La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


ŜI HUMILIĜAS POR VENKI

Aŭtoro: Oliver Goldsmith

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KVINA AKTO

SCENO 1

En salono de kampara domego.

(Venas Hastings kaj servisto)

HASTINGS:

Vi do vidis la maljunan sinjorinon kaj fraŭlinon Neville kune veturi, kiel vi ĵus diris?

SERVISTO:

Jes, Via Moŝto, ili foriris per veturileto kune kun la juna bienestro, kiu flanke rajdas por ilin gardi. Ili nun devas esti ĉirkaŭ tridek mejloj for de tie ĉi.

HASTINGS:

Sekve, ĉiuj miaj projektoj nuliĝas.

SERVISTO:

Jes, sinjoro. Maljuna Sir Charles ĵus alvenis.

Li kaj la maljuna domestro, dum duonhoro ridadis pri la strangaj eraroj de sinjoro Marlow… Sed, jen ili venas tien ĉi.

HASTINGS:

Kaj laŭe, tie ĉi mi ne devas min montri.

Nu, mi do iru al la ĝardenekstremaĵo; sentaŭga kunvenejo! Estas preskaŭ la horo.

(ili foriras)

(venas Sir Charles kaj sinjoro Hardcastle)

S-RO HARDCASTLE:

Ha! ha! ha! la mastra voĉtono, per kiu li sciigas al ĉiu el ni siajn altegajn ordonojn!

SIR CHARLES:

Kaj kompreneble la zorga singardemo, per kiu li ricevis ĉiujn viajn bonoferojn!

S-RO HARDCASTLE:

Sed mi tamen pensas, ke li devus vidi ion en mi, kio superas ordinaran gastejestron, ĉu ne?

SIR CHARLES:

Jes, jes, Dick, li tute konsideris vin kiel eksterordinaran gastejestron; ha! ha! ha!

S-RO HARDCASTLE:

Nu, mi nun sentas min tiel bonhumora, ke mi povas nur ĝoji. Jes, kara amiko, per tiu ĉi interligo de niaj familioj, nia amikeco fariĝos hereda, kaj, kvankam la doto de mia filino estas nur malgranda – – –

SIR CHARLES:

Kial do, Dick, vi tiel parolas pri doto al mi?

Mia filo jam posedas pli ol moderan havon, kaj certe ne bezonas ion krom bonan virtan knabinon por partopreni en lia feliĉo, kaj tiel ĝin pligrandigi. Se ili amas unu la alian, kiel vi diris – –

S-RO HARDCASTLE:

Se? Karulo! Mi atestas, ke ili tre amas unu la alian. Mia filino tion preskaŭ diris al mi.

SIR CHARLES:

Sed knabinoj foje eraras per troa memfido.

S-RO HARDCASTLE:

Mi mem lin vidis premi ŝian manon en varmega maniero. Sed, jen li venas por forigi ĉiujn viajn dubojn, mi certigas.

(venas Marlow)

MARLOW:

Mi revenas, sinjoro, por peti vian pardonon pro mia stranga konduto. Apenaŭ mi povas senhonte pensi pri mia insultemo.

S-RO HARDCASTLE:

Bah! nur bagatelo! Vi tro grave rigardas tion. Kiam dum du-tri horoj vi estos ridinta kun mia filino, vi tute forgesos tian negravaĵon.

Ŝi neniam pensos pli malbone pri vi pro la okazo.

MARLOW:

Sinjoro, mi ĉiam tre ŝatos ŝian aprobon.

S-RO HARDCASTLE:

Malvarma vorto estas ”aprobo”, sinjoro Marlow. Se mi ne eraras, estas io pli grava ol ”aprobo”, kion vi volis diri. Vi min komprenas, ĉu ne?

MARLOW:

Vere, sinjoro, mi tute ne havas la plezuron vin kompreni.

S-RO HARDCASTLE:

Nu, junulo, kvankam mi mem estas maljuna, mia observado malofte erarigas min.

Mi scias tion, kio okazis inter vi – tamen – mi silentos, se…

MARLOW:

Certe, sinjoro, okazis nenio inter ni, krom miaflanke profunda respekto, kaj ŝiavice plej granda detenemo. Kompreneble, vi ne povas pensi, ke mi insulteme agis kun ĉiuj viaj familianoj, sinjoro.

S-RO HARDCASTLE:

Ne, ne insulteme. Mi ne tion diras. Vi tute ne agis insulteme. Sed, kvankam knabinoj ŝatas, ke oni foje ludas kun ili, ŝi neniam rakontis pri tiaj okazoj, mi certigas.

MARLOW:

Mi neniam donis al ŝi la plej malgrandan kaŭzon por tion fari.

S-RO HARDCASTLE:

Nu, nu, mi amas modestecon en propra tempo kaj loko, sed i tio estas troigo. Karulo, ne timu, ĉar via patro kaj mi pli amos vin, se vi malkaŝe parolos.

MARLOW:

Mi mortu, sinjoro, se iam…

S-RO HARDCASTLE:

Mi certigas al vi, ke ŝi tute ne malamas vin, kaj mi bone scias, ke vi ŝin amas…

MARLOW:

Kara sinjoro, mi atestas, ke…

S-RO HARDCASTLE:

Mi ne konas ian malhelpon al via feliĉo, tial, kiel eble plej frue, la pastro povos vin geedzigi.

MARLOW:

Sed, aŭskultu min, sinjoro…

S-RO HARDCASTLE:

Via patro aprobas, kaj mi ĝoje vidos la aranĝon. Estus domaĝo havi eĉ momenton da prokrasto.

MARLOW:

Sed, kial vi ne volas min aŭskulti? Per ĉio kio estas justa kaj vera, mi neniam donis al fraŭlino Hardcastle eĉ la plej simplan amosignon, eĉ la plej malgrandan markon de sentimentalaĵo. Nur unu intervidiĝon ni iam havis, kaj ĝi fariĝis tre deca, modesta kaj neinteresa.

S-RO HARDCASTLE:

(flanken) Nu, tiu individuo kaj lia deca, modesta senhonteco fariĝas nesufereblaj.

SIR CHARLES:

Kaj vi neniam premis ŝian manon, neniam faris al ŝi amproponojn?

MARLOW:

Mi atestas antaŭ la ĉielo, ke mi nur venis tien ĉi por obei vian ordonon. Mi vidis la fraŭlinon sen kortuŝeco, kaj ŝin lasis sen bedaŭro. Mi nun fidas, ke vi ne min devigos doni pli grandan pruvon pri mia obeo, ke vi ne malpermesos min foriri el domo, en kiun mi alportis tiom da humiligo.

(foriras)

SIR CHARLES:

Mi tute miras pri la inda maniero de lia foriro.

S-RO HARDCASTLE:

Kaj mi miras pri lia malkaŝa, maltimega senhonteco.

SIR CHARLES:

Honoron kaj vivon kiel garantiaĵon mi donus pri lia vereco.

S-RO HARDCASTLE:

Jen venas mia filino; kiel garantiaĵon de ŝia veramo mi donus ian esperon de feliĉeco.

(venas fraŭlino Hardcastle)

S-RO HARDCASTLE:

Venu tien ĉi, Kotinjo. Respondu al ni sincere, filino, kaj tute nekaŝeme. Ĉu sinjoro Mario iam montria al vi signojn de amo?

F-INO HARDCASTLE:

Tre subita estas la demando, sinjoro. Sed ĉar vi deziras malkaŝan sincerecon, jes, mi pensas, ke li tiel agis.

S-RO HARDCASTLE:

(al Sir Charles) Vi vidas.

SIR CHARLES:

Mi petas, fraŭlino, diru al mi ĉu vi kun mia filo iam havis pli ol unu intervidiĝon.

F-INO HARDCASTLE:

Jes, Sir Charles, multajn.

S-RO HARDCASTLE:

(al Sir Charles) Vi vidas.

SIR CHARLES:

Sed, ĉu li esprimis ian inklinon?

F-INO HARDCASTLE:

Jes, kaj daŭran amon.

SIR CHARLES:

Ĉu li do parolis pri amo?

F-INO HARDCASTLE:

Multe kaj ofte, sinjoro.

SIR CHARLES:

Mirinde! kaj tre serioze?

F-INO HARDCASTLE:

Certe, tre serioze.

S-RO HARDCASTLE:

Nun, amiko, mi fidas, ke vi estas kontenta.

SIR CHARLES:

Kaj, kiel li kondutis, fraŭlino?

F-INO HARDCASTLE:

Ho, same kiel plej multaj admirantoj faras.

Li esprimis iom da ĝentila laŭdo pri mia vizaĝo, – parolis multe pri sia persona manko de merito, – ankaŭ diris pri sia koro, – donis al mi mallongan tragedian pecon, – kaj ĉion finiĝis per ŝajna ravaĵo.

SIR CHARLES:

Nun, mi tute konvinkiĝas. Mi bone konas lian modestan kaj submetiĝeman konduton kun sinjorinoj. Ne! tia aroganta, antaŭena, laŭta maniero tute ne apartenas al li. Mi certigas, ke li neniam estis la originalo de via priskribo.

F-INO HARDCASTLE:

Nu, sinjoro, se mi konvinkos viajn okulojn pri mia sincereco? Se vi kaj paĉjo, post ĉirkaŭ duonhoro de nun, bonvolu vin loki malantaŭ tiu ŝirmilo, vi aŭdos lin persone anonci sian amon por mi.

SIR CHARLES:

Mi konsentas. Kaj se mi lin trovos tia, kia vi lin priskribis, ĉiu mia kontentiĝo pri li devos foriĝi.

(foriras)

F-INO HARDCASTLE:

Kaj se vi ne lin trovas tian, kian mi lin priskribis, – mi timas, ke mia feliĉo neniam komencos.

(ili foriras)

(La scenejo aliformiĝas kiel ĝardenekstremo)

HASTINGS:

Ho kia idioto mi fariĝas! Tie ĉi atendanta personon, kiun kredeble mia humiliĝo ĝojigas! Li neniam precize intencis veni.

Tial mi pli longe ne atendos… Sed, kion mi vidas? Estas li mem, kaj eble li alportas sciigojn pri mia Constance.

(venas Tony kun altaj kotaj botoj )

HASTINGS:

Honesta bienestro! Nun mi vin trovas kredinda sinjoro! Tio tute montras amikecon!

TONY:

Jes, amiko via mi estas, kaj la plej bona amiko en la mondo, se vi ĉion konus…

Tia nokta rajdado vere estas malbene laciga!

Ĝi min skuadis pli terure ol korbegon de publika veturilo.

HASTINGS:

Sed kiel? Kie vi lasis viajn kunvojirantinojn?

Ĉu ili estas sendanĝere lokitaj? Ĉu ili estas en iu domo?

TONY:

Dudekkvin mejlojn en la daŭro de du kaj duona horoj. Tio ne estas malbona veturo!

La malfeliĉaj brutoj suferis kaj ŝvitadis pro tio! Mi kunikliĝu, se mi ne preferus rajdi kvardek mejlojn post vulpo ol nur dek mejlojn kune kun tiaj kreitoj!

HASTINGS:

Nu, do, kie vi lasis la sinjorinojn? Malpacienco min mortigas.

TONY:

Kie mi lasis ilin? Nu, kie mi povus ilin lasi, ol tie, kie mi unue trovis ilin?

HASTINGS:

Enigmo tio ŝajnas.

TONY:

Enigmo? Nu do divenu tion: kio estas tio, kio turniĝas ĉirkaŭ la domo kaj tamen neniam ĝin atingas?

HASTINGS:

Mi ne povas diveni.

TONY:

Kaj ili ankaŭ ne povis diveni, kien mi kondukis ilin. Per gingo! ne estas lageto aŭ marĉeto, ĉirkaŭ kvin mejloj de tie ĉi, la kies guston enhavo ili ne konas nun.

HASTINGS:

Ha, ha, ha! Mi komprenas. Vi ĉirkaŭen kondukis ilin, kiam ili pensis, ke vi iris antaŭen; kaj fine vi ilin rehejmigis.

TONY:

Mi tuj diros al vi. Mi unue veturigis ilin malsupren tra Plumlit’-Vojeto, en kiu ni enŝlimiĝis bele. Ni tiam skue veturis sur la ŝtonoj de Supren-Malsupren-monteto –

Tiam mi suririgis ilin ĝis la proksima Pendigil’-

Erikejo, de kiu loko, ĉirkaŭirante tien ĉi kaj tien, mi bone loĝigis ilin en la apudan ĉevaltrinkejon!

HASTINGS:

Sed mi fidas, ke ne okazis malbonaĵo.

TONY:

Neniu, sed patrino estas terure timigita. Ŝi pensas, ke ŝi nun forestas kvardek mejlojn de la domo. Ŝi estas tute naŭzita de la veturado, kaj la ĉevaloj nun apenaŭ povus moviĝi. Tial, se via ĉevalparo estas preta, vi povas rapide forkuri kun kuzino Konjo, ĉar mi bone scias, ke neniu tie ĉi eĉ unu paŝon farus por vin sekvi.

HASTINGS:

Karulo, kiel sufiĉe mi povos vin danki!

TONY:

Jes, jes, mi nun estas via kara amiko kaj nobla parenco. Nur kelkajn horojn pli frue mi estis por vi idioto, hundido, kiun vi ĝentils, volis trabori per glavo. Malbenon al via duelmanio! En tiu ĉi regiono post batiĝo ni interkisiĝas kaj tute fratiĝas.

Sed se vi min estus traforinta, mortinto mi estus kaj eble vi mem interkisus kun pendigisto.

HASTINGS:

Rajte vi ĵus riproĉis min. Sed mi devas rapidi por liberigi fraŭlinon Neville. Bonvolu okupiĝi pri la maljunulino, dum mi zorgos pri la junulino.

(foriras Hastings)

TONY:

Ne dubu pri mi. Jen ŝi venas. Vi do tuj malaperu! Ŝi ĵus eliĝis el la lageto, kaj estas trempita ĝis la zono, kiel sireno.

(venas sinjorino Hardcastle)

S-INO HARDCASTLE:

Ho, Tony, mi estas mortigita, skuegigita, ĉirkaŭbatita ĝis malvivo! Mi neniam povos postvivi tion! Tiu lasta skuo, kiu ĵetis nin kontraŭ la kreskaĵbarilo tute min finis.

TONY:

Ho ve! patrino, tute via estas la kulpo. Vi volis forveturi nokte, nekonante eĉ unu colon de la vojo.

S-INO HARDCASTLE:

Mi kore dezirus rehejmigi. Neniam okazis al mi tiom da malfeliĉoj dum tiel mallonga vojiro! Enŝlimiĝinta, renversita en fosaĵon, lokita en kotaĵon, skupremita kiel gelateno! Kaj fine ni tute perdis la vojon!

Kie ni estas nun, Tony? Ĉu vi scias?

TONY:

Se mi prave juĝas, ni devas esti sur Kaprompig- altaĵo, tio estas ĉirkaŭ kvardek mejlojn for de hejme.

S-INO HARDCASTLE:

Ho ĉielo! la plej malbonfama loko en la tuta lando. Ni nur bezonas rabiĝon por plenigi tiun ĉi mizeran nokton!

TONY:

Ne timu, patrino, ne timu! El la kvinopo kiuj vagadis tie ĉi, paron oni jam pendigis, kaj eble la tri ceteraj ne renkontos nin. Ne timu! Ĉu tio estas viro, kiu galopas post ni? Ne, nur arbo ĝi estas. Ne timu!

S-INO HARDCASTLE:

Certe, timego mortigos min.

TONY:

Ĉu vi vidas ion simila al nigra ĉapelo, kio moviĝas malantaŭe en la arbusto?

S-INO HARDCASTLE:

Ho, mortiĝo!

TONY:

Ne, nur bovino ĝi estas. Ne timu, patrino, ne timu!

S-INO HARDCASTLE:

Tiel vere kiel mi vivulino staras, Tony, nun mi vidas viron, kiu venas al ni! Ho, mi certigas, ke li tien ĉi venas. Se li vidos nin, ni tuj pereos.

TONY:

(flanken) Je ĉio malbonŝanca! Mia duonpatro!

Li venas kiel kutime por nokta promenado.

(al ŝi) Ha! rabisto tio estas, portanta pistolojn longajn kiel mia brako.

Malbonulo li ŝajnas!

S-INO HARDCASTLE:

Dio bona, defendu nin! Li alproksimiĝas.

TONY:

Vin kaŝu vin en tiun ĉi arbuston, kaj lasu al mi la renkonton. Se okazos ia danĝero, mi tusos kaj ekkrios, hem! Tuj kiam mi tusos, vi estu tute apude.

(sinjorino Hardcastle sin kaŝas post arbon en la postscenejo)

(venas sinjoro Hardcastle)

S-RO HARDCASTLE:

Ĉu mi eraris, aŭ ĉi mi aŭdis homajn voĉojn kiuj petis pri helpo? Ha! Tony, ĉu estas vi? Mi ne tiel frue atendis vin hejme.

Ĉu via patrino kaj zorgatino estas jam en sendanĝera loko?

TONY:

Jes, sinjoro, ĉe onklino Pedigree – Hem!

S-INO HARDCASTLE:

(malantaŭen) Ho! mortiĝo! jen venas dan- ĝero!

S-RO HARDCASTLE:

Kvardek mejlojn, en trihora daŭro; certe tio estas troa, junulo!

TONY:

Fortikaj ĉevaloj kaj bonvolaj spiritoj, oni diras, vojon mallongigas. Hem!

S-INO HARDCASTLE:

Mi fidas, ke li ne malbone agos kun la kara knabo!

S-RO HARDCASTLE:

Mi ĵus aŭdis voĉon de ĉi tie; mi volis scii de kie ĝi venis.

TONY:

Estis mi alparolanta min mem, sinjoro, mi ĵus rimarkis, ke kvardek miloj en trihora daŭro estas bonega, kurado. Hem! kaj tre certe tio estas vera; hem! Mi preskaŭ malvarmumas en la nokta aero. Ni eniru la domon, mi petas; hem!

S-RO HARDCASTLE:

Sed se vi ĵus parolis, vi ne respondis al vi mem; tion mi certigas. Du voĉojn mi aŭdis, kaj tute intencas (pli laŭte) eltrovi la alian!

S-INO HARDCASTLE:

(malantaŭen) Ho, li tuj venos al mi tien ĉi, ho!

TONY:

Kio devigas vin iri, sinjoro, kiam mi certigas… hem! – mian vivon kiel garantiaĵon!… estas la vero… hem! Mi ĉion tuj diros al vi, sinjoro. (penas por lin deteni)

S-RO HARDCASTLE:

Mi ripetas, ke vi ne min detenos, kaj insistas por vidi. Vane vi pensas, ke mi kredos al vi.

S-INO HARDCASTLE:

(alkuras el la postscenejo) Ho dio! li tuj mortigos mian melfeliĉan knabon, mian karegulon! Tien ĉi, bona sinjoro, satigu vian furiozon sur mi. Prenu mian monon, mian vivon; sed kompatu al tiu junulo, kompatu al mia knabo, se vi havas ian kompaton.

S-RO HARDCASTLE:

Mia edzino! Tiel vere kiel mi estas kristano.

De kie ŝi venis, kaj kion ŝi volas diri?

S-INO HARDCASTLE:

(genufleksas) Havu kompaton al ni, bona sinjoro Vojrabisto… Prenu nian monon, niajn poŝhorloĝojn, ĉion, kion ni posedas, sed ŝparu niajn vivojn. Ni neniam persekutos vin, neniam, bona sinjoro Vojrabisto!

S-RO HARDCASTLE:

Mi vere kredas, ke ŝi tute freneziĝas –

Kion? Dorothy! Ĉu vi ne konas min?

S-INO HARDCASTLE:

Sinjoro Hardcastle, mi certas! Miaj timegoj ĵus blindigis min! Sed, kara edzo, kiu povus atendi vin tie ĉi, ĉe tia terura loko, tiel fore de nia hejmo? Kio igis vin sekvi nin?

S-RO HARDCASTLE:

Certe, Dorothy, vi parolas kiel malspritulino.

For de hejmo! Ĉirkaŭ okdek paŝoj estas ĝis via dompordo! (al Tony) Tio ĉi estas unu el viaj kutimaj ŝercoj, ho! vi, petolulo!

(al ŝi) Ĉu vi ne rekonas la kradon, la morusarbon? Kaj ĉu vi ne rekonas la ĉevaltrinkejon, kara mia?

S-INO HARDCASTLE:

Jes, vere, mi memoros la trinkejon tiel longe kiel mi vivos. Mi ĵus mortiĝis en ĝi.

(al Tony) Al vi do mi ŝuldas ĉiujn tiujn mizerojn, malgracia maltaŭgulo! Mi instruos al vi tiel trouzi la indulgon de via patrino.

TONY:

Je Dio, patrino, ĉiuj paroĥanoj diras, ke vi min malbonigis, de mia knabeco; nun vi rikoltas la fruktojn de via agado kun mi.

S-INO HARDCASTLE:

Mi tuj remalbonigos vin, mi certigas.

(sekvas lin forirantan)

S-RO HARDCASTLE:

Moralaĵon tamen enhavis lia respondo.

(foriras)

(venas Hastings kaj fraŭlino Neville)

HASTINGS:

Kara mia Constance, kial vi tiel ŝanceli- ĝas? Se ni nur unu momenton prokrastos nian forkuron, ĉion poreterne ni perdos.

Nur kuraĝu preni la decidon, kaj ni tuj forestos el la limoj de ŝia malico.

F-INO NEVILLE:

Mi ne kredas, ke estus eble. La malkvieteco, kiun mi ĵus elportis, tiel senkuraĝigis min, ke mi ne povus kontraŭstari al ia nova danĝero. Pacienco, dum du-tri jaroj, fine kronos nin per feliĉo.

HASTINGS:

Tia prokrasto estus pli maltaŭga ol ŝangemo.

Ni tuj forkuru, ĉarmulino mia! Ni datumu nian feliĉon de tiu ĉi nun momento.

Pereu riĉeco! Amo kaj kontenteco pligrandigos nian posedon pli ol eĉ monarka rento! Mi vin konvinku!

F-INO NEVILLE:

Ne, sinjoro Hastings, ne. Singardemo ree venas helpi min, kaj mi obeos ĝian konsilon.

Dum pasia tempo riĉecon oni povas malŝati, sed la rezulto ĉiam estas pento.

Mi ĵus decidis tute min turni al sinjoro Hardcastle por kompato, justeco, kaj riparo.

HASTINGS:

Sed, eĉ se li bonvolus tion montri, li ne havas la povon helpi vin.

F-INO NEVILLE:

Sed li posedas influon, al kiu mi nun decidas konfidi.

HASTINGS:

Mi do tute ne esperas. Sed, ĉar vi persistas, mi nepre, malgraŭ miaj duboj, devas vin obei.

(ili foriras)

(la scenejo aliformiĝas)

(venas sir Charles kaj fraŭlino Hardcastle)

SIR CHARLES:

En kia situacio mi nun estas! Se tio, kion vi ĵus diris, pruviĝos, mi sekve trovos kulpan filon. Se, kontraŭe, li diris la veron, mi nepre perdos kiel bofilinon unu kiun, el ĉiuj aliaj, mi preferus.

F-INO NEVILLE:

Mi sentas min fiera de via aprobo, kaj por pruvi, ke ĝin mi meritas, se vi ambaŭ vin kaŝos laŭ mia instrukcio, vi aŭdos lian klaran amkonfeson. Sed, jen li venas.

SIR CHARLES:

Al via patro mi tuj iras, por ke li ĉeestu kun mi.

(foriras sir Charles)

(venas Marlow)

MARLOW:

Kvankam mi jam estas preta por foriri, mi revenas unu fojon por adiaŭi; mi eĉ ne konis ĝis la nuna minuto, kiel dolora estas por mi la disiĝo.

F-INO HARDCASTLE:

(en ŝia natura maniero) Mi kredas, ke doloroj, kiujn vi povas tiel facile forigi, ne devas esti tre grandaj, sinjoro. Se vi pli longe restus unu-du pliajn tagojn, eble malpliigus vian maltrankvilon, kaj pruvus al vi, kia bagatelo vere estas tio, kion vi konsideras kiel bedaŭrinda.

MARLOW:

(flanken) Tiu ĉi knabino min ĉarmas pli kaj pli. (al ŝi) Tio estas neebla, fraŭlino. Mi jam tre longe ŝerce agis kun mia koro. Mia fiereco eĉ obeas mian ampasion. La malsameco de edukiteco, situacio, patra kolero, malestimo de egaluloj, ĉiuj perdos sian gravecon, tiel ke nenio povas min redoni al mi mem, krom tiu dolora forira rimedo.

F-INO HARDCASTLE:

Foriru, do, sinjoro. Mi nenion plu diros por vin deteni. Kvankam mia familio staras same alte kiel tiu de ŝi, kiu venigis vin tien ĉi, kaj mia edukiteco, mi fidas, ne estas malsupera al ŝia, kio estas tiuj privilegioj, se oni komparos ilin je riĉeco? Circonstancoj devigas min kontentiĝi per nekontentiga aprobo de miaj meritoj; nur amŝajnon mi devas akcepti, dum vi serioze pensas nur pri riĉeco!

(venas al la postscenejo sinjoro Hardcastle kaj Sir Charles)

SIR CHARLES:

Tien ĉi, malantaŭ la ŝirmilon.

S-RO HARDCASTLE:

Jes, jes, ni silentu. Mi garantias, ke Kotinjo tuj hontigos lin, fine.

MARLOW:

Je la ĉielo, fraŭlino, riĉeco neniam min allogis.

Unue via beleco altiris mian rigardon, ĉar neniu ĝin povus vidi sen kortuŝo.

Sed dum ĉiu minuto, kiam mi parolas kun vi, vi montras al mi novan gracion, kiu pligrandigas la imagon kaj donas al ĝi pli altan signifon. Tio, kio ŝajnis al mi nur kampara naiveco, nun sin montras kiel delikata senartifikeco. Tio, kio ŝajnis petola senhontemo, nun vokas al mi kiel kombina rezulto de senkulpa kuraĝo kaj konscia virto.

SIR CHARLES:

(flanken) Kio signifas tio? Li min mirigas!

S-RO HARDCASTLE:

Mi ĵus diris al vi, kio nun okazas. Silentu!

MARLOW:

Mi nun decidas resti, fraŭlino; mi tro bone opinias pri la ĝusta juĝo de mia patro, tuj kiam li vin vidos, por dubi lian aprobon.

F-INO HARDCASTLE:

Ne, sinjoro Marlow, mi nek volas nek povas vin deteni. Ĉu vi pensas, ke mi povus elteni unuiĝon, kiu kredeble kaŭzus penton!

Ĉu vi pensas, ke mi volus kapti nedaŭran pasion por poste vin kovri per konfuzo? Ĉu vi pensas, ke mi iam povus ĝui feliĉon, kiun mi akirus per malpliiĝo de la via?

MARLOW:

Je ĉia bono! Neniu feliĉo ebliĝos por mi krom tiu, kiun nur vi povas donaci al mi.

Neniam mi pentos krom pri tio, ke mi ne pli frue komprenis viajn meritojn. Mi do restos tie ĉi, eĉ malgraŭ viaj deziroj. Cetere, kvankam vi persiste evitus min, mi intencas, per respektema zorga servo, igi vin forgesi ĉion pri mia antaŭa malserioza konduto.

F-INO HARDCASTLE:

Mi petas, sinjoro, lasu tiun intencon. Kiel nia interkonatiĝo indiferente komenciĝis, ĝi simile finiĝu. Eble ni kune malserioze uzis unu-du horojn, sed, ĉu vi reale pensas, sinjoro Marlow, ke mi iam intencus celon de unuiĝo, kiu igus min dungiĝi kaj vin malsaĝiĝi! Ĉu vi pensas, ke mi eĉ favore aŭskultus alparolon de tro memfida admiranto?

MARLOW:

(genufleksas) Ĉu tio ŝajnas memfido? Ĉu tio ŝajnas sentimeco? Ne, fraŭlino, vian indecon pligrandigas ĉiu minuto, kaj ankaŭ mian timon kaj konfuzon. Mi do restos…

SIR CHARLES:

Pli longe mi ne povas halti! Charles, Charles, kiel vi min trompis! Ĉu tio estas via indiferenteco, via malgrava interparolo!

S-RO HARDCASTLE:

Kie estas via malhumileco, – via ceremonia intervidiĝo? – Kion vi nun povas diri?

MARLOW:

Ke mi estas tute miregigita! Kio do signifas tio?

S-RO HARDCASTLE:

Tio signifas, ke vi laŭvole povas jesi kaj peti ion ajn, – ke vi povas kun la fraŭlino aparte paroli, kaj tion nei publike, – ke vi unu historion havas por ni, sed alian por mia filino.

MARLOW:

Filino! Tiu ĉi fraŭlino, via filino?

S-RO HARDCASTLE:

Jes, sinjoro, mia sola filino, mia Kotinjo.

Kies filino ŝi estus do?

MARLOW:

Ho!…

F-INO HARDCASTLE:

Jes, sinjoro, tiu sama granda strabulino, kiun vi tiel ŝatis mallaŭdi apud mi! (riverencas)

Ŝi, antaŭ kiu vi parolis kiel dolĉvoĉa, modesta, sentimentala gravulo, kaj ankaŭ kiel sentima, senzorga, agrabla Kraketil, el la sinjorina klubo… ha! ha! ha!

MARLOW:

Dio bona! Neniu povus elteni tian teruraĵon!

Ĝi estas pli kruela ol morto.

F-INO HARDCASTLE:

Nu, do, kiun el viaj roloj vi elektos, por ke ni konvene parolu kun vi? Ĉu tiun de balbutulo malsupren rigardanta, kiu nur mallaŭte parolas, kaj nur sufiĉe por esti aŭdata, – kiu malamas hipokritecon; – aŭ ĉu tiun de laŭtvoĉa memfidemulo, kiu ĝis la tria matene… en noktkunvenoj restadas, kune kun sinjorino Virkaptil, kaj la maljuna Bridget Kapriol, ha! ha! ha!

MARLOW:

Ho mia bruigata kapo! Se mi iam intencis petoliĝi… ke tiel oni min mokas nun! –

Mi devas tuj foriri.

S-RO HARDCASTLE:

Je la mano de mia korpo, vi ne tion faros!

Mi vidas, ke en tute la afero estis la eraro, kaj mi ĝojas pro tio! Vi ne foriros, mi ripetas.

Mi bone scias, ke ŝi tuj vin pardonos.

Ĉu vi ne lin pardonos, Kotinjo? Ni ĉiuj vin pardonas. Kuraĝu, junulo!

(fraŭlino Hardcastle kaj Marlow eliras al la postscenejo; dume ŝi daŭrigas inciteti lin)

(venas sinjorino Hardcastle kaj Tony)

S-INO HARDCASTLE:

Nu, nu, ili estas foririntaj! Ili foriru! Mi tute ne zorgas pri ili!

S-RO HARDCASTLE:

Foririntaj? Kiuj?

S-INO HARDCASTLE:

Mia obeema nevino kaj ŝia adoranto, sinjoro Hastings el la urbo, kiu venis tien ĉi kune kun nia ĉi tiea modesta vizitanto.

SIR CHARLES:

Kiu? Honesta Georgo Hastings? Pli indan kamaradon mi neniam konis. La knabino ne povus fari pli bonan elekton!

S-RO HARDCASTLE:

Je la mano de mia korpo, mi tial fieriĝas pro la unuiĝo.

S-INO HARDCASTLE:

Nu, se li forkuris kun la junulino, li certe ne kunprenis ŝian doton; tio restos por konsoli la familion pro ŝia forlaso.

S-RO HARDCASTLE:

Dorothy, vi certe ne fariĝos tiel monavida!

S-INO HARDCASTLE:

Ha! tio estas mia persona afero, ne via.

S-RO HARDCASTLE:

Sed vi bone scias, ke tuj kiam via filo estos plenaĝa, se li rifuzos edziĝi kun sia kuzino, vi devos redoni al ŝi la tutan doton.

S-INO HARDCASTLE:

Jes, sed li ne estas plenaĝa, kaj eĉ ŝi ne konsideris, ke estus dece atendi ĝis lia rifuzo.

(venas Hastings kaj fraŭlino Neville)

S-INO HARDCASTLE:

(flanken) Kion! Jam revenintaj! Mi tute ne ŝatas tian rapidecon.

HASTINGS:

(al sinjoro Hardcastle) Estis mia nuna konfuzo taŭga puno pro mia intenco forkuri kun via nevino. Nun ni revenas por alvoki de via justeco al via humaneco. Kun la konsento de ŝia patro mi prezentis al ŝi amoferon, kaj nia reciproka korsento, de ĝia komenco ĝis nun, kun agrabla devo interplektiĝis.

F-INO NEVILLE:

Post la morto de mia patro oni tute devigis min kaŝeme agi por eviti subpremiĝon.

En bedaŭrinda horo mi preskaŭ decidis forlasi mian doton por atingi mian elektitan celon; sed mi nun elreviĝas de mia iluzio, kaj atendas de via amemo tion, kion al mi rifuzas pli proksima parencino.

S-INO HARDCASTLE:

Sensenca bagatelo! Vi lernis tion el iu ploriga moderna romano.

S-RO HARDCASTLE:

Estu, kio povas esti: tre ĝojigas min vidi, ke ili revenas por demandi tion, kio rajte apartenas al ili. Venu tien ĉi, Tony. Ĉu vi, junulo, rifuzas edziĝi kun tiu ĉi fraŭlino, kiun mi nun prezentas al vi?

TONY:

Mia rifuzo taŭgus por nenio. Vi bone scias, patro, ke mi ne povas ŝin rifuzi antaŭ ol mi estos plenaĝa.

S-RO HARDCASTLE:

Nu, dume mi pensis, ke kaŝi vian rajtan agon eble estus rimedo por vin plibonigi, mi konsentis, kun la deziro de via patrino, tion daŭrigi iom pli longe. Sed, ĉar mi nun vidas, ke ŝi malprave agas en la afero, mi nun devas atesti, ke vi estas plenaĝa jam de tri monatoj.

TONY:

Ĉu mi estas plenaĝa, patro, plenaĝa!

S-RO HARDCASTLE:

Jes, jam de tri monatoj.

TONY:

Nu! vi tuj vidos kiel mi uzos mian liberecon.

(li prenas la manon de fraŭlino Neville)

Atestu ĉiuj homoj ke, per tiuj ĉi vortoj, mi Anthony Lumpkin, kavaliro de Blanketloko, rifuzas vin, Constance Neville, fraŭlino, el neniu loko ajn, kiel mian veran kaj rajtan edzinon. Tial, Constance Neville povas edziniĝi kun kiu ajn ŝi volos, kaj Tony Lumpkin ree fariĝas si mem.

SIR CHARLES:

Ho! brava kavaliro!

HASTINGS:

Ho! inda amiko mia!

S-INO HARDCASTLE:

Ho! malobea ido mia!

MARLOW:

Ĝojon! kara George! Sincere mi deziras al vi ĝojon! Kaj se mi povus igi tiun ĉi mian tiranineton esti iom malpli memvola, mi certe estus la plej feliĉa el la homoj akceptante similan bondeziron de vi.

HASTINGS:

(al fraŭlino Hardcastle) Nu, fraŭlino, fine alvenas la lasta sceno de viaj elturniĝoj! –

Mi scias, ke vi lin ŝatas, kaj certigas, ke li vin amas, kaj nepre vi devas havi, kaj havos lin.

S-RO HARDCASTLE:

(kunigante iliajn manojn) Kaj mi ankaŭ jesas tion. Kaj, sinjoro Marlow, se ŝi fariĝos same bona kiel edzino kiel ŝi ĉiam estis kiel filino, mi ne kredas, ke vi iam pentos pri la kontrakto. Nun! al la noktomanĝo!

Morgaŭ ni kolektos ĉiujn la malriĉajn paroĥanojn, kaj kronos la erarojn de la nokto per gaja matenfesto. Prenu ŝin, karulo, kaj, ĉar vi eraris pri la amatino, mi tre kore deziras, ke vi neniam eraru pri la edzino.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.