|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() BLANKAJ NOKTOJAŭtoro: Fjodor Dostojevskij |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Sed eble li aperis por[1] Ivan Turgenev |
Estis mirakla nokto, tia nokto, kia povas okazi eble nur kiam ni junas, kara leganto. La ĉielo estis tiom stelplena kaj hela, ke rigardinte al ĝi oni nevole devis demandi sin: ĉu sub tia ĉielo povas vivi diversaj koleraj kaj kapricaj homoj? Ankaŭ ĉi tiu demando estas juneca, kara leganto, tre juneca, sed Dio ofte sendu ĝin en vian animon!.. Parolante pri kapricaj kaj diversaj koleraj sinjoroj mi ne povis ne rememori mian prudentan konduton dum tiu tuta tago. De la mateno min ekturmentis iu mirinda angoro. Subite ŝajnis al mi, ke min, solulon, ĉiuj forlasas kaj ke ĉiuj malproksimiĝas de mi. Certe, ĉiu rajtas demandi: kiuj estas tiuj “ĉiuj”? Ja kvankam mi loĝas en Peterburgo jam ok jarojn, mi havas ĉi tie preskaŭ neniun konatiĝon. Kaj kiucele mi bezonis konatiĝojn? Mi sen tio konas la tutan Peterburgon; kaj tial ŝajnis al mi, ke ĉiuj forlasas min, kiam la tuta Peterburgo leviĝis kaj subite forveturis al somerdomoj.
Mi timis resti sola kaj dum tri tagoj mi vagis en la urbo profunde angorigita, tute ne komprenante kio okazas al mi. Jen mi venis al la Neva avenuo, jen al ĝardeno, jen mi vagis sur kajo[2] – nenie estis iu el la konataj homoj, kiujn mi dum la tuta jaro kutimis vidi certaloke en certa horo. Ili certe ne konas min, tamen mi konas ilin. Mi bone konas ilin.
Mi preskaŭ esploris iliajn vizaĝojn; kaj mi admiras ilin kiam ili gajas, kaj mi splenas kiam ili nebuliĝas. Mi preskaŭ amikiĝis kun oldulo, kiun mi ĉiutage renkontas en certa horo ĉe Fontanka[3]. Lia vizaĝo estas tre grava kaj meditoplena; li daŭre flustras subnaze kaj svingas la maldekstran brakon, dum en la dekstra li tenas longan nodoplenan bastonon kun orumita bastonkapo. Li eĉ rimarkis min kaj simpatias kun mi. Se je la certa horo mi hazarde ne troviĝus tiuloke ĉe Fontanka, mi certas ke lin trafus spleno. Pro tio ni foje preskaŭ riverencas unu antaŭ la alia, speciale kiam ni ambaŭ estis bonhumoraj. Antaŭ nelonge, kiam ni ne vidis nin du tagojn kaj la trian renkontiĝis, ni jam prenis la ĉapelojn por levi ilin salute, sed ni ĝustatempe rekonsciiĝis, mallevis la brakojn kaj afable preteriris unu apud la alia. Mi konas ankaŭ domojn. Kiam mi iras, ĉiu domo preskaŭ kuras antaŭ mi straten, rigardas min per ĉiuj fenestroj kaj apenaŭ ne parolas: “Saluton; kiel vi fartas? ankaŭ mi, danke al Dio, estas sana, maje oni aldonos al mi plian etaĝon”. Aŭ: “Kiel vi fartas? morgaŭ oni komencos ripari min”. Aŭ: “Mi preskaŭ forbrulis kaj ektimis” k.t.p. Mi havas inter ili favoratojn, kelkaj estas miaj bonaj amikoj; unu el ili intencas ĉi-somere ricevi kuracadon fare de arkitekto. Mi intence vizitos ĝin ĉiutage, por ke tiu kuracado ne malutilu ĝin, gardu ĝin Dio!.. Mi neniam forgesos la historion de tre bela helroza dometo.
Ĝi estis tre ĉarma negranda ŝtona dometo, kiu tiom afable rigardis al mi kaj tiom fiere rigardis al siaj plumpaj najbaroj, ke mia koro ĝojis kiam mi preteriris ĝin. Sed pasintsemajne mi iris laŭ la strato kaj, rigardante al la amiko, mi subite aŭdis ĝemon: “Oni kolorigas min je flava farbo!”
Misuloj! barbaroj! Oni nenion kompatis: nek kolonojn, nek kornicojn, kaj mia amiko flaviĝis kiel kanario. Mia galo preskaŭ elfluis pro tio, kaj mi ĝis nun ne povis rendevui kun mia kripligita povrulo, kiu estis farbita je la koloro de la Ĉina imperio[4].
Do, leganto, nun vi komprenas, kiamaniere mi konas la tutan Peterburgon.
Mi jam diris ke dum tri tagoj min turmentis maltrankvilo, ĝis mi divenis la kialon. Kaj surstrate mi malbonfartis (tiu forestas, alia forestas, kie perdiĝis ĉi tiu?), kaj ankaŭ hejme mi ne fartis bone. Du vesperojn mi serĉis: kio mankas al mi en mia hejmo? kial tiom maloportunas resti tie? – kaj mi embarasite observis la verdajn fulgokovritajn murojn, plafonon ĉirkaŭitan de araneaĵo, kiun sukcese disvastigis Matrjona, trarigardis la tutan meblaron, esploris ĉiun seĝon pensante, ke eble en tio estas la problemo? (ĉar eble mi misfartas pro tio, ke almenaŭ unu mia seĝo staras ne tiel kiel hieraŭ) rigardis postfenestre, kaj ĉio estis vana… neniom faciliĝis mia stato! Mi eĉ alvokis Matrjonan kaj tuj patrece riproĉetis ŝin pro la araneaĵo kaj ĝenerale pro la malzorgemo; sed ŝi nur mirigite rigardis al mi kaj foriris ne respondinte eĉ unu vorton, kaj la araneaĵo ĝis nun bonorde pendas sur sia loko. Finfine mi nur ĉi-matene konjektis pri kio temas. Ah ha! ja oni forfuĝas de mi al somerdomoj! Pardonu la trivialan vorteton, sed mi ne pensis pri altpoeziaj vortoj… ĉar ja ĉio kio estis en Peterburgo aŭ transloĝiĝis aŭ estis transloĝiĝanta al somerdomoj; ĉar ĉiu respektinda solidaspekta sinjoro, prenanta fiakron, tuj antaŭ miaj okuloj estis fariĝanta respektinda familiestro, kiu post rutinaj oficaj taskoj veturas leĝere somerdomen en la sinon de sia familio; ĉar ĉiu preteriranto havis nun jam tute specialan aspekton, kiu preskaŭ parolis al ajna renkontito: “Ni, gesinjoroj, ĉi tie estas nur pretere, sed post du horoj ni foriros al la somerdomo”. Kiam malfermiĝis fenestro, kiun komence frapetis subtilaj sukere blankaj fingretoj, kaj poste aperis kapo de ĉarma junulino, vokanta vendiston kun florpotoj – al mi tuj ŝajnis, ke tiuj floroj estas aĉetataj miscele, ne por ĝui printempon kaj florojn en sufoka urba apartamento, kaj ke tre baldaŭ ĉiuj translokiĝos al somerdomo kaj kunportos la florojn. Eĉ pli, mi tiel progresis en mia nova speco de malkovrado, ke mi jam povis konstati senerare, nur laŭ aspekto, en kia somerdomo oni loĝas[5]. Enloĝantojn de la insuloj Kamennyj kaj Aptekarskij kaj de la Peterhofa vojo distingis aparta fajneco de manieroj, dandecaj someraj kostumoj kaj belegaj fiakroj, en kiuj ili venis en la urbon. Enloĝantoj de Pargolovo kaj de pli foraj lokoj tuj “sugestis” per sia prudento kaj solideco; tiujn de la insulo Krestovskij distingis senemocie gaja aspekto. Kiam mi renkontis longan procesion de ŝarĝoveturigistoj, pigre paŝantaj kun bridoj ĉe ĉaroj, plenigitaj per montoj da diversaj mebloj, tabloj, seĝoj, turkaj kaj neturkaj sofoj kaj cetera hejma aĵaro, sur kiu ofte sidis, supre de la ĉaro, maldika kuiristino gardanta mastran havaĵon kiel plej karan trezoron; aŭ kiam mi rigardis al boatoj, peze ŝarĝitaj per hejmaĵoj, glitantaj laŭ Neva aŭ Fontanka al la Nigra rivereto aŭ al la insuloj – tiuj ĉaroj kaj boatoj dekobliĝis, centobliĝis en miaj okuloj; ŝajnis ke ĉio leviĝis kaj ekmoviĝis, ĉio estis karavane translokiĝanta al somerdomoj; ŝajnis ke la tuta Peterburgo minacis dezertiĝi, kaj mi finfine ekhontis, ofendiĝis kaj ĉagreniĝis pro tio, ke mi havis nek lokon nek kialon por iri al somerdomo.
Mi pretis foriri per ĉiu ĉaro, forveturi kun ĉiu solidaspekta sinjoro prenanta fiakron; sed neniu invitis min; kvazaŭ oni forgesus min, kvazaŭ mi vere fremdus por ili!
Mi marŝis multe kaj longe, kaj mi jam sukcesis, laŭ mia kutimo, forgesi kie mi troviĝas, sed subite mi venis al unu el la urbopordoj.
Mi tuj ekgajis, transiris la barieron kaj ekiris preter semitaj kampoj kaj gresejoj; mi ne perceptis lacon, sed sentis per mia tuto ke iu ŝarĝo forfalas de mia animo. Ĉiuj preterveturantoj rigardis al mi tiel afable, ke ili preskaŭ salutis min per kapklinoj; ĉiuj tre ĝojis pro io, senescepte ĉiuj fumis cigarojn. Ankaŭ mi ĝojis tiel, kiel mi ĝojis neniam antaŭe.
Kvazaŭ mi subite trafus Italion – tiom forte la naturo impresis min, duonmalsanan urbanon, kiu estis preskaŭ asfiksiita inter la urbaj muroj.
Estas io neklarigeble kortuŝa en nia peterburga naturo, kiam ĝi komence de printempo subite montras sian tutan potencon, ĉiujn fortojn donacitajn de la ĉielo, kiam ĝi lanuge kovriĝas kaj flore buntiĝas… Por mi ĝi iel similas la malfortan kaj malsanan knabinon[6], kiun vi rigardis jen kun bedaŭro, jen kun kompata amo, jen simple ne rimarkas ŝin, sed kiu neatendite, por unu momento fariĝis neklarigeble, mirakle belega, kaj vi, konsternita kaj ravita, nevole demandas vin: kia forto briligis per tia fajro ŝiajn malgajajn, meditemajn okulojn? kio fluigis sangon al ŝiaj palaj, maldikiĝintaj vangoj? kio plenigis per pasio ŝian teneran vizaĝon? pro kio leviĝas ŝia brusto? kio tiel surprize vivigis, fortigis kaj beligis la vizaĝon de la kompatinda junulino? kio briligis ĝin per tia rideto kaj plivigligis per tia radia, fajreroplena rido? Vi ĉirkaŭrigardas, vi iun serĉas, vi divenas… Sed la momento pasas, kaj sekvatage vi probable renkontos, kiel kutime, la saman mediteman kaj perdiĝintan rigardon, la saman palan vizaĝon, la saman obeemon kaj malkuraĝon en movoj, kaj eĉ penton, eĉ spurojn de iu senviviga angoro kaj domaĝo pro la minuta forlogiĝo… Kaj vi bedaŭros, ke tiel rapide kaj senrevene velkis la efemera beleco, kaj ke tiel trompe kaj vane ŝi brilis antaŭ vi – vi bedaŭros, ĉar vi eĉ ne havis tempon por ekami ŝin…
Tamen mia nokto estis pli bona ol la tago! Jen kiel ĉi tio okazis:
Mi revenis al la urbo tre malfrue, kaj estis jam la deka horo, kiam mi proksimiĝis al la hejmo. Mia vojo laŭis kanalan kajon[7], kie tiuhore neniu vivanto estas renkontebla. (Tamen mi efektive loĝas en fora urboparto.)
Mi iris kaj kantis, ĉar kiam mi feliĉas, mi ĉiam nepre ronronas ion senvoĉe, samkiel ĉiu feliĉulo havanta nek amikojn nek bonajn konatojn nek homon kun kiu ĝojminute oni povas dividi sian ĝojon. Subite mi havis tute neatenditan aventuron.
Flanke, ĉe la kanala balustrado, staris virino. Apogante sin al la krado ŝi evidente tre atente rigardis al la malklara akvo. Ŝi surhavis tre ĉarman flavan ĉapeleton kaj koketan nigran pelerinon. “Ŝi estas juna kaj nepre nigrahara”, – mi pensis. Ŝi ŝajne ne aŭdis miajn paŝojn kaj eĉ ne moviĝis, kiam mi preteriris retenante la spiron kaj kun la koro forte batanta. “Strange! – mi pensis, – verŝajne ŝi profunde enpensiĝis pri io”, sed subite mi stupore haltis. Al mi ŝajnis, ke mi aŭdis obtuzan plorĝemon. Jes! mi ne eraris: la junulino ploris kaj ankoraŭ post minuto ŝi denove plorĝemis. Dio mia! Mia koro ŝrumpis. Kaj malgraŭ tio, ke mi estas timida kun virinoj, la minuto estis tre grava!.. Mi revenis, proksimiĝis al ŝi kaj nepre prononcus: “Sinjorino!” – se mi ne scius, ke ĉi tiu alparolo jam prononciĝis milfoje en ĉiuj rusaj altmondumaj romanoj. Nur tio haltigis min. Sed dum mi serĉis taŭgan vorton, la junulino rekonsciiĝis, returniĝis, ekregis sin, mallevis la rigardon kaj ekglitis preter mi sur la kajo. Mi tuj eksekvis ŝin, sed ŝi divenis, forlasis la kajon, transiris la straton kaj ekmarŝis sur la trotuaro. Mi ne aŭdacis transiri la straton. Mia koro tremis kvazaŭ tiu de kaptita birdeto. Subite hazardo helpis min.
Sur la trotuaro, proksime al la nekonatino, neatendite aperis viro frakvestita, solidaĝa, sed ne tro solide paŝanta. Li iris ŝanceliĝante kaj zorgeme apogis sin al muro. La junulino iris kiel nadlo, haste kaj malkuraĝe, kiel paŝas ĉiuj junulinoj ne dezirantaj ke iu akompanu ilin hejmen nokte, kaj la ŝanceliĝanta viro certe neniam atingus ŝin, se mia sorto ne suflorus al li trovi kromajn rimedojn. Subite la viro senvorte impetis kaj fluge ekkuris post mian nekonatinon. Ŝi moviĝis kvazaŭ vento, sed la balanciĝanta viro estis atingonta kaj fine atinginta ŝin. La junulino ekkriis – kaj… mi dankas la sorton pro la bonega nodoplena bastono, kiun mi havis en la dekstra mano. Mi tuj aperis tiuflanke sur la trotuaro, la neinvitita viro tuj komprenis pri kio temas, konsideris la nerefuteblan rezonon, eksilentis, malantaŭiĝis, kaj nur kiam ni estis tre malproksime, ekprotestis kontraŭ mi per sufiĉe viglaj vortoj. Sed ni apenaŭ aŭdis liajn kriojn.
– Donu al mi vian manon, – mi diris al la nekonatino, – kaj li ne plu kuraĝos persekuti vin.
Ŝi silente donis al mi sian manon, kiu ankoraŭ tremetis pro la emociiĝo kaj timo. Ho, la neinvitita sinjoro! kiom mi benis vin tiumomente!
Mi ĵetis al ŝi rigardon: ŝi estis tre ĉarma kaj nigrahara – mi divenis; sur ŝiaj nigraj okulharoj ankoraŭ flagris larmeroj pro la ĵusa timo aŭ antaŭa malfeliĉo – mi ne scias. Sed sur ŝiaj lipoj jam brilis rideto. Ankaŭ ŝi kaŝe rigardis min, iom ruĝiĝis kaj mallevis rigardon.
– Jen vidu, kial vi tiam forpelis min? Se mi estus apud vi, okazus nenio misa.
– Sed mi ne konis vin, mi pensis ke ankaŭ vi…
– Ĉu vi jam konas min?
– Iomete. Jen, ekzemple, kial vi tremas?
– Ho, vi tuj divenis! – mi respondis admirante, ke mia junulino estas saĝa: tio neniam malhelpas al beleco. – Jes, vi de la unua rigardo divenis, kun kiu vi parolas. Ĝuste, mi estas timida kun virinoj, mi ne kontraŭdiras, ke mi estas maltrankvila ne malpli ol vi kiam tiu viro ĵus timigis vin… Iu timo nun kaptis min. Kvazaŭ estus sonĝo, sed mi eĉ en sonĝo ne esperus interparoli kun virino.
– Kial? ĉu vere?..
– Jes, mia mano tremas, ĉar neniam ĝin ĉirkaŭprenis tiel ĉarma maneto kiel la via. Mi tute dekutimiĝis de virinoj; pli ĝuste, mi neniam kutimiĝis al ili; ja mi estas sola… Mi eĉ ne scias interparoli kun ili. Jen ankaŭ nun mi ne scias – eble mi diris al vi ion stultan? Diru al mi rekte; mi avertas vin ke mi ne estas ofendiĝema…
– Ne, nenion, nenion; male. Kaj ĉar vi postulas, ke mi estu sincera kun vi, mi diru ke virinoj ŝatas tian timidon; kaj se vi volas scii pli multe, ankaŭ mi ŝatas ĝin kaj mi ne forpelos vin de mi ĝis mia domo.
– Vi faros al mi tion, – mi ekanhelis pro la ekzaltiĝo, – ke mi tuj ĉesos esti timida, kaj tiam – adiaŭ al ĉiuj miaj rimedoj!..
– Rimedoj? kiaj rimedoj, por kio? jen tio jam estas malbona.
– Pardonu, mi hazarde diris tion; sed ĉu vi volas, ke tiuminute mi ne havu deziron…
– Ĉu plaĉi?
– Nu jes, sed estu, je Dio, estu bonkora. Pensu, kio mi estas! Ja mi jam havas dudek ses jarojn, sed mi neniam vidis iun ajn. Do kiel mi povu bone lerte kaj celtrafe paroli? Vi ja pli profitos se ĉio estos malferma, ekstera… Mi ne povas silenti, kiam mia koro parolas. Nu, ne gravas…
Kredu, ke al neniu virino, mi neniam, neniam! Neniu konatiĝo! kaj nur ĉiutagaj revoj pri finfine iama renkontiĝo kun iu. Aĥ, se vi nur scius, kiom ofte mi estis enamiĝinta tiamaniere!..
– Sed kiel, al kiu?..
– Al neniu, al idealo, al tiu kiun mi vidis en sonĝo. Mi kreas en revoj tutajn romanojn. Ho, vi ne konas min! Kvankam, ja ne eblas sen tio, mi renkontis du-tri virinojn, sed kiaj virinoj ili estis? estis nur tiaj mastrinoj, ke… Mi vin amuzu, mi rakontu al vi, ke mi kelkfoje intencis simple ekparoli kun iu aristokratino surstrate, certe kiam ŝi estus sola; certe ekparoli, timide, respektoplene, pasie; diri ke mi pereas sola, ke ŝi ne forpelu min, ke mankas al mi ebloj ekkoni iun ajn virinon; sugestii al ŝi ke virino ne devas forpeli la humilan peton de tia malfeliĉulo kia mi. Ja finfine mi postulas, ke ŝi nur diru al mi iujn du fratecajn vortojn kompateme, ne forpelu min de la unua paŝo, kredu min, aŭskultu miajn vortojn, moku min se ŝi deziras tion, esperigu min, diru al mi du vortojn, nur du vortojn, eĉ se ni neniam poste renkontiĝos!.. Sed vi ridas…
Cetere, ĝuste por tio mi ja rakontas…
– Ne ĉagreniĝu; mi ridas, ĉar vi mem estas por vi malamiko, kaj se vi provus, vi probable sukcesus, eĉ se ĉio okazus surstrate; ju pli simple des pli bone… Neniu bonkora virino, krom se ŝi estus stulta aŭ speciale kolera kontraŭ io tiumomente, aŭdacus forsendi vin sen la du vortoj tiom humile petegataj de vi… Sed, kial mi! certe ŝi taksus vin freneza. Sed ŝi ja juĝus laŭ si. Mi mem ne multe scias, kiel homoj vivas en la mondo!
– Ho, dankon al vi, – mi ekkriis, – vi ne imagas, kion vi ĵus faris por mi!
– Bone, bone! Sed diru al mi, kiel vi eksciis, ke mi estas tia virino kun kiu… nu, kiun vi opinias inda… je atento kaj amikeco… do, ne mastrino, kiel vi diras. Kial vi kuraĝis proksimiĝi al mi?
– Kial? kial? sed vi estis sola, kaj tiu viro tro arogis, nun estas nokto: konsentu, ke mi devis…
– Ne, ne, pli frue, tie, aliflanke. Vi ja volis proksimiĝi al mi?
– Tie, aliflanke? Sed mi, verdire, ne scias kiel respondi; mi timas…
Vidu, hodiaŭ mi estis feliĉa; mi iris, kantis; mi estis eksterurbe; ankoraŭ neniam mi havis same feliĉajn minutojn. Vi… al mi, eble, ŝajnis… Nu, pardonu min, se mi rememorigos: al mi ŝajnis, ke vi ploris, kaj mi… mi ne povis aŭdi tion… mia koro ŝrumpiĝis… Ho Dio mia! Ĉu mi povis ne sopiri pri vi? Ĉu estis peko senti al vi fratecan kompaton?.. Pardonu, ke mi diris pri kompato… Nu, jes, ĉu mi povus ofendi vin per tio, ke mi nevole deziris proksimiĝi al vi?..
– Ĉesu, sufiĉas, ne diru… – la junulino diris mallevinte la rigardon kaj preminte mian manon. – Mi mem kulpas, ĉar mi ekparolis pri tio; sed mi ĝojas ke mi ne eraris pri vi… sed mi jam estas ĉe la hejmo; mi bezonas iri ĉi tien, en la strateton; estas tre proksime… Adiaŭ, dankon al vi…
– Sed ĉu ni vere neniam plu revidos nin?.. Ĉu ĉio restos tia?
– Tamen, – la junulino diris ridante, – komence vi volis nur du vortojn, kaj nun… Sed mi nenion al vi diru… Eble ni renkontiĝos…
– Mi venos ĉi tien morgaŭ, – mi diris. – ho, pardonu min, mi jam postulas…
– Jes, vi estas senpacienca… vi preskaŭ postulas…
– Aŭskultu, aŭskultu! – mi interrompis ŝin. – Pardonu se mi denove ion misdiros al vi… Sed mi ne povos ne veni ĉi tien morgaŭ.
Mi estas revulo; mi havas tiom malmulte da vera vivo, ke la momentojn kiel tiu ĉi, kiel nun, mi spertas tiom malofte, ke mi ne povas ne retravivi ĉi momentojn en revoj. Mi pasigos la tutan nokton, tutan semajnon, tutan jaron revante pri vi. Mi nepre venos ĉi tien morgaŭ, precize ĉi tien al la sama loko, precize samhore, kaj mi estos feliĉa rememorante la hieraŭon. Mi jam ŝatas ĉi lokon. Mi jam havas du-tri tiajn lokojn en Peterburgo. Unufoje mi eĉ ekploris pro la rememoroj, samkiel vi… Ja eble ankaŭ vi antaŭ dek minutoj ploris pro la rememoroj… Sed pardonu min, mi denove ne regas min; eble vi iam estis ĉi tie speciale feliĉa…
– Bone, – la junulino diris, – mi verŝajne venos ĉi tien morgaŭ, same je la deka. Mi konstatas, ke mi jam ne povas malpermesi al vi…
Komprenu, ke mi bezonas veni ĉi tien; ne pensu ke mi invitas vin al amrendevuo; mi avertas vin, ke mi bezonas esti ĉi tie proprakiale. Nu jen… Mi diru al vi rekte, ke ne estos malbone se ankaŭ vi venos; precipe ĉar malagrablaĵoj, kiel hodiaŭ, povos denove okazi, sed tio estas flanka… nu, mi simple volus vidi vin… por diri al vi du vortojn. Sed ne riproĉu min nun. Ne pensu ke mi tiel facile fiksas amrendevuojn… Mi ja ne fiksus, se… Sed tio estu mia sekreto! Ni nur anticipe interkonsentu…
– Ni interkonsentu! parolu, diru, diru ĉion anticipe; mi konsentas pri ĉio, mi pretas por ĉio, – mi ekkriis ravite, – mi respondecas pri mi, mi estos obeema, respektoplena… vi konas min…
– Mi invitas vin morgaŭ, ĝuste ĉar mi konas vin, – la junulino diris ridante. – Mi perfekte konas vin. Sed, atentu, venu ĉe kondiĉo; unue (sed bonvolu fari kion mi petas; vidu, ke mi parolas sincere), ne enamiĝu al mi… Tio ne estas ebla, mi certigas vin. Mi pretas por amikeco, jen al vi mia mano… Sed enamiĝo ne estas ebla, mi petas vin!
– Mi ĵuras al vi, – mi ekkriis preninte ŝian maneton…
– Sufiĉas, ne ĵuru, mi ja scias ke vi kapablas ekflami kiel pulvo.
Ne riproĉu min pro tiuj vortoj. Se vi scius… Ankaŭ mi havas neniun kun kiu mi povus interparoli, ĉe kiu mi povus demandi konsilon. Ja ne surstrate mi serĉu konsilantojn, nu, vi estas escepto. Mi konas vin tiel, kvazaŭ ni estus geamikoj jam dum dudek jaroj… Vi ne trompos, ĉu ne?..
– Vi vidos… nur mi ne imagas kiamaniere mi ĝisvivos almenaŭ diurnon.
– Dormu profunde. Bonan nokton – kaj memoru, ke mi jam konfidis min al vi. Vi tre bone ekkriis; ĉu vere oni raportu pri ĉiu sento, eĉ pri la frateca kompato! Tion ĉi vi tiel bone diris, ke mi tuj ekhavis ideon konfidi min al vi…
– Bonvolu. Sed kial? kio?
– Ĝis morgaŭ. Dume tio restu mia sekreto. Tiel estos pli bone por vi, ĉar almenaŭ parte tio similos romanon. Eble mi rakontos al vi jam morgaŭ, eble ne… Mi ankoraŭ multe parolos al vi, ni konatiĝos pli proksime…
– Ho, mi al vi rakontos ĉion pri mi morgaŭ! Sed kio estas? Kvazaŭ miraklo okazas al mi… Kie mi estas, Dio mia? Diru, ĉu vi vere estas malkontenta pro tio, ke vi ne ekkoleris, kiel farintus alia, kaj ne forpelis min dekomence? Dum minutoj vi faris min por ĉiam feliĉa. Jes! feliĉa; kiu scias, eble vi pacigis min kun mi mem kaj neniigis miajn dubojn…
Eble min trafas minutoj, kiam… Nu, morgaŭ mi rakontos ĉion, vi ĉion ekscios, ĉion…
– Bone, mi akceptas; vi komencu…
– Mi konsentas.
– Ĝis revido!
– Ĝis revido!
Kaj ni disiĝis. Mi promenis la tutan nokton; mi ne kuraĝis reveni hejmen. Mi estis tre feliĉa… Ĝis morgaŭ!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.