La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BLANKAJ NOKTOJ

Aŭtoro: Fjodor Dostojevskij

©2026 Geo

La Enhavo

La kvara nokto

Ho Dio, kiel ĉio ĉi finiĝis! Kia estis la fino de ĉio ĉi!

Mi venis je la naŭa horo. Ŝi jam estis tie. Mi ankoraŭ de malproksime rimarkis ŝin; ŝi staris same kiel tiam, je la unua fojo, apoginte sin al la kaja balustrado, kaj ne aŭdis kiam mi venis al ŝi.

– Nastenjka! – mi alvokis ŝin, perforte sufokante mian emociiĝon.

Ŝi rapide turniĝis al mi.

– Nu! – ŝi diris, – nu! Rapide!

Mi rigardis ŝin perpleksigite.

– Nu, kie estas la letero? Ĉu vi alportis la leteron? – ŝi ripetis, kaptinte per la mano la balustradon.

– Ne, mi ne havas leteron, – fine mi diris, – ĉu li ankoraŭ ne venis?

Ŝi terure paliĝis kaj longan tempon rigardis al mi senmove. Mi ruinigis ŝian lastan esperon.

– Nu, estu tiel! – fine ŝi diris per spasmanta voĉo, – estu tiel, se li tiel forgesas min.

Ŝi mallevis la okulojn, poste volis rigardi al mi, sed ne povis.

Pliajn kelkajn minutojn ŝi estis ekreganta sian emociiĝon, sed subite forturniĝis, sin apoginte al la kaja balustrado, kaj ekploregis.

– Ĉesu, ĉesu! – mi ekparolis, sed mankis al mi fortoj por daŭrigi rigardante al ŝi, kaj kion do mi povus diri?

– Ne konsolu min, – ŝi diris plorante, – ne parolu pri li, ne diru ke li venos, ke li ne forlasis min tiel kruele, tiel malhumane, kiel li faris.

Pro kio, pro kio? Ĉu io misa estis en mia letero, en tiu damnita letero?

Ĉi tiam la ploregoj interrompis ŝian voĉon; mia koro estis disŝiriĝanta, dum mi rigardis al ŝi.

– Ho, ĉi tio estas tre malhumane-kruele! – ŝi rekomencis. – Nek unu linio, nek unu linio! Se li almenaŭ respondus ke li ne bezonas min, ke li rezignas de mi; sed li ne skribis eĉ unu linion dum la tutaj tri tagoj!

Por li estas facile ofendi, ofendegi la povran, sendefendan junulinon, kies kulpo estas nur ke ŝi amas lin! Ho, kiom multe mi travivis dum ĉi tiuj tri tagoj! Mia Dio! Mia Dio! Kiam mi rememoras ke mi mem venis al li, ke mi humiligis min antaŭ li, ploris, petegis de li almenaŭ guton da amo… Kaj post tio!.. Aŭskultu, – ŝi pluparolis, returnante sin al mi, kaj ŝiaj nigraj okuletoj ekbrilis, – ja ne estas tiel! Ĉi tiel ne povas esti; estas malnature! Aŭ vi aŭ mi eraras; eble li ne ricevis la leteron? Eble li daŭre scias nenion? Ĉu oni povas, pripensu mem, diru al mi, je Dio, klarigu al mi – mi ne povas tion kompreni – ĉu oni povas tiel barbare kaj kruele konduti, kiel li kondutis al mi! Neniu vorto! Sed oni povas pli kore rilati eĉ al plej lasta homo en la mondo. Eble li ion aŭdis, eble iu kalumniis pri mi al li? – ŝi ekkriis, demandante min. – Kiel, kiel vi pensas?

– Aŭskultu, Nastenjka, mi venos morgaŭ al li kiel via komisiito.

– Kaj?

– Mi demandos lin pri ĉio, mi rakontos al li ĉion.

– Kaj do?

– Vi skribos leteron. Ne diru “ne”, Nastenjka, ne diru “ne”! Mi devigos lin respekti vian agon, li ekscios ĉion, kaj se…

– Ne, mia amiko, ne, – ŝi interrompis. – Sufiĉas! Neniun vorton plu, neniun vorton de mi, neniun linion – sufiĉas! Mi ne konas lin, mi ne plu amas lin, mi lin for…ge…sos…

Ŝi ne finparolis.

– Trankviliĝu, trankviliĝu! Sidiĝu ĉi tie, Nastenjka, – mi diris, sidigante ŝin sur la benkon.

– Sed mi estas trankvila. Ne zorgu! Estas bagatelo! Estas larmoj, ili sekiĝos! Ĉu vi pensas ke mi pereigos min, ke mi dronigos min?

Mia koro sentoplenis; mi volis ekparoli sed ne povis.

– Aŭskultu! – ŝi daŭrigis, preninte mian manon, – diru: ĉu vi farus tiel? Ĉu vi forlasus tiun, kiu mem venus al vi? Ĉu vi antaŭ ŝiaj okuloj senhonte mokus ŝin pro ŝia febla, stulta koro? Ĉu vi gardus ŝin? Ĉu vi imagus ke ŝi estis sola, ke ŝi ne povosciis kontroli sin, ke ŝi ne povis gardi sin de la amo al vi, ke ŝi ne kulpas, ke ŝi, finfine, ne kulpas… Ke ŝi nenion faris!.. Ho, mia Dio, mia Dio!

– Nastenjka! – mi finfine kriis, ne plu povante teni mian emociiĝon, – Nastenjka! Vi torturas min! Vi vundas mian koron, vi mortigas min, Nastenjka! Mi ne povas silenti! Mi devas finfine paroli, eldiri tion, kio amasiĝis ĉe mi ĉi tie, en la koro.

Parolante tion mi stariĝis de sur la benko. Ŝi prenis mian manon kaj mirigite rigardis al mi.

– Kio okazis al vi? – ŝi demandis.

– Aŭskultu! – mi diris firme. – Aŭskultu min, Nastenjka! Ĉio, kion mi diros al vi, estos absurda, ĉio estos nerealigebla, ĉio estos stulta!

Mi scias ke tio neniam povos okazi, sed mi ja ne povas silenti. Je viaj nunaj suferoj, mi anticipe petegas vin pardoni min!..

– Do, kio, kio? – ŝi diris, ĉesinte plori kaj fikse rigardante al mi, dum stranga scivolemo brilis en ŝiaj mirigitaj okuloj, – kio okazis al vi?

– Tio estas nerealigebla, sed mi amas vin, Nastenjka! Jen kio! Nu, nun ĉio estas dirita! – mi diris, svinginte la manon. – Nun vi scios, ĉu vi povos paroli kun mi same kiel vi ĵus parolis, ĉu vi povos, finfine, aŭdi tion, kion mi diros al vi.

– Kio, kio do? – Nastenjka interrompis, – kio do sekvas el tio?

Mi ja delonge sciis ke vi amas min, sed ĉiam ŝajnis al mi ke vi amas min simple, amas iel ajn. Aĥ, mia Dio, mia Dio!

– Komence estis simple, Nastenjka, kaj nun, nun… mi estas ĝuste tia, kia estis vi, veninte al li kun via saketo. Malpli bone ol vi, Nastenjka, ĉar li tiam amis neniun, sed vi ja amas.

– Kion vi diras al mi! Mi, vere, tute ne komprenas vin. Sed aŭskultu, por kio – ne, ne por kio, sed kial – vi ja tiel faris, kaj tiel neatendite… Dio! Mi diras stultaĵojn! Sed vi…

Nastenjka tute konfuziĝis. Ŝiaj vangoj ekflamis; ŝi mallevis la rigardon.

– Kion fari, Nastenjka, kion do mi faru? Mi kulpas, mi misuzis…

Sed ne ja, mi ne kulpas, Nastenjka; mi tion aŭdas, sentas, ĉar mia koro diras ke mi pravas, ĉar mi neniel povas ofendi vin, neniel humiligi! Mi estis via amiko; nu, ankaŭ nun mi estas amiko; mi neniel perfidis. Jen miaj larmoj fluas – ili neniun ĝenas. Ili sekiĝos, Nastenjka…

– Sed sidiĝu, sidiĝu, – ŝi diris, sidigante min sur la benkon, – ho, mia Dio!

– Ne! Nastenjka, mi ne sidiĝos; mi jam ne plu povas troviĝi ĉi tie, vi jam ne plu povas vidi min; do mi ĉion diros kaj foriros. Mi volas diri nur ke vi neniam ekscius ke mi amas vin. Mi sepultus mian sekreton. Mi ne torturus vin nun, ĉi-minute, per mia egoismo. Ne! Sed mi ne povis nun elteni; vi mem ekparolis pri tio, vi kulpas, vi kulpas pri ĉio, sed mi ne. Vi ne povas forpeli min de vi.

– Jes ja, mi ne forpelas vin. Jes! – Nastenjka parolis, kaŝante laŭeble sian konfuziĝon, kompatindulino.

– Ĉu vi ne forpelas min? Ĉu vere! Tamen mi mem volis fuĝi de vi. Mi do foriros, sed komence mi ĉion klarigu, ĉar mi ne povis sidi kiam vi parolis, kiam vi ploris ĉi tie, kiam vi turmentiĝis pro tio ke, nu, ke (mi konkretigos, Nastenjka) vi estis malakceptata, ke oni forpuŝis vian amon; mi sentis, mi aŭdis ke en mia koro estas tiom da amo al vi,

Nastenjka, tiom da amo!.. Kaj fariĝis tiel amare ĉar mi ne povas helpi vin per ĉi amo… kaj la koro disŝiriĝis, kaj mi – mi ne povis silenti, mi devis paroli, Nastenjka, mi devis paroli!..

– Jes, jes! Diru al mi, parolu al mi tiele! – Nastenjka diris kun nepriskribebla movo. – Eble ŝajnas al vi strange ke mi parolas kun vi tiel, sed… parolu! Mi poste diros al vi! Mi ĉion rakontos al vi!

– Vi kompatas min, Nastenjka; vi simple kompatas min, mia amiketo!

Nu, kio pereis, tio estas pereinta! Kio estas dirita, tio ne estas revenigebla. Ĉu ne? Do vi ĉion scias nun. Nu, jen tio estas la deirpunkto.

Do bone! Nun ĉio ĉi estas perfekta, sed nur aŭskultu. Kiam vi sidis kaj ploris, mi pensis (Ho, lasu min diri, pri kio mi pensis!), mi pensis ke (sed tio, Nastenjka, certe ne povus esti), mi pensis ke vi… mi pensis ke vi iel… nu, tute iel flanke, ne plu amas lin. Tiam – mi pensis pri tio kaj hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, Nastenjka – tiam mi farus tiel, mi nepre farus tiel ke vi ekamu min: ja vi diris, vi mem diris, Nastenjka, ke vi preskaŭ tute ekamis. Do, kio plu? Jen estas preskaŭ ĉio, kion mi volis diri; restas aldoni kio estus okazonta se vi ekamus min; nur tion kaj nenion pli!

Aŭskultu, mia amikino – ja malgraŭ ĉio vi estas mia amikino – mi certe estas homo simpla, malriĉa, tute sensignifa, sed ne pri tio temas (mi diras ne tion, Nastenjka, pro mia konfuziĝo), sed mi tre amus vin, tre amus, kaj se vi estus plu amanta lin kaj daŭrigus ami tiun, kiun mi ne konas, vi tamen ne estus rimarkinta ke mia amo estas iel peza por vi. Vi nur aŭdus, vi nur ĉiuminute sentus, ke apud vi batas dankoplena, dankoplena koro, arda koro, kiu por vi… Ho, Nastenjka, Nastenjka!

Kion vi faris kun mi!

– Ne ploru, mi volas ke vi ne ploru, – Nastenjka diris, rapide stariĝante de sur la benko, – ni iru, ekstaru, venu kun mi, sed ne ploru, ne ploru, – ŝi diris, sekigante miajn larmojn per sia tuko, – do nun ni iru; mi eble ion diros… Jes, se li nun forlasis min, se li forgesis min, eĉ se mi plu amas lin (mi ne volas trompi vin)… sed aŭskultu, respondu al mi. Se mi, ekzemple, ekamus vin, tio signifas se mi nur… Ho, amiko mia, amiko mia! Kiam mi pensas, ke tiam mi estis ofendanta vin, mokante vian amon kaj laŭdante vin pro tio, ke vi ne enamiĝis!.. Ho Dio! Kial mi ne antaŭvidis tion, kial mi ne antaŭvidis, kial mi estis tiel stulta, sed… do, do, mi decidiĝis, mi diros ĉion.

– Aŭskultu, Nastenjka, ĉu vi scias, kion mi faros? Mi foriros de vi, jen tion! Mi nur turmentas vin. Nun vi havas rimorsojn ĉar vi mokis, sed mi ne volas, jes, ne volas ke vi, krom via malfeliĉo… mi, certe, kulpas,

Nastenjka, sed adiaŭ!

– Haltu, aŭskultu min: ĉu vi povas atendi?

– Kion atendi, kiel?

– Mi amas lin; sed tio ĉesos, tio devos ĉesi, tio ne povos ne ĉesi; mi sentas, ke tio jam finiĝas… Ĉu eblas scii, eble tio jam hodiaŭ finiĝos ĉar mi malamegas lin, ĉar li primokis min, sed vi ploris ĉi tie kune kun mi, ĉar vi ne rezignus min, kiel li faris, ĉar vi amas, sed li ne amas min, ĉar mi, fine, mem amas vin… jes, amas! Mi amas vin samkiel vi amas min; ja mi mem diris tion al vi pli frue, ja vi aŭdis – mi amas vin ĉar vi estas pli bona ol li, ĉar vi estas pli nobla ol li, ĉar, ĉar li…

La emociiĝo de la kompatindulino estis tiel forta, ke ŝi ne finparolis, apogis sian kapon sur mian ŝultron, poste sur la bruston kaj amare ekploris. Mi konsolis ŝin, sed ŝi ne povis ĉesi; ŝi daŭre premis mian manon kaj plorsingulte parolis: “Atendu, atendu, tuj mi ĉesos! Mi volas diri al vi… ne pensu pri ĉi larmoj – ili estas pro la senforteco, atendu ĝis finiĝos…” Finfine ŝi ĉesis plori, forskuis la larmojn kaj ni ekiris plu.

Mi volis ekparoli, sed ŝi ankoraŭ longe petis min atendi. Ni eksilentis…

Finfine ŝi kolektis sian tutan kuraĝon kaj ekparolis.

– Jen kio, – ŝi komencis per la febla kaj tremanta voĉo, en kiu tamen subite eksonoris io kio pikis rekte mian koron kaj dolĉe ekdoloris en ĝi, – ne pensu ke mi estas tiel nekonstanta kaj flirtema, ne pensu ke mi povas tiel rapide forgesi kaj perfidi… Mi amis lin dum la tuta jaro kaj, mi ĵuras je Dio, ke mi neniam, neniam eĉ pense estis malfidela al li. Li neglektis tion; li mokis min – estu tiel! Sed li vundis min kaj ofendis mian koron. Mi… mi ne amas lin, ĉar mi povas ami nur tion kio estas grandanima, kio komprenas min, kio estas nobla; ĉar mi mem estas tia, li ne meritas min, – nu, estu tiel! Li faris pli bone, ol se mi poste senesperiĝus eksciinte kia li estas… Nu, finite! Sed ĉu eblas scii, mia bonkora amiko, – ŝi daŭrigis, premante mian manon, – ĉu eblas scii, eble mia tuta amo estis nur trompo de sentoj, fantazio; eble ĝi komenciĝis petole, bagatele, ĉar mi estis kontrolata de la avino? Eble mi devas ami alian sed ne lin, ne tian homon sed alian, kiu kompatus min kaj, kaj… Nu, ni lasu, ni lasu tion, – Nastenjka interrompis sin, anhelante pro la emociiĝo, – mi volis diri al vi nur… Mi volis diri ke se, malgraŭ tio ke mi amas lin (ne, amis lin), se malgraŭ tio vi ankoraŭ diros… Se vi sentas ke via amo estas tiel granda, ke vi povos fine forpuŝi el mia koro mian antaŭan amon… Se vi volos kompati min, se vi ne volos lasi min sola en mia sorto, sen konsolo, sen espero, se vi volos ami min ĉiam kiel vi nun amas, do mi ĵuras ke la dankemo… ke mia amo finfine meritos vian amon… Ĉu vi akceptos mian manon nun?

– Nastenjka! – mi ekkriis, anhelante pro plorego, – Nastenjka!..

Ho, Nastenjka!..

– Nu, sufiĉas, sufiĉas! Nun estas tute sufiĉe! – ŝi ekparolis, pene ekregante sin, – nun ĉio estas dirita, ĉu ne? Jes? Kaj vi estas feliĉa, kaj mi estas feliĉa; do plu estu neniu vorto pri tio; atendu, kompatu min…

Parolu pri io alia, mi petegas!

– Jes, Nastenjka, jes! Sufiĉas pri tio, nun mi estas feliĉa, mi…

Nastenjka, ni ekparolu pri alia, rapide, rapide ni ekparolu; jes! Mi pretas.

Kaj ni ne sciis pri kio paroli, ni ridis, ni ploris, ni estis dirantaj milojn da vortoj sen logiko kaj ideo; ni jen iris laŭ la trotuaro, jen subite estis revenantaj kaj transirantaj la straton; poste ni estis haltantaj kaj denove iris al la kajo; ni similis infanojn.

– Nun mi loĝas sola, Nastenjka, – mi ekparolis, – sed morgaŭ… Mi certe estas malriĉa, mi ricevas nur mil ducent rublojn jare, sed ne gravas…

– Certe ne gravas, kaj la avino havas pension; sed ŝi ne ĝenos nin.

Necesas preni la avinon.

– Certe, necesas preni la avinon. Sed nur Matrjona…

– Aĥ, ja ankaŭ ni havas Fjoklan!

– Matrjona estas bonkora, ŝi havas nur unu mankon: ŝi ne havas imagokapablon, Nastenjka, tute neniun imagokapablon; sed ne gravas!

– Tute egale; ambaŭ povos esti kune; sed vi morgaŭ transloĝiĝu al ni.

– Kiel? Al vi! Bone, mi pretas.

– Jes, vi luos ĉe ni. Ni havas supre mezaninon; ĝi estas vaka; estis loĝantino, olda nobelino, ŝi forveturis, kaj mi scias ke la avino volas loĝigi junulon. Mi diris: “Kial junulon?” Sed ŝi diris: “Simple, mi estas maljuna, sed ne pensu, Nastenjka, ke mi volas svati vin”. Mi do konjektis, ke tiucele.

– Aĥ, Nastenjka!..

Ni ambaŭ ekridis.

– Nu, sufiĉe, sufiĉe. Sed kie vi loĝas? Mi forgesis.

– Tie, ĉe ponto N., en la domo de Barannikov.

– Ĉu estas la granda domo?

– Jes, estas la granda domo.

– Aĥ, mi scias, tiu domo estas bona, sed vi forlasu ĝin kaj rapide transloĝiĝu al ni.

– Jam morgaŭ, Nastenjka, jam morgaŭ; tie mi iom ŝuldas pro la loĝejo, sed estas bagatelo… Baldaŭ mi ricevos salajron…

– Sciu, eble mi private instruos; mi mem studos kaj instruos private…

– Jen bonege… kaj mi baldaŭ ricevos gratifikon, Nastenjka…

– Do morgaŭ vi estos mia loĝanto…

– Jes, kaj ni veturos al la “Barbiro de Sevilo”, ĉar oni baldaŭ denove prezentos ĝin.

– Jes, ni veturos, – Nastenjka diris ridante, – sed ne, prefere ni vizitu ne la “Barbiron” sed ion alian.

– Nu bone, ion alian, certe estos pli bone, ja mi ne konjektis.

Tiel parolante ni ambaŭ iris kvazaŭ en haladzo, en nebulo, kvazaŭ ni mem ne scius kio okazas al ni. Ni estis jen haltantaj kaj longe parolantaj starante sur unu loko, jen denove ekirantaj kaj venantaj Dio-sciaskien; kaj denove ridis, denove larmis… Jen Nastenjka subite deziris iri hejmen, mi ne aŭdacis kontraŭi kaj volis akompani ŝin al ŝia hejmo; ni ekiris kaj subite post kvaronhoro retrovis nin sur la kajo ĉe nia benko.

Jen ŝi suspiris kaj denove larmeto aperis en ŝia okulo; mi fariĝis timida kaj ektimis… Sed ŝi tuj premis mian manon kaj plu trenis min denove vagi, babili, paroli.

– Nun tempas, tempas por mi iri hejmen; mi supozas ke estas tre malfrue, – Nastenjka diris fine, – ni ĉesu infanumi!

– Jes, Nastenjka, sed mi ne povos ekdormi; mi ne iros hejmen.

– Ankaŭ mi, ŝajne, ne ekdormos; sed vi akompanu min.

– Nepre!

– Sed ĉi-foje ni nepre atingu la hejmon.

– Nepre, nepre…

– Ĉu vi promesas?.. Ĉar ja necesas iam reveni hejmen!

– Mi promesas, – mi respondis ridante.

– Do, ni iru!

– Ni iru.

– Rigardu la ĉielon, Nastenjka, rigardu! Morgaŭ estos mirakla tago; kia blua ĉielo, kia luno! Rigardu! Tiu flava nubo tuj ŝirmos ĝin; rigardu, rigardu!.. Ne, ĝi preterpasis. Ja rigardu, rigardu!..

Sed Nastenjka ne rigardis la nubon, ŝi staris silente kaj senmove; post unu minuto ŝi komencis iel timide, tre proksime alpremiĝi al mi.

Ŝia mano ektremis en la mia; mi rigardis al ŝi… Ŝi pli forte apogis sin sur min.

Tiumomente preter ni pasis junulo. Li subite haltis, atente rigardis al ni kaj poste faris kelkajn pliajn paŝojn. Mia koro ektremis…

– Nastenjka, – mi diris mallaŭte, – kiu li estas, Nastenjka?

– Estas li! – ŝi respondis flustre, alpremiĝante al mi eĉ pli proksime, eĉ pli treme… Mi apenaŭ sukcesis ne fali.

– Nastenjka! Nastenjka! Estas vi! – aŭdiĝis la voĉo post ni, kaj tiumomente la junulo proksimiĝis al ni…

Mia Dio, kia krio! Kiel ŝi tremeris! Kiel ŝi elŝiriĝis el mia brakumo kaj impetis renkonte al li!.. Mi staris kaj rigardis al ili kvazaŭ morta. Sed tuj post kiam ŝi etendis sian manon al li, tuj post kiam ŝi ĵetis sin en lian brakumon, ŝi returniĝis al mi, aperis apud mi kvazaŭ vento, kvazaŭ fulmo, kaj antaŭ mia rekonsciiĝo ŝi brakumis mian kolon kaj forte, varme kisis min. Poste, ne dirinte al mi eĉ unu vorton, ŝi denove impetis al li, prenis liajn manojn, kaj ektrenis lin post si.

Mi longe staris kaj rigardis al ili… Fine ambaŭ malaperis el mia vido.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.