La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BLANKAJ NOKTOJ

Aŭtoro: Fjodor Dostojevskij

©2026 Geo

La Enhavo

La mateno

Miaj noktoj finiĝis matene. La tago estis nebona. Pluvis, kaj la pluvo malgaje frapis miajn vitrojn; la ĉambro estis malluma, surstrate estis sensune. Mia kapo doloris kaj ŝanceliĝis; la febro nerimarkite aperis en miaj membroj.

– Estas letero por vi, karulo, sendita per la urba poŝto, la poŝtisto alportis, – Matrjona diris super mi.

– Letero! De kiu? – mi kriis, abrupte saltstariĝante de sur la seĝo.

– Mi ne scias, karulo, rigardu, eble tie estas skribite de kiu.

Mi rompis la sigelon. Ŝia estis la letero!

“Ho, pardonu, pardonu min! – Nastenjka skribis al mi, – mi petegas surgenue, pardonu min! Mi trompis kaj vin kaj sin. Estis sonĝo, vizio… Mi konsumiĝis pro vi hodiaŭ, pardonu, pardonu min!..

Ne kulpigu min, ĉar mi neniel ŝanĝiĝis antaŭ vi; mi diris ke mi amos vin, mi amas vin ankaŭ nun, pli ol amas. Ho Dio! Se mi povus ami ambaŭ vin samtempe! Ho, se vi estus li!”

“Ho, se li estus vi” – traflugis en mia kapo. Mi rememoris viajn vortojn, Nastenjka!

“Dio scias, kion mi farus por vi nun! Mi scias ke vi fartas peze kaj sopire. Mi ofendis vin, sed vi scias – se oni amas, oni nelonge memoras ofendon. Ja vi amas min!

Mi dankas vin! Jes! Mi dankas vin pro tiu amo. Ĉar en mia memoro ĝi gravuriĝis kiel dolĉa sonĝo, kiun oni longe memoras post la vekiĝo; ĉar mi ĉiam memoros tiun momenton, kiam vi tre frate malkovris al mi vian koron, kaj tre noble donace akceptis mian mortigitan koron, por ĝin gardi, flegi, kuraci… Se vi pardonos min, la memoro pri vi estos altigita en mi per la eterna sento, dankoplena al vi, kiu sento neniam velkos en mia animo… Mi gardos ĉi memoron, mi estos fidela al ĝi, mi ne perfidos mian koron: ĝi estas tro konstanta. Ankoraŭ hieraŭ ĝi tiel rapide revenis al tiu, al kiu ĝi eterne apartenis.

Ni renkontiĝos, vi venos al ni, vi ne forlasos nin, vi ĉiam estos mia amiko, frato… Kaj kiam vi revidos min, vi donos al mi la manon… ĉu?

Vi donos ĝin al mi, vi pardonis min, ĉu ne? Vi ja same amas min?

Ho, amu min, ne forlasu min, ĉar mi tre amas vin ĉi-momente, ĉar mi meritas vian amon, ĉar mi estos aminda… mia kara amiko! Venontsemajne mi edziniĝos al li. Li revenis enamiĝinta, li neniam forgesis pri mi… Vi ja ne koleros pro tio, ke mi skribis pri li. Sed mi volas veni al vi kune kun li; vi ŝatos lin, ĉu ne?

Do pardonu, memoru kaj amu vian Nastenjka”.

Mi longe relegis ĉi leteron; larmoj estis venontaj al miaj okuloj.

Finfine ĝi elfalis el miaj manoj, kaj mi kovris la vizaĝon.

– Karulo! Hej, karulo!

– Kio, oldulino?

– Mi forigis la tutan araneaĵon de la plafono; nun vi povas eĉ edziĝi, inviti gastojn, kaj do samtempe…

Mi rigardis al Matrjona. Ŝi estis ankoraŭ vigla, juna oldulino, sed mi (mi ne scias kial) subite imagis ŝin kun estingiĝinta rigardo, kun sulkoj survizaĝe, klinita, kaduka… mi ne scias kial sed ŝajnis al mi ke ankaŭ mia ĉambro maljuniĝis same kiel la oldulino. La muroj kaj la plankoj velkis, ĉio paliĝis; araneaĵo multobliĝis. Mi ne scias kial, sed kiam mi rigardis tra la fenestro, ŝajnis al mi ke ankaŭ la domo, staranta kontraŭe, kadukiĝis kaj paliĝis, ke la stukaĵo sur la kolonoj dispeciĝis kaj defalis, ke la kornicoj nigriĝis kaj fendiĝis, kaj la denskoloraj malhele flavaj muroj fariĝis pigaj.

Aŭ eble sunradio, subite elrigardinta el post nubego, denove kaŝiĝis trans pluvnubon, kaj ĉio denove paliĝis antaŭ miaj okuloj; aŭ eble antaŭ mi pormomente vidiĝis tre malafable kaj malgaje perspektivo de mia estonteco, kaj mi ekvidis min tia kia mi estas nun, ĝuste dek kvin jarojn poste, maljuniĝinta, en la sama ĉambro, same sola, kun la sama Matrjona, kiu dum tiuj jaroj fariĝis neniom pli saĝa.

Sed mi ne memoras mian ofendon, Nastenjka! Mi ne pelas malhelan nubon sur vian klaran, senombran feliĉon, mi ne angorigas vian koron per amara riproĉo, kaj ne devigas ĝin angore bati dum momento de beato, mi ĉifas neniun el la teneraj floroj, kiujn vi enplektis en viajn nigrajn buklojn, kiam vi proksimiĝis kun li al altaro… Ho, neniam, neniam! Estu via ĉielo ĉiam klara, estu via kara rideto ĉiam serena kaj senombra, estu vi benita pro la minuto da beato kaj feliĉo, kiun vi donis al alia, soleca, dankema koro!

Mia Dio! Minuto da beato! Ĉu tio estas malmulta por la tuta vivo de homo?..

Tradukis el la rusa lingvo Grigorij Arosev


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.