La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BLANKAJ NOKTOJ

Aŭtoro: Fjodor Dostojevskij

©2026 Geo

La Enhavo

La tria nokto

La hodiaŭa tago estis trista, pluvema, senluma, samkiel mia estonta maljuneco. Min premis tre strangaj pensoj, tre malserenaj perceptoj, en mia kapo amasiĝis demandoj ankoraŭ tre ne klaraj por mi, – sed mankis fortoj kaj deziro solvi ilin. Ne mi kapablis solvi ĉion ĉi!

Ni ne intervidiĝos hodiaŭ. Hieraŭ, kiam ni adiaŭis, la nuboj estis kovrantaj la ĉielon, kaj leviĝis nebulo. Mi diris ke morgaŭ estos malbona tago; ŝi nenion respondis, ŝi ne volis paroli kontraŭ si mem; por ŝi tiu tago estis hela kaj klara, kaj neniu nubo povus ombri ŝian feliĉon.

– Se estos pluvo, ni ne intervidiĝos! – ŝi diris. – Mi ne venos.

Mi pensis ke ŝi eĉ ne rimarkis la hodiaŭan pluvon, tamen ŝi efektive ne venis.

Hieraŭ estis nia tria rendevuo, nia tria nokto…

Tamen ĝojo kaj feliĉo faras homon belega! la koro arde bolas pro amo! Ŝajne, vi volas fluigi vian tutan koron en alian koron, vi volas ke ĉio gaju kaj ridu. Kaj kiom infekta estas ĉi ĝojo! Hieraŭ en ŝiaj vortoj estis tiom da tenero, tiom da favoro al mi estis en ŝia koro… Kiel ŝi zorgis pri mi, estis tre karesema kun mi, tre kuraĝigis kaj varmigis mian koron! Ho, kiom da koketemo pro la feliĉo! Sed mi… Mi kredis ĉion ĉi tute malfalsa, mi pensis ke ŝi…

Sed, Dio mia, kial mi povis pensi tiel? kial mi estis tiom blinda, ja ĉion jam prenis la alia, ĉio estis ne mia; ja, fine, eĉ tiu ŝia tenero, ŝia zorgo, ŝia amo… jes, la amo al mi, – estis nenio alia krom la ĝojo pri baldaŭa renkontiĝo kun la alia kaj la deziro trudi al mi sian feliĉon?..

Kiam li ne venis, kiam nia atendo evidentiĝis vana, ŝi paŭtis, ŝi fariĝis timida kaj ektimis. Ĉiuj ŝiaj movoj kaj vortoj jam fariĝis malpli leĝeraj, petolemaj kaj gajaj. Kaj – stranga afero – ŝi duobligis sian atenton al mi, kvazaŭ senkonscie dezirante verŝi sur min tion, kion ŝi deziris por si mem, kies eventualan nerealigon ŝi mem timis. Mia Nastenjka fariĝis tiel timida kaj tiel ektimis, ke finfine ŝi ŝajne komprenis, ke mi amas ŝin, kaj kompatis mian povran amon. Same ni, kiam ni estas malfeliĉaj, pli forte sentas malfeliĉon de la aliaj; la sento ne rompiĝas, sed koncentriĝas…

Mi venis al ŝi kun la sentoplena koro kaj apenaŭ ĝisatendis la renkontiĝon. Tiam mi ne antaŭsentis tion, kion mi nun perceptas. Ŝi radiis ĝojon, ŝi atendis la respondon. La respondo estis li mem. Li devis veni, alkuri post ŝia voko. Ŝi venis je unu horo pli frue ol mi. Komence ŝi ridegis pri ĉio, ridis pri ĉiu mia vorto. Apenaŭ ekparolinte mi silentiĝis.

– Ĉu vi scias kial mi estas tiel ĝoja? – ŝi diris, – tiel ĝoja rigardi al vi? kial mi tiel amas vin hodiaŭ?

– Kial do? – mi demandis, kaj mia koro ektremis.

– Mi amas vin ĉar vi ne enamiĝis al mi! Se sur via loko estus iu alia, tiu komencus ĝeni, trudi sin, lamenti, li ekmalsanus, sed vi estas tiel aminda!

Ĉi tiam ŝi tre forte premis mian manon, kaj mi preskaŭ ekkriis. Ŝi ekridis.

– Dio! kia amiko vi estas! – ŝi komencis tre serioze post minuto.

– Dio sendis vin al mi! Nu, kio okazus al mi, se nun vi ne estus kun mi?

Vi estas tiel sindonema! Vi tre bone amas min! Post mia edziniĝo ni tre amikos, pli ol gefratoj. Mi amos vin preskaŭ same kiel lin…

Iu terura sopiro ekposedis min tiumomente; tamen io simila al rido ekmoviĝis en mia animo.

– Vi histerias, – mi diris, – vi timas; vi pensas, ke li ne venos.

– Ne diru tiel! – ŝi respondis, – se mi estus malpli feliĉa, mi verŝajne ekplorus pro via nekredemo kaj pro viaj riproĉoj. Sed vi pensigis min kaj donis al mi longan pensotaskon; sed mi pripensos tion poste, kaj nun mi konfesu al vi ke vi parolas la veron. Jes! kvazaŭ mi estus ne mi; mia tuto estas atendanta, kaj mi ĉion sentas iel tro leĝere.

Nu, sufiĉe, ni lasu la sentojn!..

Ĉi tiam aŭdiĝis paŝoj, kaj en la krepusko aperis preterpasanto, kiu iris renkonte al ni. Ni ambaŭ ektremis; ŝi apenaŭ ne ekkriis. Mi ellasis ŝian manon kaj faris geston, kvazaŭ mi volus foriri. Sed ni trompiĝis: ne li estis.

– Kion vi timas? Kial vi lasis mian manon? – ŝi diris, redonante ĝin al mi. – Nu, kial? ni renkontu lin kune. Mi volas ke li vidu, kiel ni amas unu la alian.

– Kiel ni amas unu la alian! – mi ekkriis.

“Ho, Nastenjka, Nastenjka! – mi pensis, – vi tre multon diris per tiu vorto! Pro tia amo, Nastenjka, foje malvarmiĝas la koro kaj la animo peziĝas. Via mano estas frida, la mia – varma kiel fajro. Vi estas blinda,

Nastenjka!.. Ho! kiel neeltenebla estas feliĉa homo en certa momento!

Sed mi ne povas pro tio koleri kontraŭ vi!..”

Fine mia koro tropleniĝis.

– Aŭskultu, Nastenjka! – mi ekkriis, – ĉu vi volas scii kio estis okazanta al mi dum la tuta tago?

– Jes, kio okazis? tuj rakontu! Kial vi ĝis nun silentis!

– Unue, Nastenjka, mi plenumis ĉiujn viajn komisiojn, donis la leteron, vizitis viajn bonkorajn amikojn: poste mi revenis hejmen kaj ekdormis.

– Ĉu nur? – ŝi interrompis ridante.

– Jes, preskaŭ nur, – mi respondis kontraŭvole, ĉar en miaj okuloj jam estis aperontaj stultaj larmoj. – Mi vekiĝis unu horon antaŭ nia rendevuo, sed fartis tiel kvazaŭ mi ne dormus. Mi ne scias kio okazis al mi. Mi iris por rakonti ĉion ĉi al vi, kvazaŭ por mi la tempo haltus, kvazaŭ la nura percepto, la nura sento devus postresti eterne en mi ekde tiu tempo, kvazaŭ la nura minuto devus daŭri eterne kaj kvazaŭ haltus mia tuta vivo… Kiam mi vekiĝis, ŝajnis al mi ke mi rememoris iun muzikan motivon, delonge konatan, ie antaŭe aŭditan, forgesitan kaj dolĉan. Ŝajnis al mi, ke la tutan vivon ĝi strebis forlasi mian animon, kaj nur nun…

– Aĥ, Dio mia, Dio mia! – Nastenjka interrompis, – kial ĉio estas tia? Mi ne komprenas eĉ unu vorton.

– Aĥ, Nastenjka! mi volas iel transdoni al vi ĉi tiun strangan impreson… – mi komencis per kompatinda voĉo, en kiu ankoraŭ kaŝiĝis espero, eĉ se tre malproksima.

– Sufiĉas, ĉesu, sufiĉas! – ŝi ekparolis, kaj en unu momento ŝi konjektis, ruzulino!

Subite ŝi fariĝis iel nekutime parolema, gaja, petolema. Ŝi prenis mian manon, ridis, volis ke ankaŭ mi ridu, kaj ĉiu mia konfuzita vorto reeĥis en ŝi per tre sonora kaj tre longa rido… Mi estis ekkoleranta, ŝi subite ekkoketis.

– Aŭskultu, – ŝi komencis, – tamen mi iom bedaŭras ke vi ne enamiĝis al mi. Kiel oni komprenu la homon post tio! Sed tamen, sinjoro necedemulo, vi ne povas ne laŭdi min pro tio ke mi estas tiel simpla. Mi rakontas ĉion al vi, rakontas ĉion, ajnan stultaĵon penetrintan en mian kapon.

– Aŭskultu! Ĉu estas la dek-unua horo, ŝajne? – mi diris, kiam ritma sonorilado ekzumis de malproksima urba turo. Ŝi subite haltis, ĉesigis la ridon kaj kalkulis.

– Jes, la dek-unua, – ŝi diris per timida, nedecidema voĉo.

Mi tuj pentis pro tio ke mi timigis ŝin, deviginte ŝin kalkuli la horojn, kaj mi damnis min pro tiu paroksismo de malico. Mi ektristis pro ŝi kaj ne sciis kiel mi kompensu mian pekon. Mi ekkonsolis ŝin, komencis serĉi kaŭzojn de lia foresto, diversmaniere argumenti, pruvi.

Tiam neniun estis eble trompi pli facile ol ŝin, kvankam ĉiu en simila situacio iel ĝoje akceptas iun ajn konsolon, kaj tre ĝojas se troviĝas almenaŭ ombro de repravigo.

– Estas ja ridinda afero, – mi komencis, pli kaj pli ardiĝante kaj admirante la nekutiman klarecon de mia argumentado, – ja li ne povis veni; vi ankaŭ min trompis kaj enlogis, Nastenjka, kaj mi perdis temposenton…

Vi nur pensu: li apenaŭ povis ricevi la leteron; eble li ne povas veni nun, eble li respondos, sed lia letero venos ne pli frue ol morgaŭ.

Mi morgaŭ je la aŭroro iros por ĝi kaj tuj sciigos vin. Imagu, finfine, mil probablaĵojn: ekzemple, li forestis hejme kiam venis la letero, kaj li eble ankoraŭ ne legis ĝin? Ja ĉio povas okazi…

– Jes, jes! – Nastenjka respondis, – mi eĉ ne pensis pri tio; certe, ĉio povas okazi, – ŝi daŭrigis per la plej cedema voĉo, sed en ĝi, kvazaŭ ĝena disonanco, aŭdeblis iu alia fora ideo. – Jen kion faru, – ŝi daŭrigis, – iru morgaŭ laŭeble plej frue kaj, se vi ricevos ion, tuj sciigu min. Ja vi scias kie mi loĝas? – Kaj ŝi komencis ripetadi sian loĝadreson.

Poste ŝi fariĝis tre tenera, tre timida kun mi… Ŝi, ŝajne, aŭskultis atente kion mi estis diranta al ŝi; sed kiam mi demandis ion al ŝi, ŝi silentis, embarasiĝis kaj forturnis de mi sian kapon. Mi rigardis en ŝiajn okulojn – efektive: ŝi ploris.

– Nu, ĉu eblas, ĉu eblas? Aĥ, kia infano vi estas! Kia infanaĵo!..

Sufiĉe!

Ŝi provis rideti, trankviliĝi, sed ŝia mentono skuiĝis kaj la brusto plu tremetis.

– Mi pensas pri vi, – ŝi diris post minuto da silento, – vi estas tiel bonkora, ke mi estus ŝtona se ne sentus tion. Sciu, kio venis en mian kapon: mi komparis vin kun li. Kial li ne estas vi? Kial li ne estas tia kia vi estas? Li estas pli malbona ol vi, kvankam mi amas lin pli ol vin.

Mi respondis nenion. Ŝi ŝajne atendis, ke mi diru ion.

– Certe, mi eble ankoraŭ ne tute komprenas lin, ne tute konas lin. Sciu, ke mi ĉiam kvazaŭ timus lin; li ĉiam estis tiel serioza, kvazaŭ fiera. Certe, mi scias, ke li nur aspektas tia, sed en lia koro estas pli da tenero ol en la mia… Mi memoras, kiel li rigardis min kiam mi, vi ja memoras, venis al li kun la saketo; sed tamen mi iel tro estimas lin, sed tio ja signifas ke ni ne estas egalaj?

– Ne, Nastenjka, ne, – mi respondis, – tio signifas ke vi amas lin pli ol ĉion en la mondo, kaj amas lin pli ol vin mem.

– Jes, eble estas tiel, – la naiva Nastenjka respondis, – sed sciu, kio venis en mian kapon. Tamen nun mi parolos ne pri li, sed ĝenerale; ĉio ĉi jam delonge estis venanta en mian kapon. Aŭskultu, kial ni ĉiuj ne vivas kiel fratoj kun fratoj? Kial plej bona homo ĉiam kvazaŭ ion kaŝas de la alia kaj silentas? Kial oni ne diras tuj, kio estas en la koro, se oni scias ke la vortoj ne estos vane forĵetitaj? Sed efektive ĉiu aspektas kvazaŭ li estus pli severa ol li vere estas, kvazaŭ ĉiuj timus ofendi siajn sentojn, per tuja montro de ili…

– Aĥ, Nastenjka! la veron vi diras; sed ja tio okazas pro multaj kialoj, – mi interrompis, kaj tiam mi mem pli ol iam ajn bridis miajn sentojn.

– Ne, ne! – ŝi respondis kun profunda emociiĝo. – Jen vi, ekzemple, ne estas simila al la aliaj! Mi vere ne scias, kiel eblas rakonti al vi, kion mi sentas; sed ŝajnas al mi, ke vi ekzemple… almenaŭ nun… ŝajnas al mi ke vi ion oferas al mi, – ŝi timide aldonis, ĵetinte al mi rigardon. – Pardonu min pro tio ke mi tiel parolas kun vi: ja mi estas simpla junulino; mi ja ankoraŭ tre malmulton vidis en la mondo kaj, vere, foje ne scias paroli, – ŝi aldonis per la voĉo, tremanta pro iu kaŝita sento, kaj intertempe provante rideti, – sed mi nur volis diri al vi ke mi dankas, kaj ke ankaŭ mi ĉion ĉi sentas… Ho, Dio donu al vi feliĉon pro tio! Ja tio, kion vi rakontis al mi tiam pri via revulo, estas absoluta malvero, aŭ alivorte, mi volas diri, ke tio neniel koncernas vin. Vi estas resaniĝanta, vi vere estas tute alia homo ol tiu kiun vi mem priskribis.

Se vi iam amos iun, donu Dio al vi feliĉon kun ŝi! Sed al ŝi mi nenion deziras, ĉar ŝi estos feliĉa kun vi. Mi scias, mi mem estas virino, kaj vi devas kredi min, kiam mi diras tion al vi…

Ŝi silentiĝis kaj forte premis mian manon. Ankaŭ mi nenion povis diri pro emociiĝo. Pasis kelkaj minutoj.

– Evidente li ne venos hodiaŭ! – ŝi finfine diris, levinte la kapon.

– Malfrue!

– Li venos morgaŭ, – mi diris per la plej certa kaj firma voĉo.

– Jes, – ŝi aldonis fariĝinte gaja, – mi mem nun komprenas ke li venos nur morgaŭ. Do ĝis revido! ĝis revido! Se estos pluvo, mi eble ne venos. Sed postmorgaŭ mi venos, nepre venos, malgraŭ ĉio kio okazos al mi. Nepre estu ĉi tie; mi volas vidi vin, mi ĉion rakontos al vi.

Kaj poste, kiam ni estis adiaŭantaj, ŝi etendis al mi la manon kaj diris serene rigardante al mi…

– Ja de nun ni ĉiam estos kune, ĉu ne?

Ho! Nastenjka, Nastenjka! Se vi scius, kiel sola mi nun estas!

Kiam sonoris la naŭa horo, mi ne povis plu sidi en la ĉambro, vestis min kaj eliris, malgraŭ malbona vetero. Mi estis tie, sidis sur nia benko.

Mi poste venis al ilia strateto, sed ekhontis kaj revenis, ne rigardinte al iliaj fenestroj, ne ĝisirinte kelkajn paŝojn ĝis ilia domo. Mi revenis hejmen kun tia angoro, kiun mi neniam havis. Kia humida, kia enuiga tempo! Se estus bona vetero, mi promenus tie la tutan nokton…

Sed ĝis morgaŭ, ĝis morgaŭ! Morgaŭ ŝi rakontos ĉion al mi.

Tamen hodiaŭ letero mankis. Sed, verŝajne, tiel devas esti. Ili jam estas kune…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.