estis ilia amo kaj kiel kruelaj (tio estas certa, Nastenjka) estis homoj! Kaj, Dio mia, ĉu vere ne ŝin li renkontis poste, malproksime de limoj de sia patrolando, sub fremda ĉielo tagmeza, varma, en mirinda eterna urbo, en bala brilado, ĉe muzika tondro, en palazzo (nepre en palazzo!) droninta en maro da lumoj, sur balkono plektita de mirto kaj rozoj, kie ŝi, rekoninte lin, tuj formetis sian maskon kaj flustrinte: “Mi estas libera”, tremante falis en liajn brakojn kaj, ekkriinte pro ĝojego, ili brakumis unu la alian tuj forgesinte kaj malfeliĉon, kaj disiĝon, kaj ĉiujn turmentojn, kaj la sombran domon, kaj la oldulon, kaj la malserenan ĝardenon en la fora patrolando, kaj la benkon sur kiu post lasta pasia kiso ŝi forŝiriĝis el lia brakumo rigida pro la despera sufero… Ho, Nastenjka, konsentu ke vi tremerus, konfuziĝus kaj ruĝiĝus kiel lernejano, kiu ĵus kaŝis en poŝo pomon ŝtelitan en najbara ĝardeno, se iu alta granda knabo, gajulo kaj ŝerculo, via neinvitita amiko, malfermus vian pordon kaj krius, kvazaŭ nenio okazus: “Mi, amiko, ĵus venis el Pavlovsk!”. Dio mia! La maljuna grafo mortis, venas nepriskribebla feliĉo, – sed ĉi tie homoj venas el Pavlovsk!
Mi patose eksilentis, fininte miajn patosajn eksklamaciojn. Mi memoras, ke mi terure volis kontraŭvole ekridegi, ĉar mi jam sentis, ke en mi moviĝis iu malamika diablido, ke en la gorĝo haltas la spiro, ke la mentono jam tremis, kaj la okuloj pli kaj pli malsekiĝis… mi supozis ke Nastenjka, aŭskultinta min malferminte siajn saĝajn okulojn, ekridegos per sia infana, nehaltigeble gaja rido, kaj mi jam bedaŭris, ke mi ne bridis min kaj vane rakontis tion, kio jam delonge bolis en mia koro, pri kio mi povis paroli glatege, ĉar mi jam delonge preparis la verdikton por mi mem, sed nun mi ne sukcesis min deteni kaj voĉlegis ĝin. Mi konfesas, ke mi ne esperis esti komprenita, sed, je mia miro, ŝi iom silentis, poste premetis mian manon kaj kun timida simpatio demandis:
– Ĉu vi vere tiel travivis la tutan vivon?
– La tutan vivon, Nastenjka, – mi respondis, – la tutan vivon, kaj ŝajnas, ke same mi mortos.
– Ne, tio ne eblas, – ŝi diris maltrankvile, – tiel ne okazos; ja se tiel, ankaŭ mi la tutan vivon sidos ĉe la avino. Aŭskultu, ĉu vi scias ke tiel vivi estas tute nebone?
– Mi scias, Nastenjka, scias! – mi ekkriis ne plu bridante mian senton. – Kaj nun mi pli bone ol iam ajn scias, ke mi vane perdis ĉiujn miajn plej bonajn jarojn! Nun mi tion scias kaj sentas plian doloron pro tiu scio, ĉar Dio mem sendis al mi vin, mian bonkoran anĝelon, por diri kaj pruvi tion al mi. Nun, sidante apud vi kaj parolante kun vi, mi eĉ timas pensi pri la estonteco, ĉar en la estonteco min denove atendos soleco, denove tiu mucida nenecesa vivo; kaj pri kio mi revos, post kiam mi jam estis tiel feliĉa kun vi? Ho, estu benita vi, kara junulino, ĉar vi ne malakceptis min ĉe la unua renkonto, kaj ĉar mi jam povas diri, ke mi vivis dum almenaŭ du vesperoj de mia vivo!
– Ho ne, ne! – Nastenjka kriis, kaj larmetoj ekbrilis en ŝiaj okuloj, – ne, ne plu estos tiel, ni ne disiĝos tiel! Kio estas du vesperoj!
– Ho, Nastenjka, Nastenjka! Ĉu vi scias, ke vi por longe pacigis min kun mi mem? Ĉu vi scias ke mi neniam plu pensos pri mi same malbone, kiel mi faris en iuj momentoj? Ĉu vi scias ke eble mi jam ne plu bedaŭros pro tio ke mi faris en mia vivo krimon kaj pekon – ja tia vivo mem estas krimo kaj peko? Kaj ne pensu ke mi iom troigas, ne pensu tion, Nastenjka, ja min foje atakas minutoj de tia angoro, tia angoro… Ja dum tiaj minutoj ŝajnas al mi ke mi neniam kapablos komenci vere vivi; ĉar ŝajnis al mi ke mi perdis ĉiun takton kaj ĉiun percepton de la nuno, realo; ĉar finfine mi damnis min mem; ĉar post miaj fantastaj noktoj min trafas teruraj minutoj de rekonsciiĝo! Interalie mi aŭdas kiel ĉirkaŭe bruas kaj turniĝas homamaso en viva turbulo, mi aŭdas kaj vidas kiel homoj vivas – vivas reale; mi vidas ke ilia vivo ne estas malpermesita por ili, ke ilia vivo ne rompiĝos kiel sonĝo aŭ vizio, ke ilia vivo estas ĉiam renoviĝanta, eterne juna kaj neniu horo de tiu vivo similas al la alia, dum tre morna kaj banale unutona estas la timida fantazio, sklavino de ombro aŭ ideo, sklavino de unua nubo, kiu subite ŝirmas la sunon kaj angore premas la veran peterburgan koron, kiu tiel vartas sian sunon – sed kia fantazio povas esti en angoro! Mi sentas ke ĝi finfine laciĝas, elĉerpiĝas pro eterna streĉo, tiu neelĉerpebla fantazio, ĉar oni ja maturiĝas, forpelas siajn antaŭajn idealojn: ili dispolveriĝas, dispeciĝas; kaj ĉar mankas alia vivo, do necesas konstrui ĝin el la ruinoj.
Sed intertempe la animo petas kaj volas ion alian! Kaj vane la revulo fosas en siaj malnovaj revoj, kvazaŭ en cindro, serĉante en ĝi almenaŭ iun fajreron por rebruligi ĝin, per revenigita fajro varmigi la fridiĝintan koron kaj revivigi en ĝi ĉion kio antaŭe estis tiel kara, kio kortuŝis, kio boligis la sangon, kio elŝiris larmojn el okuloj kaj tiel belege trompis!
Ĉu vi scias, Nastenjka, kia mi fariĝis? Ĉu vi scias ke mi estas devigita celebri datrevenon de miaj sentoj, datrevenon de tio kio antaŭe estis kara, kio fakte neniam okazis – ĉar la datreveno estas celebrata pri la samaj stultaj, senkarnaj revoj – kaj mi devas fari tion ĉar eĉ tiuj stultaj revoj mankas, ĉar mi ne havas ion por forpeli ilin: ja ankaŭ revoj estas forpeleblaj! Ĉu vi scias ke nun mi ŝatas rememori kaj reviziti en certa tempo la lokojn, kie mi estis propramaniere feliĉa, mi ŝatas konstrui mian nunon agordigante ĝin kun nerevenigebla pasinteco, kaj mi ofte vagas kvazaŭ ombro, senbezone kaj sencele, sur peterburgaj stratetoj kaj stratoj. Kiaj rememoroj! Mi rememoras, ekzemple, ke ĝuste ĉi tie precize antaŭ unu jaro, samtempe kaj samhore sur la sama trotuaro mi vagis same solece, same enue kiel nun! Kaj mi rememoras, ke ankaŭ tiam la revoj estis malgajaj, kaj kvankam pli frue ne estis pli bone, sed mi sentas ke tiam la vivo estis kvazaŭ pli facila kaj pli trankvila, kaj ke tiam mi ne havis la nigrajn pensojn, kiuj nun kroĉiĝas al mi; ke mi ne havis tiujn rimorsojn, mornajn kaj sombrajn rimorsojn, kiuj nek tage nek nokte lasas min trankvila. Kaj mi demandas min: kie estas viaj revoj? Kaj mi balancas la kapon, parolante: kiel rapide flugas la jaroj!
Kaj mi denove demandas min: kion vi faris kun viaj jaroj? Kie vi sepultis vian plej bonan tempon? Ĉu vi vivis aŭ ne? Rigardu, mi diras al mi, rigardu, ke la mondo fariĝas malvarma. Pasos pliaj jaroj, kaj ilin sekvos la morna soleco, venos maljuneco kun bastono, kaj post ili – tristo kaj angoro. Via fantasta mondo paliĝos, ŝtoniĝos kaj velkos viaj revoj, ili forfalos kvazaŭ flavaj folioj de arboj… Ho, Nastenjka! Ja estos malgaje resti sola, tute sola, kaj eĉ ne havi ion por bedaŭri – nenion, vere nenion… ĉar ĉio perdita iam, tute ĉio, ĉio estis nenio, ronda stulta nulo, estis nura revado!
– Nu, ne plu kompatigu min! – Nastenjka elparolis, sekigante larmeton fluintan el ŝia okulo. – Nun fino! De nun ni estos kune; okazu kio ajn al mi, sed ni neniam disiĝos. Aŭskultu. Mi estas simpla junulino, kvankam la avino dungis por mi instruiston; sed, vere, mi komprenas vin, ĉar ĉion kion vi ĵus rakontis al mi, mi mem travivis, kiam la avino alpinglis min al sia robo. Certe mi ne povos rakonti same bone kiel vi, mi ne lernis tion, – ŝi timide aldonis, ĉar ŝi daŭre havis iun respekton al mia patosa parolado kaj al miaj altstilaj vortoj, – sed mi ĝojas, ke vi tute malfermis vin por mi. Nun mi konas vin komplete, konas vin tutan.
Kaj ĉu vi scias? Mi volas rakonti al vi mian historion, tute malkaŝe, kaj kompense vi poste donu konsilon al mi. Vi estas tre saĝa homo; ĉu vi promesas doni al mi la konsilon?
– Aĥ, Nastenjka, – mi respondis, – kvankam mi neniam estis konsilanto, des pli saĝa konsilanto, nun mi vidas ke se ni ĉiam tiel vivos, tio estos tre saĝa kaj ĉiu donos al la alia plurajn saĝajn konsilojn! Nu bone, ĉarma mia Nastenjka, kian konsilon vi volas? Diru al mi rekte; nun mi estas tiel gaja, feliĉa, aŭdaca kaj saĝa, ke mi rapide trovos necesajn vortojn.
– Ne, ne! – Nastenjka interrompis ridante, – mi bezonas ne nur saĝan konsilon, mi bezonas konsilon elkoran, fratecan, kian vi donus se vi jam dum jarcento amus min!
– Bone, Nastenjka, bone! – mi jubilis, – eĉ se mi jam dum dudek jaroj amus vin, mi neniam amus vin pli forte ol nun!
– Donu vian manon! – Nastenjka diris.
– Jen ĝi! – mi respondis, donante la manon.
– Do, ni komencu mian historion!
– Duonon de l' historio vi jam scias, tio signifas ke vi scias ke mi havas maljunan avinon…
– Se la alia duono estas same mallonga kiel ĉi tiu… – mi interrompis ekridinte.
– Silentu kaj aŭskultu. Antaŭ ĉio ni interkonsentu: ne interrompu min, alikaze mi verŝajne ekstumblos. Nu, aŭskultu trankvile.
Mi havas maljunan avinon. Mi loĝas ĉe ŝi ekde la infanaĝo, ĉar miaj patro kaj patrino mortis. Evidente la avino antaŭe estis pli riĉa, ĉar ŝi ankaŭ nun rememoras pri pli bona tempo. Ŝi instruis al mi la francan, kaj poste dungis por mi instruiston. Kiam mi havis dek kvin jarojn (nun mi havas dek sep), la studado finiĝis. Ĝuste tiutempe mi faris la petolaĵon; mi ne diros al vi kion mi faris; sufiĉas mencii ke la afero estis malgrava. Sed iumatene la avino alvokis min kaj diris, ke pro sia blindeco ŝi ne povas kontroli min, prenis la pinglon kaj fiksis mian robon al la sia, kaj tuj diris, ke ni sidos tiel la tutan vivon, se mi ne fariĝos pli bona.
Koncize dirante, komence ne estis eble deiri: mi laboris, legis, studis – ĉiam ĉe la avino. Unufoje mi provis ruzi kaj konvinkis Fjoklan sidiĝi sur mian lokon. Fjokla estas nia servistino, ŝi estas surda. Fjokla sidiĝis anstataŭ mi; la avino tiutempe ekdormis en fotelo, kaj mi foriris gaste al mia amikino. Nu, malbone finiĝis. Dum mia foresto la avino vekiĝis kaj ion demandis, pensante ke mi daŭre sidas trankvile sur la loko. Fjokla vidis ke la avino estas demandanta, sed ŝi mem ne aŭdis la avinon, iom pensis, kion ŝi faru, poste malkroĉis la pinglon kaj forkuris…
Ĉi tie Nastenjka haltis kaj ekridegis. Ankaŭ ni ekridis. Ŝi tuj ĉesis.
– Aŭskultu. Ne moku la avinon. Mi ridas ĉar estas ridinde… kion fari se la avino estas vere tia, tamen mi ŝin iom amas. Nu, tiam mi ricevis la punon: mi estis tuj residigita sur la lokon, kaj eĉ ne estis eble moviĝi.
»Mi ankoraŭ forgesis rakonti ke ni – tio estas la avino – posedas domon, pli ĝuste etan dometon, kun trifenestra fasado, tute lignan, kaj malnovan samkiel la avino; supre estas mezanino. Do tie ekloĝis nova luanto…
– Sekve, estis ankaŭ la malnova luanto? – mi rimarkis pretere.
– Certe estis, – Nastenjka respondis, – kaj li scipovis silenti pli bone ol vi. Vere, li apenaŭ movis la langon. Li estis olduleto, seka, muta, blinda, lama, fine ne plu eblis por li vivi sur la tero, kaj li mortis; kaj poste ni ekbezonis novan loĝanton ĉar ni ne povas nin vivteni sen luanto: la lupago kaj la pensio de la avino estas niaj nuraj enspezoj. La nova loĝanto estis juna homo el alia loko. Ĉar li ne marĉandis, la avino akceptis lin kaj poste ŝi demandis min: “Nastenjka, ĉu nia loĝanto estas juna aŭ ne?” Mi ne volis trompi: “Nu, – mi diris, – avinjo, ne tute juna, sed ne oldulo”. “Kaj ĉu belaspekta?” – la avino demandis.
Mi denove ne volis trompi kaj diris: “Jes, kun bela aspekto”. La avino diris: “Aĥ! Malfeliĉo, malfeliĉo! Mi diras tion al vi, nepinjo, por ke vi ne tro rigardu al li. Kia tempo! Verŝajne, tute malgrava loĝanto, sed ja belaspekta: ne tiel estis antaŭe!”
La avino ŝategis ĉion, kio estis antaŭe! Kaj ŝi estis pli juna antaŭe, kaj la suno estis pli varma antaŭe, kaj kremo antaŭe ne tiel rapide acidiĝis – ĉio antaŭe! Jen mi sidas kaj silentas, sed interne mi pensas: kial la avino mem donas al mi ideon, demandante ĉu la loĝanto estas juna kaj bela. Mi ekpensis tiel, sed tuj rekomencis kalkuli trikmaŝojn, ektrikis ŝtrumpon kaj poste tute forgesis pri tio.
Iumatene la loĝanto venis al ni por ekscii pri la promesita tapetado de la ĉambro. Post kelkaj vortoj komenciĝis interparolo, ĉar la avino estas babilema. Ŝi diras: “Nastenjka, iru al mia dormoĉambro kaj portu la abakon”.
Mi impete stariĝis, ial tute ruĝiĝis kaj forgesis ke mi sidis alpinglita; mi devintus nerimarkeble malkroĉi min, por ke li nenion rimarku, sed mi impetis tiel, ke la avina fotelo moviĝis. Kiam mi ekvidis ke la loĝanto jam ĉion eksciis pri mi, mi ruĝiĝis, stariĝis surloke kaj subite ekploris – estis tiel honte kaj amare tiuminute, ke mi volis vidi nenion en la tuta mondo!
La avino kriis: “Kial vi staras?” – kaj mi eĉ pli… la loĝanto konstatis ke mi hontas pro lia ĉeesto, adiaŭe riverencis kaj tuj foriris!
De tiam mi ĉe ajna koridora bruo estas preskaŭ morta. Mi pensis, ke la loĝanto venas, kaj nerimarkeble por ajna okazo estis malkroĉanta la pinglon. Sed ĉiufoje ne li estis, ne li venis. Post du semajnoj la loĝanto sendis Fjoklan por diri, ke li havas plurajn francajn librojn, kaj ke ĉiuj libroj estas bonaj, do legindaj; kaj ĉu la avino eble volas, ke mi voĉlegu ilin por ke ŝi ne enuu? La avino danke konsentis, ŝi nur konstante demandis, ĉu la libroj estas moralaj, ĉar se la libroj estas senmoralaj, do vi, Nastenjka, ŝi diris, neniel legu ilin, vi lernos pri malbono.
– Sed kion mi lernos, avinjo? Kio estas skribita tie?
– Ha! – ŝi diris, – tie estas skribite kiel junuloj tentas bonmorajn junulinojn, kiel ili kun preteksto pri edziĝo, forportas ilin el la gepatra hejmo kaj poste lasas la malfeliĉulinojn al hazardo de la sorto, kaj tiuj pereas plej plorindmaniere. Mi, – la avino diris, – legis multajn tiajn librojn , kaj ĉio estas tiel bele priskribita, ke la tutan nokton mi sidas, kviete legante. Sed vi, Nastenjka, ne legu ilin. Kiajn librojn, – ŝi diris, – li sendis?
– Estas nur romanoj de Walter Scott, avinjo.
– Romanoj de Walter Scott! Ha, sed eble estas ĉi tie iuj amindumoj.
Rigardu, ĉu li metis en la librojn iun amletereton?
– Ne, avinjo, forestas letereto.
– Rigardu sub la librodorso; foje tiuj apaĉoj ŝovas leteretojn sub la librodorson!
– Ne, avinjo, ankaŭ sub la dorso nenio estas.
– Nu, bone.
Jen ni komencis legi Walter Scott, kaj nur dum unu monato tralegis preskaŭ duonon. Li poste sendis pliajn librojn. Li sendis librojn de Puŝkin, kaj fine mi ne povis vivi sen libroj kaj ĉesis pensi kiel edziniĝi al ĉina princo.
Tiel daŭris longe, ĝis mi hazarde renkontiĝis kun la loĝanto sur la ŝtuparo. La avino sendis min por io. Li haltis, mi ruĝiĝis, ankaŭ li ruĝiĝis; tamen li ekridis, salutis min, demandis pri sano de la avino kaj diris: “Do, ĉu vi tralegis la librojn?” Mi respondis: “Mi tralegis”. “Kion do, – li diris, – vi plej ŝatis?” Mi diris: “Al mi plej plaĉis “Ivanhoe”[13] kaj Puŝkin”. Tiufoje tiel finiĝis.
Post unu semajno ni denove hazarde renkontiĝis sur la ŝtuparo.
Tiam la avino ne sendis min, sed mi mem ion bezonis. Estis la tria horo, kaj je tiu tempo la loĝanto ĉiam venis hejmen. “Saluton!” – li diras.
Ankaŭ mi salutis lin.
– Sed ĉu vi, – li diris, – enuas tutajn tagojn sidante kun la avino?
Kiam li demandis tion, mi, eĉ ne scias kial, tuj ruĝiĝis, ekhontis, kaj denove sentis ofendon, verŝajne ĉar jam aliaj komencis demandi pri tio.
Mi intencis ne respondi kaj foriri, sed ne havis fortojn por tio.
– Aŭskultu, – li diris, – vi estas bonkora junulino! Pardonu min pro miaj vortoj, sed mi certigas vin, ke mi pli ol via avino deziras bonon al vi. Ĉu vi havas iujn amikinojn, kiujn vi povus viziti?
Mi diris, ke mi havas neniun krom Manjo, sed ŝi forveturis al Pskov.
– Aŭskultu, – li diris, – ĉu vi volas viziti teatron kun mi?
– Teatron? Ĉu eblas sen la avino?
– Sed vi, – li diris, – provu iel kaŝe de la avino…
– Ne, mi ne volas trompi la avinon. Adiaŭ!
– Do, adiaŭ, – li diris sed neniel mem reagis.
Sed post la tagmanĝo li venis al ni, sidiĝis kaj longe parolis kun la avino; li demandis, ĉu ŝi vizitas iun, ĉu ŝi havas konatojn, kaj subite diris:
– Hodiaŭ mi luis loĝion en operejo; estos prezentata “La barbiro de Sevilo”. Miaj konatoj volis kuniri, sed poste rifuzis, do la bileto restis ĉe mi.
– “La barbiro de Sevilo”! – la avino ekkriis, – ĉu tiu sama “Barbiro”, kiun oni ludis antaŭe?
– Jes, – li diris, – estas tiu sama “Barbiro”, – kaj li rigardis al mi.
Sed mi jam ĉion komprenis, ruĝiĝis, kaj mia koro pro atendo ekfrapegis!
– Ĉu vere, – la avino diris, – eblas ne scii. Mi mem antaŭe en hejmaj spektakloj rolis Rosinan!
– Do ĉu vi volas veni hodiaŭ? – la loĝanto diris. – Ja la bileto estos vere perdita!
– Nu, verŝajne, ni venu, – la avino diris, – kial ne veni? Ja mia Nastenjka neniam estis en teatro.
Dio mia, kia ĝojo! Tuj ni pretiĝis, vestis nin kaj forveturis. La avino malgraŭ la blindeco deziris aŭskulti la muzikon, kaj krome ŝi estas bonkora oldulino: ŝi plej deziris amuzi min, ja ni mem neniam decidus fari tion. Pri mia impreso de “La barbiro de Sevilo” mi ne rakontu, sed la tutan vesperon la loĝanto tiel bone rigardis min kaj tiel bone parolis, ke mi tuj komprenis, ke matene li volis elprovi min, proponinte ke mi sola veturu kun li. Nu, kia ĝojo! Mi enlitiĝis tiel fiera kaj gaja, mia koro tiel batis, ke mi ricevis etan febron, kaj mi la tutan nokton sonĝdeliris pri “La barbiro de Sevilo”.
Mi esperis ke poste li vizitos nin pli ofte, sed ne tiel okazis. Li preskaŭ tute ĉesis. Unufoje monate li venis sed nur por inviti al teatro.
Eble dufoje ni poste denove vizitis teatron. Sed pri tio mi vere malkontentis.
Mi vidis ke li nur kompatas min ĉar mi estis kvazaŭ en prizono ĉe la avino, nenio pli. Iom post iom io okazis al mi: mi ne povis kviete sidi, mi ne povis legi, mi ne povis labori, jen mi ridis, jen faris iun aĉaĵon al la avino, aŭ simple ploris. Fine mi maldikiĝis kaj preskaŭ malsaniĝis.
La opera sezono finiĝis, kaj la loĝanto tute ĉesis viziti nin; kiam ni havis hazardajn renkontiĝojn – certe, sur la sama ŝtuparo – li silente riverencis tre serioze, kvazaŭ li nenion volus diri; kaj kiam li estis malsuprenirinta preskaŭ al la sojlo, mi ankoraŭ staris meze de la ŝtuparo, ruĝa kvazaŭ ĉerizo, ĉar mia sango ekfluis kapen, kiam ni renkontiĝis.
Nun estas la fino. Precize antaŭ unu jaro, en majo, li venis al ni kaj diris al la avino, ke li fintraktis ĉi tie sian aferon kaj estas denove forironta por unu jaro en Moskvon. Aŭdinte tion, mi paliĝis kaj falis sur seĝon kvazaŭ morta. La avino nenion rimarkis kaj li, anoncinte ke li forveturos de ni, riverencis kaj foriris.
Kion mi povis fari? Mi pensis-pensis, sopiris-sopiris, kaj fine decidiĝis. Sekvatage li devis forveturi, kaj mi decidis ĉion fini tiuvespere post la enlitiĝo de la avino. Tiel okazis. Mi ŝovis en sakon ĉiujn trovitajn robojn, necesajn tolaĵojn, kaj kun la sako enmane, nek viva nek morta, venis en la mezaninon de nia loĝanto. Al mi ŝajnis, ke mi dum tuta horo estis supreniranta laŭ la ŝtuparo. Kiam mi malfermis lian pordon, li ekkriis, rigardante al mi. Li pensis ke mi estas fantomo, kaj impetis por doni al mi akvon, ĉar mi apenaŭ tenis min sur la kruroj. Mia koro batis tiel forte ke doloris min la kapo, kaj la menso malklariĝis.
Kiam mi rekonsciiĝis, mi simple metis mian sakon sur lian liton, sidiĝis apude, kovris la vizaĝon per la manoj kaj larmabunde ekploris. Li ŝajne tuj ĉion komprenis kaj staris antaŭ mi pala kaj tiel malgaje rigardis al mi, ke mia koro ŝrumpegis.
– Aŭskultu, – li komencis, – aŭskultu, Nastenjka, mi nenion povas; malriĉa homo mi estas nun; mi dume nenion havas, eĉ ne indan postenon; kiel ni vivtenus nin se mi edziĝus al vi?
Ni longe parolis, sed mi fine furioziĝis kaj diris, ke mi ne povos vivi ĉe la avino, ke mi fuĝos de ŝi, ke mi ne volas esti alkroĉita per pinglo, ke mi malgraŭ ĉio veturos kun li en Moskvon, ĉar mi ne povos vivi sen li. Kaj honto, kaj amo, kaj digno – ĉio kune parolis en mi, kaj mi preskaŭ konvulsiante falis sur la liton. Mi timegis rifuzon!
Li kelkajn minutojn sidis silente, poste stariĝis, proksimiĝis al mi kaj prenis mian manon.
– Aŭskultu, mia bonkora, mia kara Nastenjka! – li komencis, ankaŭ sufokante larmojn, – aŭskultu. Mi ĵuras ke se iam mi sufiĉe bonstatos por edziĝo, tiam nepre vi faros min feliĉa; mi certigas vin, ke nun nur vi povus feliĉigi min. Aŭskultu, mi veturos al Moskvo kaj restos tie precize unu jaron. Mi esperas ordigi miajn aferojn. Mi ĵuras al vi ke post mia reveno, se vi ne ĉesos ami min, ni estos feliĉaj. Sed nun estas neeble, mi ne povas, mi ne rajtas ion promesi. Sed mi ripetas, ke se post unu jaro tio ne okazos, do iam nepre okazos – certe se vi ne preferos iun alian, ĉar mi ne rajtas kaj ne kuraĝas preni iun vian promeson.
Jen tion li diris al mi kaj forveturis la sekvan tagon. Ni kune decidis nenion diri al la avino. Li deziris tiel. Do, nun mia historio estas preskaŭ finita. Pasis precize unu jaro. Li venis, li jam estas ĉi tie dum tri tagoj, kaj, kaj…
– Kaj kio? – mi ekkriis senpacience dezirante aŭdi la finon.
– Kaj li ĝis nun ne aperis! – Nastenjka respondis, kvazaŭ rekolektante la fortojn. – Li donas neniun vivsignon.
Ĉi tie ŝi haltis, iom silentis, mallevis la kapon, kaj subite, kovrinte la vizaĝon per la manoj, ekploregis tiel, ke mia koro renversiĝis pro ĉi ploregoj.
Mi neniel atendis tian finon.
– Nastenjka! – mi ekparolis per timida kaj kaĵola voĉo, – Nastenjka!
Je Dio, ne ploru! Kial vi scias tion? Eble li ankoraŭ ne aperis…
– Aperis, aperis! – daŭrigis Nastenjka. – Li aperis, mi scias tion. Ni havis interkonsenton, fiksitan ankoraŭ tiam, tiuvespere, antaŭ lia forveturo; kiam ni jam diris ĉion kion mi rerakontis al vi, kaj kiam ni jam decidis ĉion, ni venis ĉi tien por promeni, ĝuste al ĉi tiu kajo. Estis la deka vespere; ni sidis sur ĉi tiu benko; mi ne plu ploris, estis dolĉe aŭdi kion li parolis… Li diris, ke tuj post la alveno li venos al ni, kaj se mi ne rifuzos lin, ni ĉion diros al la avino. Nun li venis al la urbo, mi scias tion, sed ĉi tien li ne venas, ne venas!
Kaj ŝi denove ekploregis.
– Dio mia! Ĉu vere ne eblas helpi en via malfeliĉo? – mi ekkriis stariĝinte de la benko en despero. – Diru, Nastenjka, ĉu eble mi vizitu lin?..
– Ĉu tio eblas? – ŝi demandis, subite levinte la kapon.
– Ne, certe ne! – mi komprenis, rekonsciiĝinte. – Sed jen: skribu leteron.
– Ne, tio ne eblas, tute ne eblas! – ŝi respondis firme, sed jam mallevinte la kapon kaj ne rigardante al mi.
– Kial ne eblas? Pro kio ne eblas? – mi daŭrigis, kaptinte mian ideon. – Sed ĉu vi scias, Nastenjka, kiaspecan leteron? Leteroj ja estas diversaj… Aĥ, Nastenjka, estas tiel! Konfidu min, konfidu! Mi ne donos al vi malbonan konsilon. Ĉio ĉi estas aranĝebla! Vi ja komencis la unuan paŝon – kial do nun…
– Ne eblas, ne eblas! Tio aspektos kvazaŭ mi trudus min…
– Aĥ, mia bonkora Nastenjka! – mi interrompis ŝin ne kaŝante rideton. – Ja ne tiel, certe ne; vi certe rajtas, ĉar li ja promesis al vi.
Mi konkludas laŭ ĉio, ke li estas delikata homo, ke li agis bone, – mi daŭrigis pli kaj pli admirante la logikecon de miaj argumentoj kaj rezonoj, – kiel li agis? Li ligis sin per promeso. Li diris ke se li iam edziĝos, li edziĝos al neniu krom vi; sed por vi li lasis plenan liberon en ajna momento rifuzi lin… tiukaze vi povos fari la unuan paŝon, vi rajtas, vi havas avantaĝon antaŭ li, por liberigi lin de lia promeso…
– Aŭskultu, kiel vi skribus?
– Kion?
– La leteron.
– Mi skribus jene: “Estimata sinjoro…”
– Ĉu nepre necesas komenci per “estimata sinjoro”?
– Nepre! Cetere, kial? Mi pensas…
– Nu, nu! plu!
– “Estimata sinjoro! Pardonu min pro…” Sed ne, tute ne necesas pardonpeti! La fakto mem ĉion repravigas, simple skribu: “Mi skribas al vi. Pardonu mian senpaciencon; sed mi la tutan jaron estis feliĉa pro la espero; ĉu mi kulpas ke mi nun ne povas elteni eĉ unu tagon de dubo?
Nun, kiam vi alvenis, eble vi jam ŝanĝis vian intencon. Do ĉi tiu letero diros al vi, ke mi ne plendas nek akuzas vin. Mi ne akuzas vin pro tio, ke mi ne havas influon al via koro; tia estas mia sorto!
Vi estas nobla homo. Vi ne mokos kaj ne domaĝos pro miaj malpaciencaj linioj. Rememoru, ke ilin skribas kompatinda junulino, ke ŝi estas sola, ke neniu povas nek instrui ŝin nek konsili, kaj ke ŝi neniam povis mem regi sian koron. Sed pardonu min pro tio, ke en mian animon almenaŭ por momentero enŝteliĝis suspekto. Vi ne kapablas eĉ pense ofendi tiun, kiu vin tre amis kaj amas”.
– Jes! Ĝuste tiel mi pensis! – Nastenjka ekkriis, kaj ĝojo ekbrilis en ŝiaj okuloj. – Ho! Vi solvis miajn dubojn, Dio mem sendis vin al mi! Dankon, dankon al vi!
– Pro kio? Ĉu pro tio, ke Dio sendis min? – mi respondis, admire rigardante al ŝia ĝoja vizaĝo.
– Pro io ajn.
– Aĥ, Nastenjka! Ja ni dankas foje iujn homojn nur pro tio ke ili vivas kun ni. Mi dankas vin pro tio ke mi renkontis vin, pro tio ke mi memoros vin dum mia tuta vivo!
– Nu, sufiĉas, sufiĉas! Nun jen: aŭskultu: tiam ni interkonsentis, ke tuj post la alveno li sciigos min pri si per tio, ke li lasos leteron por mi en certa loko, ĉe miaj konatoj, bonkoraj kaj simplaj homoj, kiuj nenion scias pri ĉi tio; aŭ se ne estos eble skribi al mi leteron, ĉar en letero ne ĉiam eblas ĉion rakonti, li je la tago de la alveno venos ekzakte je la deka vespere ĉi tien, kie ni interkonsentis renkontiĝi. Pri lia alveno mi jam scias; sed jam la trian tagon estas nek lia letero nek li mem. Matene mi neniel povas foriri de la avino. Transdonu mian leteron al tiuj bonkoraj homoj, pri kiuj mi diris, ili mem plusendos ĝin, kaj se estos respondo, vi mem alportos ĝin al mi je la deka vespere.
– Sed letero, letero! Ja unue necesos skribi la leteron! Kaj ĉio ĉi okazos eble nur postmorgaŭ.
– Letero… – Nastenjka respondis, iom konfuzite, – letero… sed…
Sed ŝi ne finparolis. Ŝi unue forturnis de mi sian vizaĝeton, roze ruĝiĝis, kaj subite mi trovis en mia mano leteron, evidente jam delonge skribitan, tute pretan kaj fermitan. Iu konata, ĉarma, gracia rememoro fulmis en mia kapo!
– R,o – ro, s,i – si, n,a – na[14], – mi komencis.
– Rosina! – ni ambaŭ ekkantis: mi, preskaŭ brakumante ŝin pro raviĝo; ŝi, ruĝiĝinte tiel forte kiel ŝi kapablis ruĝiĝi kaj ridante spite al la larmoj, kiuj kiel perletoj tremis sur ŝiaj nigraj okulharoj.
– Nu sufiĉas, sufiĉas! Nun adiaŭ! – ŝi diris haste. – Jen la letero por vi, jen la adreso al kiu ĝi estas portenda. Adiaŭ! Ĝis revido! Ĝis morgaŭ!
Ŝi forte premis miajn manojn, kapjesis kaj sage forfulmis en sian strateton. Mi longe staris surloke, adiaŭante ŝin per la okuloj.
“Ĝis morgaŭ! ĝis morgaŭ!” – resonis en mia kapo, kiam ŝi malaperis el mia vido.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.